Kvazaŭa Konfeso Pri Sovetunio

64

LETERO DEK UNUA

Al K-do J. V. M., Amsterdamo
parizo, la 30-6-1933

Jam de kelka tempo oni transdonis al mi vian leteron, sed nur hodiaŭ mi trovas la necesan tempon por fari konvenan respondon. Facile mi komprenas, ke mia artikolo en la maja n-ro-de "S. R." ne plaĉis al vi. Min ankaŭ cetere ĝi ne tute kontententigis. K-do Bartelmes povus eĉ atesti pri mia ŝanceliĝo en la decido ĝin publikligi. Alian artikolon mi estis verkinta, kiu estis certe pli klara, ne lasis ian dubon pri mia opinio, sed por aperi en nia senpartieca organo, ĝi estis vere tro drasta k pro tio iris en paperkorbon. Sed nun mi povas tute senĝene skribi, havante la opinion, ke vi estas sufiĉe memstara k honesta por ne misuzi mian konfeson. Temas ja pri kvazaŭa konfeso en tiu senco, ke mi tute perdis la kredon en tio, ke Sovetio estas ankoraŭ revolucieca faktoro en la batalo de I ' proletaro por sia emancipiĝo, k ke Moskvo estas la Metropolo de la mondrevolcio. Kredu, ke tiu perdo de kredo estis por mi sufiĉe dolora. Dum longa tempo mi estis kvazaŭ en la spiritostato de edzo, kiu amegas sian edzinon k ekhavas dubojn pri ŝia fidelo : ĉio, kio povas forigi tiujn dubojn li ĝoje bonakceptas k eĉ iafoje riproĉas al si ke li dubis. Sed kiam fine li akiris la konvinkon, ke lia amatino trompas Iin, tiam doloras lia koro. Kaj okazas eĉ, ke li envias aliajn homojn, kiuj same estas trompataj, sed pri tio ne scias, ne havas dubojn k estas do feliĉaj... Ekzistas ja ankoraŭ multaj sinceraj revoluciuloj, kiuj firme kredas, ke la nuna Sovetio estas ĉiam la centro,.el kiu ekmarŝos en oportuna tempo la batalionoj de l ’ tutmonda revolucio; ke tie almenaŭ estas la revolucia stabo el la plej lertaj k harditaj gvidantoj de l’proletaro. Tian kredon mi definitive perdis k eĉ akiris la konvinkon, ke por Stalin k

65

K-io la tutmonda revolucio estas tute akcesora afero k ke iliaj ĉefaj zorgoj estas gardi en la manoj la regadon. Tiucele ili starigis la programon pri efektivigo de sociaIismo sur unu sesono de la mondo k faris el tiu mondparto grandan malliberejon. Kie 90 % el la homoj nuntempe malsatas, vivas en kondiĉoj pli malbonaj ol tiuj de senlaboruloj en kelkaj kapitalistaj landoj. En sovetio ne vidiĝas iaj signoj pri socialismo; ekzistas tie ŝtata kapitalismo kun privilegiita burokrataro, kiu elsuĉas la plusvaloron eĉ pli avide k senhonte ol tion faras la privatkapitalismo. La laboristoj k kamparanoj neniel regas, sed, G.P.U., la sola ŝtata aparato, kiu mirinde bone funkcias, k kiu sekvas la tradicion de la cara "Okrana". En Sovetio, kiel en kapitalistaj landoj, ekzistas bankoj, kiuj prunteprenas monon k pagas rentojn; oni tie eĉ okazigas grandskale loteriojn (trovu ĉi-apude ekz-on de bileto, kiun havigis al mi K-do). En Sovetio la kulto al !a nacia armeo, la honoro por, la "ruĝa soldato" estas propagandataj tute same kiel nun en Germanio kun la sola diferenco, ke en ĉi tiu lasta lando la honorataj estas la "Atak taĉmentoj target=_new "; en Sovetio la registaro rekompencas siajn fidelulojn per ordenoj k. a. glorigiloj; en sovetio ekzistas oficiala nova religio, nomata "marksismo-leninismo", kies pastroj persekutas, malliberigas k eĉ mortigas la herezulojn... Pri ĉio tio mi estis jam de kelka tempo konvinkita, sed plifirmigis mian opinion la raporto, kiun faris al mi antaŭ kelkaj tagoj inĝeniero, ĵus veninta el Sovetio, restinta tie 9 monatojn. Li tamen iris al Moskvo kun la entuziasmo de homo, kiu legas "L'Humanite," (1) jam de 10 jaroj k sekve akiris per tiu legado la konvinkon, ke en Sovetio oni "konstruas socialismon" : Tiu homo gvidis fabrikon, ricevis tre altan salajron, havis al si dispone aŭtomobilon, tutan dometon kun ĝardeno, servistinon, unuvorte estis tre bonstata -- dum la Iaboristoj

(1) La Homaro, ĉiutaga ĵurnalo de la franca kompartio. Tre notinde estas, ke tiu persono ne estas Ivon, kiu restis en Sovetio dum 10 jaroj, sed alia amiko de Lanti: Paŭlo Miŝal. (Kompil.).

66

vivas mizere, sen komforto, loĝas tri- kvarope en ĉiu ĉambro. Sed almenaŭ unu aĵo ne mankas : la vodka; la laboristoj havas la eblon ebriiĝi k multaj tion faras ; nemalofte li renkontis ebriulojn, surstrate kuŝantajn. Kaj infanoj svarmas; nenie li vidis tiom da junuloj, kiom en Sovetio; al la geknaboj oni unue k ĉefe instruas krii : Vivu Stalin ! kiel en Germanio : "HeiI Hitler !" La portreto de Stalin estas ĉie ; oni ne povas turni Ia kapon, ne vidante grandegajn aŭ malgrandajn portretojn de la gvidanto. Sed li citis al mi fakton, kiu estas pli karakteriza ol ĉio pri la speco de "socialismo" kiun oni tie konstruas : estas en Sovetio malpli da aŭtomobiloj ol en Okcidento, sed la proporcio da luksaj aŭtomobiloj estas multe pli granda ol ĉi tie. Li estis vere indigne surprizata, vidante, ke la regantoj eI Ia Kremlo uzas nur tiajn aŭtomobilojn, eĉ 80-ĉevalajn "LincoInajn"-ajn, fabrikitajn en Usono ! Kaj en la dua kvinjarplano estas projektita la konstruado de tiaj luksaj veturiloj !... Dume la popolo vojaĝas premite en malpuraj, senkomfortaj vagonoj... Unuvorte, tiu mia amiko revenis el Sovetio kun la konvinko, ke la tiea popolo estas pli krude ekspluatata ol en kapitalistaj landoj. La plusvaloro anstataŭ iri en la poŝojn de privatkapitalistoj, servas por teni en bona stato nenombreblan burokrataron k teknikularon. Sed la juna generacio faciIe akceptas tion, tial ke ĉiutage ĝi legas en la gazetaro, ke Sovetio estas " revolucia lando", kiu staras ĉe la unua vico en la civilizo k kulturo. Neniu havas la eblon kontraŭdiri tian aserton per presaĵo k kiuj diras laŭte ian neortodoksan opinion, tiuj estas pelataj en malliberejon aŭ ekzilon. Nu, ĉu miri pri tio, kiam oni konstatas, ke ankaŭ la klera germana popolo 80 pocente nun aklamas k adoras Hitleron? Nun vi certe komprenas, ke mi estas en simila spiritostato kiel tiu de viro, kiu finfine akiris la konvinkon, ke lia amatino jam de kelkaj iaroj trompas lin. La suspektoj, kiuj naskiĝis en mia spirito antaŭlonge, aliiĝis en la firman opinion, ke en Moskvo Stalin k K-io perfidas konscie aŭ nekonscie la interesojn de l ’ tutmonda proletaro, farinte el la naciaj sekcioj (t. e. la Kompartioj) de Komin

67

tern nur aparatojn por la sovetie nacieca propagando. ( notu, ke mi ne diras naciisma, la reakcia procezo ne ankoraŭ atingis tiun gradon.) Ĉiu kapitalista registaro elspezas grandajn sumojn por sia eksterlanda propagando; Stalin pere de G. P. U. tre lerte utiligas la Kompartiojn por sia propagando. En Francio, ekzemple, dum jaroj "L'Humanite " publikigis ĉiutage, ke la franca armeo prepariĝas por ataki Sovetion, ke tiu atako estos tre baldaŭa, ktp... Sed kiam la kapitalistaj ĵurnaloj publikigis antaŭ kelkaj monatoj, ke generalo el la ruĝa armeo venis Parizon por ofici kiel milita ataŝeo, dum franca kolonelo iris al Moskvo por okupi tie la saman postenon, la kompartia gazeto konigs la fakton - ĝi ja ne povis tute silenti - nur per kelkaj linioj k kun la komento, ke "sub la premo de la amasoj Francio devis rezigni pri tuja milito". La premo de la amasoj, bedaŭrinde, estis nur mito. Kiam faŝistaj militŝipoj vizitas en la Nigra Maro sovetiajn havenojn k estas tie amike akceptataj, la kompartiaj gazetoj tute silentas. Mil similajn faktojn oni Povus citi por montri ke fakte ne ekzistas esenca (komprenu ĝuste la signifon de la substrekita vorto) diferenco inter Stalina, Musolinia k Hitlera diktatorecoj. Antaŭ du-tri jaroj plifortigis miajn dubojn la konstato, ke kelkaj burĝaj ĵurnalistoj raportis favore pri Sovetio. Por Inĝeniero, por ulo, apartenanta al Ia reganta klaso, estas evidente, ke lando, kie la laboristoj ne havas la rajton striki, ne havas la eblon organizi kontraŭstaron al la ekspluatado, tia lando estas iel ideala. Antaŭ unu jaro la laboristoj havis ankoraŭ unu rimedon por protesti kontraŭ la abomenindaj vivkondiĉoj, kiujn ili devas elsuferi : estis forlasi la laborejon k iri alien por sperti, ĉu ne estas tie pli bone. Nun, post la restarigo de la carisma pasportsistemo, ili estas devigataj resti en la loko, kiun la burokrataro difinas al ili. Ĉu vi estas informita pri tiu monstre sklaviga sistemo? Se ne, vi povas peti klarigojn al Sovetianoj mem. Tamen mi devas averti vin, agu sagace; ne forgesu, ke ekzistas P.E.K.. kies celo estas koncentrigi la tutan esp-an korespondadon por ke nur la oficiala "vero" estu konata. Se viaj korespon-

68

dantoj apartenas al I.P.E. k al la burokratara klaso, vi ekscios nenion ĝustan. Tamen ekzistas K-doj, kiuj sopiras havi fidindan korespondanton; ili estas eĉ relative multaj, sed ne kuraĝas eldiri malkaŝe sian opinion. Jam okazis, ke Sovetianoj estis senditaj en ekzilon, tial ke iu eksterlanda P.E.K.-ano komunikis iliajn leterojn al CK. de S.E.U. Nun estas por mi pli k pli klare, ke Dre... k K-io facile sukcesis fari la skismon en nia movado, ĝuste tial, ke la tuta klopodado de la Stalina diktatoreco estas utiligi ĉiujn laboristajn organizojn por sia nacieca k mensoga agitado. Se vi volas mem ekscii la veron pri Sovetio, necesas, ke vi akiru la konfidon de viaj korespondantoj. Tiucele vi devas unue ne korespondi sub via nomo, tial ke vi, kiel SAT-peranto, estas konata k sekve enregistrita de CK. de SEU kiel "danĝerulo" ; due vi devas starigi tute precizajn demandojn k averti vian korespondanton, ke la samajn vi antaŭmetis al aliaj korespondantoj. Mi parolas laŭsperte k mi scias tutcerte, ke neniu sovetiana nun kuraĝus senpere korespondi kun mi. Mi eĉ ĉagrene konstatis lastatempe, ke tri el miaj korespondantoj tute silentas k el tio mi konkludas, ke ili verŝajne sidas en malliberejo. Nu, mia letero longiĝas k mi konstatas, ke al via demando, ĉu la ruĝa armeo devus ekmiliti kontraŭ Hitlerio, mi ankoraŭ ne respondis. Sed, konante nun mian opinion pri Sovetio, verŝajne vi eĉ ne demandus min pri tio. Antaŭ nelonge Trocki pritraktis tiun saman demandon k diris, ke la ruĝa armeo ja havus kiel devon defendi la germanajn komunistojn, ke plie Sovetio mem havas grandan intereson al tio, ke Hitler ne regu en Germanio; sed li aldonis : "nuntempe, pro la stultaj politiko k mastrumado de Stalin, estus katastrofo, se la ruĝa armeo ekmilitus, tial ke ĝi certe estus venkata." Kian valoron havas tiurilate la diroj de Trocki ? mi ne scias. Oni ja povas sin demandi, ĉu la situacio tre diferencus en Sovetio, se anstataŭ Stalin, regus Trocki en la Kremlo. Pri tio oni povus vane longe diskuti. Konklude mi diros, ke ĉio, kio lastatempe okazis, plifir

69

migas mian opinion :

1) ke socialismo ne povas esti starigota en unu sola lando;

2) ke la ĝisnuna k ankoraŭ daŭranta organizsistemo de la laboristaro povas konduki nur al malvenko;

3) ke la tuta movado devas esti rekonstruata ĉe la bazo mem k ke tio postulos Iongan, tre longan tempon;

4) ke la organizado devas esti ne internacia, sed laŭindustrio tutmonda k sekve sennacieca. Se oni povus konvinki la laboristojn pri tio, ili ankaŭ ekvidus la nepran neceson de esp-o, k SAT estus por ili modelo de organizado, en kiu la nacioj estas sisteme ignorataj... Sed ŝajnas, ke mi deflankiĝis. La celo de ĉi tiu letero estis klarigi al vi la ĝustan signifon de mia artikolo k, mi ne scias, ĉu mi sukcesis. Almenaŭ komprenu, ke mia ĉefa celo estis instigi la legantojn al memstara pensado, al kritikado k al serĉado de novaj vojoj. La fakto, ke falĉileto k martelo ornamas vagonojn k domojn en Sovetio, havas saman mensogan signifon kiel en Francio la vortoj : Libero, Egalo k Frateco, kiuj estas gravuritaj sur ĉiuj ŝtataj k urbaj konstruoj. Mi celis averti la laboristojn, ke ili ne multe atentu vortojn k insignojn, sed prefere la faktojn, la realaĵon. Verŝajne la homaro marŝas al nova mondmilito, en kiu oni vidos Sovetion partopreni aliance kun kelkaj kapitalistaj landoj. Nu, laŭ ideologia vidpunkto, ĉu ne estis en 1914 ankaŭ monstraĵo, ke la franca respubliko, la liberala Britio havu la caran Rusion kiel aliancanon? Estas tre ĉagrene konstati, ke la proletaro ne akiris sufiĉe fortan k viglan klaskonscion por ne povi esti influebIa per naciecaj konsideroj. Unu el la plej gravaj k urĝaj taskoj estos detrui ĝisfunde, ĝisradike la naciismon. Tion ne ebligas la internaciismo. Tian taskon plenumis neniu el la ĝis nun ekzistintaj lab. organizoj. Prave, malprave mi ĉiam pli malpli malkaŝe celis encerbigi tiun ideon al miaj legantoj. Se mi ne estus mem konvinkita pri tio, la valoro de esp-o ŝajnus al mi tre malgranda k mi ne dediĉus mian tempon k energion al la prosperigo de Ia mondlingva movado. Rilate al la dua punkto de via Ietero, nome la bojkotado

70

de germanaj varoj fare de Sovetio, estas evidente, ke, se oni ne faras diferencon inter la landoj, kie regas la faŝismo, k tiuj, kie regas burĝa demokratio, ebliganta al la kompartioj fari laŭleĝe sian agitadon, la sinteno de Stalin estas tute logika k tiel pravigebla. Sed se oni faras diferencon ; se oni opinias, ke estas preferinde ricevi 10 bastonfrapojn ol 100; se aliparte oni scias, ke Hitler havas ju pli da ŝancoj pluigi sian regadon, despli iel aŭ aliel sukcesos forigi senlaborecon, tiam la bojkoto fare de lando, kiu pretendas reprezenti la interesojn de la tutmonda proletaro, estas nepra morala devo. Nun vi konas mian opinion. Mi ne plu havas dubojn pri Sovetio, sed konvinkon. Tiun konvinkon mi akiris per longa esplorado k pripensado. Bonvolu tamen ne malatenti jenon: homa konvinko ne povas signifi certon. Sekve nenial mi deziras, ke vi akceptu fideme mian konvinkon kiel veron. Esploru mem; pripensadu mem k akiru konvinkon -- ian ajn -- per via propra sperto. Almenaŭ mi sincere diras al vi, ke mia konscienco riproĉas pro tio, ke dum jaroj mi permesis, ke sur la paĝoj de l ’ SAT-organoj estu farata blufa, trompa agitado por la Stalina Sovetio. Kai tiu mia hodiaŭa konvinko estas unu plia kaŭzo, pro kiu mi ne plu volas nuntempe havi respondecan postenon en nia Asocio.

—> Enhavtabelo <—