10. - Advokatecaj diroj

58

LETERO DEKA
Parizo, 27-1-1925.
Al K-do /M./M., Oslo

Unue mi rimarkigu, ke la spiona maniero per kiu la antaŭparolo venis en viajn manojn ŝajnas ne tre aprobinda, laŭ etika vidpunkto. Sed, kompreneble, tiu rimarko ne koncernas vin, kiu nur ludis en la afero pasivan rolon. Mi ja komprenas vian indignon k vian suspekton al mi. Vi demandas vin : kiam do Lanti parolas sincere? Ĉu kiam li parolas al SAT-anoj, aŭ kiam komisiite li verkas raporton por Komintern? Antaŭ ol respondi tiun demandon, permesu, ke mi demandu vin jene: Ĉu vi ne opinias kiel mi ke tre grave estus, se Komintern oficiale sin deklarus favora al esperanto? Ĉu estas eble, ke objektive pensanta homo k sincera esperantisto malatentas la fakton, ke favora decido de Komintern ĉesigus k malebligus la blufan agadon de idistoj k fortege antaŭenpuŝus la esperantan aferon en Sovetio k en la Kompartioj ĉiulandaj ? Plie, tia decido signifus pli malpli baldaŭan enkondukon de esperanto en la sovetiaj lernejoj. Tial, akceptinte verki la koncernan raporton, mi ĉiam prezentis al mi la grandan atingotaĵon, kiun celis mia laboro. Mi provis meti min en la spiritostaton de advokato, kiu dum li pledadas nur konsideras la bonon de sia kliento. Li uzas ĉiujn argumentojn, kapablaj igi la juĝistojn favoraj al la juĝato. Kaj kiam okazas, ke advokato pledas por akuzito, kiun li eĉ opinias kulpa k tamen provas senkulpigi, oni pro tio ne kutimas riproĉi al la advokato. Nu, por kompreni mian sintenadon en tiu afero, necesas

(I) Kopion de la du sinsekvaj leteroj ni trovis en la SATarkivo. Ni publikigas ilin pro du ĉefaj motivoj: a) ili montras, ke Lanti estis dum sia gvidado lojala al ĉiuj tendencoj k neniam partieca. b) ili liveras konindajn sciigojn al ciuj, kiuj deziras havi klaran komprenon pri la kaŭzoj de l’ skismo en nia movado. -- (Kompil.)

59

kvazaŭ kompari ĝin kun tiu de advokato. Mi konfesas, ke mi metis maskon de sklavece obeema komunisto. Antaŭ vi mi demetas la maskon k deklaras, ke unue mi estas SAT-ano k due kompartiano... Post tiu mia konfeso, skribita konfeso, vi tenas en viaj manoj la eblon okazigi mian eksigon el la Kompartio. Sufiĉas, ke vi komuniku tiun ĉi mian leteron al la persono, kiu spione havigis al vi la tekston de la antaŭparolo de mia raporto, por ke baldaŭ mi estu denuncata kiel eksiginda partiano. Nu, okazu kio ajn. Eksigon el la partio mi antaŭvidas sen tremo. Cetere, mi konfesu al vi, ke ĉi tie en Parizo du el miaj konatuloj, kiujn mi tre estimas, estis lastatempe eksigitaj. Tiuj du K-doj nomiĝas Monatte k Rosner. Se mi partoprenus aktive en la Iaboroj de la ĉi tiea Kompartio, mi tutcerte estus aliĝinta al la vidpunkto de la eksigitoj k sekve havus la saman sorton. Sed ne temas pri tio. Temas pruvi ĉu fakte, ne nur parole, mi lojale k sincere servis la SAT-aferon laŭ la statuta senco, laŭ la spirito de la gvidrezolucioj de niaj kongresoj. Kamarado, hodiaŭ kiel hieraŭ, kiel ĉiam mi restas ĉe la konvinko ke SAT devas esti"TEKNIKA APARATO, kiun povu utiligi anarkistoj, komunistoj, socialistoj, unuvorte ĉiuj klaskonsciaj laboristoj k NE politika aparato ". Kaj se vi volas senpasie k malvarmsange esplori la ĝisnunan mian agadon vi devos konfesi, ke mi kiel eble provis atingi tiun celon. Sed mi petas, ke vi ne forgesu, ke ne estas ĉiam eble iri rekte al la celo. Okazas, ke sur la vojo oni renkontas barojn, kiuj devigas iafoje zigzagi. Unua el tiuj baroj estas la partia fanatiko de multaj anoj, ĉu komunistaj, ĉu anarkistaj. Mi memorigu al vi, ke, kiam mi raportis pri mia vojaĝo en Rusio, kelkaj komunistoj riproĉis, ke mi ne parolis kiel partiano, sed iafoje kiel la kontraŭuloj de I'bolŝevismo... Ne forgesu, ke en Moskvo estas kelkaj <> kiuj celas pere de S.E.U. kapti en siajn manojn la gvidadon de la esperanta movado laŭ internacia skalo. Kaj por tion fari ili ne preterlasas la okazon prezenti min kiel ne tre ortodoksan komuniston. Unuvorte, mi sincere konfesu al vi ke, se mi

60

ne estus plurfoje kontraŭbatalinta vigle la emon de kelkaj komunistoj, viaj timoj pri intrigoj flanke de la komunistoj por regi SAT-on estus tute pravaj. Nu, ĉu do vi ne povos facile ekvidi, kiel sagace mi devis en kelkaj okazoj agadi por bari al la emoj de partiuloj fari el SAT politikan organon. Mi kompreneble en letero ne povas liveri al vi ĉiujn pruvojn pri la vero de mia aserto. Domaĝe, ke vi ne estas ĉi tie en Paris; mi povus montri al vi la dokumentojn, kiuj tutcerte konvinkus vin. Mi do povas nur citi al vi kelkajn faktojn, pri kiuj mi petas vin sufiĉe atente pripensi. Cetere, per la apudmetita letero de K-do L. Revo, vi povos konstati, ke ne estas tute ĝuste kulpigi min laŭ plena respondeco pri la enhavo de "mia" antaŭparolo. Se okaze ne estas inter vi iu scipovanta la francan lingvon, mi traduku por vi la blukrajone ĉirkaŭstrekitajn partojn. " Mi estas preta preni sur min etan parton de la laboro: "verki tiun antaŭparolon. Post kelke da tagoj mi sendas al vi projekton de antaŭparolo, kiun vi utiligos laŭ via bontrovo. Mi konsideras, ke estas necese elstarigi en tiu antaŭparolo, sur la bazo de la decidoj de la 5-a Kongreso, B ke K. I. k la K. P. (Kompartioj) devas pli okupiĝi pri la frakcioj en la esperanta movado, samkiel okazas en la sindikatoj, kooperativoj, sporto ktp... " Sed, vi demandos, kial vi konsentis enmeti antaŭparolon, kiu ne akordiĝas kun via aparta pensmaniero ? Respondon al tia demando vi trovu en la dua parto, blukrajone ĉirkaŭstrekita, de la letero de Revo : (: Ni antaŭvidu novan atakon de Dre... Antaŭnelonge, li diris, ke estus necese, ke la raporto venu en " niajn manojn " (t e en la manojn de la Komfrakcio de C. K. de S. E. U.) antaŭ ol esti prezentata al la Komfrakcio de la C.K. de S. E. U., samkiel al aliaj k-doj kies opinio estas al ni ŝatinda, por havi ilian konsilon, sed la Centra Oficejo (Baesler Leipzig) de la Komfrakcio de SAT NE ESTAS DEVIGATA tion fari." Nun konante la kondiĉojn, laŭ kiuj mi devis plenumi mian

6I

taskon, ĉu do vi ne konsentos kun mi, se mi diras, ke mi estis devigata akcepti la antaŭparolon de Revo. Eksciu, ke tiu K-do oficas ĉe la sidejo de Komintern kiel tradukisto. Li do bone konas la argumentojn, kiuj kapablas influi sur la nunajn gvidantojn de la Agitfako, al kiu estis adresota la raporto. La vera vero estas, ke, konsciante pri la intrigoj de Dr... k aliaj kontraŭ SAT, mi ne devis liveri al ili pretekston por ataki min kiel ne tre ortodoksan komuniston. Sed, vi rebatos, la faktoj cititaj en la antaŭparolo de via raporto estas veraj : la gvidpostenoj de SAT estas en la manoj de komunistoj. Antaŭ ol esplori, ĉu tio estas tute vera, necesas ekscii, ĉu tio estas rezulto de intrigoj flanke de la komunistoj aŭ nur rezulto de hazardo. Mi asertas, ke tio estas nur rezulto de hazardo. Kiam nekomunisto montris sin kapabla, sincera k laborema, neniam mi provis forpuŝi lin de respondcaj postenoj en SAT. Vi ne povas dubi pri mia diro, ĉar mi insiste petis vin kandidati por la posteno de D. K-ano. Se komunistoj troviĝas ĉe respondecaj postenoj, tio rezultas el tio, ke ili sin montris agemaj k spertaj; sed ne pro ilia komunisteco ili estas elektitaj. Nun ni ekzamenu ĉu fakte la komunistoj havas en manoj la tutan gvidadon de SAT. En la P. K. estas tri komunistoj (Lanti, Glodo, Banmer), unu anarkisto (Minji), unu anarkiema senpartiulo (Piron) k unu socialistino (Frida Noel). En la D. K. estas (estis) du komunistoj :J. Rot k Goldŝtejn. La aliaj, estas anarkistoj, socialistoj aŭ senpartiuloj kiel ekz. Demidjuk. Bonvolu mem esplori la aferon k vi devos konstati, ke miaj diroj en la antaŭparolo de la raporto estas nur advokatecaj diroj. Laŭ tia vidpunkto, mi povus same bone diri, ke SAT estas plene sub la influo de anarkistoj, citante la multajn artikolojn el " S. R." k " S-ulo " kiujn represis anarkistaj organoj. Rilate la eldonaĵojn de la SAT kooperativo, mi povus citi, ke la unua verko eldonita estis anarkistema libro (Tri Verkoj de Tolstoj) k ke baldaŭ grava verko de Kropotkin estos eldonata (La Etiko). Pri tiu ĉi eldonotaĵo mi konigu al vi, ke antaŭ unu jaro mi persone elspezis 1OOO fr,

