45. - El Osako pri Sinmortigo de SAT-anino

LETERO KVARDEK KVINA
Al Parizaj gek-doj
Osaka, 20-9-1937.

Jam de kvar tagoj mi tre suferas pro absceso de la maldekstra mano; ĝi estas tute ŝvelinta k la doloro radias ĝis la kubuto. De almenaŭ dek tagoj mi ne vidis esperantiston; pro doloro k sendormeco mia soleco estas pli malfacile elportebla. Eble estus saĝe, ke mi imitu K-inon M. Aspes (1). En unu el miaj leteroj mi jam diris, ke R skribis al mi pri sia decido sin mortigi. Mi tuj respondis ŝian leteron k provis konvinki ŝin pri neceso forlasi tian ideon, tial ke nia movado bezonas ŝian helpon ktp. ktp. Sed tiu letero atingis Francion tro malfrue ; cetere, ne estas certe, ĉu ĝi efikas. Tute precize mi ne konas la ĉefan motivon, kiu instigis tiun K-inon al sinmortigo. Tamen mi kredas, ke ŝi estas viktimo de la Armanda teoriumado en "L'En dehors " (2). Foje ŝi konfesis al mi sian naŭzon pri faritaĵoj laŭ la " principoj " de Armand. Ĉiam mi sentis malsimpation por tiu ulo, por tiu majstra sofisto. En libro, kies titolon mi nun ne tute

(1) Pri tiu SAT-anino aperis nekrologia noto en la aŭgusta (1937) n-ro de << S-ulo >>. - (Kompil.)
(2) Franclingva gazeto, individuista, kies ĉefa enhavo rilatas al seksaj aferoj. Armand, la eldonanto, starigis asocieton Iaŭ kies reguloj, la geanoj devas pruvi sian " veran kamaradecon " per konsento de seksrilatoj kun ĉiu ajn ano de la organizo. - (Kompil.)

187

precize memoras ( " Prenez-moi tous " (1). mi kredas) Han Riner aludis al Armand k komprenigis, ke li ĉefe celas provizi al si virinojn en diversaj lokoj, por ne esti tie devigata viziti bordelojn, kiam li iras en la koncernajn urbojn por paroladi. Verdire mi ne tre ŝatis tiun libron de H. Riner; mi eĉ ne skribis al li por danki pro ĝia sendo donaca. Kredeble li verkis ĝin kvazaŭ ŝercon por sin distri...

Mi pensas ke la idealo rilate la seksan vivon estus monogamio ; sed necesus, ke la paroj harmoniu kore, intelekte k sekse. Tiaj postuloj estas malfacile plenumeblaj. Almenaŭ mi estas konvinkita, ke ĝenerale la virino estas pli ema al unika amo ol la viro. Fiziologie viro povas en unu jaro gravedigi centojn da virinoj, dum virino povas naski en la sama tempo nur unu infanon. Vi povus rebati, ke prostituinoj povas en iu difinita tempo kontentigi la seksajn dezirojn de pluraj viroj, dum ĉi tiuj lastaj ne kapablus en la sama tempo, kontentigi la saman nombron da virinoj. jes, sed prostituon ni deziras neniigi, ĉu ne ? La vera naturo de I' virino, estas naski infanojn k mi kredas, ke ŝi pli ol viro bezonas hejmon k amon. Kredeble K-ino Aspes komprenis tion tro malfrue k la vivo tiam naŭzis al ŝi. Armand portas ian respondecon en ŝia sinmortigo, simile al tio, kio okazas, kiam pastro atingis per sia influo, ke junino monakiniĝu.

Legante la tezon de Armand, oni ne povas nei, ke ĝi estas logike k bone argumentita; sed unu afero ŝajnas al mi naŭza: la penso, ke li konsentas akcepti karesojn de virino kvazaŭ almozon. Kredeble mi estas tro fiera, sed nenial mi konsentus tiurilate almozi. Kaj mi estas tre scivola ekscii, kiel kondutus la teoriulo, se maljuna, malbela K-ino almozpetus al li por si mem...

jes ja, nun mi tre suferas k se mi ne tuj imitas Aspeso-n, estas pro tio, ke mi eble povas esti ankoraŭ iomete utila al la esperanta afero. Kun ĝojo mi legis pri la bonsukcesa kon

(1) << Prenu min ĉuj >>. - (Kompil.)

188

greso en Roterdamo (1). En normala tempo, k se ne fuŝus diversspecaj skismigantoj, nia movado jam estus atinginta grandiozan rezulton. Almenaŭ pli ol iam ajn mi havas la konvinkon, ke ne ekzistas pli taŭga vojo ol tiu, kiun ni elektis. Nur partie blindigitaj fanatikuloj povas ne kompreni, ke la partioj - kiaj ajn ! - atentos la esperantan aferon, nur kiam ĝi estos reale forta. Kaj ĝi montros sian forton per imponaj kongresoj kiel la lasta, per ampleksa, ofte aperanta gazetaro, per valora k abunda literaturo k per la praktikaj servoj, kiujn povas fari nur mondorganizo kiel SAT...

23-9-1937. Tial ke mia mano k eĉ brako pli k pli doloris, estis necese, ke mi iru al kuracisto. Mi do sciigis iun esperantiston pri mia sanstato k mi povas foje raporti al vi, ke tuj li venis al mia ĉambro k akompanis min al kuracisto. Ĉi tiu lasta opiniis, ke operacio necesas, ke temas, pri flegmono. Nu, mi ne longe ŝanceliĝis k baldaŭ sterniĝis sur la operacitablo. Mi ne bezonas klarigi al vi, ke dum kelkaj minutoj - longaj kiel horoj, kio pruvis al mi la relativon de la tempo pli bone,ol la klarigoj de Ejnŝtejn (2) - mi estis turmentata per la tranĉoj k premoj por eligi la puson. Espereble la resaniĝo okazos normale; almenaŭ nun mi povas pli malpli bone dormi k tio estas tre ĝuinda. Mia malsano havis kiel kompenson, ke, eksciinte pri ĝi, kvar geesperantistoj vizitis min k montris unu fojon pli, ke esperanto estas interfratigilo.

Oni ne povas postuli, ke ĉiuj homoj estu herooj. Kaj mi kredas, ke en Tokio, Se mi estus malsana, la tieaj esperantistoj, kiuj tiam forkuris de mi, ankaŭ helpus min en tia okazo. Mi ne preterlasu ankaŭ diri aI vi, ke ĉe la kuracisto (ne-esperantisto) mi havis la impreson esti ĉe amika hejmo. Li proponis teon por trinki k sidis ĉe sama tablo kiel mi, mia akompananto k.a. pacientoj, kiuj ankaŭ atendis. Tia estas malnova kutimo, kiu tendencas malaperi...

(1) La deksesa Kongreso de SAT. - (Kompil.)
(2) Einstein. - (Kompil.)

—> Enhavtabelo <—