43. - El Japanio pri Budaismo, Polico ktp.

182

LETERO KVARDEK TRIA
Al A. v. d. K., Germ.
Januaro, 12-8-37.

Estas ĉi tie varmege k ŝvitige; plie diversaj, pikemaj insektoj preskaŭ senĉese persekutas min. Mi sopiras al poluso! Tamen mi ne volas prokrasti respondon al via letero. Cetere, skribi Ieterojn estas preskaŭ mia ĉefa okupo. Mia familio estas disa tra Ia mondo k nur per Ia plumo k poŝto mi povas interrilati kun miaj familianoj. Ĉi tie ankaŭ mi certe havas parencojn, sed ial mi ne povas havi rilatojn kun ill. Tio estas al mi ĉagrena, mi certigas al vi. Aliparte estas tro da aferoj, kiujn mi ne sukcesas kompreni. Mi rakontu al vi unu : lastatempe mi faris 12-tagan rondvojaĝon por viziti Ia klasikajn Iokojn el Ia lando. Okaze de tiu vojaĝo mi haltis tri tagojn en Tokio, kie mi antaŭe loĝis k havis okazon konatiĝi hazarde kun artisto, kiu restis dum kelka tempo en Francio k parolaĉas Ia francan lingvon. Nu, li estis kontenta revidi min k proponis, ke mi tranoktu en Iia hejmo. Al tio mi konsentis. Nu, post mia foriro lin vizitis trifoje policistoj k plie: Ii devis iri mem al Ia ĉefpolicejo, por doni precizigojn. Kaj tie li eksciis, ke mia nuna gastiganto kiu akompanis min dum Ia vojaĝo (ĉiujn elspezojn por Ii mi pagis) informis Ia policon pri mia ĉeesto ĉe Ia artisto k plie parolis pri li malsimpatie, iel suspektige. Jam mi estis ĉe Ia komenco mirigita, ke, kiam venas al Ia hejmo de mia gastiganto policistoj, ill restas dum horoj, trinkas teon k babiladas k kion plian faras mi ne scias.Tiel ke nun mi emas pensi, ke Ia tuta afero pri mia gastigado ĉi tie en malgranda urbo estas aranĝita de Ia pollco mem. S-ro T. estas policano, almenaŭ amatora. Mi jam diris sufiĉe por ke vi eksciu, ke miaj nunaj rilatoj kun Ia " liberpensa " budaisto ne povas esti.., tiel varmaj kiel Ia nuna vetero. Se ne estus la fakto, ke mi pagas ĉi tie trione malpli ol en urbo, mi jam estus foririnta.. Sed kien ? Tial ke mi jam pasigis 5 monatojn en Ia ĉefurbo, mi

183

ŝatus loĝi dum kelka tempo en alia urbo. Nu, dum mia vojaĝo, en Kioto mi aranĝis, ke tien mi venos, kiam mi forlasos Jamaŝiron. La tieaj esperantistoj konsentis al tio k promesis trovi por mi ne tro karan ĉambron (la valor-reduktiĝo de la franko jam forprenis la duonon de mia pensio). Sed, intertempe, mi ricevis leteron de la sekretario de la grupo, kiu petas, ke mi rezignu mian intencon iri al Kioto. Evidente la polico ne volas, ke mi rilatu kun esperantistoj. Se mi diros, ke japano povas esti arestita k malliberigita dum 29 tagoj, ne ricevante de I' polico iun ajn klarigon pri la kialo, vi komprenos facile, ke tiu minaco povas ŝanceli la deziron de esperantistoj interrilati kun mi. Kaj tamen mi ne estas spiono, nek Stalinano, nek Trockiano, nek alispeca tiaulo.... Mi legis la tutan ampleksan libron anglalingvan el kiu estas publikigita de Sro T. unu ĉapitro en esperanto. Pri multaj, - ne ĉiuj, - punktoj mi povas konsenti kun la aŭtoro. Sed de la teorio al la praktiko estas abismo. La budaismo devas esti prijuĝata laŭ ĝia historia signifo. Kaj tiurilate oni povas noti, ke Gotama Ŝakamunio, same kiel Kristo k ankaŭ Sokrato skribis nenion. Kaj la tiamaj disĉiploj ne Interkonsentis pri la " veraj paroloj " de I' Majstro. Sekve, ne eblas akiri certon pri ili k oni do povas prijuĝi la doktrinon nur laŭ ĝia apliko fare de diversaj sektoj k sektanoj. Kaj ne estas dubeble, ke sur tiu kampo regas superstiĉoj k ĉio cetera, trovebla ĉe aliaj religioj.

Kion vi diras pri via amlko el A., tio ja interesas min. Lia vivmaniero ne estas normala k mi mem, kiu estas tre " sovaĝa ", apartiĝma, tamen deziras rilati de tempo al tempo kun homoj... el ambaŭ seksoj ! Sed mi povas certigi al vi, ke mi tute ne sopiras al Francio. Tie mi sentis min fremda. Se ne estus la lingva baro kun kiu mi kolizias ĉiupaŝe, mi ne sentus min fremda en Japanio, almenaŭ ne pli ol en Francio. Sed la fakto, ke mi eĉ ne povas daŭre interrilati kun esperantistoj estas al mi la plej malagrabla afero. Tamen mi ankoraŭ ne decidis foriri el ĉi tiu lando, kvankam mi nun ne scias kien mi iros fine de ĉi tiu monato.

184

Kun intereso mi notas vian diron pri N..... anoj. Mi havis la okazon interrilati nur kun du el ili k mi alvenis al la sama konkludo kiel vi. Mi eĉ konstatis, ke la legado de la N-a verkaro havis ĉe ili ĉefe kiel rezulton nutri vere ridindan pretendemon. Nu, ne gravas, ĉar ni almenaŭ havas ankoraŭ la rajton ridi en la vizaĝon de pedantoj ! Cetere, se mi ne eraras, la doktrino de N...... bazas sur absolutaj principoj k tio ne eĉ akordiĝas kun la nuna stato de I' scienco. Absolutaj principoj povas esti nur idealo, al kiu oni celu; sed idealo restas ĉiam malproksima de l' realo. Radofaristo devas celi fari radojn absolute rondaj ; sed tiaj neniam estis faritaj k verŝajne neniam estos farataj. Ĉu vi ricevis la gazeteton " Tempo ", kiun mi sendis al vi? En venontaj n-roj aperos Ionga artikolo de mi pri " historia materialismo ", kiun mi severe kritikas. Mi volonte sendos al vi ekz-on, se vi deziras. Sed? Nu, nur diru.... Kun ĝojo mi ekscios pri la amikoj; bonvolu okaze diri al ili, ke mi ne forgesis ilin. Miaj okuloj nun funkcias normale, per la helpo de vitroj. Kiam ili malsaniĝetis, tiam estis pro troa Iaborado por la afero. Mi ne bedaŭras tiun laboradon; tiam mia vivo havis celon; nun kelkfoje mi demandas min : " Kial ci deziras ankoraŭ vivi ? ". Kaj la nura respondo, kiun mi trovas estas: " Por scii, kio okazos morgaŭ... ". Finanalize eble tio estas la plej forta, se ne la sola vivinstigo ĉe multaj homoj... Mi babilas senplane k lasas kuri la plumon; indulgu al la formo k atentu nur la bonan intencon.

—> Enhavtabelo <—