LETEROJ de E. LANTI

kun antaŭparolo de
PROFESORO G. VARINGJEN

SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
67, avenue Gambetta
Paris 20


ELDONA ENHAVO

Portreto de la aŭtoro (Eldona pravigo) — 2
Klarigo — 7
Antaŭparolo — 9
Al la Forironto — 13
Konsilo al la legantoj
Letero Unua. — Migremo — 17
Dua. — Sennaciismo k Pasporto — 24
Tria.— Parolas arbaro — 30
Kvara. — Kantismo — diismo — 34
Kvina. — Lingvaj demandoj — 38
Sesa. — 42
Sepa. — 45
Oka. — 51
Naŭa. — 56
Deka. — Advokatecaj diroj — 58
Dek-Unua. — Kvazaŭa konfeso pri Sovetio — 64
Dek-Dua. — Konscieno k perĉiarimedeco — 71
Dek-Tria. — Moskva mistiko — 73
Dek-Kvara. — Monismo aŭ dualismo — 75
Dek-Kvina. — Rolo k karaktero de S.A.T — 79
Dek-Sesa. — Pri Polico — 83
Dek-Sepa. — Rabelezo k herezo — 85
Dek-Oka. — Dubemo — 94
Dek-Naŭa. — Relativa signifo de titoloj — 96
Dudeka. — Persekutatoj — persekutantoj — 97
Dudek-Unua. — Respondo al enketo — 99
Dudek-Dua. — Marksismo — sennaciiismo — 104
Dudek-Tria. — Se Marks vidus la aplikon de sia teorio — 111
Dudek-Kvara. — La sennaciistoj estu modestaj — 113
Dudek-Kvina. — Pri kunlaborado de Lanti al Sovetia ĵurnalo — 115
Dudek-Sesa. — Organizita trompado — 117
Dudek-Sepa. — Mensoganto senmaskigita — 118
Dudek-Oka. — Okuloj malfermiĝis — 119
Dudek-Naŭa. — Preĝejoj bruligitaj — 120
Trideka. — Eblo de faŝismo en Francio — 122
Tridek-Unua. — Emancipiĝi de kuratoroj — 124
Tridek-Dua. — Racio? intuicio? indulgemo! — 126
Tridek-Tria. — Kun ĉina k japana esp-istoj en Hongkong — 131
Tridek-Kvara. — Impresoj el Tokio — 133
Tridek-Kvina. — Pripensoj el Tokio — 136
Tridek-Sesa. — Inter japanaj kamparanoj — 144
Tridek-Sepa. — Pripensoj el jarpana kamparloko — 147
Tridek-Oka — El Japanio al la filozofo-verkisto H. Riner — 150
Tridek-Naŭa. — El Japanio pri perforto k cetero — 159
Kvardeka. — Pri japana polico k cetero — 163
Kvardek-Unua. — El Japanio pri moralo k historia materialismo — 169
Kvardek-Dua. — El Japanio pri kelkaj temoj — 179
Kvardek-Tria. — El Japanio pri budaismo, polico ktp. — 182
Kvardek-Kvara. — El Japanio pri la Moskva aŝismo — 185
Kvardek-Kvina. — El Osaka pri sinmortigo se SAT anino — 186
Kvardek-Sesa. — El Osaka pri la ĉin-japana milito k cetero — 189
Kvardek-Sepa. — El Osaka pri moralo k budaismo — 193
Kvardek-Oka. — El Osaka pri japanaj virinoj — 196
Kvardek-Naŭa. — El Osaka pri la morto de SATano — 210
Kvindeka. — Surŝipe al Aŭstralio — 213
Kvindek-Unua. — Pri judismo — 215
Kvindek-Dua. — Pripensoj el Japanio — 217
Kvindek-Tria. — Pri Aŭstralio, Japanio k Hispanio — 219
Kvindek-Kvara. — Impresoj pri la vivo en Sidnejo — 221
Kvindek-Kvina. — Pri moralo k cetero — 224
Kvindek-Sesa. — El hospitalo en Aŭstralio — 230
Senbarba portreto de la aŭtoro.
Kvindek-Sepa. — Kulto al kadavroj — 231
Kvindek-Oka — Pri sennaciismo — 234
Kvindek-Naŭa. — Pri sennaciisrmo — 250
Sesdeka. — Pri sennaciismo — 259
El diversaj leteroj — 267
Listo de la verkoj de E. Lanti — 273


