Inter Japanaj Kamparanoj

LETERO TRIDEK SESA
Al K-do K. B., Nederlando
Jamaŝiro-maĉi, 14-5-1937.

Via letero atingis min en urbeto, situanta proksime de I' Japana Maro (Tokio troviĝas ĉe la Pacifiko), k en la domo de esperantisto, ĉe kiu mi estas gasto (paganta). Mia gastiganto estas budaisto k eldonis en nia lingvo broŝuron kun titolo " Budao ". Jam en la jaro 1933 mi legis tiun verketon, k malgraŭ tio, ke la lingvo estas ne ĉiam korekta k kelkaj partoj ne facile kompreneblaj, tamen mi trovis ĝin interesa k diskoniginda. Laŭ tiu verketo, la budaismo esence estas sendia religio. Ŝakamunio, kiu estas konsiderata kiel la plej eminenta budao (1) k fondinto de la budaismo, neniam pretendis esti dio kiel Jezuo, aŭ peranto de dio kiel Mahometo. Sed en la budaismo, same kiel en ĉiuj aliaj religioj, la bonzoj perfidis la veran karakteron de la instruoj de Ŝakamunio k fariĝis la servistoj de potenculoj, ekspIuatistoj k parazitoj ĉiuspecaj...

Mi do nun loĝas en dometo, staranta meze en rizkampoj k povas observi la laboron de l' karparanoj. Ĝi postulas multe da atento, da zorgoj k eĉ da lerto. La kulturado de

(1) Budao signifas staton de homo, kiu atingis perfektan saĝon.

145

tritiko aŭ de terpomoj estas neniel komparinda kun tiu de rizo.

Ĉe la horizonto staras montaroj, surkovrataj per arboj k eĉ floroj, trairataj de riveroj k torentoj; en la urbeto estas varmaj fontoj k ekzistas komuna banejo, senpaga por la loĝantoj, kiuj pagas imposton al la urbo. Mi elspezas ĉi tie multe malpli ol en Tokio k intencas resti dum la tuta somero. Sed vintre ne estus al mi agrable loĝi ĉi tie, tial ke la domoj estas tute el ligno k havas tre maldikajn murojn. Verdire, ne estas muroj, sed ŝoveblaj vandoj, kiuj tute ne povas ŝirmi kontraŭ la malvarmo....... Kion vi legis pri Oomoto tio estas vera... Deguĉi, la gvidanto de tiu religia sekto, pretendas esti surtere vivanta dio k tia pretendo ne povas esti tolerata en Japanio; tial li sidas en malliberejo. Por ortodoksuloj nur la Tenno (Ĉiela Reĝo; en Eŭropo oni diras imperiestro, sed tio estas erara esprimo) estas la sola surtera, vivanta dio; en li enkorpiĝas la spirito de l' prauloj, de la tuta nacio — k tiel jam okazis ekde 2.596 jaroj per la sinsekvo de " tennoj " el la sama familio. Sincere dirite, mi ne trovas tiun kredon pli stultan, ol tiu

146

de entuziasmuloj, kiuj vidas savanton en la persono de Musolini, de Hitler, de Stalin k eĉ de Blum ! Almenaŭ la kulto por la " Tenno " estas tre diskreta. Tre malofte aperas lia portreto en la ĵurnaloj k nenie ĝi estas videbla. Dum en Sovetio la portreto de Stalin troviĝas en ĉiu loko k kelkaj estas vere gigantaj... Unuvorte, ekzistas multaj manieroj por elmontri malsaĝon. Inter tiuj manieroj la malpli malsaĝa ŝajnas al mi esti la plej diskreta...

Mi jam legis pri la konfliktoj k eĉ bataloj inter la diversaj partioj el Hispanio. Neniel mi estis mirigita pro tio: por starigi pacon en la mondo necesas ne nur, ke malaperu la naciismoj, sed ankaŭ la absolutismo el la spirito de l' homoj...

" S-ulo " k " S. R. " mi ne vidis jam de 5 monatoj, nur kelkajn eltranĉojn en kovertoj mi ricevis. Cetere, mi instrukciis, ke oni ne sendu al mi tiujn gazetojn; sed lastatempe mi nuligis mian instrukcion, tial ke estus al mi nun malpli malagrable esti forpelata ol en la unuaj semajnoj. Sed, ĉu tiaj legaĵoj alvenos al mi, tio estas demando ne respondebla nun.

Kun plezuro mi eksciis, ke vi renkontis bonan k amindan kunulinon. k tutkore mi deziras, ke vi ambaŭ trovu feliĉon en reciprokaj amo, helpemo k bonvolemo.

—> Enhavtabelo <—