Al la forironto

de

Emba

(pseŭdonimo de Imre Baranyai)

La vento flustras: Iu nun foriros
samkiel maja suno-brilo
silente iras for, se sur la kampoj
sub ruĝa flor’ jam ĉirpas grilo.
Sed l’ombra kverk’ ĝin postenkrias:
Mi scias, ke vi nun foriras.

Senbrue volas vi do nun foriri,
adiaŭ-flagojn vent' ne ŝiras,
sed maturigis ankaŭ do la suno
kaj tamen mute ĝi foriras,
ne tondras ĝi per fulma mano
kiel torenta uragano.

Vi iros kiel granda ĉefo staba
post venk' foriras el batalo
por serĉi iom da ripozo paca
en verda varmvetera valo,
kie gajritma birdotrilo
pri vento kantas en trankvilo.

Sed povas esti, ke trans mar’ muĝanta
ekserĉos vi batalojn novajn;
La fam’ ja flustras, ke la glavo via
malamas brakojn la senmovajn
kaj se skismiga ŝip’ proksime krozos,
mi scias, ke vi ne ripozos.

Vi estis batalanto batalanta,
ja vi ekbatis la tamburon
kaj via alarmkrio postsekvigis
majestan flago-inaŭguron,
Kaj sub la nova flag’ jen centoj
ariĝis fide en taĉmentoj.

Batalo-dekojn, -centojn vi traluktis
por alta idealo nia,
la kugloj malamikaj repuŝiĝis
de la purŝtala ŝildo via,
sed via lukt’ ne estis lukt’ detrua,
ĉi-lukto estis lukt’ konstrua.

La konstruita via fortikaĵo
ne estas ja kabano pajla,
la ŝtaltegmenton ĝian ne detruos
hurlanta uragano hajla:
Kontraŭ ĝin ŝtorm’ se surde ondas,
fieran flagon ĝi renkontas.

Sed vi ja scias, kara forironto,
ke laŭ la ordo de la mondo
embuskas ĉiam nigra mortabismo
apud la alta, brila monto
kaj fortan ŝipon sur la maro
inside segas la ondaro.

Kiam malfortaj estis viaj muroj,
kiujn por mondo vi konstruis,
kontraŭ la turojn ĝiajn makiavele
Mensogo, Tromp’ kaj Ŝtel’ ne bruis;
Sed la Senpov’ en solo putras
kaj apud Forto ĝi sin nutras.

Se vi foriras kaj tra valoj, montoj
vi iĝos mondvagulo sola,
amikoj de animo via estos
la birdoj, la zefiro mola,
kaj vokos vin la vastaj Foroj
kun ĉiam novaj florodoroj.

Se en arbaro flustra vi marŝados
apud kuranta rivereto
kaj super via kap’ migranta birdo
flugos en laca malkvieto
timante homan persekuton,
Akceptu de ĝi mian korsaluton.



Kvazaŭ antaŭvorton ni enmetis ĉi tiun poemon de K-do Emba; ĝi jam aperis en Sennacieca Revuo, 1937, dediĉe al K-do Lanti.


FONTO: Baranyai, Imre [Emba, pseŭdonimo]. “Al la Forironto,” en Leteroj de E. Lanti, de Eugène Lanti, kun antaŭparolo de G. Varingjen (Laroque: Broŝurservo de SAT, 1987), p. 11-12. [Represo de unua eldono: Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1940. 272 p.]


Emba” de Sándor Szathmári

Review (Recenzo): Emba, “Maria kaj la Grupo” de R. Dumain

Review: Imre Baranyai (Emba), “Maria and the Group” (“Maria kaj la Grupo”)
by R. Dumain

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Al forironto (Al E. Lanti) de Emba

Imre Baranyai (Emba) @ Ĝirafo

Hororo de Imre BARANYAI (Emba) Unikoda versio

Novjara penso de Imre BARANYAI (Emba)

EMBA (Emeriko Baranyai) 1902-1961

Ekzilo kaj azilo (poemaro) de Emba

Imre Baranyai - Vikipedio

Baranyai Imre (OLE)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 28 October 2009
Links updated 13 March 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain