7. - Lingvaj demandoj 3

LETERO SEPA

Kiel vi sendube jam scias per iu komuniko de la Direkcio, post kelkaj monatoj la gvidado de SAT devas transiri en alies manojn. Nun mi sentas min preskaŭ tute senŝarĝita je respondeco k povas do jam kvazaŭ de ekstere, de supre rigardi la aferojn. Ĉe tia pozicio, en tia spiritostato oni povas plej bone observi k senpasie prijuĝi. Dum la lastaj tri jaroj nia komuna entrepreno estis tre forte skuata de detruaj ventoj el partieca fanatiko, el stulta miskompreno, metitaj en la servon de senskrupula intrigo. Al tiuj detruaj fortoj aldoniĝas la terura ekonomia krizo, kiu senlaborigas tre multajn el la plej sindonaj SATanoj. Kaj (1)

(1) Ĉi tiu kvazaŭa cigna kanto aperis komence de 1933 en Sennaciulo. Ni ne dubas, ke ĉiuj legantoj konsentos, ke estus domaĝe ne republikigi ĝin en ĉi tiu libro. (Kompil.).

46

malgraŭ ĉio, nia Asocio eltenis; ĝi restas firma k alten flirtigas sian standardon, sur kiu restas skribite : Esperanton serve al la Proletaro! Samlingvanoj ignoru inter si la landlimojn ! For la dogmojn ! Lojalon al ĉiuj klasbatalaj tendencoj !

Dum dek tri jaroj tiuj devizoj gvidsignis al ni la vojon. Kun trankvila animo ekrigardante hodiaŭ malantaŭen, mi gardas la konvinkon, ke ne ekzistas por nia laborista esperanta movado pli taŭgaj gvidiloj por antaŭenmarŝi al la celo. Verdire la vojo estas multe pli longa ol komence mi supozis kun la entuziasmo de nove bakita esperantisto. En la jaroj l919-20, vidante, kiel malvigla estas la neŭtrala movado, kiel religiaĉe ĝi aspektas en la okuloj de klaskonsciaj laboristoj, mi opiniis, ke sufiĉos fari klaran apartigon for de la neŭtraluloj, por ke en la revoluciaj rondoj nia movado estu favore konsiderata k ke post kelkaj jaroj la laboristaj organizoj prenu sur sin la propagandon k instruadon de la lingvo k poste uzadu ĝin praktike. Tiu mia konvinko estis plifirmigata de la fakto, ke en aprilo 1920 disvastiĝis la famo, ke la Soveta Registaro alprenis esperanton k decidis lernigi ĝin en ĉiuj lernejoj. Ĉe tia ekscio la fama pacista verkisto Romen Rolan skribis al mi interalie jenon: << .... La decido, kiun alprenis la Soveta Registaro... estas historia okazintaĵo, kies konsekvencoj estos grandegaj; ĝi estos bonfarinta por la Homaro pli ol iuj teoriaj diskutoj aŭ partiaj disputoj, en kiuj absorbiĝs la aktiveco de la okcidenta socialismo. >> Ĉu do sen troa fantaziemo ne estis eble tiam opinii, ke baldaŭ nia mirinde racia k facila lingvo estos grandskale metata en la servon de la tutmonda revolucio? Por venki oni devas utiligi ĉiujn armilojn k esperanto estas ja unu el ili, same kiel aeroplanoj k radio-aparatoj... Post kelka tempo oni bedaŭrinde eksciis, ke la informo fakte estas tute senbaza. Tamen estis ankoraŭ permesite havi

47

la esperon, ke finfine Komintern esploros la aferon k alprenos decidon favore al iu internacia lingvo. Cetere studkomisiono estis tiucele starigita okaze de gixa Dua Kongreso. Sed la tuta afero estis nur rezulto de blufemaj idistoj, kiuj sukcesis per tiu rimedo dum kelka tempo trompi la komunistajn partiojn el kelkaj landoj. Post diversaj tiaj negativaj spertoj, faritaj ĉe partioj aŭ ĉe inflluhavaj personoj, mi baldaŭ alvenis al la konkludo, ke nia movado povas kreski nur malrapide k venki per la solaj fortoj de la esperantistoj mem. Tion mi jam diris en la jaro 1922 en artikolo kun la titolo : En la Iumo de la sperto, aperinta en la malnova Sennacieca Revuo.

