Nova Publika Letero pri Sennaciismo

250

LETEROJ DE E. LANTI
LETERO KVINDEK NAUX

Nova Publika Letero pri Sennaciismo

Kredeble la legantoj konsentos, ke la letero de K-do Karlson, aperinta en la 3-a k 4-a n-roj de " Herezulo ", indas esti la temo por frontartikolo. Sed Ii tuŝis tiom da gravaj demandoj, ke por ilin respondi konvene la amplekso de dika volumo estus necesa. Estu almenaŭ montritaj la konturoj de respondo.

" Se nia ismo ", diras K-do J. K., " fariĝus amasmovado, nenio garantias, ke ĝi ne dekadencus. " Certe ! Nenia garantio ekzistas tiurilate. Kaj mi eĉ aldonas, ke se en la mondo jam nun estus stariĝinta sennacieca socio, en kiu ĉiuj homoj ĝuus ekonomian bonstaton, tio tamen ne garantius inter ili pacan, harmonian vivon. Mi ja ne estas ortodoksa marksisto, kiu kredas, ke la ekonomiaj kondiĉoj determinas ĉujn agojn de la homoj. Ekonomia bonstato estas nur unu el la kondiĉoj - ne kaŭzoj - por ke regu paco inter la homoj. Kiam malsato estas forigita ĉe la homo, tiam Ii restas sub la influo de aliaj deziroj, de pasioj, kiuj povas esti kaŭzoj de malpaco. Eĉ en la pasinto, homoj ne ĉiam interbatalis pro pure ekonomiaj motivoj, kiel asertas adeptoj de la historia materialismo. La homo estas abstrakti kapabla animalo, kiu sekve havas ideojn. Kiam adeptoj de iu idearo konvinkiĝis esti la solaj posedantoj de I' vero, tiam pli malpli latente ekzistas la danĝero, ke ili volos trudi tiun " veron " al ĉiuj. Necesas do, ke regu inter la homoj, krom ekonomia bonstato, ankaŭ relativisma kompreno pri aferoj. La naciismo, la rasismo estas absolutisma idearo, laŭ kiu ĝiaj adeptoj estas pretaj mortigi k morti por defendi k pluigi sian apartan nacion aŭ rason.

Oni do sen troa pesimismo povas prezenti al si, ke en la estonto homoj intermilitos pro ideologiaj motivoj, simile al tio, kio okazis en la pasinto inter diversaj religiaj kreduloj. Antaŭnelonge, mi estis atestanto de pugna interbatalado inter junsocialistoj. Ĝi okazis nur pro tio, ke ili malsame interpretis la marksismon!... Tiu simpla, negrava sed tre simptoma fakto avertas pri la neceso de toleremo; k ĝi povas ekzisti k efiki nur se forestas la opinio posedi absolutan veron. Necesas do, ke la homoj seniĝu je absolutismo k lernu respekti ideojn, gustojn eĉ fantaziojn, kiujn ili mem ne aprobas aŭ ne ŝatas. Plie, la homoj devas havi idealon pri homeco k al ĝi

251

penadi senĉese proksimiĝi. Sen tio la plej ĝusta, la plej laŭcela ismo povas ja dekadenci k fariĝi ridinda karikaturo kompare kun la modelo.

" Kdoj ... volas normon por la ĉiutagaj klopodoj ; ili atendas precizan, kompletan programon... Kvankam la demando pri ebla estiĝo de sennacieca mondo povos esti aktuala nur post kelkaj generacioj, oni tamen jam nun bezonas konkretan imagon pri la afero... " Tiel demande parolas plue Kdo J. K. Ĉu vere ni bezonas " kompletan programon ", por agi cele al sennaciismo? En nia Manifesto estas rekomendite, ke ni ne formu sekton, apartigitan de la cetera laborista movado. Tio signifas, ke la sennaciistoj devas ĉiam esti pretaj partopreni la batalojn de I' proletaro, kiam ili ne havas naciecan karakteron. Kiam laboristoj, ekzemple, strikas por atingi pli altan salajron, malpli longan labortempon, malpli altan normon en la produktokvanto, postulata de la mastroj, tiam entenas tia batalo ion esence sennaciecan, tial ke la venko per la striko estos des pli certigata, Ju pli la novaj laborkondiĉoj aplikiĝos ĉie en la mondo. Sed kiam laboristoj estas vokataj al batalo por defendi aŭ rekonkeri la sendependecon de iu ajn lando, eĉ de tiu, en kiu la hazardo faris, ke ili naskiĝis, tiam la sennaciistoj kontraŭstaru k per ĉiuj rimedoj evitu elspezi eron da energio por tia batalo. Kiam internaciistoj argumentas k agitas por organizi la mondon per la kunlaborado de ĉiuj nacioj en iu Ligo, tiam la sennaciistoj kuraĝe k laŭte diru, ke tio estas iluzia, trompa afero, ke la sole taŭga maniero certigi la pacon en la mondo, estas ĉiel akceli la kunfandiĝon de I' popoloj.

La sennaciismo ne pretendas havi nun soci-politikan programon, diferencan de tiu de la organizoj, kiuj celas starigi socialismon, t. e. socion en kiu neniu homo estus ekspluatata, en kiu ĉiu laborulo ĝuus la tutan valoron de sia produktado k plie liberon, sen kiu homo estas senigita je digno. Sed nia speciala tasko estas argumenti, ke tia socio ideala ne povos ekzisti, tiel longe, kiel ĉe la individuo la homeco ne superregos la naciecon.

Nunepoke nia ĉefa k plej pozitiva laboro povas konsisti preskaŭ nur en la propagando por esperanto, aŭ en la taskoj, kiuj enradikigas k vivigas tiun artefaritan lingvon. En la kvina ĉapitro de " La Laborista Esperantismo " mi jam diris, ke propagandi sennaciismon al neesperantistoj, tio iel similus instrui belliteraturon al analfabetoj. Mia opinio ne ŝanĝiĝis tiurilate. La sennaciismo povos enradikiĝi nur paralele kun la enplantiĝo de esperanto tra la tuta mondo. Se la mondlingva movado fiaskus, tiaokaze neniam en la mondo stariĝus sennacieca socio.

Oni povas tamen prezenti al si la hipotezon, ke iu potenca popolo konkeros la tutan mondon k trudos ĉie siajn lingvon k civilizon. La nuntempaj nacioj konsistiĝis laŭ tia procedo. La grandaj kulturlingvoj naciaj iom post iom trudanstataŭis la provincajn dialektojn

252

k tiel formiĝis pli vastaj unuoj lingvaj. Mi ne opinias, ke tia evoluprocedo ne plu ludos rolon en la estonto... Antaŭ tiu hipotezo ni devas do klare difini nian pozicion. Kaj por eviti ĉian miskomprenon, mi elmetos konkretan ekzemplon. Kiun sintenon havu la franciaj sennaciistoj ĉe eventuala invado al Francio fare de la germana popolo? Nu, tute simple ili lernu la germanan lingvon, celu kompreni la germanan civilizon k al ĝi provu adaptiĝi. Se Hitler ankoraŭ regos, tiam la germaniaj k franciaj sennaciistoj havos la saman sorton k ili kune provos liberiĝi per komuna batalo k sur la sama pozicio. Neniel ili agitu aŭ konspiru por redoni la nacian sendependecon al Francio... Antaŭ tia hipotezo kompreneble internaciistoj ĝemas k protestas. Iliaopinie perdo, morto de iu ajn nacieco, de iu ajn lingvo, tio estas granda bedaŭrindaĵo. Por gardi aŭ rekonkeri tiajn valoraĵojn, estas konsentinde, ke milionoj da homoj mortaĉu sur batalkampoj aŭ simple pereu pasive en urboj flugmaŝine superŝutotaj per bomboj. Unu el la plej eminentaj internaciistoj, Anatol Frans (France), ja diris: " La patrioj devas eniri ne mortaj sed vivaj en la universala Federacio. La tago, kiam tio okazos, trovu Francion kun ĝia nomo, kun ĝia potenco, kun ĝia genio; tiam ĝi staru kun la frunto zonita per krono el olivarbaj folioj k vestita el justo k inteligento, fiera esti bona laboristino k deziranta ne esti superata de iu ajn el siaj fratinoj sur la lumplenaj supraĵoj de I' konkordo k de I' paco. " Tiele ja parolas la internaciistoj ĉiuspecaj. Kaj tia religieca spiritostato bone klarigas, kial la fama verkisto franca en sia 70-a jaraĝo volis volontuliĝi en la armeon por " kontraŭbatali la germanan militismon "... Tamen Anatol Frans estis unu el la plej subtilaj skeptikuloj; lia ironio moke detruis ĉiajn kredojn k tamen tia sendiulo diigis Francion, alegorie prezentis ĝin al si sub la formo de bela virino k jen patose k mistike deliras antaŭ sia kreaĵo, kies eternigo kompreneble en liaj okuloj indas tiajn oferojn.

Mankas konkreta programo, bedaŭras K-doj. Ĉu do kontraŭbatali la patriotismon, la plej danĝeran k sangosoifan el ĉiuj religioj, tio ne estas konkreta k precize difinita tasko? Belajn programojn oni povas starigi, lasante senbrida sian fantazion. Tia postulo pensigas min pri La Insulo de Utopio, la verko de la fama Tomaso Morus, kanceliero de Britio, mortigita per la hakilo de ekzekutisto antaŭ 400 jaroj k de la papo solene proklamita sanktulo, lastan jaron. Morus pentris bildon de komunisma socio, en kiu ne ekzistus mono, en kiu la oro estus uzata kiel krudmaterialo en fabrikado de noktovazoj. En tiu feliĉa insulo nur senhonorigitoj k stultuloj portus orajn ringojn ĉe la kolo, ĉe la fingroj aŭ ĉe la oreloj. Tion mi ne mencias kun la intenco moki la faman aŭtoron de konkreta programo pri harmonia, justa socio. La samon mi povas diri pri Lenin, kiu skribis, en 1921 : " Kiam ni estos mondskaIe venkintaj, tiam verŝajne ni starigos urinejojn el oro sur la Stratoj de la plej grandaj urboj en la mondo... " Evidente la eminenta strat

253

egiulo de la Oktobra RevoIucio memoris pri la " Insulo de Utopio ", kiam li moke parolas pri la oro, simbolo de la kapitalisma ekspluatado. La utopiisto Morus, la marksisto Lenin k aliaj reprezentantoj de " scienca socialismo " verkis belajn programojn. Kio rezultas de tio? Nur pli malpli legindaj elpensaĵoj. Verdire mi ne havas emon verki utopiaĵojn. Ĉu do ne sufiĉas al la sennaciistoj havi la certon, ke ili ne spadobatas ventmuelilojn, kiam ili kontraŭbatalas la naciismon sub ĉiuj ĝiaj formoj k aspektoj? Kiuj klopodas organizi pacan mondon per la helpo de iu ligo de nacioj aŭ per io simila, tiuj estas la realaj Don Kiĥotoj k tiaj estas la internaciistoj.

Tamen, sen tro alta ŝvebado en la nuboj, oni almenaŭ povas prezenti al si larĝtrajte kiel povos enplantiĝi k malvolviĝi la sennaciismo. Bedaŭrinde estas antaŭvideble, ke post pli malpli longa tempo okazos denove mondmilito, kies sekvoj verŝajne estos la stariĝo de pli grandaj ŝtatoj, ol tiuj nun ekzistantaj, k la malapero de kelkaj malgrandaj. Kredeble Eŭropo tutunuiĝos laŭ la ĝisnuna procedo milita. La ekvilibro de fortoj inter nur kelkaj grandaj potencoj certigos relative longan pacan periodon, eble 50,60,100-jaran. Dum tiu tempo ekzistos pli malpli favoraj kondiĉoj por la disvastiĝo de esperanto, pro la senĉesa pligrandiĝanta nombro da pli k pli rapidaj k facile uzeblaj interkomunikiloj. Nia terglobo estos fariĝinta kampo facile k rapide traveturebla. Tiam do ekzistos ankaŭ pli favoraj kondiĉoj por la propagando de nia ismo. Estos eble al relative granda nombro da homoj organiziĝi sennaciece laŭ diversaj fakoj. Kreiĝos sennaciecaj lernejoj k universitatoj, eĉ kolonioj. Rezultos de tio tre valora mondliteraturo k sekve favora grundo, por ke enradikiĝu la sennaciismo, por ke en la cerbo de I' homoj naskiĝu nova spirito, nova idealo, adekvata al nova mondo. Tio ne signifas, ke la malnova nacieca, raseca spirito estos tiel malfortiĝinta, ke oni ne bezonos atenti ĝin. Sed la sennaciistoj jam reprezentos en la mondo konsiderindan forton. Tiam ili povos almenaŭ postuli, ke la ŝtatoj traktu ilin kiel sennaciulojn, al kiuj ne estus aplikataj la leĝoj, rilataj al militpreparado ktp. Povas tiurilate okazi, kiel en kelkaj landoj jam okazis koncerne la religion.

Ekzemple, en Francio, jam de 1905, ateistoj neniel estas devigataj subteni per imposto la ekleziojn. Pli precize : la ŝtato ne prizorgas diajn aferojn k en ĝiaj lernejoj estas eĉ malpermesate lernigi kateĥismon. Simile al tio, homoj povos deklari sian sennaciecon k per tio akiri la rajton esti traktataj kiel sennaciuloj en iu ajn lando. La sennaciistoj organizos sin mondskale k starigos al si specialan Statuton. Al homoj, kiuj volas absolute nenion oferi por defendi iun ajn nacion, kiuj deklaras, ke estas indiferente al ili, ĉu ĉi tiu aŭ tiu Iando aŭ kontinento perdos sian suverenecon, al tiaj homoj estas ja logike konsenti, ke en la organizado, k plenumado de ĝia defendo ili ne partoprenu.

254

Se tia ideoIogio, tia sennacieca spiritostato fariĝus ideo-forto, mito kapabla entuziasmigi la estontajn generaciojn, tiam oni povas facile imagi, ke la mondo finfine sennaciiĝos. Sed mi ne volas pli longe ŝvebi, pro timo ricevi kapdoloron, k do preferas reveni sur la teron. Nuntempe la malmultaj sennaciistoj povas havi kiel konkretan taskon nur la disvastigon de esperanto k la starigon de aparato, kiu faciligos al iIi per ĉiaj rimedoj (ruzo, artifika malsaniĝo, forkuro ktp.) eviti partoprenon en milito. Kaj mi opinias, ke estus tute malsaĝe alpropagandi patrioton, ke li ne partoprenu militon. Ŝajnas al mi preferinde, instigi tiajn ulojn, ke ili buĉu unuj la aliajn : ju malpli da patriotoj sur la tero, des pli bone!... " Morti pro la patrio, tio estas la plej bela sorto ", kantas francaj patriotoj. Mi ne kontraŭdiras al tio, kondiĉe ke tia propatria, morto rilatu nur al patrioto k neniel al sennaciisto. Ĉi tiu lasta ĉiel evitu tian " belan sorton ". Ĉu do tio ne estas tre " konkreta >> ero de programo? " Ĉu la sennacieca socio rezultos de monddiktaturo?" ree demandas K-do J. K. Neniu povas tute certe antaŭdiri, kiel okazos la historia procezo. La hipotezo pri monddiktaturo estas pensebla. Se Komintern estus sukcesinta en sia programo, eble kreiĝus mondregno, kies sekcioj fiserveme nun obeus al Stalin. Bedaŭrinde - aŭ feliĉe - en multaj landoj la kompartioj restis malgrandaj sektoj sen ia influo sur la politikon. Rusio, la sola lando, kie venkis la bolŝevista partio, estas nur granda imperio, kiu utiligas la landajn sekciojn de Kornintern por siaj diplomatiaj manovroj k intrigoj kun la aliaj ŝtatoj. En Sovetio, kie la popolo estas per la cenzuro, per la ŝtata monopolo de la eldonrimedoj, tenata en granda nescio pri la vivkondiĉoj en aliaj landoj, naskiĝis ĉe la juna generacio ia patriotismo, kiu najbaras al freneza ŝovinismo, al senrezerva admiro por la militismo, kun ruĝa masko. Kiel pruvon pri tiu aserto mi menciu nur unu fakton, sed kiom signifoplenan ! Kiam lia marŝala (!!) moŝto Tuĥaĉevski, ĉe la lasta kunsido, (Januare 1936) de la Centra Plenumkomitato, eldiris, ke la armeo estos tre konsiderinde pligrandigata k armile plifortigata, tiam la tuta ĉeestantaro (proksimume 600 personoj) ekstaris per unu sola movo k delire aplaŭdadis dum kelkaj minutoj. La raporto de la marŝalo tamen signifas, ke la milita buĝeto por 1936 estas pli grandigita je 310 %. En neniu lando tia deklaro pri kresko de la elspezoj por la armeo naskas entuziasmajn aplaŭdojn. La plej fervoraj patriotoj el diverslandaj parlamentoj kompreneble voĉ-donas la militan buĝeton, sed ili konsideras tion kiel bedaŭran, neeviteblan neceson neaplaŭdindan. La Tria Internacio tute fiaskis en siaj klopodoj por okazigi mondrevolucion, k mi ne kredas, ke la Kvara, kiun provas starigi Trocki, pli bone sukcesos tiucele. Cetere, mi deklaras sen ia hezito, ke la perspektivo pri monddiktaturo ne devas renkonti la aprobon de sennaciistoj. Grandega kazerno, malliberejo, ne logas min pli ol la mal

255

grandaj. Se la sennaciismo celas atingi, ke la homeco sufoku ĉe la individuo la naciecon, oni tamen ne devas forgesi, ke la homeco ne kongruas kun perdo de libero. La sennaciistoj, sekve, ne devas subteni ion ajn, kio pluigas aŭ fortigas la naciecon, sed ankaŭ ne tion, kio sufokas la homan dignon. Ili nur ĉiel eble celadu al libervola, ĉiufaka organiziĝo sennacieca. Por konkretigi mian penson mi diru, ke oni povas prezenti al si laboristojn, kiuj mondskale organiziĝus laŭindustrie k ne laŭ la ĝisnuna internaciisma maniero. Ĉio, kio tendencas ignori k malfortigi la naciecan senton en la koro de la homoj, tio devas trovi la aprobon k subtenon de la sennaciistoj. Sed ĉu ni rekomendu detrui la naciajn muzeojn, " la naciajn artaĵojn " ktp.. demandas plue K-do J. K.

Interesa estas la demando k ĝi pruvas, ke nia K-do cerbumis pri la temo, kiun ni pritraktas. Kiam, antaŭlonge, post legado de multaj verkoj filozofiaj, mi fine kredis esti liberiĝinta el ĉia religia kredo ; kiam mi ekkomprenis tute klare, ke la kultoj k ceremonioj el ĉiuj eklezioj signifas nur elmontron de ridinda superstiĉo; kiam mi pensis, ke pastroj sukcesas per tia diservado bone k eĉ lukse vivadi, tiam mi deziris, ke oni fordetruu la preĝejojn k ĉion, kio pluigas superstiĉon. Sed pli poste mi komprenis, ke tiu mia deziro signas ne tute kompletan liberiĝon el la religia kredo. La ombro de la katedraloj ja timigis min. Kiam mi povis sen ia malamo, senpasie k animtrankvile admiri tiajn belajn konstruojn, nur tiam mi sentis, ke la religia kredo ne plu efikas sur min, ne plu partoprenas en la konsisto de mia menso. Ne utilus detrui preĝejojn, se la spirito, kiu kaŭzis ilian starigon, ankoraŭ vivas en la cerbo de milionoj da homoj. Ili ja konstruus aliajn, novajn, kiuj eble eĉ ne estus tiel belaj. kiel estis la fordetruitaj. La sennaciistoj ne devas ignori la historion. Kaj ĝi instruas, ke la homaro organize evoluis laŭ klanoj, fratrioj, kurioj, triboj, civitoj, nacioj. Ĉiu el tiuj homgrupiĝoj reprezentas stadion en la daŭre pligrandiĝontaj unuoj de regado. Ĉiu stadio indas esti studata k tiucele etnografiaj, naciaj muzeoj estas utilaj. Se la sennaciistoj rekomendus, ke ilin oni detruu, tio simple estus signo, ke ilia subkonscio restas nacieca, ĉar ili ne povas senpasie rigardi, studi naciajn artaĵojn. Kiam forlasito malamas la forlasintinon k emas mortigi ŝin, tio estas pruvo, ke Ii ne sukcesis liberigi sin de suferiga sento. La sennaciistoj ja kontraŭbatalas ĉion naciecan, kiam temas organizi la estonton, sed ili komprenas la estinton k eĉ iarilate scipovas ŝati ĝin. La ekzisto de naciaj muzeoj ne estas baro sur la vojo al la sennaciiĝo de la mondo. Sed, evidente, sennaciista verkisto devas sennaciece produkti ; Ii ne verkos en sia gepatra lingvo, sed en esperanto k pritraktos temojn, kiuj havas intereson por tutmonda publiko k ne nur por siaj samregnanoj aŭ samprovincanoj. Sennacieca ĉefverko estos tiu, kiun povas ŝati, ĝui, admiri homoj el ĉiuj mondpartoj.

256

La scienco estas nepre sennacieca, eĉ se scienculoj estas naciistoj. Scienca eltrovo ĉiam rezultas de racia pensado k observado. Universala estas la racio. Sed male la arto rilatas plej ofte al la sento k pro tio, ĝi povas havi pure naciecan karakteron. Sennaciece pensanta k sentanta homo estus tiu, en kies menso harmonie ekvilibriĝas la racio k la sento. Malŝate rilati al ĉio, kio ekzistas en la regno, kies civitano oni estas, tio ne signas sennaciecan menson. Ĉu brazilo devus malŝati la kafon, germano la bieron k franco la vinon? Ridinda demando !... Nian idealon ni devas projekcii en la estonton, sed por tion fari ni restu kun la piedoj sur la tero, kun okuloj malfermaj, kun emo ie ajn ŝati ĉion ŝatindan, ami ĉion amindan.

Kdo J. K. deziras ankaŭ scii, kiel ni rilatu al la " plibonigistoj " kiuj celas fari el la propra lando " popolhejmon ", kiel, ekzemple, la social-demokratoj en Svedio. Vole - nevole ni ĉiuj estas civitanoj de iu regno. Ni povas esti sennaciistoj, sed ne sennaciuloj (1). La sennaciuleco estas io ideala, estonta. Sekve, kial do ne rilati simpatie kvankam ne aprobe, al tiuj, kiuj sincere kredas, ke oni Povas realigi socialismon en unu sola lando? Pro historiaj k geografiaj kaŭzoj, kelkaj landoj sukcesis atingi pli altan nivelon de ĝenerala bonstato ol aliaj. Tia estas la kazo en Skandinavio. Ĉu tio signifas, ke la tieuloj devas tute indiferentiĝi pri tio, kio okazas en aliaj mondpartoj? Certe ne. La ekzisto de malgrandaj regnoj rezultas ĉefe de tio, ke la grandaj potencoj konsideras ilin kvazaŭ bufrojn. Sed ĝuste tia situacio ne garantias eternan pacon k bonstaton en tiuj landoj. Cetere, ekzistas ĉe ili eĉ pli malpli forta tendenco al pligrandigo de la elspezoj por la armeo, (2.). Nedubeble, kiam ilia sendependeco estos efektive minacata, tiam tiu tendenco pligrandiĝos. ta militismo tie ankaŭ enplantiĝos k sekvos de tio ĉio malbona, ekzistanta en la grandaj ŝtatoj. Aliparte, estas konstateble, ke la viv, k laborkondiĉoj de I' proletaro ĉie tendencas egaliĝi. Kaj en landoj, kie ekzistas nuntempe pli bonaj vivkondiĉoj ol en aliaj, tie la laboristoj havas grandan intereson al tio, ke ankaŭ iliaj eksterlandaj kolegoj levu sian vivnivelon. Aliel la pli bonstataj daŭre staros mem sub la minaco, ke ilia propra vivnivelo malaltiĝu. La ekzemplo de Japanio, kiu tendencas superŝuti la tutmondan merkaton per siaj tre malkaraj varoj, estas sufiĉe signifa tiurilate. Neniu lando povas do sin tute apartigi de la cetera mondo k sekve estas utopia la celado fari " popolhejmon " meze de potencoj, kiuj senĉese batalas inter si diversrimede : ekonomie, diplomatie, milite. La sennaciismo estas la sola racia solvo al la demando pri organi,

(1) Ekzistas fakte " sennaciuloj "; tiuj homoj, kiujn la Ligo de Nacioj provizas per la t.n. Nansen-pasporto. Sed multaj el ili tute ne estas sennaciistoj, ĉar ili sopiras rehavi patrion
(2) Ĉi tio estas skribita antaŭ tri monatoj k intertempe la sveda Registaro decidis pligrandigi la militbuĝeton.

257

zado de I' paco k bonstato en la mondo. Tiel Ionge, kiel homoj havos la iluzion, ke ili povas vivi trankvile en iu " popolhejmo ", kies sendependeco tamen devas esti armile defendata, tiel longe la pripaca demando restos nesolvita. Kompreneble, tio ankaŭ ne signifas, ke ni devas rifuzi, kondamni ĉian paliativon, kiu povas en apartaj cirkonstancoj esti provizore efika. Sed konscia sennaciisto neniam forgesos, ke temas pri paliativo k ne pri kuracilo radikale efika... Kiel mi diris averte ĉe la komenco, eblas en letera formo nur konturi la ĝeneralajn trajtojn de respondo al la interesaj demandoj, elmetitaj de K-do J. K. Espereble tamen la legantoj povos almenaŭ per mia skizo ekvidi la direkton, laŭ kiu ili mem orientu sian propran cerbumadon; ili ekkomprenos, en kia spirito necesas esplori, observi k konkludi. Povus do jam nun esti metata la fina punkto al ĉi tiu skribaĵo. Ŝajnas tamen preferinde diri ankoraŭ kelkajn vortojn pri la demando : " Kion signifas agnoski la klasbatalon? " Kiel sciate, vortoj havas ĝenerale konkretan signifon k ankaŭ metaforan. Kiam oni parolas pri " klasbatalo ", tiam prezentas sin antaŭ la okulojn reala batalo surstrata per diversaj armiloj inter ribelanta proletaro k la defendistoj de I' burĝaro. Sed plej ofte tamen la klasbatalo okazas laŭ maniero, kiu aspektas pace. Pacaspekta striko estas tamen reala batalo inter du klasoj : salajruloj unuflanke, labordonantoj aliflanke. Okazis foje, ke tiaj strikoj donis venkon al la proletoj - k alifoje malvenkon. Strikoj kun sangaj bataloj alterne donis ankaŭ similajn rezultojn. Centpocenta striko havas grandan ŝancon sukcesi per tute pacaj rimedoj, precipe se ĝi estas ĝenerala en la tuta koncerna industrio. La sennaciistoj ne povas ignori la ekziston de klasoj, k volonte mi konsentas kun Marks, ke la klasbatalo estas unu el la faktoroj de socia progreso. Kiam subpremitaj klasoj rezignas batali por atingi pli bonajn laborkondiĉojn, pli dignan situacion en la socio; kiam homoj perdis aŭ neniam akiris senton pri justo, egalo (pli ĝuste : ekvivalento) k libero, tiam la klasoj eĉ aliiĝas en fermitajn kastojn, kiel ekzemple en Hindio, k la tuta civilizo en la koncernaj landoj povas stagnadi dum multaj jarcentoj. Necesas, ke fremda elemento - ordinare per invado penetru tian civilizon, por ke ĝi povu retrovi aŭ akiri la emon al ŝanĝiĝo, al antaŭeniro. Socioj laŭklase organizitaj, mondo laŭnacie dividita, en tio kuŝas la kaŭzoj de malpaco, de milito. La sennaciistoj devas ne nur akceli la malaperon de ĉiuj nacioj, sed ankaŭ la starigon de la regno de l' justo, de la egalo, unuvorte de I' homeco. - Sed el tio ne vidiĝas klare, ĉu estas aprobinda aŭ ne la fizika perforto, sendube pensos legantoj.