62

fr. por tiu speciala eldono. Ĉu tio estas la faro de fanatika komunisto, kiu celas nur obei la decidojn de la kongresoj de Komintern ? Kaj necesas ankaŭ aldoni pri tiu temo, ke " Dokumentoj de Komunismo " estis eldonataj nur por kontraŭpezi la influon de Dr..., kiu tiutempe klopodadis por akiri influon sur la komunistajn membrojn de SAT k por tio " La Kvinjaro de Sovetlandoj " k aliajn malpli gravajn verkojn. Se mi povus meti al via dispono la leterojn, kiujn mi interŝanĝis tiutempe kun Bartelmes el Dusseldorf, vi estus plene konvinkita pri la vero de mia aserto. Mi supozas, ke vi ne riproĉas pro la fakto, ke neniam aperis en niaj organoj artikoloj en kiuj troviĝas atakoj kontraŭ Sovetio. Ĉu tio ne estas tute laŭ la spirito de nia Statuto k de la gvidrezolucioj de niaj kongresoj ? Se ni akceptus tiajn artikolojn, ni ja enkondukus en SAT la disputpunktojn, kiuj disigas nun la Iaboristaron. Sed neniam teoria defendo por la anarkismo estis rifuzita. Oni do povas diri tute prave, ke niaj organoj estas " Libera Tribuno " por ĉuj tendencoj de la laborista movado. Pri tiu aserto, ke neniam aperis kontraŭkomunistaj artikoloj en niaj organoj, mi povus rimarkigi tamen ke ĝi estas ankaŭ advokateca aserto. Vi povos mem juĝi pri-tio, se vi memoras, ke aperis en S.R. du longaj artikoloj de Civinski R. Leliva (pseŭdonimo) kiu akre atakis marksismon. Ankaŭ artikolo de Veder en " S.R. " kauzis, ke la idistoj en " Nia Standardo " povis skribi "Sennacieca Revuo kontre Komintern".Nun, unu rimarkon pri via diro, ke,mi malhelpis fondon de frakcio el liberecanoj. K-do, tia via aserto mirigas min. La vero estas,ke mi nur malkonsilis fondon de organizo ekster SAT. Kvankam K-do Minji, al kiu mi fidas, asertis al mi, ke tiu organizo ne celas malbonon kontraŭ SAT, mi tamen restas konvinka, ke en tia apartiĝemo ,kuŝas danĝero. La sperto ja montras, ke la propagando frakcie farata estas pli fruktoporta. Sed SAT per sia adresaro ebligas tiun frakcian laboron. Oni ne bezonas alian organon. La frakcia laboro en la kadro de SAT estas konsekvenco de la funk-

63

ciado de nia aparato profite al ĉiuj tendencoj. Sed tiel ne estas kiam temas pri aparta memstara organizo el esperantistaj anarkistoj.Tlu letero estas jam longa k tamen mi ne diris la duonon eI ĉio dirinda. Mi cetere emas pensi, ke skribante plue mi tamen ne povus tute konvinki vin. Necesus, ke vi povu legi mem en la profundo de mia konscienco. Neeble. Mi petas nur ke vi pripensu jenon : Lanti neniam aktive laboris en la kompartio; lian tutan energion li dediĉis al SAT.Tiakondiĉe, ĉu estas psikologie, morale ebla, ke li ruzaĉe celas meti SAT-on sub la kontrolon k regadon de Komintern? K-do, se mi ne sukcesis, konvinki vin pri mia sincero k lojalo, rilate mian agadon en SAT, se vi suspektas, ke mi celis trompi vin k la aliajn nekomunistajn K-dojn, nu, almenaŭ mi esperas, ke vi restos en SAT, se eĉ estas nur kun la rola celo kontraŭbatali min. Mi ne povas supozi ke vi imitos la Fankfurtajn K-dojn, kiuj eksiĝis, tial ke ili supozas, ke la malakcepto de siaj proponoj rezultas de la agado de komunistoj. Se multaj nekomunistaj elementoj forirus, kompreneble, la nun neekzistanta danĝero pri " komunistiĝo " de SAT povus fariĝi reala danĝero. Laŭ via peto, mi do demetis antaŭ vi la maskon -- la advokatecan maskon -- kiun mi surmetis por verki mian raporton. Nun mi atendas vian senpasian, serapartiecan, vere SAT-anecan, juĝon. Kia ajn ĝi estos, mia konscienco restos kvieta, tial ke mi ĉiam sincere nur celis la bonon k prosperon de SAT. Kompreneble, se vi deziras pluajn klarigojn pri iuj ajn punktoj, mi restas al via dispono...

—> Enhavtabelo <—