Portreto de la aŭtoro (Eldona pravigo)

Iuj povas aprobi, aliuj malaprobi la "herezaĵojn" de Lanti, sed ĉiuj interkonsentas, ke ili estas pensinstigaj, primeditindaj, unuvorte nepre legindaj. Aprobantoj k malapobantoj ankaŭ samopinias pri tio, ke lia verkmaniero k stilo estas klara, interesa, sprita... imitinda. Tial ni nelonge ŝanceliĝis por konsenti al la eldono de ĉi tiuj leteroj. Ni estas certaj, ke ĉiuj legintoj opinios kiel ni, ke estus bedaŭrinde, se tiaj tekstoj restus nekonataj en Esperantio. Ni tamen tre bone scias, ke pluraj pensoj de nia herezulo hirtiigos la harojn de kelkaj legantoj; sed ĉu tio ne estas preferinda ol, se la efiko de la legado estas dormiga?.., Krome ni menciu; ke amikoj de Lanti ne nur kolektis la materialon por ĉi tiu volumo, sed plie pruntedonis la monon por la preskostoj. En tiaj kondiĉoj mankis ia ajn bona motivo por malkonsenti al la eldono de ĉi tiu libro.


KLARIGO

En ĉi tiu libro la senĝena pensesprimo de K-do Lanti pri la esperanta afero ĝenerale ; pri la skismo, kiu okazis en nia movado; pri marksismo, bolŝevismo, judismo, moralo ktp.; pri budaismo, Rabelezo, japanaj virinoj ktp. ktp. Se oni rimarkas, ke tiuj leteroj estis skribitaj en la plej diversaj lokoj de nia planedo, ekzemple, en Narvik. kiu situas 100 km. trans la polusa cirklo norda, en Japanio, Aŭstralio, Portugalio, Francio ktp, ĉiu facile komprenos, ke la skribinto povis prikonsideri aferojn laŭ larĝa pli profunda perspektivo. Almenaŭ ni mem havis grandan intereson k plezuron en la legado de tiuj Lanti-aĵoj; tial ni klopodis por ke ĉiuj esperantistoj havu la eblon ankaŭ ĝui tiun legaĵon.

Rilate al la elekto k aranĝo de l' materialo kolektita, ni renkontis malfacilaĵojn. Ne povis temi pri enmeto de l' tuto; sed ni ne estas certaj, ĉu nia elekto estis ĉiurilate trafa. Povas esti, ke ni formetis kelkajn leterojn, kiuj trovus de iuj legantoj pli da ŝato ol tiuj, kiujn ni enmetis. Plie, ial ni forstrekis kelkajn partojn, kiuj ankaŭ povus interesi legantojn. Nu, ni almenaŭ povas diri, ke ni agis bonintence, se ne ĉiel trafe.

Pri la ordo alprenenda ni ankaŭ estis en granda embaraso. Ĉu ordigi laŭdate aŭ laŭteme? En pluraj leteroj pli ol unu temo estas priparolita. Ordigo laŭ datoj ankaŭ ne estus taŭga helkrilate. Tial ni decidiĝis por aranĝo, kiu, miaopinie, ebligos al la legantoj unue ekkoni la personecon de l' verkisto k poste hompreni lian spiritostaton k sintenon antaŭ diversaj demandoj.