258

Aprobi aŭ malaprobi perforton, tio ŝajnas al mi ekster la argumentado. En socio, kies bazoj konsistas el perforto, estas neeviteble, ke en iaj cirkonstancoj homoj provos liberigi sin per armiloj. Kio ŝajnas al mi nepre malrekomendinda, tio estas la militisma organizado de la perforto. Partioj, kies principoj estas la soldateca disciplino, la spionado, la ĉiarimedeco, kiel ĉe la bolŝevistoj k la faŝistoj, tiaj organizoj neniam sukcesos starigi vere alcelindan reĝimon. Ili portas en si ĝermojn de sklaveco. Subpremitoj povas fariĝi subpremantoj; tiranio anstataŭi alian tiranion, sed tio neniel signifas, ke por la tuta socio reala progreso okazis. Kiu ne volas uzi perforton pro moralaj aŭ temperamentaj konsideroj; kiu estas male preta fari tion en specialaj cirkonstancoj, tiuj, miaopinie, povas tamen kunlabori en nia Frakcio (1). Cetere ni estas tiom malmultenombraj, ke estus tute ridinde disputi por decidi, ĉu perfortemulo k rezignemulo povas aŭ ne kunlabori samcele, se ne samrimede. Ni ĉiuj konsentas, ke nia tasko restos ankoraŭ pionira dum kelkaj generacioj ; necesas, ke internaciismaj eksperimentoj estu faritaj antaŭe, por ke ilia fiasko igu la homojn malfermi la okulojn k ekrigardi simpatie k kompreneme al la sennaciismo. Ĝis tiu tempo ni povas nur dissemi grajnojn, kiuj kaŝe, silente ekĝermos. Nuntempe estas vintre por niaj semoj. Sed ankaŭ la tritikon oni semas dum la malvarma sezono. Venos printempo; enradikiĝos, elkreskos la semoj k fine maturiĝos abunda rikolto. En sia bela poeziaĵo : " La Vojo ", Zamenhof eldiris al la esperantistoj : " La nepoj vin benos, se vi pacience eltenos. " Tia diro de nia Majstro ankaŭ valoras por la sennaciistoj. Ili cetere estas la plej konsekvencaj k fidelaj disĉiploj de la aŭtoro de nia lingvo. La " interna ideo de esperanto " signifas nenion, se ĝi ne estas ia malpreciza anticipo de nia ismo.

Esperanto estas la arbo, sennaciismo estos ties frukto.
(1) Sennaciista Frakcio. (Kompil.)

—> Enhavtabelo <—