44-El Japanio pri Moskva Faŝismo

185

LETERO KVARDEK KVARA
Al K-do Julius Ege, Los-Angeles
Jamaŝiro-maĉi, 20-8-1937.

Dankon pro viaj letero k ĵurnaloj. Mi ŝatus ekscii kiom da rubloj enspezis s-ro Doson por sia lakea incensado al la Stalina reĝimo. Apton Sinkler konfesas, ke Ii ne vizitis Sovetion k - sekve estas evidente, ke li parolas pri tio, kion li ne konas. Oni ankaŭ povas laŭdegi la japanan registaron pro la sukcesa flugado el Tokio al Londono - k reveno sen ia plej eta akcidento, k precipe pro la grandegaj atingoj sur la teknika flanko. Sed mi ne insistu pri tio; nur mi notu, ke jam de kelka tempo mi legis en lab. gazetoj la esprimon : "ruĝa faŝismo", kiun mi mem uzis antaŭ preskaŭ tri jaroj. Iom post iom la vero aperos k eble la laboristaro ekkomprenos, ke la plej danĝera faŝismo estas la Moskva, tial ke ĝi celas fariĝi tutmonda, se oni juĝas laŭ tio, kio okazis lastatempe en Hispanio.

Mi ja ne sciis pri apero de " Ruĝa faŝismo ", en Novjorka gazeto (1). Pro la valor-reduktiĝo de I' fr. franko mia pensio duoniĝis k nun kredeble mi ne povus konvene vivi en Usono; sed ĉi tie mi povas ankoraŭ vivi tre komforte. Kio estas al mi tre malagrabla, tio estas, ke mi ne povas partopreni la esp-an vivon, k -plie, ke multaj esp-istoj forkuras de mi tuj post la sperto, ke simpla renkontiĝo kun mi havas kiel sekvon la viziton de policistoj. Kaj kiam mi estos dirinta, ke japano povas esti arestita k malliberigita dum 29 tagoj sen ia klarigo de I' polico pri la motivo, vi certe komprenos facile, ke la timo rilati kun mi estas granda.

Rilate al la protestoj de personoj, kiuj opinias kalumnlaj miajn informojn pri Sovetio, ili estas normalaj. La vera vero

(1) Artikolo el la revueto << Herezulo >>. kiun eldonis Lanti, kiam Ii estis forlasinta la gvidadon de S.A.T. - (Kompil.)

186

bezonas plurajn jarojn por esti akceptita de relative granda nombro da homoj ; sed finfine la vero venkos blufon. Mi, kiu estas dubema, tamen tute ne dubas, ke post pli malpli longa tempo la laboristoj ekkomprenos, ke la plej abomeninda ekspluatsistemo estas tiu nun organizata en Sovetio de senkoraj teknokratoj, nova klaso sur kiun sin apogas Stalin k. a. kremlaj oligarkoj.

—> Enhavtabelo <—