18. - Dubemo

94

LETERO DEK OKA
Al K-do N. SX. Sovetio
Parizo la17-an de marto 1930.

Povas esti, ke ni ne komprenis vin; sed vi certe ankaŭ ne komprenis la ĝustan signifon de nia letero, opiniante ĝin "kolera". Ni ja havas sufiĉe da motivoj por esti singardaj, k sekve povis kvazaŭ flari ian kaptilon en viaj skriboj pro ilia strango k iela kontraŭdiro sed, fakte, via letero ne kolerigis nin, sed nur amuzis. Ni dankas al vi pro via instigo esti kuraĝaj kontraŭ la malicaj, senbazaj atakoj de C.K. de SEU. Ne ni bezonas kuraĝon en tiu okazo, sed la Sovetiaj SAT-anoj mem, kiuj konscias pri la malbonaj intrigoj k deziras bari al ili. Ni ja ne riskas ĉi tie perdi niajn vivrimedojn aŭ esti sendotaj en ekzilon, tial ke ni rebatas la atakojn de Dre... Ni bone scias, ke en Sovetio multaj K-doj malaprobas la agitadon kontraŭ la Direkcion de SAT, sed tio ne multe helpas, ĉar ili ne kuraĝas publike elpaŝi por defendi sian vidpunkton. Vi mem ne konsentas, ke ni sciigu vian nomon (estu tute trankvila pri tio, vi povas tute fidi je nia diskreto), okaze se ni publlkigus viajn skribojn. Ni do ripetas: ne ni mem bezonas kuraĝon, tial ke Dre... neniel timigas nin persone. Ni nur timas pro la unueco de la laborista esperanta movado, kiu povas esti endanĝerigata de la atakoj, kiujn vi konas... Por konvene respondi al viaj priorganizaj demandoj, necesus verki tutan broŝuron. Vi do komprenu, ke tio estas al ni tute neebla. Cetere, vi trovos tiurilatajn respondojn en "For la Neŭtralismon! " k en " La Laborista Esperantismo ", se vi povas havigi al vi tiujn du verketojn. Vi diras, ke vi " pridubas ĉion ". Ne prave ! Ĉu do vi dubas pri la ekzisto de la letero, kiun vi sendis al ni k pri ĉi tiu nia respondo? Certe ne, sed vi certe rajtas dubi kiam oni asertas al vi ke en Francio, Britio aŭ alie la laboristoj

95

estas tiel mizeraj, ke ili nepre baldaŭ rirbelos k starigos proletan diktaturon; vi rajtas dubi, kiam vi aŭdas, ke la Direkcio de SAT "revizas", "krimas" ktp.; sed vi ne povas dubi pri ĉio ajn... Nek mi, nek L. Revo, kredeble, povus liveri kontentigan respondon al viaj aliaj demandoj. Eĉ plej famaj filozofoj ne sukcesis kontentige por ĉiuj homoj liveri tiaspecan respondon por si mem. Mi konstatas, ke mi vivas (kiel k kial mi ne scias, k tio cetere ne gravas); mi sentas en mi bolantan energion, kiu devas elspeziĝi; mi konstatas, ke miIionoj da samspeculoj ankaŭ devas elspezi energion. Tiucele ne ĉiuj agas same. Unuj diboĉas, malhigiene vivas, kartludaĉas aŭ pasigas sian tempon laŭ maniero kiu ŝajnas al mi ne imitinda; mi do serĉas aliajn vojojn por disŝuti mian energion. Per komparo super diversaj vivmanieroj, mi elektas Inter ili k tiel formas al mi ian vividealon, kiu fariĝas por mi obeinda leĝo. Kiam mi agas laŭ la principoj, kiuj konsistigas tiun idealon, tiam mi sentas internan moralan ĝojon; kiam mi malobeas ilin, tiam mi sentas malestimon al mi.

El tio eblas starigi ian celon al la vivo; sed oni ne devas forgesi, ke tiu celo neniel estis antaŭdestinita, ke sekve ĝi estas tute relativa. Ĉiu ajn vivulo havas kiel celon, malvolvi ĉiujn siajn poveblojn. Kaj por homo ne ekzistas, laŭ mi, ne pli inda maniero ol sin dediĉi al iu nobla tasko, kiu celas la bonon de l’ tuta homa speco. Tiu recepto sufiĉas al mi; ĉu ĝi taŭgos por vi, tio estas alia demando. Almenaŭ komprenu, ke tiu mia tro rapida respondo estas nur pruvo, ke mi fidas al via sincero k ne plu kredas, ke via unua letero entenis kaptilon.

 

—> Enhavtabelo <—