Publika Letero al la Adeptoj de Sennaciismo

234

LETEROJ DE E. LANTI
LETERO KVINDEK OKA ( Parto unua )

Publika letero al la adeptoj k simpatiantoj de l'Sennaciismo
Karaj Gekamaradoj !

Akceptinte preni sur min la gvidadon super la Sennaciista Frakcio, mi volas komenci ĉi tiun laboron per rapida ekzameno super la mallonga historio de nia ismo. Poste mi montros per kelkaj ekzemploj la strangajn k reakciecajn konsekvencojn de la fama principo pri la rajto por ĉiuj popoloj al memdispono, k fine respondos al la demando : Ĉu estas racie esperi, ke en la estonto la sennaciismo fariĝos, ideo-forto, ludanta similan rolon, kiel tiu de la nuntempa naciismo? Por eviti en tia historia k anticipa ekzameno ĉian pedantecon, mi elektis la formon de letero, k penos paroli familiare, kiel dubema verserĉanto, sin turnanta al aliaj serĉemaj homoj. Kiuj opinias jam esti trovintaj la veron, tiuj ne legu ĉi tiun skribaĵon. Dogmemuloj tiaspecaj iru for ! Aŭ ili ŝtopu al si la orelojn por ne aŭdi herezaĵojn...

La termino sennaciisto aperis antaŭ 13 jaroj. Ĝi do prezentas sin ankoraŭ nun kvazaŭ juna, petolema bubo. En sia sepa jaraĝo ĝi jam estis en Lajpzigo, okaze de la 9-a S.A.T.Kongreso, mortkondamnita de Stalinaj lakeoj. Sed ili ne estis sufiĉe fortaj, por ke la ekzekuto povu esti plenumita. Male, tiu kondamno plivigligis k hardis la bubon, kiu tiam prepariĝis por la vivbatalo. Estas interese noti, ke la vorto sennaciismo sonis unuafoje en Moskvo mem, kiel atestas artikolo, aperinta en la 3-a numero de "LA Nova Epoko", revuo tiutempe eldonita de grupo da K-doj, simpatiantaj al S.A.T. En Aŭgusto 1922., okaze de mia trisemajna ĉeesto en Sovetio, ili ja petis, ke mi verku artikolon por ilia organo.

Konsentinte, mi do liveris al la " Novepokanoj " skribaĵon kun la titolo: Sennaciismo. Tiam ne ankoraŭ ekzistis ortodoksa eklezio marksisma.

Poste, de tempo al tempo, aperis en la S.A.T.organoj artikoloj kun pure sennaciisma karaktero. Neniu tiam riproĉis. Male, multaj K-doj el Sovetio mem kun entuziasmo skribis al mi aprobe k gratule. Ĉefe en tiu mondparto la sennaciismo trovis varmajn adeptojn. En 1924, eĉ aperis ĉe S.A.T., A. B. C. de Sennaciismo, verkita de Elsudo, pseŭdonimo de la sovetia K-do V. Kolŝinski. Verdire, malgraŭ la titolo, la verketo ne estas pure sennaciisma. Almenaŭ ĝi montras malprecizan emon forlasi la trabatitan vojon de la internaciismo. Sed venis la tempo, kiam en Sovetio absolutisma spirito faris el

(1) Ĉi tiu letero k la sekvantaj aperis en Herezulo, revueto, kiun eldonis Lanti, post sia eksiĝo el la Plenum-Komitato de SAT. (Kompil.)

235

la verkoj de Marks k Lenin rigidan dogmon, kiun ĉiu devas agnoski, se li ne deziras esti konsiderata kiel " kontraŭrevoluciulo " k sekve malliberigita k diversmaniere silentigita. Kiam la nova ismo estis solene kondamnita kiel "kontraŭrevolucia", " porimperialisma " dekliniĝo, tiam kelkaj sovetiaj K-doj bonintence provis pruvi, ke ĝi ne kontraŭas la instruojn de Marks k Lenin. Tio ne helpis k finfine ili pente devis frapi al si la bruston. konfesi sian eraron aŭ tute silenti.

Verdire, mi persone neniam atentis, ĉu la sennaclismo akordiĝas aŭ ne kun la diroj de famaj k aŭtoritataj teoriuloj. Ĉe la konstato, ke mia vidpunkto estas iel hereza, mi ne miris pro tio. Marks, Lenin, Kropotkin k. a. ne estis esperantistoj. La lingvan problemon ili ne konsideris. Sed mi estas mondlingvano, esperantisto k sekve ne povas malatenti faktoron, kiun mi opinias grava, en prikonsidero super soci-politikaj demandoj. Neniam mi havis la opinion, ke la esperantista movado estas io akcesora k ne inda por atento de la laboristaj gvidantoj.

Por diskonigi la novan ismon k montri ĝian apartan karakteron, ĝian originalecon, ni eldonis 3.ooo-ekzemplere Ia Manifeston de la Sennaciistoj, kiun espereble vi ĉiuj legis atente, kompreneme, se ne ĉiarilate aprobe. Por defendi la ekzistorajton de nia tendenco en la kadro de S.A.T., stariĝis la " Sennaciista Frakcio ", kies sidejo migris de Nov-Jorko al Stutgarto, de tie al Plzen, de ĉi tiu lasta urbo en Parizon (2). La malnovaj frakcianoj scias, ke aperis dek-naŭ numeroj de Sennaciista Bulteno. La dek-kvar unuajn prizorgis Kdo T. Veder, la du sekvantajn Kdo H. Vagner, k la tri lastajn K-do L. Stadler. Ĉiuj tiuj numeroj konsistis el multobligitaj ekzempleroj. Proksimume cento da Gek-doj ricevis la organon de I' Frakcio. De nun la sennaciismo trovos pli konvenan, pli komfortan hejmon sur la paĝoj de Herezulo...

Paroli pri sennaciismo en nia epoko, tio sonas preskaŭ ironie. Ni ĉiuj ja scias, ke ĉie en la mondo pli k pli bolas, furiozas la naciismo. Nekontraŭdireble ĉi tiu lasta doktrino konsistigas jam de preskaŭ unu jarcento la plej potencan, dinamikan ideo-forton. Tre karakteriza ŝajnas al mi, ke en la Ĝenerala Konsilantaro de la 1-a Internacio sidis Jozefo Mazini, unu el la unuaj plej eminentaj teoriuloj k agitistoj por naciismo, por rajto de ĉiuj popoloj al memdispono. Ne malpli signifa estas la fakto, ke en la tagordo de la unua kongreso de la Unua Internacio troviĝis punkto pri la restarigo de Polio kiel memstara, sendependa lando. Kaj sendube estas superflue diri, ke tiu propono ricevis la aprobon de la kongresanoj.

Ĉiu el vi, Gek-doj, certe scias pli malpli precize, ke la Dua Internacio same defendis tuj ĉe sia fondiĝo tiun principon pri nacia sen

(2) Nun en Manĉestro. (Kompil.)

236

dependeco. Cetere, en ĝia kadro troviĝis reprezentantoj de naciecaj grupoj polaj, finnaj, judaj k de diversaj naciecoj el la Aŭstri-Hungaria Imperio. Mi nur memorigu al vi, ke en 1907, ĉe la Stutgarta Kongreso, Vanderveld akceptigis, ke " la nacioj same kiel la individuoj havas la tute pravan rajton defendi sin en okazo de atako aŭ de minaco al ilia sendependeco ".

Sendube ne estas necese memorigi vin, ke Lenin estis ĉampiono en tiu ideologia batalo pornacia. Kaj en la programo de Ia Tria Internacio (1928) troviĝas jeno : " Agnosko al la rajto por ĉiuj nacioj, sendepende de ilia rasa aparteno, pri plena memdispono, t. e. ĝis ŝtata apartiĝo. "

Mi memorigas tiujn faktojn por ke ĉiu el vi estu tute konvinkita, ke la naciismo neniam renkontis principan kontraŭstaron en revoluciaj organizoj. Tia sinteno cetere estas logika konsekvenco de tio, ke neniam la lingva problemo estis prikonsiderata k solvita, kiel povas tion fari esperantistoj. Estas do tute vere, ke nia sennaciismo konsistigas novan tendencon en la laborista movado k staras ĉe tute aparta vidpunkto en la batalo por la liberiĝo de la ekspluatatoj el la tuta mondo. Kiuj diras, ke la sennaciismo estas nur internaciismo plus esperanto, tiuj trompas sin mem aŭ celas trompi aliujn. En la nomo de la naciismo batalis la soldatoj de Ia lastdata mondmilito. La rajto de la popoloj al memdispono estis unu el la 14 punktoj en la programo de Vilson per kiu li atingis, ke Usono partoprenu la militon. Kaj en libro premiita de la Franca Akademio : La principo de la naciecoj, Renato Johane povis diri, ke la unuan fojon en la historio de la mondo oni provis apliki tiun principon en la Versaja Kontrakto. Mi tuj diru, ke la aŭtoro devis konfesi, ke la apliko de tiu bela principo fiaskis en la praktiko...

Ĉiu ja ne povas ne rimarki, ke la starigo de Ĉeĥoslovakio, ekzemple, kiel sendependa ŝtato, montras okulfrape, ke tie la nacieco tute ne koincidas kun la limoj difinitaj de la packontrakto. La ĉeĥoj k slovakoj reprezentas apenaŭ la du trionojn de lí regatoj k la alian trionon konsistigas germanoj, magiaroj k judoj. Sed la plej tipa ekzemplo estas sendube Jugoslavio en kies limoj ĉirkaŭ serboj baraktas kroatoj, slovenoj, slavonoj, dalmatoj, macedonoj, montenegroj, bosnoj k. c. En Polio, kies sendependeco estas nove restarigita, la situacio tiurilate ankaŭ tre similas tiun de Ĉeĥoslovakio k Jugoslavio. Cetere, nenie en la mondo estus eble organizi la socian vivon per severa apliko de la nacieca principo; nenie en la mondo ekzistas la eblo atingi absolutan koincidon inter ŝtato k nacieco. Eĉ Svedion oni povus nomi imperialisma ŝtato, ĉar tie la laponoj ne ĝuas nacian sendependecon k ne havas sian reprezentanton en la Ligo de Nacioj !...

Aliparte, oni ne devas forgesi, ke eĉ la plej bone unueciĝintaj nacioj nuntempaj reprezentas tamen ion artefaritan de la Historio. Estis necesa la veno de Musolini sur la historian scenejon, por ke

237

realiĝu la idealo de Mazini, t. e. ke la itala nacieco fariĝu io reala k firma ; necesis la venko de Hitler, por ke Germanio atingu la lastan stadion de sia unueciĝo. Antaŭe ja ekzistis interne de I' Regno landoj, havantaj kelkrilate sendependecon. Ĉar la naciojn ne konsistigas io esence pura k unuelementa, estas do tute logike, ke la naciismo havu neantaŭviditajn rezultojn. Oni ĝenerale konsideras Francion, kiel unu el la landoj, en kiu plej bone kunfandiĝis la provincoj en nacian tuton. Nu, de kiam estas farata ĉie en la mondo vasta k vigla agitado favore al la rajto de la popoloj por memdispono ; de kiam Vilson k Lenin fariĝis la ĉefroluloj de tiu principo, de tiam oni povas konstati en la " plej malnova nacio " la naskiĝon k kreskon de diversaj movadoj por revivigi aŭ pluigi malnovajn lingvojn k kulturojn. Kion ne ankoraŭ sukcesis tute kunfandi k luti la Historio, tio nun servas kiel preteksta fundamento por la apliko de la fama principo.

La plej forta k atentinda el tiuj movadoj kompreneble estas la Alzaca. La procezo de franca asimiliĝo ne povis okazi, ĉar dum 47 jaroj tiu provinco apartenis al Germanio. Sed ankaŭ la alzacanoj ŝajne ne volis esti germanoj : " Esti franco mi ne povas, pruso mi ne volas, alzacano mi estas. " Tiel povas resumiĝi la spiritostato de tiuj naciistoj, kiuj disponas por sia agitado dekon da gravaj gazetoj, inter kiuj mi menciu la ĉiutagan katolikan Lotaringia Popolgazeto (Lothringer Volkszeitung) k la komunistan, ankaŭ ĉiutagan, La Homaro (L'Humanite). Ambaŭ aperas en Mec (Metz).

Pli tipa k apoga al mia tezo ol la alzaca ekzemplo estas la bretona, baska, kataluna (parto de Katalunio troviĝas en Francio), gaskona k provenca. En tiuj regionoj la franca lingvo estas de ĉiuj konata k parolata, sed la indiĝenoj krome ankaŭ pli malpli parolas inter si lokan idiomon, kiun la tieaj naciistoj volas levi al la rango de nacia, kultura lingvo.

La bretona movado eldonas sep gazetojn en sia idiomo. Ekzistas " Nacia Partio Bretona ". Bretonio estas unu el la plej reakciaj provincoj el Francio k la movadon por sendependiĝo subtenas ĉefe katolikaj pastroj k... komunistoj el la Stalina konfesio (1).

La aliaj movadoj por nacieca apartiĝo estas pli malpli sensignifaj, kvankam en provenca lingvo produktiĝis kelkaj literaturaj valoraĵoj. Inter ili mi citu : " Mireio " de Mistral; ĝi estas konsiderata kiel ĉefverko. Sed la aŭtoro perfekte konis la francan lingvon k Ii eĉ eldonis sian poemon kun franca traduko apud la originalo.

Sed la plej tipa ekzemplo pri logikaj konsekvencoj de la nacieca ideologio estas sendube la irlanda. Ĉiuj el vi certe pli malpli scias pri la sangaj bataloj, kiuj okazis en Irlando kun la celo akiri nacian

(1) Utilas mencii, ke post kiam Sovetio k Francio " amikiĝis ", de tiam la gvidlinio de I' Franca Kompartio tute aliiĝis tiurilate. Sed tio neniel signifas, ke tiu partio alprenis sennaciisman vidpunkton; male, ĝi fariĝis eĉ ŝovinista...

238

sendependecon. Sekve de tio, fine stariĝis la " Libera Ŝtato de Irlando ". Ĝi tamen reprezentas nur parton de la tuta insulo, ĉar la norda parto, Ulster, ne konsentis al tia politiko k nun ankoraŭ apartenas al " Unuiĝinta Reĝlando de Grand Britio ".

Nu, ĉu tiu nacia liberiĝo havis kiel rezulton plibonigi la vivkondiĉojn de la irlandaj proletoj? Tute ne ! Ili estas nun eĉ pli mizeraj ol antaŭe. Nur iu kategorio da politikuloj k funkciuloj profitis de la ŝtata apartiĝo. Stariĝo de novaj kancelarioj, de novaj postenoj diplomatiaj aŭ similaj donas kontentigon al sufiĉe multaj homoj, kiuj antaŭe ne havis tiel bonan situacion. Tiuj novaj parazitoj povas iom prave prikanti la bonon de la nacia memstareco...

La ĉefroluloj de tiuj naciecaj movadoj nemalofte riproĉas, ke la imperialistaj ŝtatoj, en la celo asimili la popolojn, devige lernigas al la infanoj lingvon, kiu ne estas ilia gepatra, k ke tio havas malbonan efikon rilate al kleriĝo. Volonte mi konsentas pri tio, kvankam tiu malbono povas esti nur duma, unu-dugeneracia. Sed - mirige ! - tion saman faras la irlandaj naciistoj. La grandega plimulto de la irlanda popolo ja tute forgesis la gaelan idiomon k praktikis nur la anglan lingvon. Apenaŭ proksimume duonmiliono el la 4,229.000 loĝantoj ankoraŭ konas la prapatran idiomon. Cetere la plimulto de tiu duonmiliono ankaŭ konas la anglan lingvon. Tamen, de kiam la naciistaj herooj regas en Irlando, ili severe k persiste klopodas por redoni la unuan lokon al preskaŭ mortinta lingvo. Ekde 1922 ili tiucele varbas k preparas instruistojn. Kaj ĝis nun, malgraŭ streĉa penado, nur unu triono el la 14.ooo kapablas instrui per la irlanda, oficiala lingvo. Sed la ŝtata trudado ne ĉesas k pli k pli da instruistoj fariĝas centpocentaj irlandanoj. Jam ekzistas pluraj lernejoj, en kiuj la angla Iingvo estas traktata kiel fremda, tute samkondiĉe kiel la franca aŭ la germana. La edukaj aŭtoritatuloj gratulas al si pro tio. Estas tamen dubinde, ĉu irlanddevena verkisto kiel Bernardo Ŝo (Shaw) iam konsentos forlasi la anglan lingvon k aperigos siajn literaturaĵojn en la prapatra idiomo...

Kiel vi vidas, Gek-doj, la apliko de la bela principo pri la rajto por la popoloj al nacia sendependeco donas vere mirigajn rezultojn. En Iandoj kiel Ĉeĥoslovakio, Polio, Litovio, Latvio k. a. nacie sendependiĝintaj Iandoj, se oni esploras tie pri la stato de lí proletaro, oni ankaŭ nepre konstatas, ke ĝi tute ne pliboniĝis sekve de tia " liberiĝo ". Se oni ne estas blinda fanatikulo, la nura saĝa konkludo de tia konstato estas, kie la agitado k batalado por akiri nacian sendependecon estas por la proletaro - tion mi substrekas - nur trompa, vana, senprofita elspezo de tempo, energio k sango.

Por pli bone kompreni k ĝuste taksi la forton de la nacieca ideologio, nun, karaj Gek-doj, ni ĵetu ekrigardon super la programon k agitadon de la revoluciaj partioj k laboristaj organizoj. Kion ni vidas? Estas okulfrape, ke ĉiuj proponas solvojn al la ekonomia krizo per rimedoj aplikeblaj nur en nacia kadro. Ĉie temas pri naciigo al la

239

bankoj, pri naciigo al la fervojoj, pri naciigo al la grandaj industrioj k.t.p.; ĉie oni agitas por rimedoj, kiuj ŝajne donos kontentigon al la enlandanoj : temas stimuli la nacian industrion, protekti la nacian laboron, sekuri la naciajn interesojn de I' tuta popolo. Plejofte tio povas havi kiel konsekvencon nur ĝeni aŭ tute malhelpi la solvon de la krizo en la aliaj landoj. Povas esti tamen, ke tiuj naciecaj planoj iam realiĝos ; ke la interesoj de ĉiuj enlandanoj fariĝos pii k pli solidaraj ; unuvorte, ke ĉie en la mondo stariĝos iaspeca nacia socialismo. Miaopinie, tio tute ne solvos la socian problemon ; sed la apliko de tiaj naciecaj rimedoj plifortigos la naciismon ĉe la popoloj.

Ŝajnas, ke la Nacio ĉie fariĝis la ĉefa diaĵo antaŭ kiu la homoj devas genufleksi k riverenci (1). Ni bone memoru, ke la patriotismo, en la senco kiel ĝi nun superregas la spiritojn, naskiĝis kun la franca revolucio el la jaroj 1789-93. Tiam la terminoj patrioto k revoluciulo estis samsignifaj. Ju pli la interesoj de tuta popolo fariĝas komunaj, des pli facile povas kreski la nacieca sento.

Kiam la laboristaro estis tute malklera, tiam estis malfacile eduki ĝin naciisme. Cetere, tio ne estis necesa, ĉar la armeoj el la antaŭrevolucia tempo konsistis nur el dungitaj soldatoj. Ne estis kiel nun devo por la tuta popolo partopreni militojn. Eĉ ne kaŭzis skandalon, ekzemple, la fakto, ke Volter foje diris sian ĝojon pro tio, ke malvenkis francaj armeoj. Hodiaŭ la registaroj eĉ ne toleras indiferenton pri la patrio. En Germanio, en Italio, en Sovetio jam nun la infanoj estas naciisme edukataj ekde la lulilo. Se aliflanke oni konsideras, ke neniam produktiĝis en la mondo tiom da armiloj k municio, ke neniam la mortigiloj estis tiel potencaj k perfektaj, oni nepre venas al la konkludo, ke prepariĝas grandega katastrofo milita....

Ĉiu adoranto de I' nacia diaĵo asertas, ke tia armado estas sindefenda ; neniu parolas pri ataka milito. Sed evidente, povas tamen okazi, ke la plej sekura maniero por sindefendo estas ataki mem en oportuna okazo... Al tia rezulto, al tia senelirejo kondukis la homaron la nacieca ideologio, kiu enplantiĝis pli k pli en la animo de ĉuj popoloj jam de unu jarcento.

Mi ripetas, paroli nuntempe pri sennaciismo, tio aspektas kvazaŭ malsprita ironio. Tamen ŝajnas al mi evidente, ke la homaro sin savos, nur kondiĉe, ke malaperu el la mondo la stulta k pereiga naciismo.

Ideoj naskiĝas, disvastiĝas ĝis atingo de stato, kiu signas kulminon de ilia disvastiĝeblo. Tiam ili ekvelkas, kadukiĝas k fine mortas, lasante libera la kampon por disvastiĝo de aliaj pli alcelaj ideoj. Mi kredas, ke la nacieca ideologio proksimiĝas al tia stato. Se mi kutimus rezonadi laŭ la materialisma dialektiko de ortodoksaj mark-

(1) Antaŭ 1914, oni povis travojaĝi la tutan Eŭropon sen pasporto, sen vizoj, sen iuj demandoj ; tiam ekzistis nur doganesploroj. Hodiaŭ krom la dogana esploro ekzistas ankaŭ tiu de I' polico de la lando, kiun oni forlasas k de tiu, kiun oni eniras.

240

sistoj, mi dirus, ke la naciismo neeviteble naskas sian kontraŭecon t. e. la sennaciismon - same kiel la kapitalismo naskis la proletaron, kiu, laŭdire, estos ties entombiganto. Sed neniam tia rezonmaniero ŝajnis al mi kontentiga : Ĝi entenas dozon da fatalismo iom tro fortan. Mi preferas fidi al la elvolviĝo de I' homa racio k esperi, ke finfine la homoj tute simple komprenos, ke ili ĉiuj estas teranoj k sekve devas konduti ne kiel nacianoj, sed kiel mondcivitanoj. Espereble eĉ la plej stultaj k fanatikaj devos konstati, ke nia planedo pli k pli malgrandiĝas, ke ĉia nacia apartigo sekve estas malracia k ne eltenebla. Vole nevole la homoj el ĉiuj kontinentoj estos devigataj pli malpli baldaŭ serĉi rimedojn por loĝi komforte, sekure k pace sur la komuna malgrandiĝanta planedo. Kaj tiam estos prepariĝinta favora grundo por dissemi la sennaciismon.

Sed mi ne kredas je spontana generado de ideoj. Ilin devas unue naski homaj cerboj, k se troviĝas taŭgaj kondiĉoj, tiam tiuj ideoj disvastiĝas k konkretiĝas.

Fakte la sennaciismo ne estas tute nova ideo : ĝi estas nur nova termino. Kosmopolitismo ja estas preskaŭ samsignifa. Etimologie, katolikismo ankaŭ parencas kun sennaciismo : greke, " katolikos " signifas universala. Kaj la kristanoj de I' komenca tempo "cens ?" interfratiĝon de ĉiuj homoj sur la tero, sen distingo pri raso aŭ deveno.

Dum la paso de I' jarcentoj , tiuj terminoj perdis sian originan sencon. Cetere, kiam ili naskiĝis, tiam ne ankoraŭ ekzistis la necesaj kondiĉoj por ilia enplantiĝo en la vivo de lí popoloj. Mankis fervojoj, vaporŝipoj, flugmaŝinoj k. a. rapidaj interkomunikiloj. Mankis esperanto... Sed baldaŭ ekzistos sur la tuta tero la objektivaj kondiĉoj por ke la sennaciismo povu disvastiĝi k fariĝi konkretaĵo.

Bedaŭrinde la homaro devos verŝajne lerni denove en sango k sufero, ke naciecaj rimedoj tute ne taŭgas por solvi la problemon pri organizado de I' socia vivo sur la tuta tero. La naciaj herooj devas unue perdi sian popularon por finfine aspekti en la okuloj de la popoloj kiel danĝeraj demagogoj nepre malhonorigindaj.

Se mankis ĝis nun la necesaj kondiĉoj, por ke povu enplantiĝi k kreski la sennaciismo, tio neniel signifas, ke de nun kiam ekzistas tiaj kondiĉoj, la nova ismo disvastiĝos per si mem. La nuna stato de I' mondo plej draste montras, male je la aserto de Marks k Engels en la Komunista Manifesto, ke superreganta ideologio en difinita epoko ne estas simple la reflekto de ĝiaj materiaj kondiĉoj. La homo ja estas animalo kun la kapablo abstrakti k sekve starigi teoriojn, doktrinojn, kiuj en iaj cirkonstancoj povas kvazaŭ infekti la cerbojn de tuta popolo. Germanio tre trafe pruvas tion nuntempe. Tial la sennaciismo venkos, nur se sufiĉe da homoj konvinkiĝis pri la neceso disvastigi ĝin ; se ili unue penados imuni sin kontraŭ ĉiaj naciecaj miasmoj en kies mezo ni estas devigataj vivi en nia epoko.

Laŭ la materialisma koncepto pri la Historio, la malvolviĝo de la produktofortoj kondukos la homaron nepre al kunfandiĝo de ĉiuj

241

nacioj. Tia fatalismo estas iel danĝera. La malvolviĝo de la tekniko estas nur kondiĉo, sed ne kaŭzo por mondunuiĝo; necesas plie, ke la spirito de I' homoj aliiĝu ; necesas, ke ilia menso tute liberiĝu el la naciisma ideologio. Kaj tiucele oni devas konsekvence propagandi k agadi. Tiel ne okazis gis nun; neniu revolucia organizo celkonscie edukis homojn por ke ili fariĝu taŭgaj mondcivitanoj. Neniu organizo faras tion, tial ke ĉiuj prezentas al si la aranĝon de I' homaj rilatoj laŭ internaciisma vidpunkto, t.e. kun konservo de I' naciaj kadroj, kiujn cetere postulas malsamo de lingvoj k kulturoj. Nur mondlingvanoj, esperantistoj, jam nun kapablas prezenti al si sennaciecan mondorganizon; nur ili povas konsistigi la embrion de tia organizo.

Kredeble tion Zarnenhof jam intuicie komprenis, kiam, okaze de la unua esperantokongreso, li diris en sia parolado, ke tiam kunvenas " ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj ".

Iaj ortodoksuloj diris kritike al la sennaciismo, ke ĝi estas nur la nebula " interna ideo " de la aŭtoro de esperanto metita en formon akcepteblan de la laboristaro. Verdire tian riproĉon mi volonte akceptas. Nia sennaciismo ja agnoskas la klasbatalon kiel fakton k progresigan faktoron en la historia procezo. Al la proletoj ni vokas : " Neniam, nenial kaj nenie vi partoprenu konsente nacibatalon; nur la klasbatalo estas liberiga k profitdona por nia klaso! " Tion ja ne diris Zamenhof k sekve nia sennaciismo ne povas esti identigata kun lia " interna ideo ". Sed tio tamen ne signifas, ke la malpreciza ideologio Zamenhofa ne estis utila en la komenco de la esperanto movado. Oni ne povas malatenti la fakton, ke precipe restis ligita al la movado k laboris por ĝi nur la pioniroj pli malpli konfesantaj tiun internan ideon. Ĉe tia konstato naskiĝas nepre la forta bedaŭro, ke tiu ideo ne fariĝis ideo-forto, kapabla sufoki la naciismon. Verŝaine tamen tiel okazus, se esperanto grandskale disvastiĝus k aplikiĝus tra la mondo. Sed la esperanta movado restis ĝis nun tute sensignifa k sekve ne kapabla, iel ajn influi sur la iron de la okazoj.

Sed tio ne kontraŭdiras la aserton, tute male, ke la plej fervoraj k sindonaj adeptoj de nia laborista esperanta movado estas tiuj, kiuj pli malpli konscie agnoskas la sennaciismon. Estas memkompreneble ke homoj, kiuj konsideras esperanton kiel pure lingvan, flankan, akcesoran aferon ne povas senti sin tiel forte ligitaj al nia afero, kiel tiuj, kiuj faras el ĝi la bazoŝtonon, per kiu oni komencu la konstruadon de racia, paca socio tutmonda.

Ĉi tiu letero jam fariĝis longa k tamen mi ankoraŭ ne priparolis la demandon, starigitan ĉe la komenco, nome : " Ĉu estas racie esperi, ke en la estonto la sennaciismo fariĝos ideo-forto, ludanta similan rolon, kiel tiu de l' nuntempa naciismo? "

Volonte mi konfesas, ke al tia demando estus eble pli saĝe tute ne respondi. Profeto ne estas mi k plie scias, ke plej eminentaj teoriuloj k popolgvidantoj grave eraris en siaj antaŭdiroj. Kiel pruvon pri mia aserto, mi citos nur kvar ekzemplojn el verkoj de homoj,

242

kiuj ludis konsiderindan rolon en la laborista, revolucia movado. Sed estus facile mencii multajn aliajn.

Unuavice, kiel konvenas, sidas Karlo Marks. En lia fama verketo: La Komunista Manifesto, oni povas interalie legi ĉi tion:

"Al Germanio direktas la komunistoj sian ĉefan atenton, tial ke tiu lando staras en antaŭvespero de burĝa revolucio ; tial ke tiun ĉi renverson ĝi plenumos entute k kun multe pli evoluinta proletaro ol Anglio en la 17-a jarcento k Francio en la 18-a; sekve la germana burĝa revolucio povas esti nur la senpera antaŭludo de proleta revolucio ".

Tio estas skribita antaŭ 88 jaroj ! Estus iel kruele insisti por montri, ĝis kia grado Marks eraris en tiu sia antaŭdiro. Mi simple rimarkigu, ke ne nur la germana proletaro tie starigis en Germanio la komunismon, sed en 1914 en sia grandega plimulto ĝi partoprenis entuziasme la militon k staris fidele ĉe la flanko de Vilhelmo la 2-a k de lia stabo. Kaj kion ni vidas nun? Hitler, proletdevena elementulo, starigas novan ideologion, kreas novan miton, novan mistikon; per konsiderinda plimulto li sukcesas balote akiri la regadon k poste estradi absolutisme super la tuta germana popolo. K. Marks eraris ne nur en tio, ke li opiniis en 1847, ke la proleta revolucio estas proksima en Germanio, sed ankaŭ rilate al tio, ke la malvolviĝo de la produktofortoj, de I' mondtrafiko ktp. naskos ĉe la proletaro klaskonscion, senigitan je naciecaj interesoj. Male de tia espero, ni ja konstatas, ke ĉie la naciismo narkotis aŭ tute sufokis la klaskonscion ĉe la grandega plimulto de l' proletoj.

Nekontraŭdireble, Germanio estas la lando, kie, laŭ la instruoj de Marks, la laborista klaso devus iniciati la starigon de la socialismo. Tamen tio ne okazis k Hitler ĉe la aprobo k aplaŭdado de milionoj da fanatikuloj profetas, ke li nun orientas la vivon de la germana popolo por mil jaroj ! Espereble tia antaŭdiro montriĝos eĉ pli erara ol tiu de Marks antaŭ 88 jaroj...

Sed eble iuj el miaj legantoj pensos, ke por sukcesi en sia entrepreno, Hitler devis tamen alpreni ŝajnsocialisman programon. Liaj anoj ja sin nomas "naci-socialistoj". Estas vere, sed tiu fakto pruvas favore al la tezo pri forto de ideoj. La socialisma ideologio profunde penetris en la konscion de granda nombro de germanoj per multjara k vasta propagando de la socialdemokrata partio ; Ja socialismo tiel fariĝis ideo-forto. Per ĝia kuniĝo kun alia ideo-forto, nome la naciismo, kiu estas ankoraŭ pli forta ol la unua, Hitler ekposedis mirinde taŭgan programon, kapablan entuziasmigi, pasiigi la amasojn. Tiel klariĝas la venko de movado, kiu fakte estas tre reakcia k danĝera por la homaro.

Aliflanke ni vidas, ke en lando, kie tute ne ekzistis la objektivaj kondiĉoj, postulitaj de I' marksismo, por ke povu stariĝi socialismo, ĝuste estas tie farata la unua provo tiucele. La cara imperio ja estis preskaŭ nur kampara lando, kie la unuaj radikoj de la kapitalismo ne ankoraŭ profunde penetris. Sed jen burĝdevenaj homoj (Lenin,

243

Trocki, Lunaĉarski, Litvinov, k.c., ne apartenis al la proleta klaso), kies cerbo estas saturita per la instruoj de Marks, profitante esceptajn cirkonstancojn, bonŝance sukcesas kapti la regadon en siajn manojn k decidas starigi tie socialismon.

— Sed ili tute ne sukcesas, flustras en mian orelon leginto de " Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? "

— Estas vere, sed nun ne temas pri tio. Mi celas montri la gravan rolon, kiun ludas la ideologio k substreki la fakton, ke en Germanio, kie ekzistis la objektivaj kondiĉoj por la starigo de socialismo, proletdevena homo, Hitler, kreas specialan ideologion, rekte kontraŭan al la marksismo, k sukcesas venki en sia batalo. Kontraste al tio, en la lando, kie mankas la objektivaj kondiĉoj por starigo de socialismo, burĝdevena homo, Lenin, kreinte la bolŝvistan partion, sukcesas per ĝi akiri la regadon, promesante al la amasoj la starigon de socialisma socio.

Sekve en Sovetio kiel en Germanio la amasoj estis k ankoraŭ estas movataj per ideologioj. Miaopinie, tiuj du ekzemploj plej bone montras, ke la historia materialismo ne donas kontentigan respondon al multaj demandoj k estas do nur hipoteza, konjekta k neniel povas esti konsiderata kiel scienca teorio.

Kiam Marks analizas la strukturon de lí kapitalisma socio, kiam li montras ĝian funkciadon, ĝiajn krizojn ktp., tiam li sendube faras sciencan laboron k ĉiuj fakuloj en ekonomiscienco konsentas pri tio. Sed liaj antaŭdiroj k asertoj pri la historia misio de I' proletaro povas nur ludi la rolon de mito k tiel krei mistikon, similan al tiu de Hitler. (Bonvolu, karaj legantoj, ne miskompreni : mi ne volas diri, ke la Marksa mito estas malutila k danĝera, kiel tiu de Hitler). Kaj sciante tion, oni ne faras el la marksismo dogmon, novan religion kun fanatikaj adeptoj.

Ni, sennaciistoj, apartenas al la proleta klaso k sekve estas tute nature, ke ni deziras ĝian emancipiĝon; ni do emas kredi, ke la proIetaro ja havas " historian mision " por plenumi, nome la starigon de socio sen klasoj k landlimoj. Sed ni konscias tamen, ke tio estas nur ia " pia deziro ". Ni ne povas havi la certon, ke tiel nepre okazos. Sur la ruinoj de I' kapitalisma socio ni jam vidas en kelkaj landoj la starigon de diverskoloraj faŝismoj, kiujn Marks ne antaŭvidis. Sed ni ankaŭ scias, ke la senlandlima, senklasa k justa socio dezirata k alcelata ne stariĝos per ia miraklo. Ĝi povos rezulti nur de nia agado, de niaj bataloj, de niaj kapabloj. Tial ni devas gardi nian intelekton kontraŭ ĉia dogmemo, por povi profiti el niaj spertoj eĉ el niaj malsukcesoj.

Karaj Gek-doj ! mi petas pardonon pro tia ŝajndeflankiĝo de lí temo k nun mi tuj montru duan ekzemplon pri la erarpovo de alia eminenta teoriulo. Sur mia skribtablo kuŝas 290-paĝa volumo, verkita de johano Grav (Grave) antaŭ 42 jaroj. Ĝi surhavas kiel titolon : La Mortanta Socio k la Anarkio. La aŭtoro ankoraŭ vivas. Antaŭnelonge

244

li festis kun amikoj la 80 jaran datrevenon de sia naskiĝo. Grav estas disĉiplo de Elizeo Reklu k de Kropotkin. La anarkistaro antaŭ la milito kutimis konsideri lin kiel unu el la plej boncerbaj teoriuloj.

Kiel diras la titolo de la verko, la tezo de la aŭtoro estas montri, ke la kapitalismo mortas k ke sur ĝia kadavro baIdaŭ stariĝos la anarkio. Sed la " mortanta socio " ankoraŭ vivas k vidiĝas neniaj signoj pri baldaŭa stariĝo de senŝtata, senestreca socio. Tute male, ni vidas preskaŭ ĉie en la mondo la plifortiĝon de la ŝtata potenco kun diktatoreca karaktero...

Ĉe Grav, kiel ĉe Marks, kiel ĉe preskaŭ ĉiuj homoj la deziro, estas la patro, la naskiĝanto de la ideoj. Ambaŭ deziregis la morton de la abomeninda socisistemo, kiu regas jam de preskaŭ du jarcentoj k ilia dezirego naskis ĉe ili argumentojn, kiuj ŝajne pruvas, ke baldaŭ okazos tiu morto...

En la antaŭparolo al Ŝtato k Revolucio, verkita en 1917, Lenin diras:

" La problemo pri rilato de socialisma revolucio de la proletaro al la ŝtato tiele ricevas ne nur praktike politikan signifon, sed ankaŭ la plej aktualan [La substreko estas mia - E. L. ] signifon ; ĝi ja klarigas al la amasoj, kion ili devas fari por sia liberiĝo el sub la jugo de la kapitalismo dum la plej proksima [Substreko mia] estonto."

Estas klare, ke skribante tion, Lenin ne dubis pri baldaŭa mondrevolucio aŭ almenaŭ pri la sukceso de revoluciaj movadoj en la plej grandaj kapitalistaj landoj eŭropaj. Dek-ok jaroj forpasis, la leninismo farigixis nova religio, devige instruata al tuta popolo, k kies ĉefpastro Stalin regas absolutisme kiel Hitler k Musolini, sed mondrevolucio ne okazis. Plie, la tezoj prezentitaj k bone argumentitaj en Ŝtato k Revolucio tute ne ricevas aplikon en Sovetio. Male, kreiĝas tie novaj klasoj el privilegiitoj, kiuj piedpremas la principojn por kiuj batalis Lenin k liaj kunuloj...

Sed eble estas en la verkoj de Leo Trocki, kie troviĝas plej da antaŭdiroj, kiuj tute ne efektiviĝis. Mi citos nur unu lian " profetaĵon " el la libro : Kien iras Britio? verkita en 1925 :

" La konkludo al kiu mi alvenas en miaj esploroj estas, ke Britio iras rapidpaŝe al epoko de grandaj revoluciaj perturboj. "

Tio estas dirita en la antaŭparolo de la rusa eldono; sed en la franca (1926) Trocki denove emfazas:

"La komunistoj decide antaŭenpaŝos. La revolucia malvolviĝo en Britio faros gigantan eksalton antaŭen... Ne povas esti dubo pri tio... "

Nu, naŭ jaroj forpasis k anstataŭ fari " gigantan eksalton ", la britia kompartio, kiu tiutempe havis unu deputiton en la parlamento, eĉ perdis tiun solan reprezentanton k restas malgranda sekto sen agadpovo.

Multajn tre multajn similajn ekzemplojn pri eraroj de eminentaj

245

teoriuloj (1) mi povus mencii, sed tiuj sufiĉas miaopinie por veki vian singardemon, rilate al akcepto de teorioj, de antaŭdiroj k similaĵoj. Kaj tia konstato sendube pravigas mian diron, ke estus eble pli saĝe tute ne respondi al la starigita demando, ĉar tio postulas de respondonto profetajn kapablojn. Tiajn mi ne havas k neniel pretendas esti pli klarvida ol aliaj homoj. Se mi tamen riskos anticipi k Iasi nestreĉita la bridon al mia fantazio, estas kun la konscio, ke tio ne estas danĝera, post mia averto.

Ĉu la Homaro evoluas al paco k harmonio per mondunuiĝo aŭ ĉu ĝi tendencas refali tute en barbarecon? Eblas kolekti faktojn k eldiri raciajn argumentojn, per kiuj estus jese respondate al ambaŭ demandoj. Optimistoj jesus al la unua, pesimistoj jesus la duan. Prefere mi do starigu nur unu dernandon. Ĉu estas dezirinde, ke la Homaro vivu pace k harmonie? Al tia demando ĉiuj homoj certe respondos jese. Eĉ la plej fanatikaj naciistoj asertas, ke ili deziras pacon. Hitler, Musolini, Stalin nemalofte eldiris sian deziron por paco. Ĉiuj regnestroj ĉiaokaze deklaras al la tuta mondo, ke, se ili pligrandigas militelspezojn, pliperfektigas armilojn, rekrutas pli k pli da soldatoj, tion ili faras ĝuste por certigi la pacon. Eble tiuj homoj estas sinceraj en sia opinio, ke paco povas rezulti sole de la ekvilibro de fortoj. Temas nur montri sian forton al kontraŭuloj, por ke ĉe ili ne naskiĝu la emo ataki. Se ci volas pacon, ci preparu militon. Tiu devizo tiam estos unu el la gvidprincipoj de ĉiu ajn regnestro. Internaciistaj registoj kiel la Sovetiaj ne faras escepton. Tute male ! Estas ja historia fakto, ke Hitler decidis restarigi en Germanio la devigan militservadon, nur post kiam en Moskvo per la publika raporto de Tuĥaĉevski elmontriĝis antaŭ la tuta mondo, ke la t. n. ruĝa armeo fariĝis unu el la plej potencaj k timindaj.

Ni do konstatas, ke rilate nacisendependecon internaciistaj registoj agas tute same kiel la naciistaj. Ambaŭ opinias, ke la nacioj estas io konservinda, ke ĉiu reprezentas apartajn valoraĵojn, kies perdo

(1) Stalin neniam estis konsiderata kiel teoriulo k pro tio mi ne citis el liaj verkoj. Sed por tiuj, kiuj opinias, ke li meritas esti nomata la "gvidanto de la mondproletaro", kiel diras liaj fiflatuloj, mi simple memorigas al ili, ke ĉe la Deksesa Kongreso de l' bolŝevista partio, Stalin resume diris jenon : La terglobo estas minita per antagonismoj, el kiuj la plej akuta estas tiu inter Usono k Grand-Britio. La Ligo de Nacioj putras. La kapitalista solidiĝo alvenas ĉe la fino k la revolucio estas baldaŭ eksplodonta. La burĝaro provas trovi eliron per milito kontraŭ Sovetion ; ĉefe Francio, " la lando la plej atakema k militema el la mondo...

"Oni komparu tiujn asertojn, kvin jarojn post ilia eldiro, kun la nuna realaĵo : venko de Hitler; aliĝo de U.S.S.R. al la Ligo de Nacioj; alianciĝo de U.S.S.R. kun Francio!!!...

246

estus domaĝo por la tuta Homaro. Tion mi demonstris en la Manifesto de la Sennaciistoj k sekve ne bezonas ĉi tie doni pruvojn denove. Kio diferencigas la internaciistojn de la naciistoj, tio estas, ke la unuaj opinias, ke iam povos regi definitiva paco inter la nacioj, dum la lastaj tion ne kredas, sen ia ŝanceliĝo mi konfesas, ke tiu rilate la vid, k starpunkto de la naciistoj estas pli facile defendebla per bonaj argumentoj ol tiu de la internaciistoj. Se oni ja sincere k logike deziras konservi, pluigi, eternigi la naciajn apartaĵojn ; se oni opinias, ke la Homaro devas kvazaŭ simili al ia mozaiko el nacioj, estas evidente, ke ĉiu el ili devas senĉese k tre atente prizorgi k eĉ plifortigi siajn apartaĵojn. Sekve lingvoj, moroj, kutimoj, vestaĵoj ktp. estu tre zorge ŝirmataj kontraŭ eksteraj influoj.

Kiam oni scias, kiom forta estas kredo, religio, aŭ idearo, kiu penetris profunde en la cerbon de homoj, tiam estas facile antaŭvidi, ke ĉiu nacieca ideologio, neeviteble iam aŭ aliam aliiĝos en ŝovinismon. Ĝi konsistigas eksplodeman forton, kiu kaŝenhavas ĝermojn de milito. Pruvojn pri tio oni povas trovi multajn en Sovetio mem, kie, laŭdire, regas vera internaciismo, ĉar pli ol 100 nacioj vivas tie en paco. Mi mencios nur unu fakton, sed sufiĉe karakterizan.

Antaŭnelonge oni povis legi en La Vero " La Pravda " el Moskvo leteron de profesoro G. P. Stepuro, el Blankrusio, per kiu li plendis, ke tieaj registoj malbontraktis lin pro lia uzo de la rusa lingvo. Foje li malprudente sendis al la prezidanto de la Soveto, en Bobr, noton ruslingve skribitan. Ĉe la alveno, troviĝis tie du altrangaj funkciuloj, kiuj kaptis tiun noton k per ĝi provis atingi, ke Stepuro estu eksigata el sia ofico. Antaŭ esplorkomisiono li devis eldiri sian bedaŭron, koncerne tiun ruslingvan noton k ankaŭ aserti, ke en tio estas nenio malbona. La esplorantoj rebate respondis, ke eĉ en la hejmo li devus paroli blankruse. Kompreneble venis el Moskvo ordonoj, kun la celo moderigi tiun blankrusan ŝovinismon. Sed almenaŭ tiu fakto pruvas nerefuteble, ke la nacieca politiko de Lenin k Stalin donas rezultojn, kiujn verŝajne ne antaŭvidis tiuj ĉampionoj de I' naciaj kulturoj.

Aliparte, la malaprobo el Moskvo al la blankrusa naciismo klare montras, ke la nacia aŭtonomio de Blankrusio estas nur surpapera k rilatas ĉefe al malgravaj aferoj. Fakte, la bolŝevista regado, same kiel la cara, celas rusigi la tutan popolon sovetian. La rusa lingvo estas devige instruata en la lernejoj de la tuta Unio, k ĝi estas la oficiala en la tutlandaj kongresoj de la Sovetoj. Pro tio mi tute ne riproĉas al la sovetlaj registoj. Sed en tiu okazo, kiel en multaj aliaj similaj, necesas noti bone en la memoron, ke la oficialaj deklaroj de la kremlaj oligarkoj ne tute koincidas kun la faktoj, kun la realaĵo.

Almenaŭ estas tute certe, ke en Sovetio la agitado por revivigo aŭ pluigo de naciaj kulturoj alkondukas al rezultoj, kiuj nepre kontraŭdiras la internaciisman tezon k pravigas nian ĉi supran aserton.

247

nome, ke la flegado al naciaj apartaĵoj (1) tute ne kreas spiritostaton, kiu garantius pacon inter la nacioj.

Por mi estas klare, ke se oni ne detruas la naciecan senton en la koro de l' homoj, ĉiam ekzistos danĝero, ke en iaj cirkonstancoj grandbuŝaj demagogoj aŭ ŝajnprofetoj scipovos utiligi tiun potencan senpezan forton. La postmilitaj okazintaĵoj en Germanio ankaŭ atestas pri la pravo de mia aserto. La sukceso de Hitler estus tute neebla, se internaciistaj organizoj, kiel la socialista k komunista partioj germanaj, estus farintaj sennaciisman propagandon k edukadon. Sed male, ili plej ofte konkuris inter si en la agitado por la nacia sendependeco de Germanio, kontraŭ la Versajlan kontrakton ktp. La germana kompartio vere distingiĝis en naciisma propagando. Ĉe la balotado, kiu donis la plimulton al Hitler, la komunistoj superis tiurilate la socialistojn. Sur ĉiuj komunistaj propagandiloj estis diklitere presitaj jenaj agitvortoj : Por la nacia k socia liberiĝo ! La franca " fratpartio " iom hontis pro tia naciismo k publikigante la tekston de tiuj propagandiloj ĝi inversigis la ordon de I' vortoj " nacia " k " socia ". Sed en tiu naciisma agitado Hitler montriĝis la plej lerta, la plej konsekvenca k verŝajne pro tio sukcesis plej bone utiligi por sia celo la naciecan senton, pli malpli fortan ĉe ĉiu germano.

Ne estas eble bremsi daŭre naturan forton, ekzistantan en la koro k kapo de homoj. Ĝin oni devas tute detrui, ekstermi, elradikigi k anstataŭigi. La amon al la patrio devas anstataŭi alia ideologio. Kaj oni ne diru, ke tio ne eblas. En la antikva tempo la patrio konsistis unue nur el la tero, kie estis entombigitaj la prauloj; ĝi estis nur la grundo, kiun la hejma religio sanktigis (2); poste la patrio pligrandiĝis al civito, al provinco, al nacio. Ĝeneralmaniere la Homaro nuntempe staras ĉe tiu lasta stadio. Ĉu estus saĝe kredi, ke la historia evoluado definitive haltis? Vole nevole, iel aŭ aliel, la nuntempaj kadroj naciaj krevos. Kiel ĉio en la mondo, la nacieca ideologio iam atingos slan apogeon k poste falos, dekadencos k pereos. Estas la tasko de I' pioniroj akceli tiun pereon, preparante la spiritojn al la

(1) Ĉi tie mi devas akcente rimarkigi, ke en mia penso la malapero de naciaj apartaĵoj tute ne signifas, ke mi deziras la samaspektigon de I' tuta Homaro. Tute male ! Se la homoj ne plu estus naciece, sed personece edukataj ; se ili kutimiĝus pensi memstare k akirus relativisman komprenon pri signifo k valoro de ideologioj k sistemoj, tiam ili ĉiel estus toleremaj unuj al la aliaj k ne estus do timende, ke ili volus ĉuj vesti sin sammaniere, havi samstilan meblaron. aŭdi samspecan muzikon ktp. ks. La plifortiĝo ĉe ĉiu homo de la sento esti aŭtonoma persono povas nur naski varion en Ia pensoj, gustoj k vivmanieroj. La sennaciismo sekve ne kaŭzus unuformiĝon, sed kontraŭe senbridan originalemon.

(2) Oni legu pri tio en la II-a ĉapitro de Naciismo.

248

nepra neceso starigi sennaciecan socion tutmondan, se oni vere k celkonforme volas certigi la pacon.

Malgraŭ tio, ke tre multaj faktoj montras ĉiutage la ekonomian interdependecon de ĉiuj nacioj, tamen ŝajnas al mi evidente, ke la nacieca ideologio, kiu superregas pli malpli la cerbon de preskaŭ ĉiuj nuntempuloj, nepre okazigos novan tutmondan katastrofon militan. Se oni memoras, ke en la pasinto militoj ĝenerale rezultigis la starigon de pli k pli ampleksaj regnoj, oni do povas diri, ke ili estis iel progresigaj, dum la lasta milito estis regresa en tiu senco, ke ĝi starigis pliajn nacietojn, ekonomie tute nevivkapablajn. Per tio plimultiĝis la kaŭzoj de konfliktoj. Kredeble la venonta, nun prepariĝanta milito, havos alian karakteron. Ĝi ne okazos kun la celo aŭ preteksto doni nacian sendependecon al maIgrandaj teritorioj. Kreiĝos nova ekvilibro de fortoj inter la popoloj, kiu verŝajne ebligos relative Iongan tempon de paco. Dume, la komunikiloj fariĝos pli k pli potencaj k rapidaj; la rilatoj inter la homoj pli k pli oftaj k facilaj; neceso de komuna lingvo pli k pli montriĝos; esperanto estos akirinta konsiderinde pli grandan nombron da adeptoj ; ĝia literaturo estos fariĝinta tre atentinda faktoro de mondkulturo ; espereble aperos originale en nia lingvo kelkaj ĉefverkoj, pri kiuj raportos la ĉiulingva gazetaro. Tio certe instigos multajn homojn lerni esperanton por legi la originalon. Tiel kreiĝos la kondiĉoj necesaj por ke nia nuntempe utopia ismo povu disvastiĝi k fariĝi reala potenco.

Sed estas for de mi la penso, ke la evoluado al sennacieca mondstato okazos nepre, kvazaŭ iu mistera forto gvidus la tutan aferon. Necesas nia pionira agado por ke la sennaciismo enradikiĝu, kresku k-fariĝu ideo-forto, kapabla entuziasmigi la venontajn generaciojn. La homoj devos ekkompreni, ke diferenco en la koloro de I' haŭto aŭ de la okuloj, en la formo de I' nazo aŭ en la alto de la korpo ne estas sufiĉaj motivoj, por ke ili apartiĝu nepre laŭ nacioj kun limoj severe gardataj kontraŭ eksteraj fortoj.

La sennaciismo ne estas io kontraŭnatura, kiun neniam homoj povus alpreni. Mi havis kelkfoje okazon konstati mem, ke negraj, ĉinaj, polaj k francaj infanoj povas bonkamaradece kunlerni, kunludi en la sama lernejo. Sed evidente la lernado iafoje havas komikan flankon, kiam, ekzemple, negra knabo devas el historilibro lerni k reciti, ke liaj prauloj, la galloj, vivis sur la teritorio, kiun oni nomas nun Francio. Per tiu simpla ekzemplo oni tuj povas ekvidi, ke la naciismo rezultas de edukado. La samo povas okazi pri sennaciismo. El kiu ajn homo oni povas per edukado fari ĉu kristanon, ĉu mahometanon, ĉu naciiston, ĉu sennaciiston...

Cetere, en ĉiuj epokoj ekzistis homoj, kiuj pli rnalpli konscie k forte sopiris al tutmonda interfratiĝo. En ĉiuj grandaj religioj ne estas principe farita diferenco inter homoj el diversaj rasoj. Sed dum jarmiloj mankis aI la teranoj la necesaj rimedoj, por ke ili interkonatiĝu, interrilatiĝu k do povu reale interfratiĝi. Nuntempe tiuj

349

rimedoj ekzistas. Kio fakte malhelpas la tutmondan interfratiĝon, tio estas la patriotismo, la nacia aŭ rasa ideologio. Kiam oni tion komprenis, tiam fariĝas tute klare, ke, se oni deziras pacigi la mondon, necesas fari ĉion eblan por ekstermi tiun danĝeran ideologion. La internaciistoj tion ne faras.

Homoj en la plej antikva tempo revis pri flugado, imite al la birdoj. La mitologia legendo pri lkaro atestas pri tio. Sed dum jarmiloj la homflugado restis utopia deziro. Hodiaŭ la homoj tamen ne flugas, sed ili almenaŭ konkeris pere de maŝinoj la spacon, rezervitan antaŭe al la birdoj. Por ni, sennaciistoj, esperanto devas ludi kvazaŭ similan rolon kiel tiu de aviado. Por faligi la Babelturon ni posedas taŭgan instrumenton. Necesas, ke ni unue lertiĝu en ĝia uzado k tiel donu al la homoj sekvindan ekzemplon. Sennaciismo sen esperanto iel similus flugmaŝinon sen motoro. Sed multaj esperantistoj similas al aviadistoj, kiuj ne utiligus sian maŝinon aŭ sencele flugus.

Ĉar estas dezirinde, ke la Homaro vivu pace; ĉar la sperto k faktoj montras, ke paco ne povas regi daŭre, tiel longe, kiel ekzistos nacioj; ĉar ne mankas bonaj argumentoj por konvinkiĝi, ke la ĝenerala, profunda tendenco de la homaj socioj estas pli k pli ampleksiĝi, sekve de homa inventkapablo, ŝajnas al mi ne malsaĝa la opinio, ke la nun ĉie reganta naciismo iom post iom perdos sian efikon k ke la sennaciismo anstataŭe ludos iam la rolon de granda, entuziasmiga ideo-forto. Estas nia pionira laboro jam nun dissemi la ĝermojn, el kiuj kreskos bela rikolto porpaca k fratiga. Ni devas senĉese k senkompate kontraŭbatali la naciismon en ĉiuj ĝiaj aspektoj k precipe en ĝia plej hipokrita formo: la internaciismo. Se la efektivigo de nia idealo ŝajnas al kelkaj Gek-doj tro malproksima, por ke ili havu la emon dediĉi siajn fortojn al ĝia propagando, al tiuj mi diras : ĉu do vi ne vidas, ke la internaciistoj daŭre trompas la laboristojn? Ĉu ne ŝajnas al vi hontinda spektaklo, ekzemple, tiu, kiun donas la ll-a k Ill-a Internacioj per sia unueca fronto kun la angla imperialismo, pretekste savi la " sendependecon " de Etiopio k la suverenecon de la sklavposedanta Neguso, la " reĝo de lí reĝoj "... La sennaciismo povos efektiviĝi nur post la pereo de lí naciismo. Bataladi kontraŭ tiun ĉi lastan sekve ne estas morgaŭa tasko, sed hodiaŭa. Ni cetere devas ekstermi la naciecon en ni mem ; per memedukado ni devas akiri menson de mondcivitano. Nur kiam ni estos sukcesintaj en tiu tasko, ni posedos la kapablon prijuĝi sociajn fenomenojn laŭ sennaciisma vidpunkto k tiel estos imunaj kontraŭ Ia nacieca febro, kiu tiel facile igas deliri la internaciistojn.

Karaj Gek-doj, kvankam restas multo dirinda pri la temo, tamen mi volas meti finon aI ĉi tiu jam sufiĉe longa letero. Se vi ne tute konsentas kun mia tezo, mi afable petas, ke vi bonvolu komuniki Viajn kritikojn. Mi estas ĉiam preta ŝanĝi mian opinion ĉe konatiĝo kun konvinkaj argumentoj. Kaj al la Iegantoj, kiuj tute aprobas mian vidpunkton, al tiuj mi petas, ke ili okaze informu min pri faktoj de ili konstatitaj kaj kiuj apogas nian komunan tezon. En la espero, ke ĉiuj bonvolos iel aŭ aliel helpi, mi antaŭdankas al vi k sennaciece salutas.

(Parizo 1935)

—> Enhavtabelo <—