Moskva mistiko

Moskva mistiko

Al K-do H. B.
Parizo, 5-10-1933.

Se vi observas la okazojn en la mondo, vi certe povas konvinkiĝi, ke miaj diroj en la letero al K-do M. (1) ne estis tute subjektivaj pensoj. ŝajnas eĉ, ke la situacio pli rapide evoluas ol mi eĉ povis konjekti. La vojaĝo de Erio (Herriot) k precipe tiu de Ko (Cot) la franca ministro por aviado, en Sovetion estas tre signifoplena. Estas tute certe ke kreiĝas en Sovetio nova ekspluatanta klaso, kiu povos verŝajne esti forigata nur per nova revolucio. Almenaŭ la centro, Ia ĉefa faktoro de Ia mondrevolucio ne plu troviĝas en Moskvo. Kiam en 1928 Stalin akceptigis sian teorion pri konstruado de socialismo en unu sola lando, tiam konscie aŭ senkonscie li perfidis Ia mondrevolucion. Cetere, estas tre notinda fakto, ke de tiam Komintern ne plu kongresis en(!!??). La plej necesa tasko nuntempe estas detrui en la menso de la sinceraj homoj la mistikan kredon pri la roIo de Moskvo por la emancipo de l’ proletaro. Ĉio estas rekonstruenda ĉe la bazo mem k malhelpas al tio la kredo, ke la Tria Internacio estas ankoraŭ revolucia faktoro. Vedire ni ne kredas, ke Kvara pli bone sukcesos ol la antaŭaj. Dum la vojaĝo ĉirkaŭ Skandinavio mi ankaŭ spertis, ke ĝenerale la esperantistoj mem ne komprenas la ĝustan signifon de artefarita tutmonde uzebla lingvo. K tio estas la kaŭzo pro kiu malrapide kreskas nia movado. Rilate al ĉiaj k multaj koruptoj, perfidoj ktp. en laboristaj marksismaj organizoj, ni ne miru; la malo estus miriga. Moralajn principojn ortodoksaj marksistoj ne obeas, eĉ ne

(I) Lanti estis komunikinta kopion de sia letero al tiu K-do k la legantoj povas legi ties tekston sur la paĝo 64<

74

agnoskas ; por ili ĉio estas nur rilato, proporcio de fortoj inter si batalantaj. Starante ĉe tia vidpunkto, por gvidantoj la tuta problemo konsistas nur en tio : kiel agi por akiri aŭ teni enviindan postenon. Kiom longe la proletoj konsentos, ke iliaj gvidantoj havu pli bonajn vivkondiĉojn ol siajn proprajn per la kotizoj, kiujn ili mem pagas, tiom longe ekzistos ŝancoj, por ke okazu post revolucio nur ŝanĝo de ekspluatistoj, dum temas forigi ĉian elkspluaton !

Jes, ripetiĝos la sama trompo, kiel en 1914. Se mi volus konsili, mi rekomendus, ke neniu sennaciisto pro ia ajn motivo partoprenu en tiaj militoj. La internaciistoj eble povas trovi ŝajnon da pravigo en sia sinteno batali kontraŭ faŝisma militanta ŝtato ; sed tio estas konsekvenco de nekonsekvenca sinteno rilate la organizadon de la mondproletaro. La sennaciistoj forkuru ien ajn, en Laponion, en Groenlandon, aŭ alien, sed ili neniaI konsentu partopreni naciecan millton.

Ejnŝtejn estas sendube genia scienculo, sed li havas nenian komprenon pri la demando, kiun mi priparolas. Ekzistas ĝis nun neniu lando, kie regas socialismo; sekve neniu estas por proleto defendinda!

—> Enhavtabelo <—