La sennaciistoj estu modestaj

113

LETERO DUDEK KVARA .
Al K-do John Karlsson, Norrkoeping..
Parizo, 3-11-1934. .

Eble vi jam legis en " Sennaciulo ", ke K-do Stadler eksiĝis kiel prizorganto super la Sennaciista Frakcio. Kvankam nevolonte, mi tamen konsentis preni sur min la taskon anstataŭi la eksiĝinton. Tio klarigu al vi, kial vi ricevas respondon al via letero de la 1-7-34 el Parizo anstataŭ el Plzen. Inter la materialo transsendita de K-do Stadler mi ja trovis vian skribaĵon k ĝia legado naskis ĉe mi la deziron iom babili kun vi pri la temo al ni komuninteresa. Tuj mi diru, ke vi estas-tute prava, dubante, ke sennaciismo estas imuna kontraŭ sofistoj. Neniu teorio, neniu doktrino povas havi tian pretendon. Prave ankaŭ vi dubas, ĉu la "amasinstinkto" havas la kapablon starigi k funkciigi socion, el kiu forestus ĉia ekspluatado k trompo. La amaso certe havas sian parton da respondeco pri tio, ke ĉiam ĝis nun sub la masko de plej belaj k noblaj teorioj stariĝis novaj formoj de ekspluatado. Ĉu aliel okazos en la estonto, mi tute ne scias. Neniu scias....

Ni sennaciistoj, estu do modestaj k evitu aspekti kiel homoj, kiuj eltrovis universalan kuracilon. Sed, tial ke la amaso suferas pro maljusto k malegalo, oni tamen povas supozi, ke ĝi konsistigas la plej favoran grundon por dissemi ideojn pri justo k egalo aŭ ekvivalento. Mi ja kredas, ke ĉe ĉiu normala homo ekzistas sento pri justo. Per laŭcela edukado eblas cetere malvolvi tiun senton. Ĉiu do postulu egalan parton el la socia riĉaĵo; neniu rajtu havi privilegiojn Sed tiuj konsideroj eĉ ne havas ion specife sennaciisman. Oni ja povas prezenti al si staton, en kiu la homoj fariĝis tiel saĝaj, pacemaj k bonkoraj, ke ĉiuj nacioj povus vivi unu apud la aliaj kiel amikaj najbaroj. Ekzistas tiaj patriotoj, kiuj ne deziras ataki alian nacion, sed volas nur defendi la sian.

114

Por teorie pravigi la sennaciismon necesas do trovi alian bazon ol justemon k pacemon. Sufiĉas tamen konsideri la aferojn el la mondo laŭ konkreta maniero. Fakto estas, ke ĉiuj nacioj pli malpli amasigas armilojn por laŭdire sin ŝirmi kontraŭ atakoj de aliaj k tio havos kiel neeviteblan rezulton okazigi militojn. Aliparte, nacioj ekzistas multaj, kiuj ne havas sian sendependecon. En ĉi tiuj lastaj, homoj agitas k pretas batali por konkeri tiun nacian sendependcon. Politikaj partioj k laboristaj organizoj subtenas tiun agitadon. Ĉu tio estas utila k profita al la laboristoj el tiuj "premataj nacioj " ? Jen la donitaĵoj de l' problemo. La sennaciistoj respondas, ke la laboristoj ne havas intereson partopreni batalojn por defendi sian nacion aŭ por akiri nacian sendependecon. Burĝoj k intelektuloj ja havas en tio ian intereson, sed ĝi eĉ ne valoras vivoferon..

Miaopinie, tiuj konsideroj jam sufiĉas por pravigi la ekziston de sennaciisma tendenco. Sed pli grava ŝajnas al ml jeno: en la nuna stato de l' teknika malvolviĝo estas neeble solvi la sociajn problemojn laŭ naciaj kadroj. La laboristoj neniam sukcesos tute forigi la ekspluatadon se lli daŭre konservas menson de naciisto. Kaj laŭ miaj observoj k konstatoj ĉiuj internaciistoj estas diversgrade naciistoj. Ekzemple, en Sovetio la ekzisto de la t. n. ruĝa armeo klarigas k iel pravigas la restarigon de klasoj k sekve novan formon de ekspluado. En nia Manesto estas dirite, ke " fermitan sekton, apartigitan de la cetera laborista movado, la sennaciistoj ne celas formi " (pĝ. 31). Ni ne devas forgesi tion. Laŭ mi, sufiĉas, ke ni ĉiam metu la akcenton sur tiun punkton, nome, k urĝe necesegas, ke ĉiel la naciisma, patriotisma religio estu vigle k senindulge kontraŭbatalata, por ke nia tendenco havu sian ekzistorajton k pravigu sin antaŭ la lalorista movado. Sed mi rimarkas, ke mia babilado malmulte rilatas al la enhavo de via letero. Prefere, mi do respondu al via demando: " ...ĉu ne povos aperi sennaciistaj demagogoj ? " Jes, certe, mi kredas, ke tiaj uloj povus sin ŝovi en nian

115

movadon, se ĝi fariĝus amasa. Sed ne baldaŭ ĝi estos tia. La homaro verŝajne devos fari ankoraŭ multajn terurajn k sangoplenajn spertojn antaŭ ol ekzistos favora grundo por la semo de niaj ideoj. Dume temas nur teni vivaj tiujn ideojn k tio estas ebla sole per diskonigado de ili al tiuj, kiuj kapablas ilin kompreni k akcepti. Antaŭ ol fini, mi volas konfesi al vi, ke la ĝisnun eldonitaj n-roj de nia Bulteno malmulte entenis ion esence sennaciisman. Espereble la venontaj havos alian karakteron, se mi trovos la necesan tempon por redakti ilin laŭ mia plano.

Kara K-do, laŭ la enhavo de via letero, vi ŝajnas al mi pripensema k kritikema; estu pro tio gratulata. Mi esperas, ke vi laŭpove helpos en tio, ke nia Bulteno akiru vere sennaciisman karakteron...

—> Enhavtabelo <—