Tamen rilate la longajn leterojn pri sennaciismo, ni ne ŝanceliĝis por decidi, ke ili devas esti kunigitaj k ordigitaj laŭdate, kiel ili aperis en "Herezulo". Tiuj leteroj ja estas unutemaj k povus konsistigi tutan broŝuron. Ni opiniis necese represigi tiujn leterojn, tial ke jam de longe ne plu ekzistas kolektoj de la revueto menciita k tial ke sen konatiĝo kun tiuj tekstoj la penso de Lanti povus iel montriĝi vere kastrita. Nepre necesas, ke ĉiuj legantoj de ĉi tiu volumo havu la eblon konatiĝi kun tio, kion skribis nia K-do pri sia preferata temo.

Ĉu aldoni titolon al ĉiu letero? Pri tio ankaŭ ni ŝanceliĝis. Fine ni decidis ne fari tian aranĝon, sed simple indiki la enhavon de la leteroj en la enhavtabelo, kiun ni enmetis komence de l' volumo.

Pro sia herezemo Lanti memkompreneble altiris al si kritikojn k eĉ malsimpation en kelkaj rondoj. Sed ni scias, ke dum sia gvidado super S.A.T. li ĉiam celis esti lojala al ĉiuj tendencoj, ekzistanta en la laborista kaj revolucia movadoj. Pro tio, ke li sukcesis malebligi, ke nia Asocio fariĝu kvazaŭ filio de iu politika partio, Lanti estis dum kelkaj jaroj la celtabulo de ĉiaj partifanatikuloj. Sed li forlasis la gvidpostenon nur kiam la pafintoj k insultintoj fariĝis senpovaj. Tial ni opinias, ke la eldono de ĉi tiu volumo estas nur eta atesto de danko al tiu, kiun oni iafoje nomas la "Patro de S.A.T.".

AMIKOJ DE LANTI

Oktobre 1938


ANTAŬPAROLO

Ercitetheis pothen eie — Kosmapolites, ephe (1). Tiu antikva aforismo pri Diogeno plej bone difinas la novan koncepton, kiun la plej aŭdaca el la helenaj filozofoj, la fama cinikulo, faris al si pri la vera situacio de la saĝulo en, aŭ pli ĝuste, ekster la ŝtato. Estis la unua fojo en la historio de la homaro, kiam pensulo kuraĝis levi la kapon kontraŭ tiun timigan monstron, la ŝtaton, kiu sub diversaj, plimalpli perfektigitaj formoj, de la klano ĝis la vastegaj orientaj imperioj aŭ la malvastaj helenaj civitoj, obstine sufokis ĉian individuecon. Kaj tion Diogeno povis fari nur dank' al tiu favora cirkonstanco, ke la helena fariĝis kvazaŭ komuna lingvo en la tuta oriento, kaj tiel iompostiom estiĝis pensmaniero pli kaj pli libere je la katenoj de la ŝtataneco.

Estas frapanta fakto, ke kiam, post la longaj ĥaosaj jarcentoj de l' feŭda reĝimo, ree, sub la nova specifa formo de l' naciismo, la antikva tiraneco premegis la liberajn konsciojn, oni devis atendi la disvastigon de alia komuna lingvo, Esperanto, por ke alia aŭdaca pensulo frontu al la problemo kaj donu al ĝi solvon en tiu "Manifesto de la Sennaciistoj" kiun la estontuloj rigardos eble la plej signifoplena en la nuntempa literaturo. La nova Diogeno ne tre malsimilis al la unua : ne nur per sia barbo, sed ankaŭ per sia senindulga ironio, sia kruda sincero, sia absoluta preterlaso de ĉia ĝentileca hipokrito, li meritis aliĝi al la skolo de l' cinikuloj. Kaj oni facile imagas lin, sub la filozofa mallonga mantelo, trairantan la stratojn de la urbo, kun lanterno en la mano, kaj serĉantan ankaŭ unu viron...

Mi konatiĝis kun E. Lanti okaze de la Plena Vortaro. Oni ne sufiĉe scias, ke al Lanti, al Lanti sola ŝuldiĝas la ideo pri tiu libro. En letero de 20.X1.27 Grosjean- Maupin skribis al mi : (( Hieraŭ Lanti sciigis al mi sian intencon kiel eble plej baldaŭ eldoni vortaron Esperantan- Esperantan t.e. ian kompletigitan Kabe-vortaron. Li opinias, ke tia libro mankas, kaj en nia medio oni ĝin nepre bezonas. — Necesas, li diris, unu gvidanto: ne gravas, ĉu tiu gvidanto ne estas perfekfa : la ĉefa afero esfas, ke oni ĝin sekvu, kaj ĝi kreu unuecon en la uzado. — Li proponas, ke mi ŝarĝu min per tiu tasko..." De tiu momento Lanti vartis la entreprenon kun senlaca zorgado. Estas li, kiu konvinkis Grosjean-Maupin preni sur sin la aferon: kiu diskutis kun li pri fiksado de la ĝeneralaj trajtoj de la verko (enkonduko de novaj vortoj, citado de ekzemploj, difino de la plantonomoj ktp.); kiu dum la verkado ofte helpis nian laboron per siaj sagoplenaj rimarkoj : kiu dum la presado solvis la mil etajn problemojn pri tipografio kaj atente legis ĉiun presfolion. Plaĉas al mi ripeti ĉi tie la ateston, kiun la verkintoj donis pri lia rolo, fine de ilia antaŭparolo : "Ni citu la nomon de s-ro Lanti, kiu seninterrompe bonvolis al ni helpadi kaj konsiladi, kaj nur dank' al kies aktiveco, ĉiam sagaca sinteno kaj fakto efektiviĝis la entrepreno." Ĉu ne pensige, ke al tiu, kiu tiel krude kondamnis la neŭtralismon, la movado ŝuldas verkon, kiu utilas tiel bone al la neŭtraluloj, kiel al la aliaj (2) ?

Mi renkontis Lanti la unuan fojon, okaze de tiu verko, en la studĉambro de Grosjean- Maupin. Mi demandis lin pri la strukturo de SAT, kaj post lia klarigo, antaŭdiris al li, ke, tuj kiam SAT estos atinginta sufiĉan amplekson, la politikaj partioj klopodos aŭ ĝin monopoligi, aŭ ĝin disfaligi. Mi neniam forgesos lian respondon: "Jes, tion ankaŭ mi pensis. Ĝuste tial mi dediĉis min al tiu tasko. lu diris, ke oni ne bezonas esperi por entrepreni ; sed ja en la entreprenoj, kiujn ni opinias senesperaj, ni devas streĉi nian tutan forton, por ke, se ni pravis en nia pesimismo, oni ne povu rigardi tiun nian pesimismon kiel kaŭzon de la malsukceso." Kiel bela vivmaksimo!

Pli poste mi estis akceptita en lia hejmo. Ekde la sojlo, li alparolis min Esperante, kaj mi baldaŭ konstatis, ke nur tiun lingvon oni uzadas ĉe li. Tio efikis iom strange sur min : en ĉiuj miaj rilatoj kun francaj esperantistoj, mi kutimis uzadi la francan. Kaj jen ŝajnis al mi, ke mi eniras en alian landon, kie Esperanto estas ne plu simpla helplingvo, sed la ĉefa kaj vera esprimilo. Imitinda ekzemplo, kiun, miaparte, mi ne neglektis. Se mi ŝuldas al Grosjean-Maupin la nocion pri la logikeco kaj korekteco de la lingvo, al Lanti mi ŝuldas la senton pri ties vivanteco.

Nur poste mi legis liajn librojn, admirante la ĉiam klaran stilon kaj la ĉiam sentiman pensadon. Lanti ofte fieris pri sia herezeco : ĝi estas nenio alia, ol la kuraĝo pensi per si mem. Sed ne estas pli facila penado, nek tamen pli utila al la homprogreso. Eĉ plej firmaj kredantoj tion konfesas, se ili estas inteligentaj: "Necese estas, iam skribis la apostolo Paŭlo, ke ankaŭ herezoj estu inter vi" ( l Kor. XI. 19 ). La esperantistaro, kiu per tiom da trajtoj similas la fruan kristanaron, povus ĝoji, ke ĝi entenas en sia sino tian idolrenversiston kiel Lanti. Bedaŭrinde la tradicioj, kutimoj, rutino tiel strikte nin ligas, ke ŝajnas vera skandalo, kiam ni vidas homon rompi tiujn katenojn kaj elpaŝi per senbaraj movoj. Multajn tiajn skandalojn liberiĝojn la leganto trovos en la ĉi tie kolektitaj leteroj : mi nur deziras al li ne indignu, k ja la liberiĝon li imitu. Sed mi timas, ke ĉe la plimulto okazos la malo, kaj mi povus, sur la unua paĝo de ĉi tiuj leteroj, kopii la epigrafon, kiun mia amiko G.E. Maŭra skribis sur la Vortoj de k-do Lanti:

Parolas la Raci’ ĉi tie en simpla pur’
per buŝ’ de sincerul’: lin tial la vipur’
de l’kalumi’ insidis, sekvis ĉe la spur’
ĝis li, por savi sin de la martir-purpur’
rifuĝis trans la mar’ en fora Singapur’!

G. VARINGJEN

(1) "Al demando pri lia patrio li respondis: mi estas mondcivitano."

(2) Alia kurioza afero estas, ke tiu sama Lanti, kiu insistis ĉe ni por ricevi vortaron vere detalan de la klasika Esperanto, eĉ se tre ampleksan (Letero de Grosjean- Maupin al mi, Jan.1928:) "Lanti postulas ekzemplojn, multajn ekzemplojn, precipe por la plursignifaj aŭ plurnuancaj vortoj... Li volas vere seriozan verkon...." nun ne sentas la neceson de same detala kaj ampleksa gramatiko: vidu ĉi tie, pĝ. 53. Des pli kurioze, ke li iam skribis, artikolon sub jena titolo "Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo" (Vortoj, pĝ. 23), en kiu li argumentas, ke Esperanto estas tiel malfacila, ĉar ĝi estas nepre logika, kaj oni de tro longa tempo kutimas en naciaj lingvoj uzadi nelogikajn esprimmanierojn, ol ke oni kapablus atingi senmankan korektecon. Jen ĝuste kial ni estis devigitaj tiel detale esplori la Esperantan gramatikan materialon.


Konsilo al la legantoj

Por legi ĉi tiun volumon, konsultu unue la enhavo tabelon kaj elektu laŭ via duma humoro, intereso pri la temo aŭ eĉ laŭ la hazardo. Atentu la daton de la skribaĵo, kaj ne forgesu, ke temas pri leteroj k ne pri romano. Almenaŭ ne dubu, ke ĉiu letero estas pensinstiga k do lege profita por via intelekto.


FONTO: Lanti, Eugène. Leteroj de E. Lanti, kun antaŭparolo de G. Varingjen. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1940. 272 p. Represo: Laroque: Broŝurservo de SAT, 1987. [245 p.]

Noto: Mi restarigas la jenan tekstaron post la malapero de retejo Geocities kie ĝi antaŭe situis. Ĝi evidente estas la unua eldono. Mi aldonis la kelkajn mankantajn erojn baze de mia papera ekzemplero de la dua eldono. Mi reformatigis la retpaĝojn sed faris nur kelkajn minimumajn korektojn al teksteraroj en la originalaj dosieroj. — RD


"Heine kaj la Amo" de Gaston Waringhien

Gaston Waringhien pri Proverboj

Poems from Esperanto: from "In Winter’s Shell" / el "En Konko de Vintro",
by Georges E. Maura (pseudonym of Gaston Waringhien), translated by William Auld

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Sekcio: Gvidilo al Ateismo, Liberpensado, Humanismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Marx and Marxism Web Guide

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 October 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain