Gaston Waringhien

Heine kaj la Amo [62]

La mondo. . . odoras velkintajn violojn.
(Heine, Letero de 19. Okt. 1827)

Estus pli bone al Henriko Heine, se li estus tute nekonata: oni povus almenaŭ lin malkovri. Sed la destino de tiu poeto, unu el la plej eminentaj en la germana literaturo, estas multe pli malfeliĉa: oni kredas, ke oni konas lin, ĉar oni aŭdis unu aŭ du el liaj kantetoj, kaj tie oni haltas, konvinkite, ke restas nenio plu por trovi aŭ por diri. Tia bagateligado de granda poeto estas unu maniero malembarasi sin je ĝenanta entrudulo, ĉar efektive multajn malamikecojn li levis dum sia vivo kaj eĉ poste. Li naskiĝis Judo, kaj, kvankam li momente aliĝis al la protestantismo, por povi akiri postenon en jura fakultato, li ĉiam restis profunde alligita al sia gento, li plurfoje prikantis judajn heroojn el la mezepoko, kaj la lasta parto el lia «Romancero» titoliĝas «Hebreaj Melodioj». Tio ne devis faciligi al li la vivon en lando, kiu, krom dum la kelkaj jaroj de la franca okupado, kvazaŭe eliminis la Judojn el la publikaj oficoj. Li naskiĝis Germano kaj ĉiam sentis la germanan lingvon sia hejma pejzaĝo, sia intima patrio; sed la opreso spirita, kiun pezigis sur Rejnlando la regado de la prusaj reĝoj, malhelpis lin libere spiri [63] kaj devigis lin formigri Parizon, kie li eĉ ricevis pension de la franca reĝo Luis-Filipo; kaj tion multaj en Germanio neniam povis pardoni al li, ne komprenante aŭ ne volante kompreni la celon, kiun li asignis al sia ĵurnalista aktiveco, t.e. «kunhelpi al la kora interkompreno inter Germanio kaj Francio». Fine li estis demokrato en la plej reakcia regno de tiu epoko, kaj, post sia renkonto kun Karl Marks en Parizo, li inklinis al ia socialisma revoluciemo. Ĉio tio klarigas la mirigan fakton, ke Heine, malgraŭ sia tuta genio kaj universaleco, estis kvazaŭ malkonfesita de sia naskiĝa lando.

Dum liaj poemoj estis tradukitaj en preskaŭ ĉiujn grandajn lingvojn, de la franca (la tradukon faris, sub la kontrolo de la aŭtoro, Gérard de Nerval) ĝis la japana, liaj verkoj estis, du fojojn en unu jarcento, malpermesitaj en Germanio, en 1835 de la princoj de la Germana Konfederacio, en 1935 de la ĉefoj de la Tria Regno. La urbo de lia naskiĝo, Düsseldorf, same kiel la urbo, en kiu li spertis sian unuan, senmortan amon, Hamburgo, rifuzis al li la tributon de monumento. Nur Frankfurto—la urbo de Goethe!—volis honorigi lin tiamaniere, kaj en 1913 dediĉis al li belan monumenton faritan de Georg Kolbe [64]; sed ĉe la ekrego de Hitler ĝi estis demetita kaj transportita en la Etnologian Muzeon (1933). En 1941 dum mia kaptiteco falis en miajn manojn germana antologio por la lernejoj, en kiu mi havis la surprizon trovi la «Lorelej» atribuita al «anonima poeto».

Feliĉe, de tiam la afero iomete ŝanĝiĝis: la monumento estis restarigita en la Frankfurta Parko en 1947 (ĉu okaze de la morto de la skulptinto?); reeldonoj de la Heine‑a verkaro estis faritaj ĉiuflanke de la landlimo, en Leipzig kaj en Stuttgart, kaj la dato de lia morto estis festita en 1956 en Berlino sub la aŭspicioj de la du, okcidenta kaj orienta, Heine‑Komitatoj. Sed tiu longa proskribiteco ne restis sen postesignoj: en tiu sama favorjaro enketo, publikigita en la Hamburga gazeto «Die Welt», malkovris, ke la verkoj de Heine forestas ne nur el la universitataj bibliotekoj, sed eĉ el la lernejaj antologioj; kiam la urbestro de Majenco, demokrato kaj Eŭropano, oficiale akceptis la Esperantistan Kongreson, li celebris la fekundan regionon, kiu laŭlonge de Rejno estas kvazaŭ «muelilo de rasoj kaj popoloj», sed en sia elnombrado de la famaj homoj, kiuj honoris tiun landon kaj tiun riveron, li simple forgesis la nomon de Heine. Kaj kiam Kalocsay kaj mi decidis celebri la centan datrevenon de lia morto per Esperanta traduko de liaj plej belaj ĉefverkoj, neniu germana eldonisto interesiĝis pri tia iniciato; se tiu traduko tamen aperis, tion oni ŝuldas al la malavareco de hispana eldonisto, nia amiko Régulo Pérez, kiu presis «Kantoj kaj Romancoj de Heine» en sia famkonata kolekto «Stafeto» [65] (1969).

La poemojn de Heine oni povas klasi sub tri grandajn titolojn: unue la ampoemoj, kompreneble la plej konataj—kaj kantataj (el la sola «Libro de la Kantoj» Schumann muzikigis pli ol 30 pecojn, Mendelssohn pli ol 12—kaj mi ne parolas pri Schubert, Brahms, Robert Franz, Hugo Wolf, Liszt, Grieg ktp); due la politikaj poemoj, kiujn oni ordinare prisilentas, ĉar unu libera spirito estas ordinare suspektata de la sampartianoj kaj abomenata de la kontraŭpartianoj; fine la eposaj poemoj, kiuj, se oni vicigus ilin kronologie, prezentus ian malgrandan «Legendo de la Jarcentoj», malpli kolosan ol tiu de Viktoro Hugo, sed same tinkturitan de la revoj kaj antipatioj de la verkinto. Ĉar la aĝo instruis al mi la neceson limigi sin, mi tuŝos ĉi tie nur la unuan kategorion, kiu cetere ŝajnas pli kapabla interesi publikon internacian: al kareso kaj kiseto ne bezona interpreto.

Heine ŝajne estis antaŭdestinita por tiu rolo de poeto de la amo: li estis naskita iom antaŭ la edziĝo de la gepatroj, kaj estis, laŭ la franca esprimo, «un enfant de l'amour» (infano de la amo). Kaj liaj unuaj volumetoj, poste kolektitaj en la fama «Buch der Lieder» (Libro de l' Kantoj), estis dediĉitaj nur al tiu pasio. Ĉar tiu komenca verko altiris laŭdojn kaj gloron, ĝi restis por multaj la tipa ĉefverko kaj oni emas redukti lian inspiron priaman al kelkaj el tieaj plej sukcesintaj pecoj: ankoraŭ nun li restas ofte la trobadoro de la Intermezo, la menestrelo de la Hejmreveno. Oni preteratentas, ke laŭlonge de sia vivo li ne ĉesis enamiĝi kaj ke lia koncepto de la amo tre ŝanĝiĝis inter la halucinaj elvokoj de la «Traumbilder» (Sonĝbildoj) kaj la pagana inspiro de la «Verschiedene» (Diversaj). Estas tempo, ke oni metu la aferojn en pli ĝustan lumon.

La unua am‑objekto, kiu tuŝis la koron de Heine (li estis tiam deksesjara) restas ankoraŭ nun iom mistera kaj fantasta. En sia «Memorlibro» li rakontas, ke ŝi estis nomata Josefa (Sefchen), ke ŝi estis ruĝhara kaj ke ŝia patro estis la ekzekutisto de la urbo Düsseldorf. . . Ŝi rakontis al li sinistrajn legendojn, kantis por li malnovajn baladojn, kaj la ĉarmoj de la poezio, de la muziko kaj de la knabino estis tiel fortaj, ke li sentis sin ravita: «Jes, malgraŭ la misfamo, kiu algluiĝas al ĉiuj, kiuj vizitadas la malbenitan genton, mi kisis la belan filinon de la ekzekutisto. Mi ĝin kisis ne nur pro kora inklino, sed ankaŭ pro ironia malŝato al la malnova socio kaj al ĉiuj ties mallumaj antaŭjuĝoj. En tiu minuto ekbrulis en mi la unuaj flamoj de la du pasioj, al kiuj restis dediĉita mia tuta vivo: la amo al la belaj virinoj kaj la amo al la Franca Revolucio . . . » Tiu mallonga epizodo de la vivo de nia poeto respeguliĝis en la poemoj de la «Junaj Suferoj», kie morto kaj amo festas inkubajn edziĝojn, en dekoracio de tomboj kaj malbenaj veprejoj. Kiu ajn estis la vera heroino de flu aventuro (oni trovis en la Düsseldorfaj arkivoj nenian spuron pri iu filino de la ekzekutisto. . .), ŝi fine perfidis kaj mokis la amanton: stranga anticipo de la sorto de ĉiuj am‑intrigoj de Heine, kaj oni emas samopinii kiel H.A. de Hoog: «en nia tempo oni sendube rigardus Heine kiel psikopatan kazon, kiel homon, kiu ne estis kapabla al daŭraj interhomaj kontaktoj, homon kun interkomunikaj perturboj . . . » [66] Efektive tio estis nur la preludo al la granda operdramo.

En 1815, la pli aĝa filino de la riĉega bankiero Salomono Heine, Amelia, kiun oni familiare nomadis Molly, venis viziti siajn geonklojn en Düsseldorf; ŝi estis dekkvarjara, Heine deksepjara, kaj ambaŭ partoprenis en infanaj ludoj:

Infanjo, ni estis infanoj
petole pretaj por ludo,
ni rampis en kokinejon,
nin kaŝis sub pajlo de l’budo.

Ni kriis kiel la koko,
kaj iris homoj pretere.
kaj—kokeriku'!—ili kredis,
ke l' koko kriis vere.

Sur korto ni grandajn kestojn
tapetis, en ili sidis.
Kaj tie kune ni loĝis,
elitan domon ni gvidis . . .

(«Hejmreveno», 38; K.K.)

Kaj ankaŭ:

Ni sentis unu por l' alia inklinon,
   kaj tamen perfekte akordis:
Ni ofte ludis 'edzon kaj edzinon'
   kaj tamen la harojn ne tirtordis.
Ni kune ĝojkriis kaj ridis sen ĉes'
   Kun molaj kisoj kaj milda kares'.
Kaj fine por ludi ‘kaŝitan’, sensone
   ni en la kampojn kaj boskojn nin ŝovis
kaj scias kaŝi nin tiel bone,
   Ke ni neniam nin retrovis.

(«Lirika Intermezo», 26)

Kiam, du jarojn poste, en bela somertago de 1816, Heine elkaleŝiĝis en Hamburgo, li estis senpacienca revidi sian kuzinon. En la luksega kampardomo de la onklo Salomono, kiun ĉirkaŭis granda parko, loĝata de statuoj, de akvoŝprucoj, de laŭroj kaj rozoj, animata de la najtingalaj ruladoj kaj de la susurado de la proksima maro, li retrovis ŝin pli ravanta ol iam. Sed tiu burĝa fraŭlino, kun sia ronda frunto, siaj bluaj, iom violkoloraj okuloj, sia ruĝa buŝeto inter du vangkavetoj, ne plu estis la naiva infano de Düsseldorf. Ŝi sentis sin la heredantino de riĉa bankiero kaj revis pri komforta, luksa establiĝo, kiun evidente ne povis alporti al ŝi la malriĉa studento. Certe ŝin flatis la belaj vortoj de la amindumanto, kaj, koketa, ŝi ne rifuzis al li kelkajn familiaraĵojn; kiam li fariĝis tropostulema, glacia sinteno sufiĉis por lin prudentigi. Sed kio estis por ŝi societa ludo, estis por Heine profunda pasio; li ne malesperis montri sin inda je ŝia rango kaj situacio: li fondis firmaon «Harry Heine kaj Kompanio», kiu baldaŭ bankrotis; li provos rang‑altiĝi kiel juristo ktp, sed precipe li konfidas al la poezio siajn ardajn revojn: la «Lirika Intermezo», kiu prikantas tiun senŝancan idilion, kunigas ĉion, kio taŭgas por elvoki la ĉarmon de la juna aĝo, de la printempo, de la teneraj konversacioj en la konvencia artefarita kadro de la malnova parko. Jen tipa poemeto, kiu nun ŝajnas al ni tro bel‑afekta, sed kiu siatempe estis ĉie recitata:

La rozo, lilio, kolombo, sunlumo,
jen kiujn mi amis en amvoluptumo,
ne amas plu ilin, amas ŝin nuran,
la fajnan, la puran, la gracistaturan.
Ŝi, fonto de amo, estas en sumo
mem rozo, lilio, kolombo, sunlumo.

(«Intermezo», 3; K.K.) [67]

Sed Heine estis tro inteligenta por ne suspekti, ke sub tiu ronda frunto kaŝiĝas frivola animo:

Pri ŝia brila okullazur'
mi faras belegajn kanzonojn;
pri ŝía dolĉa lípopurpur'
mi faras bonegajn tercinojn;
pri ŝia roza vizaĝvelur'
mi faras superbajn stancojn.
Kaj se la plej kara havus koreton,
pri ĝi mi farus ĉarman soneton.

(«Intermezo», 14; K.K.)

Moko, por trompi la doloron; ĉar malgraŭ la leĝera tono de tiuj versoj, vera pasio koviĝas sube:

El miaj grandaj doloroj
Mi faras kantojn etajn . . . .

(«Intermezo», 36. K.K.)

Sed la plej amata primokis kun siaj amikinoj la versojn de la Düsseldorfa trobadoro, kaj tion Heine ne povis pardoni al ŝi; estas nun tro klare, ke ŝi perfidas lin en tio, kio estas al li plej kara post lia amo, t.e. lia genio de poeto:

Venenaj estas ĉi kantoj,
ĉu povus esti alie?
Vi verŝis en mian vivfloron
Venenon plie kaj plie.

Venenaj estas ĉi kantoj,
ĉu povus esti alie?
En koro serpentojn mi portas,
Kaj portas vin, kara, tie.

(«Intermezo», 51)

Tiel profunda la sufero, ke venis eĉ la tento de memmortigo:

Ĉe l’ vojkruciĝ' oni kuŝos,
se oni mortigis sin mem.
Flor' blua tie kreskas,
la floro de l’anatem'.

Ĉe l’ vojkruciĝ' en la frida
noktmuto mi staris kun ĝem'.
Lunlume luliĝis lante
la floro de l’anatem'.

(«Intermezo», 62)

En Aŭgusto 1821 Amelia fariĝis la edzino de bonstata komercisto el Königsberg, John Friedländer. Kaj Heine devis rezignacii pri la pereo de sia bela revo—kiel li skribis en sia Memorlibro: «Post la plej sublimaj larmoj, oni ĉiam finas per la mungado de sia nazo.» Li ekvojaĝis, vivis la vivon de studento en Bonn, en Göttingen, en Berlino. En Julio 1823 li pasis tra Hamburgo, kaj ĉe la onklo li petis informojn pri sia iama amata:

. . .
Mi ankaŭ pri l' kara, la junedzin’,
demandis preterglite.
Afable ili respondis, ke
ŝi kuŝas akuŝlite.

Afable mi gratulis kaj
Ĝentile flustris, ke oni
bonvolu al ŝi multajn mil
salutojn de mi transdoni.

Nun interkriis la fratinet’:
«La eta kaj milda hundo
grandiĝis kaj mordis, kaj oni ĝin
dronigis al Rejna fundo.»

La eta similas al la amatin'
precipe per rido tenera.
L' okuloj—kiel tiuj du,
farintaj min tiel mizera.

(«Hejmreveno», 6; K.K.)

Kaj jam en tiu momento ekbrilas nova amo en la koro de nia poeto, amo, kiun li kvazaŭ transŝovis de la perdita Amalia al ties pli juna fratino. Por ŝi li denove skribas delikatajn poemetojn, kun tonoj eble pli freŝaj ol antaŭe:

Vi estas kiel floro
de bela milda pur';
mi rigardas vin, kaj tristo
miksas sin al plezur'.

Mi volus beni vin mane
je l' frunt’, kaj al la ĉiel'
preĝi:  vin gardu ĝi tia
en pura milda bel'.

(«Hejmreveno», 47)

Li pensis, ke ĉi‑foje liaj ŝancoj estas pli bonaj: la publikigo de la «Lirika lntermezo» famigis lin:

Mi estas germana poeto
konata en Germanuj';
se citi nomojn plej famajn,
oni citas la mian tuj!

(«Hejmreveno», 13; K.K)

Kaj kelkaj pasemaj aventuroj en Berlino, en la Harcmontaro kaj aliloke, donis al li pli da memcerteco. Sed ankaŭ Tereza estis, sub sia ĉarma formo, ĝusta filino de la bankiero‑milionulo. sengroŝa poeto, kiel ajn genia, ne ŝajnis al ŝi inda vivkunulo. Kaj Heine tion ne povis ne rimarki, kaj li admonis sin mem:

Kiu unue amas, eĉ se
malfeliĉe, estas dio;
kiu due malfeliĉe
amas, estas idiot'.

Jen mi, tia idioto,
ree amas neamate.
Suno, lumo, steloj ridas,
kune ridas mi—kaj mortas.

(«Hejmreveno, 63; K.K.)

Morto tute metafora, kiel li iom cinike antaŭavertis sian am‑idolon:

. . .
Vi nur ankoraŭ pli akrigis
mian ĉagrenon kaj ammison,
kaj al mi vi rifuzis eĉ
fine la adiaŭan kison.

Ne kredu, ke mi min forpafos,
eĉ se l’esperon vi frakasis.
La tuto jam, ho Dolĉa mia,
al mi unu fojon okazis.

(«Hejmreveno», 55)

«Ŝi forpasis, kaj lasis min plu vivi», kiel li skribis iom poste en la «Libro Legrand», en kvazaŭa dediĉo al ŝi. Sed la «Hejmreveno», kiun li publikigas en Majo 1826, ne plu havas la unutonecon de la «Lirika Intermezo»: el la 88 poemoj nur 18 prikantas Terezan; pli ol dek konservas liajn rememorojn pri Amalia—kaj, precipe, multaj nekonataj diinoj, amataj unutage aŭ ununokte, plenigas la ceteron. Jam Heine ne plu estas la viro de unu sola amo, sed tiu unua tamen ĉiam plu obsedas lin. En Aprilo 1827 li revenis Hamburgon aranĝi la publikigon de siaj verkoj per la eldonisto Campe; kaj tiam li havis la okazon vidi, lastafoje, la unue amatan. La scenon li ne timis rakonti, sed, pro ia pudoro, kiu montras, kiom ŝi restis al li karega, li donas al ŝi la nomon Maria, kaj al sia poemo la titolon de sia unua tragedio Ratcliff, prezentante la tuton kiel sonĝon:

Min portis la sonĝdio al pejzaĝo,
kie bonvenon plorsalikoj signis
al mi per siaj longaj verdaj brakoj,
kie la floroj alrigardis min
silente per fratin‑okuloj saĝaj,
kie intime sonis birdoĉirpoj;
konata ŝajnis eĉ la boj' de l' hundoj,
kaj voĉoj kaj figuroj min salutis
kiel amikon oldan—tamen fremda,
mirstrange fremda ŝajnis al mi ĉio.
Mi staris ĉe province luksa domo
kun brusto agitata, sed kun kapo
trankvila, kaj trankvile mi forskuis
de l’ vojaĝvest' la polvon; akre sonis
la sonoril', la pordo malfermiĝis . . .

Probable oni akceptis ĉe la riĉa sinjoro Friedländer; homoi babilis aŭ ludis en la brilantaj ĉambroj, tra kiuj la maljuna servistino kondukis la poeton; fine en la ombro de krepuska ĉambro li divenis sidantan figuron.

«Ĉu estas vi Maria?» mi demandis.
Interne mi mem miris pri l’firmeco
de mia ton'. Kaj ŝtone, senkolore
eksonis voĉ: «Min tiel oni nomas».
Doloro tranĉa tremis tra mi froste:
ĉi frida kava voĉo estis ja
la iam dolĉa voĉo de Maria!
Kaj ĉi virino en velklita robo,
neglekte sin vestinta, kun la brusto
loze pendanta, kun okuloj vitre
rigidaj, kun la lede atoniaj
vangomuskoloj de l’ vizaĝo blanka,
ah, ĉi virino 'stas la iam bela,
floranta, ĉarma dolĉulin' Maria!

Sinjorino Friedländer restis ĉiam la digna burĝino: post dek unu jaroj da disigo tio, kion ŝi trovis por diri al la viro, kiun ŝi iam ametis, kiun ŝi senĝene delasis kaj kiu tamen famigis ŝin, estis nur: «Vi longe vojaĝis?» La konversacio ne povis tre vigli. Fine Heine riskis la demandon:

«Vi edziniĝis, oni diris al mi.»
«Aĥ, jes» ŝi diris nun indiferente,
laŭte kaj ride, «havas mi bastonon
el ligno, ledkovritan, kiu edzo
sin nomas—sed nu, ligno estas ligno!»
Kaj ŝi obtuze kaj repuŝe ridis,
ke trais frida angor' animon mian,
min kaptis dub’: ĉu tiuj estas do la
ĉastaj, florĉastaj lipoj de Maria?

Finfine, trovante nenion plu por diri, Sinjorino Friedländer kondukis lin en la parkon:

leviĝis nebulbildoj el la kampoj,
sin ringis per la blankaj molaj brakoj,
la violetoj kun sopir' tenera
interrigardis, la lili‑kalikoj
sin interklinis, sur la rozoj ĉie
voluptaj ardoj tremis, la diantoj
per sia spir' sin volis ekbruligi,
kaj ĉiuj ploris mutajn ĝojolarmojn,
ĉiuj jubilis: «Amo, amo, amo!»
La papilioj flirtis kaj la helaj
orskarabetoj zumis elfkantetojn,
la vesperbrizoj flustris, kverk' susuris,
la najtingalo kantis dolĉfandiĝe —
kaj inter ĉi susuroj, flustroj, kantoj
per sensonora frida voĉo klaĉis
la velka dam' pezanta miabrake. . .

(«Ratcliff», K.K.)

Eble la amaro, kiu eliĝas el tia timiga hejmreveno, malhelpos lin kredi je la sukceso de sia nova svatiĝo. Kaj efektive: kvankam en la fino de tiu jaro aperis la plena kolekto de liaj poemoj, la mondfama «Libro de l' Kantoj», pri kiu Bismarck asertos, ke ĝi estas «la plej granda poezia evento de post la 'Orienta‑Okcidenta Divano' de Goethe», en Februaro 1828 Tereza edziniĝis al jura doktoro Halle.

Por elfuĝi el sia malespero Heine provos ĉion: li vojaĝos Anglion, Italion, li polemikos kontraŭ Platen, Immermann, la klerikaluloj, la Judoj, la konservativuloj kaj ceteraj; li provos la societajn distraĵojn, sed nenio efikos. Kaj tiam li petis helpon de la plej malnova medicino, la kuracadon per la similaĵoj. «Estas freneze konsili al tiu, kiu malsaniĝis de amo, eviti la vidon de sia amatino kaj iri serĉi resaniĝon en la soleco, sur la sino de la naturo. . . La plej efika el la kontraŭkuraciloj kontraŭ la virino, estas la virinoj mem! Vere, ke tio konsistus en la forpelado de Satano helpe de Belzebuto, sed estas ĉiam riskinda ŝanco. En la kazoj de senesperaj amoj, la ŝanĝado de la innamorata estas evidente la plej bona rimedo. Ankaŭ ĉi tie, mia patro povus diri, kaj prave: 'Nun ni devas spili novan bareleton!'» [69]

En la du someroj, kiujn li pasigis en Norderney, apud la Norda Maro, li amindumis junan Hanovran baroninon, al kiu li dediĉis en 1831, de Parizo, kien li enmigris la 3an de Majo 1831, sian novan poemkolekton «Nova Printempo». Sed estas jam la tria ripetiĝo de tiu amindumado per floroj, najtingaloj ktp, kaj Heine sentis sin iom laca:

La dolĉaj deziroj floras
kaj velkas ĉi flora pompo,
kaj floras kaj velkas denove,
ripete ĝis la tombo.

Mi scias—do al mi sereno
en am' kaj volupto mankas.
La kor' estas saĝa kaj sprita,
kaj en mia brust' elsangas.

(«Nova Printempo», 40; K.K.)

Nek Heine nek la baronino pro tio mortis; tion certigas al ni la sekvinta poemkolekto, senhipokrite titolita «Diversaj». Kvankam kelkaj el tiuj diversaj muzetoj estis ankoraŭ germanaj (ekzemple tiuj Jolanda kaj Maria, patrino kaj filino, kiuj post delikata manĝeto ekronketis sur la sofo, dum la timida invitito ne sciis aŭ ne aŭdacis profiti la okazon . . . ), la plej multajn li renkontis en tiu Parizo, kie li estis pasigonta kelkajn jarojn da sano, da ĝojo kaj da sukcesoj, en etoso de plena libereco, pri kiuj li skribis al amiko: «Oni diras franclingve: feliĉa kiel fiŝo en akvo. Sed tiu komparo estas nesufiĉa; de nun, kiam unu fiŝo en la maro informas sin pri amiko, oni respondas al li: Li estas feliĉa kiel Heine en Parizo!» Al la nova kristanismo de la Sansimonistoj, de kiuj la karno estis rehonorata, li donis sin kun plena fervoro; kaj al Serafina, Anĝelika, Katarina, Hortensa, Frederika, Klarisa, Diana kaj tiom da nenomataj li predikis same grandiozan panteismon:

Ni levos sur ĉi rok’ la templon
De l’ Nova Testamento,
de l’ Nova Testament', la tria!
Finita la turmento.

Nenie plu la duspececo
nin longe foliginta,
kaj ĉesis fine jam la korpa
memsuferigo blinda . . .

Ĉeestas Dio en la lumo,
ĉeestas en mallumoj,
en ĉio, kio nur ekzistas,
en niaj ambrakumoj!

(«Diversaj», 'Serafina' 7; K.K.)

En tiu ciklo, tiel bela kaj sprita kiel la antaŭaj, ne mankas eĉ la melankolia tono, ateste jena perlo, tro malmulte konata:

En maro altas la runa rok’,
mi sur ĝi sidante revas.
Vent' fajfas, kriĉas meva vok’,
la ond' alvenas kaj krevas.

Knabinoj, kiujn mi amis kaj
amata amika rondo!
Jam kie ili? Ĉe l' venta fajf'
alvenas kaj krevas la ondo.

(«Diversaj», 'Serafina' 14; K.K.)

Sed pli ofte skiziĝas amemaj ludoj:

Ĉiele al mi pasis la tago
kaj ĉie la vesperhoroj:
la vin' estis bona, Kitty—belega,
kaj nesatigeblaj la koroj.

Sovaĝe, tempeste, mensrabe la kisoj
de l' ruĝaj lipoj ardis,
kaj min tenere, sparkante kaj kvere
la brunaj okuloj rigardis.

Min tio katenis kaj sole per ruzo
mi povis min liberigi,
mi devis al ŝi per ŝiaj haroj
la manojn firme ligi.

(«Diversaj», 'Kitty, l'; K.K.)

Aŭ:

Mi ŝiajn okulojn mane fermtenas
kaj kisas ŝin je la lip'.
Ŝi per demandoj ade min ĝenas
scivole pri ties motiv' . . .

Sed ĝin mi ne diras—mem ne komprenas,
ne scias pri ties motiv' ,
ke ŝiajn okulojn ferme mi tenas,
kisante ŝin je la lip'.

(«Diversaj», 'Angelika', 4; K.K.)

Sed baldaŭ el inter tiu stelaro da ravantinoj, unu elradias kaj pli kaj pli akaparas lian fantazion: unu modesta komizino en ŝuvendejo, Crescence Eugénie Mirat, kiun Heine alnomos jen Matilda, jen Julieta laŭ sia kaprico. Li renkontis ŝin jam en 1834 en popola balo, rapide enamiĝis kaj deziris akiri ŝin ekskluzive; Matilda rakontis poste, ke Heine «aĉetis ŝin por mil frankoj» de ŝia onklino. Ŝi estis floranta knabino, dekokjara, belforma, kun nigraj haroj kaj okuloj. Probable la kontrasto kun la timemaj, blondaj, bluokulaj Germaninoj faris ŝin pli ekscita por li; kaj li esperis, ke ŝia humila deveno ŝirmos lin kontraŭi la kasta orgojlo, kiu fiaskigis liajn tri unuajn svatiĝojn. Baldaŭ li tiel intime asociis ŝin kun sia vivo, ke por ĉiuj konatoj ŝi farigis «Sinjorino Heine». Ŝi estis primitiva kreitaĵo, bruema, elmontrema kaj iom ekstravaganca; ŝi profunde amis sian Henrikon, preskaŭ tiom profunde kiel sian papagon «Cocotte»; ŝi havis subitajn koleretojn kun, poste, entuziasmaj repaciĝoj. Heine nomis ŝin «mia hejma vulkaneto»; ŝi estis pia, je tiu supraĵa pieco de la Parizaj «grisettes» [70]: ŝi ornamis la hejmon per vaksa Jesueto kaj per silvia voĉo, kiu ravis la poeton. Konvinkite, ke li tenas fine la feliĉan solvon al sia soleco, Heine sendis ŝin por kelkaj monatoj al monaĥinejo por eduko de junaj burĝinoj, por ke ŝi akiru iom da monduma brileco, kaj, en Septembo 1841 li edzinigis ŝin al si.

Kiam li revojaĝis al Hamburgo du jarojn poste, lia patrino tre scivolis pri la nov‑edzino; ŝi pretigis al li bonan fiŝon. . .

Kaj dum kun granda apetit' mi manĝis,
      mia patrin' feliĉe, ĝoje
demandis jenon kaj demandis tion,
      eĉ einbarasan foje‑foje.

«Mia filet', ĉu oni bone zorgas
      pri vi fremdlande, en Parizo?
Ĉu la edzin' komprenas pri mastrumo,
      pri flik' de ŝtrumpoj kaj ĉemizo?»

«La fiŝo, kara Panjo, estas bona,
     sed oni manĝu ĝin silente:
Ostet' facile ja pikiĝas gorĝe,
     ne ĝenu do min ĉi‑momente.»

Kaj post konsum' de l’ brava fiŝo, oni
     alportis la anseron grasan.
Patrin' demandis ree jenon‑tion,
     kelkfoje ankaŭ embarasan.

«Mia fileto kara, kiulande
    la vivo estas pli agrabla?
Ĉi tie aŭ Franclande? Kiun genton
    vi opinias pli afabla?»

«L' anser' germana, kara Panjo, estas
    bonega, sed la Francoj spice
pli bone farĉas ĝin ol ni, kaj ankaŭ
    la saŭcojn faras pli delice. »

(«Germanio», XX.; K.K.)

Dum lia dua vojaĝo Hamburgon, en 1844, Matilda akompanis lin, ŝarĝite per sia papago kaj kelkaj Parizaj ĉapeloj por la fratino kaj la nevino. La solaj germanaj vortoj, kiujn ŝi lernis, estis «Meine Frau», per kiu Heine prezentadis ŝin al la societo, tiel ke ŝi kredis, ke tio estas ŝia germana nomo: ŝi poste uzis ĝin por montri al si mem (kio, rimarkis la edzo, «pensigas pri ŝia papago»). Je la fino de unu sia letero al la patrino, li skribis: «Mia edzino sendas al vi siajn plej korajn amikaĵojn. Pli ĝuste, jen kion ŝi diris: 'Diru al Panjo, Ke Meine Frau estas tre okupita kaj ke Meine Frau ŝin kisas milfoje'.»

Oni multe klaĉis, precipe inter la nobelaj amikinoj de Heine, princino Belgiojoso aŭ grafino Jaubert, pri tiu neegala edzoligo. Sed tio, kion Heine atendis de Matilda, tute ne estis ia intelekta kunlaborado. Oni skandaliĝis, ke Matilda neniam legis unu el la verkoj de ŝia edzo; sed ankaŭ la edzino de Johano Racine nenion konis pri la tragedioj de la franca poeto; kaj ĉu tio ne estis la sama afero inter Goethe kaj Kristiana Vulpius? «Matilda, li skribis al amiko Kertheny en 1847, estas nek pasia nek sentimentala, ŝi estas funde bona; ŝi ne estas korestrino en la lirika senco de l’ vorto, ŝi estas tia amikino, kia sola Francino kapablas esti.» Kion li ne aldonis, tio estas, ke ŝi prezentis al li la idealon de la beleco, gaja kaj sana; kaj estas ŝi, kiu inspiris al Heine, jam suferanta je spina paralizo, la belan poemon, en kiu li retrovis la spurojn de la antikva hebrea kantisto:

ALTA KANTO

La korp' virina estas poem',
ĝin skribis la Di‑Sinjoro
en grandan albumon de l’Natur',
pelate de spiritfervoro.

Favora estis tiu hor'
kaj entuziasmis Dio;
li majstris pri l’ rigida kaj
ribela materio.

Jes, estas la virina korp'
la Kanto de l’Kantoj, certe.
Mirindaj strofoj estas ja
la membroj blanke, svelte.

Ho kia dia ideo 'stas
la kolo blanke klara,
sur kiu luliĝas la eta kap':
la ĉefa penso buklara!

Kaj pintas epigrame la
burĝonoj rozaj de l’ brusto;
nedireble min ravas tie la
cezur' de severa gusto.

Atestas mastron de l’plastik'
la koksparaleleco,
sub figfolio la parentez’,
jen ankaŭ bela peco.

Kaj ne abstrakta penspoem'!
Ĝi
havas karnon, ripojn,
manojn, piedojn; ridas kaj
eĉ kisas belrimaj lipoj.

Jen spiras vera poezi'!
Kaj ĉiu turno ĉarmas.
Surfrunte la kanton la sigel'
de l’perfekteco garnas.

Laŭdkanti mi volas vin, Sinjor',
kaj preĝe en polvo mi kuŝas!
Ni apud vi, ĉiela poet',
nur dilettante fuŝas.

En grandiozo de via Kant',
Sinjor', mi enprofundiĝas;
la tagon kune kun la nokt'
al ĝia studo dediĉas.

Jes, tage‑nokte mi studas ĝin,
por tempon ne perdi ne paŭzas.
Kiel al mi la gamboj magras jam!
La multa studo ĝin kaŭzas.

(«Nachlese» 12; K.K.)

Sed por fariĝi, kiel li ambiciis, «la helena poeto de la karno», mankis al li esenca kondiĉo, la sano. Ekde 1848 mjela atrofio atakis lin, kaj iom post iom reduktis lin al la mizera stato de vivanta enterigito. La korpo fine fariĝis tiel senhelpa kaj suferanta, ke li devis resti kuŝe sur amaso de kvar matracoj, malantaŭi verda ekranego: tio estis la «Matratzengruft», la matraca sepulto, de kies fundo la poeto verkis eble siajn plej admirindajn poemojn, la «Romanceron». Ĉar lia menso gardis ĝis la fino plenan klarecon. Lin vizitadis kelkaj amikinoj kaj amikoj; mi rakontis aliloke [71], kiel grafino Kalergis volis lin vidi, kaj kio rezultis el la intervidiĝo; alian tagon venis Berlioz, kaj Heine akceptis lin per jena ŝerco: «Ho Berlioz, vi vizitas min: vi ĉiam estis originalulo!» Li aŭskultis sian amikon Aleksandron Weil kanti al li malnovajn sinagogajn melodiojn; li ŝercis kun siaj vizitantinoj—kun Princino della Rocca li babilis pri sia «moribondage» [72]; al grafino Jaubert li rakontis: «Ĉi‑nokte mi havis teruran krizon, kiun mi kredis la lasta. Julieta alkuris, kaptis miajn manojn, revarmigis, karesis ilin; ŝi ploregis kaj tra ŝiaj ĝemoj mi aŭdis ŝin ripeti: 'Ne, Henriko, ne, tion vi ne faros al mi, vi ne mortos! Vi havos kompaton! Mi jam perdis mian papagon ĉi‑matene! Se ankaŭ vi mortus, mi estus tro malfeliĉa!' Tio estis ordono, ĉu ne? Mi obeis, mi vivis plu; vi komprenas, amikino mia, kiam oni prezentas al mi bonajn motivojn . . .» Sed precipe li verkis poemojn kaj diktis ilin al Weil. Plejofte estas Matilda, kiu preterpasas tra liaj versoj, tiom angorigas lin la penso delasi ŝin senhelpa kaj senmova:

. . .
Edzino kaj infan' por mi,
se glutos min ombr‑imperi',
ŝi iĝos ja orfino kaj vidvin'!
Mi en ĉi mondo lasos sola ŝin,
virin‑infanon, kiu je mi fidis,
ĉe l’kor' senzorge kaj fidele sidis.

Angeloj en ĉiela glor',
aŭskultu pri l’petega plor':
ho ŝirmu, se mi tomben falos
jam, virinjon, kiun vartis mia am'!
Al vi similan gardu! Ŝirmo ŝilda
vi estu al povrulinet' Matilda!

(«Romancero 11» 'Lazarus', 15.; K.K.)

Aŭ:

Ne logas min la kamp' ĉiela,
la paradiza land' spirita:
ne estas tie dam' pli bela
ol la surtere jam trovita.

Anĝel' plej fajna, ŝveba, al mi
l'edzinon ja ne anstataŭus;
kaj sur la nub' sidante psalmi —
la veran ĝuon nur kvazaŭus. . .

Ne ĝenas min la mondmalsano,
ĉar nur malofte mi eliras;
kaj en pantofloj, en dormkaftano
hejmsidi ĉe l' edzin' deziras.

Ĉe ŝi min lasu! Se ŝi klaĉas,
la sorb' de l' voĉnuzik' miela
animon mian rave plaĉas.
Kaj la rigard' honest‑fidela!

Sinjor' , nur sanon kaj refoje
monon mi petas! Lasu do
plu multajn tagojn vivi ĝoje
ĉe la edzin' en statu quo. [73]

(«Zum Lazarus» 11; K.K.)

Sed la sanon Jehovo rifuzis al li. «Estas por mi granda konsolo neniam perdi la fadenon de mia penso; mia korpo suferas grandajn turmentojn, sed mia animo restas glata kiel spegulo. . . Du konsoloj restas al mi: mia edzino franca kaj mia muzo germana. [74] » Kaj tiu germana muzo iafoje elvokis por li malnovajn bildojn:

Blonda junulin' vi estis, tre germane
virta, linda, frida—mi atendis vane,
kiam sin malfermos fine via koro
kaj elvergos tiam ondojn da fervoro,

da entuziasmo por ĉi altaj sentoj,
kion ja malŝatas prozo kaj prudentoj,
sed por ki’ la noblaj, la belaj, la bonaj
revas kaj suferas, ĝis korsang' sindonaj.

Sur la Rejna bordo kun montet' vinbera
ni promenis iam, jes, en tag' somera;
sub ridanta suno, kvazaŭ amindumoj,
el la florkalikoj elŝvebis parfumoj.

La purpurdiantoj kaj la rozoj sendis
al ni ruĝajn kisojn, kies flam' ascendis.
En la plej humila lekanteto ŝajne
unu ideala viv' ekfloris fajne.

Tamen vi kviete paŝis apud mi,
robo blanksatena, deco kaj graci',
kvazaŭ knabinbilda pentro de Netscher': [75]
en korset', koreto kiel glacier'.

(«Zum Lazarus», 6)

Tamen en ĉi tiuj teruraj monatoj, la sorto rezervis al li du lastajn ĝojojn. Unu tagon, li ricevis kompatantan leteron de Amalia, post tridek jaroj da silento. Li tuj respondis per jena poemo:

Al mi kiel subita brilo fulma
en nokt‑abism' estis via letero.
Ĝi montris—klar' blindiga! – kiel funda,
kiel profunde hidas ĉi mizero.

De simpati' vin trafis do l' influo,
vin mem, kiu en mia viv' dezerta
silente staris nur kiel statuo
marmore bela kaj marmor‑inerta.

Aĥ! kiom malfeliĉi do mi devas!
ke eĉ ĉi tiu nun paroli ekas,
ŝiaj okuloj nun per larmoj krevas
kaj tiun ŝtonon la kompato vekas!

Kion mi vidis, ah! tremigis min.
Ankaŭ vi mem, kompatu min, ho Dio!
Ripozon al mi donu—por la fin'
de tiu ĉi terura tragedio!

(«Zum Lazarus», 11)

Kaj, dua favoro, unu posttagmezon eniris lian ĉambron, alportante al li muzikfoliojn senditajn de alilanda admiranto, unu juna Germanino, bluaj okuloj kaj blondaj harplektaĵoj, Eliza de Krinitz (kiu poste verkis sub la pseŭdonimo Camille Selden); unu el tiuj idiliaj knabinoj, kun sentimentala koreto, plena de lunklaro kaj de stulteta naiveco, pri kiuj Heine neniam ĉesis sopiri. Ĉe la litflanko de la agonianto ŝi alportis sian gracion kaj mildecon, kaj por ŝi, kiun Heine kromnomis «Muŝo», li per siaj duonparalizitaj fingroj pene krajonaĉis kelkajn versojn. Kiel Bettina apud la maljuna Goethe, kiel Abigag apud la maljuna David, ŝi prilumis la lastajn tagojn de Heine per tiu nova am‑iluzio.

Kaj nun li dormas en la eterna paco, kiun li tiel kare pagis. Li ripozas, laŭ sia lasta volo, en la Pariza tombejo de Montmartre, ne malproksime de siaj amikoj Hektoro Berlioz kaj Teofilo Gautier; lia Matilda venis retrovi lin, 27 jarojn poste, kaj ŝia ĉeesto estas tie indikita per la probable sola germana vorto, kiun ŝi komprenis: «Frau Heine». La marmora monumento surportas buston de la poeto, skulptitan de Hasselriis; nenia religia signo sube, krom la helena simbolo de la animsenmorteco, la papilio. Sur la tri randoj de la florumkavo estas gravuritaj la tri strofoj de unu el la lastaj poemoj de Heine,

KIE?

Kie de la migrolaco
Estos lasta ripozej'?
Ĉu sub palmoj en Sudlando,
Sub tilioj apud Rejn'?

Ĉu min ie en dezerto
Enterigos fremda man'?
Aŭ ripozos en la sablo
Mi ĉe mar' aŭ ocean'?

Ajne! Tie min envolvos
Di‑ĉielo, kiel ĉi,
Kaj, mortlampoj, ank' la steloj
Nokte pendos super mi.

(Vermischte Gedichte, 1)

Oni rakontas, ke dum longaj jaroj pia mano demetis ĉiusemajne freŝan bukedon da violoj sur lian tombon; ankoraŭ nun tiu estas regule prizorgata kaj ofte ornamata per ruĝaj floroj—mi ne povis ekscii laŭ kies ordono. Je mia lasta vizito, mi vidis halti antaŭ ĝi du junajn Italinojn, kaj iom poste unu anglan mezaĝulinon: kortuŝa omaĝo de virinaj koroj al tiu, kiu tiel bele ilin prikantis. . .

[Notoj]

62  Tiu ĉi eseo estis prelegita, sub pli mallonga formo, en la Somera Universitato de la Majenca Universala Kongreso, 1958.

63  Komparu jenan rimarkon de nuntempa politika ĵurnalisto: «Dum la tuta 19a jarcento la loĝantoj de Rejnlando sentis la ĉeeston kaj regadon de la Prusoj kiel malamikan okupadon: oni ne povas kompreni, en ĉi tiu dua parto de la 20a, la sintenon kaj la politikon de Adenaŭer, se oni ne vidas en ĝi la tradician opozicion al tiu ekstera ekposedo.»

64  Ĉar ne ĉiuj miaj legantoj havis la okazon viziti en Frankfurto la Taunus‑Anlage, mi iom priskribos tiun memoraĵon: sur masonita piedestalo—de kiu unu flanko surhavas bronzan medalionon kun la profilo de la poeto kaj liaj nomoj, staras du personoj nudaj: unu junulo en danca pozo, kun la du brakoj etenditaj kaj la kruroj disĵetitaj por salto—sed la busto kontraŭdiras la movon de la streĉitaj piedpintoj per ia egipteska kontraposto—kaj sidanta junulino kun deturnita kapo: ambaŭ simbolas la esencon de la poezio de Heine, la viran elanon kaj la virinan rifuziĝon. —Ni notu por la amatoroj de esceptaĵoj, ke tiu ĉefverko ne malhelpis G. Kolbe ricevi kaj akcepti plurajn mendojn de la nazia reĝimo.

65  El tiu volumo venas la cititaj poemoj; mi montras per K.K. tiujn, kiujn tradukis Kalocsay; la ceteraj estas miaj.

66  «Dia Regno», 1972, p. 1577.

67  Apud la brila traduko de Kalocsay, tiu, tre malnova (1896!) de A. Kofman meritas almenaŭ mencion:

Ho suno, kolombo, violo, lili',
Mi amis vin multe, per granda pasi'.
Sed nun mi adoras nur unu juvelon,
La belan, fajrhelan, ĉielan anĝelon
Ŝi estas al mi nun pli kara ol vi,
Ol suno, kolombo, violo, lili'.

68  Laŭ prakutimo nord‑eŭropa, oni enterigis la memmortigintojn ekster la sanktigita tombejo; sed Heine ŝajne konfuzis kun la sorĉistinoj, kiujn oni enterigis sub vojkruciĝo, kun paliso tra la koro, pro timo, ke ili reaperu.

69  «Memorlibro», p. 174.

70  Aŭtoritata difino de Grosjean‑Maupin: neprofitama malprudulino.

71  Vd «Eseoj I.—Beletro», p. 130 k.skv.

72  Heine vortludis france: la «arivaudage» estas speco de subtilsprita flirto; «moribond» signifas «mortanta»; lia «moribondage» estis la spritado pri sia mortonteco.

73  statu quo: en la sama stato kiel antaŭe (latine).

74  Letero al lia eldonisto, Julius Campe, Septembro 1852.

75  Caspar Netscher, nederlanda pentristo, influita de la franca Mignard.


FONTO: Waringhien, Gaston. "Heine kaj la Amo," en Kaj la Ceter’—Nur Literaturo: Eseoj V (Antverpeno; La Laguna: tk / Stafeto, 1983), p. 295-320.


Heinrich Heine: “Ein Fichtenbaum steht einsam” / “En nord’ unu pino en solo”

"Ideoj" de Heinrich Heine, tradukis Leopold Einstein

Heinrich Heine en Esperanto

Gaston Waringhien pri Proverboj

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

Heinrich Heine: Selected Bibliography

Heinrich Heine: “Ein Fichtenbaum steht einsam” (The Lonely Fir Tree), with links


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 November 2007

Site ©1999-2009 Ralph Dumain