52. Pripensoj el Aŭstralio

217

LETERO KVINDEK DUA
Al Parizaj gek-doj
Sidnejo, 5-1-1938.

Kiam mi nun legas la francajn gazetojn, kiujn vi sendas, tiam pli bone ol iam ajn antaŭ mia elfranciiĝo mi komprenas, ke iliaj legantoj povas esti nur naciistoj. La registoj k regaspirantoj, kies vidpunkto esprimiĝas en la naciaj ĵurnaloj k revuoj, eĉ la plej maldekstraj, devas prikonsideri la apartajn, momentajn interesojn de l' regatoj. Kaj nemalofte tiaj interesoj kolizias kun tiuj de alinacianoj. Tial, eĉ en la plej " revoluciecaj " frazoj kuŝas pli malpli latenta naciismo. Konkretan ekzemplon mi menciu : kiam iu registaro reduktas la valoron de la enlanda mono, tiam ĝi faras tion ne nur kun la celo malgrandigi la ŝtatan ŝuldon. sed ankaŭ por favorigi la eksporton de varoj k tiel stimuli la enlandan produktadon; kio rezultigos malpliiĝon de senlaboreco. Sed la konsekvenco de tiaj aranĝoj efikas senlaborige en aliaj landoj. Kiom da senlaboruloj en la koncerna lando retrovos okupon, tiom da laboristoj perdos ĝin en aliaj landoj. Ĉiuj politikuloj klopodas unue k ĉefe por favorigi la interesojn de siaj samlandanoj ; tial, vole-nevole, ili agas naciiste. Kaj tamen nia planedo pli k pli malgrandiĝas per la senĉese kreskanta rapido de I' trafikiloj. Tial la homoj, kiuj ne kapablas mense transiri la limojn de sia nacio, baraktas en kontraŭecoj. Eble ĉiuj volas la pacon, tamen ili agas laŭ maniero, kiu nepre kontribuas al la preparado de Ia milito.

Pli k pli forte ni devos konvinkiĝi, ke racia solvo al la sociaj problemoj estas trovebla nur, se oni prikonsideras ilin laŭ planeda vidpunkto. Kaj tion povas fari nur sennaciistoj, esperantistoj t. e. homoj, kiuj posedas la ilon por akri menson de mondcivitanoj. Por doni al la homaro, sennaciecan menson, necesas la ekzisto de sennaciisma literaturo k tia ne

218

eblas sen esperanto. Konsekvence, la plej urĝa tasko estas disvastigi k utiligi nian lingvon. Kaj kiam oni estas tion kompreninta, tiam aperas klare, ke SAT estas ia embrio de socio, normale akordiĝanta kun la grado da malvolviĝo de la nuntempa tekniko k produktokapablo de la homaro. Per sia modesta eldonpovo, per siaj ĉiujaraj kongresoj, nia Asocio nutras k kreskigas tiun embrion. Vi do ne havu ian ajn dubon pri tio, ke via laboro estas pli utila k pozitiva ol la brua agitado, de politikaj partioj. Kvankam " Nouvel Age " (1) havas gvidanton (2), kies antaŭa kariero nepre estigas malfidemon al li, tamen mi konsentas, ke tiu ĵurnalo estas nuntempe unu el la plej verdiraj. Sed mi notis, ke la vidkapablo de ties kunlaborantoj ne ankoraŭ transiris la limojn de Eŭropo. Ili estas do duonblindaj. La rolo de Eŭropo en la mondpolitiko tendencas malgrandiĝi kun la forpaso de I' jaroj. La fakto, ke Japanio estas nun ligita kun Germanio k Italio atestas pri tio k pravas la tutmondan interplektiĝon de la interesoj. Vole-nevole, iel aŭ aliel, Ĉinio sekvos la ekzemplon de Japanio k venos la tago, kiam la eŭropanoj devos moderigi k eĉ tute rezigni siajn pretendojn. Vi certe komprenas, ke la japanaj polico k militismo ne povis efiki sur min favore dum mia restado en la Imperio de la Leviĝanta Suno. Tamen, malgraŭ ĉio, kiam mi pensas, ke en Aŭstralio loĝas apenaŭ 7 milionoj da homoj, dum 100 milionoj povus tie vivi, mi nepre alvenas al la konkludo, ke tia stato estas tute malracia, nenormala. Tiom pli, ke 72 milionoj da japanoj premiĝas en siaj insuloj k ke tie la loĝantaro kreskas je unu millono ĉiujare. Tial, se japanaj soldatoj iun belan tagon venus per bomboj frapi ĉe la aŭs

(1) Nova Epoko. (Kompil.)
(2) 'Georgo Valua (Valois); dum multaj jaroj li estis redaktoro de unu el la plej reakciaj jurnaloj el Francio k antaŭ sep aŭ ok jaroj li provis starigi faŝistan partion.- (Kompil.)

219

tralia pordo, kiu estas fermita al la enmigrado de flavhaŭtuloj, tio estus laŭ la ĝisnuna normo de rilatoj inter la popoloj. La aŭstraloj mem estas invadintoj k apenaŭ 50.000 indiĝenoj vivas ankoraŭ sur ĉi tiu kontinento. Dum longa tempo la britoj sisteme ekstermis ilin. Mi kredas, ke se japanoj siavice invadus Aŭstralion, ili ne kondutus tiel barbare al la blankhaŭtuloj, kiel ĉi tiuj lastaj al la negroj. Post dusemajna restado en Sidnejo mi kompreneble akiris nur tre supraĵajn impresojn. Almenaŭ mi jam povas konfesi al vi, ke mi bedaŭras Japanion.........

—> Enhavtabelo <—