Ĉu post dek jaroj la situacio multe aliiĝis? Ĉu oni povas esperi, ke baldaŭ nia lingvo estos alprenata k uzata grandskale de la Iaboristaj organizoj? Ĉu la Sovetia Registaro priatentas nun esperanton en siaj kvinjaraj planoj? Al ĉiuj tiuj demandoj oni povas nur nee respondi. Estas vere, ke nia movado pli k pli altiras al si la atenton de gvidantoj ; estas fakto, ke malgrandiĝas la normbro de tiuj, kiuj mokete levas la ŝultrojn ĉe la aŭdo de la vorto esperanto. Sed estus trompi sin mem, se oni konkludus el tio, ke proksima estas nia venko. Kiam en kapitalistaj landoj oni propagandas esperanton al laboristaj gvidantoj, ili respondas iafoje jenon : " Ni faru unue la revolucion k poste ni okupiĝos pri la lingva demando. " Nu, en Sovetio la revolucio estas farita; kiel statas tie nia afero? Se ni esploras la faktojn kun tute malfermitaj okuloj, ni konstatas, ke la esperanto-movado estas konsiderata de la tieaj gvidantoj nur kiel eksperimento, kiu indas atenton, sed kondiĉe, ke la esperantistoj konfesu, ke ilia lingvo neniel povas pretendi fariĝi komuna kulturilo por ĉiuj popoloj. Ne kredu, karaj Iegantoj, ke mi pentras per nigraj koloroj. Vi juĝos mem per kelkaj citoj el la tezoj prilaboritaj de la "Brigado de lingvo-konstrua fako k akceptitaj de la Sciencesplora Instituo de la Lingvo ĉe la Popol-

48

komisario de klerigo RSFSR en Moskvo " k publikigitaj en la Tria n-ro de " La Nova Etapo ": " ... oni devas opinii, ke ĉiuj provoj starigi la demandon pri komununiversala lingvo nunmomente kiel vican aktualan taskon estas antaŭtempaj k utopiaj... " " . ... La belanimaj celadoj de d-ro Zamenhof k de la esperantistaj burĝaj propagandistoj al frateco de popoloj k al tutmonda harmonio objektive estis, kiel tiuj etburĝaj iluzioj, helpilo de imperiismo. La plej bona montrilo de tio estas la provoj de la internacia socialfaŝismo (1) kontraŭmeti la esperantistan movadon al la proleta internaciismo k la ĉiam pli ardiĝanta batalo interne en la monda esperantista movado". "La kunproksimiĝo de naciaj lingvoj, kiu kondukos al unu monda lingvo, okazas sendepende de esperanto." "......En la disvolviĝ- procedo de la burĝa socio estis kreitaj sennombraj projektoj de helpaj lingvoj, inter kiuj plej vidkapabla sin montris la projekto konata sub la nomo lingvo esperanto ". Ni ne devas tamen malakcepti utiligon ankaŭ de aliaj internaciaj lingvoj, se ilia disvastigiteco faras tiun utiligon ebla... " Mi dezirus pli amplekse citi, se la loko permesus; sed mi opinias, ke la ĉi supraj citoj sufiĉas por konvinki la legantojn, ke nia afero en Sovetio estas tute miskomprenata k ne troviĝas en tre favora situacio. Ni tute ne povas esperi, ke baldaŭ Komintern solvos la lingvan problemon laŭ niaj ĉiamaj postuloj. En la tuta tezaro oni vane serĉus iun eldiron, kiu povus esperigi, ke post pli malpli longa tempo esperanto fariĝos la oficiala lingvo ĉe la internaciaj Kongresoj de Komintern k por la publikigo de dokumentoj kun tutmonda intereso. Ni sekve devas daŭrigi la batalon k tiucele ni bezonas ĉiujn niajn unuigitajn fortojn. Pli firme ol iam ajn ni konvinkiĝu, ke la venko venos nur de malsupre k per la faroj de la esperanistoj mem. Ĉe la konstato, ke longa, tre longa estas la vojo ĝis la fincelo, eble kelkaj K-doj perdos la emon daŭrigi la iradon. Al tiuj malkuraĝemuloj mi diru : " Ne la celo estas la ĉefa

(1) Tiam la samaj personoj, kiuj hodiaŭ apIombe k bombaste agitas por la unueco, konsideris SAT-on kiel "sociafaŝistan " organizon............ (Mompil.).

49

afero, sed la antaŭeniro al ĝi. En la irado mem, en la batalo mem ni devas trovi la necesan instigilon por daŭrigi. " Okaze de ĉi tiu 400-a n-ro permesu al mi fari konfeson. Dudek-tri jaroj mi batalis por nia komuna afero; ĉe la komenco mi havis iluziojn; hodiaŭ ili estas for; la celo ne ŝajnas al mi atingebla dum mia pli ol duone forvivita vivo; survoje mi ricevis mokojn, malicajn kritikojn k eĉ insultojn; tamen neniel mi bedaŭras mian ekiron. Male, mi forgesas ĉion tiurllate - k ĝojas ĉe la penso, ke la insultintoj devis almenaŭ uzi esperanton por eldiri siajn malicaĵojn. Insultado forigas Fremdon. Tio estas tre grava!... Pripensu tion, Gek-doj. Fremdo estas pli malbona eco ol malestimo. Fremdo estas nerenversebla baro sen komuna lingvo, dum malestimo povas iafoje esti kaŭzata de kalumnio aŭ miskompreno k sekve foriĝas tuj, kiam malaperas la kaŭzo. Fremdon forigas esperanto k tio estas netaksebla merito. Eĉ se mi havus nun la certon, ke neniam nia lingvo fariĝos ĉies posedaĵo, mi tamen nenial bedaŭrus esti dediĉinta al ĝi tempon k energion k daŭrigus la batalon. Plej alcelinde estas penadi por senĉese plilarĝigi sian horizonton. Esperanto jam nun donas tiun eblon. Krome la Zamenhofa artefaritaĵo fariĝis mia hejma lingvo, k la konstato, ke ĝi kvazaŭ fremdigas la francan lingvon en mia menso, estas por mi tute aparta, tre neordinara plezuro kiun mi bedaŭrus ne - ĝuadi... Volante de nun esti nur simpla soldato de nia SAT-ana armeo, mi tamen sentas min pli forte ligita al ĝi ol iam ajn antaŭe k restas ĉiam preta bataladi por ties sukceso. Sed en ĉi tiu kvazaŭa "cigna" kanto , mi deziras konvinki la junajn batalantojn pri tio, ke la fincelo devas esti nur flanka afero en iliaj zorgoj k esperoj. Insiste mi rediras : vi trovu en la agado mem, en la uzado mem de la lingvo la ĉefajn instigilojn por antaŭen marŝi. Se mi ne timus miskompreniĝon, volonte mi proponus, ke sur nian standardon oni skribu novan frazon, nome : Ni estu unue esperantistoj, SAT-anoj. En mia penso tio signifas, ke oni ne povas esti konsekvenca anarkisto, komunisto, sciencisto, ne celante detrui la

50

lingvajn barojn, kiuj apartigas, fremdigas la homojn. Paroladi pri tutmonda unuiĝo de la Iaboristaro k obstine ignoradi esperanton, tio estas ĉu stulto, ĉu malsincero, ĉu kaŝa aŭ nekonscia ekspluatemo. Esti en SAT unue esperantisto, tio ne signifas, ke en sia partio, en sia sindikato oni ne devas esti ankaŭ tie unue partiano, unue sindikatano. Tio nur signifas, ke por akceptigi esperanton al niaj organizoj ni devas esti unuigitaj, k nia unueco povas esti garantiata nur se en la esperantaj rondoj ni vole bridas niajn personajn politikajn konvinkojn. Se tion estus kompreninta la granda nombro da K-doj, kiuj aliĝis al SAT ekde ĝia fondiĝo, ĉi tiu 400-a n-ro povus esti eldonita 20.000-ekzempIere. Ni meditadu pri tiu fakto, se ni sincere deziras sukcese almiliti la laboristajn organizojn, por trudi al ili esperanton... Sed, kiam oni prikonsideras la situacion, en kiu nuntempe baraktas la homaro, eble estus pli saĝe gratuli al si, ke nia gazeto povis atingi ĉi tiun 400-an numeron. Do, antaŭen ! por ke ĉe la 500-a la estontaj gvidantoj povu paroli pli entuziasme. Kun neŝanceliĝa unuecemo k kun la certo, ke ili faras utilan k pozitivan laboron, la SAT-anoj spitu la batojn de la sorto k antaŭeniru!

—> Enhavtabelo <—