Pri japana polico k cetero

I63

LETERO KVARDEKA
Al K-ino Rober
Jamaŝiro-maĉi 27-6-1937.

Alproksimiĝas la dato de l' SAT-Kongreso k, konsidere la grandan distancon, kiu apartigas min de Britio, nun mi pensas, ke venis la tempo por skribi kelkajn vortojn al la kunvenontaj sennaciistoj. Supozeble vi havas iom da intereso ekscii maldetale pri mia sorto, de kiam mi forlasis Eŭropon, t.e. antaŭ 8 monatoj. Sed, por ke vi komprenu ĝuste mian situacion ĉi tie, necesas, ke mi iomete rakontu en kiaj cirkonstancoj mi venis en Japanion. Nun mi havas la firman konvinkon, ke nur ia hazardo ebligis mian surlandiĝon en Jokohama. Mi klarigu: el Portugalio mi siatempe informis al Japana Eperanto lnstituto pri mia deziro viziti la Landon de l' Leviĝanta Suno k tie resti dum pli malpli longa tempo. Mi petis informojn pri vivkosto ktp. k klarigis, ke neniel mi intencas agiti politike, sed nur deziras helpi al la esp-a afero, se eblas. Responde mi ricevis leteron, per kiu mi estis informita pri la vivkondiĉoj k atentigita pri tio, ke mia "esperantista kariero estas bone konata de la Tokia Polico ". Unuvorte oni malkonsilis, ke mi venu. Tamen mi sciigis al J.E.I., ke tute ne ĝenos min la severa observado de l' polico, tial ke mi ne venos kun kaŝinda celo; ke mi nur deziras konatiĝi k se eble intimiĝi kun orienta popolo k sekve ke eĉ la polico iel povus helpi min en tio. Kaj samtempe mi informis la sinjorojn, ke mi ekvojaĝos komence de oktobro sur norvega varŝipo k atingos Kobeon fine de novembro. Mi ankaŭ donis adreson ĉe restanta poŝto en la urboj, kie la ŝipo haltos. Mi ricevis de J.E.I. Ieteron per kiu oni informis min, ke mi kompreneble trovos helpon de samideanoj ĉe mia alveno, sed ke la Instituto mem opiniis necesa informi la Policon pri mia vojaĝo, k pri la dato de mia alveno en Kobe. Nu, mi ja aĉetis en Lisbono bileton por veturi ĝis tiu urbo. Sed en Ŝanghai mi eksciis ke la ŝipo veturos unue al

164

Jokohama k nur poste al Kobe. Tio estas iel stranga, ĉar ĉi tiu lasta urbo kuŝas pli sude ol la unua, sed tiel estis. Ĉe tiu ekscio mi aranĝis kun la kapitano de l' ŝipo, ke mi finu la vojaĝon en Jokohama, kiu troviĝas proksime al Tokio. Tiel okazis. Post duonhora esploro de policistoj sur la ŝipo mi ricevis la necesan stampon sur mia pasporto, tiel ke s-ro Adam povis surlandiĝi. En Kobe la polico estis informita pri mia alveno k bone sciis, ke Adam k Lanti estas unu sama persono; sed tion ne sciis la policistoj el Jokohama, almenaŭ tiuj, kiuj venis sur la ŝipon. El la jarlibro de U. E. A. mi estis notinta la adreson de delegito en Jokohama k ĉe la hotelo mi telefonigis al tiu esp-isto. Post du horoj venis al mi ne la delegito, sed alia esp-isto, kiu tre ĝentile k helpeme bonvenigis la samideanon Adam. Al tiu bonveniganto mi petis, ke li telefonu al J.E.I. por informi pri mia alveno en Jokohama. Du-tri horoj poste venis el Tokio al Jokohama unu el la sekretarioj de J.E.I. Ankaŭ li estis afabla. tamen lia mieno estis kvazaŭ funebra, kompare kun tiu de la aliaj esp-istoj, kiuj vespere estis kunvenintaj por akcepti min t.e. s-ron Adam. Tiam nur la funebra mienulo sciis, ke mi estas Lanti!... Sed ne utilas, ke mi longe babilu pri tio. Nur mi diru, ke kvar tagojn post mia alveno en Tokio, mi havis la viziton de 4 policistoj, kiujn akompanis 2 interpretistoj, unu esp-isto (ĝuste tiu, kiu venis el Tokio al Jokohama renkonte al mi) k unu france parolanta. Dum pli ol du horoj mi estis demandata k ĉe la fino aŭdis, ke post du tagoj mi ricevos demandaron, kiun mi respondu skribe. Tiel okazis k finfine mi estis informata, ke mi ne devas havi rilatojn kun japanaj eks SAT- aŭ IPEl-anoj, nek kun iu ajn, kiu herezas politike. Verdire mi antaŭvidis tion, sed pensis, ke almenaŭ mi povos neŭtrale rilati kun neŭtraluloj. Sed kiam tiuj lastaj eksciiis, ke mi estas Lanti, tiam ili kvazaŭ forkuris de mi. Kvankam la hotelo Bunka, kie mi loĝis en Tokio, staras je 1-minuta paŝado de l' sidejo de J.E.I., tamen mi ne rilatis kun ties multnombraj vizitantoj. Okazis eĉ, ke unu el la esp-istoj, kiu estis al mi tre afabla ĉe mia alveno, forflankeniris ĉe mia

165

ekvido sur la trotuaro, kie hazarde mi marŝis renkonte al li. Multajn similajn faktojn mi povus mencii por pravigi mian konjekton, ke, se mi veturus al Kobe, la tiea polico ne permesus mian elŝipiĝon. Mia neantaŭvidita surlandiĝo en Jokohama havis kiel rezulton, ke la polico vidis en tio ruzaĵon, artifikon miaflanke k tial mi kredeble fariĝis pli suspektinda ol eĉ antaŭe...

Inter la neŭtraluloj troviĝis tamen unu kiu kuraĝis ekinterrilati kun mi. Eksciinte pri mia ĉeesto en Tokio, S-ro Takeuĉi Tookiĉi venis al mi el sia tre malproksima provinco k proponis, ke li estu mia gastiganto dum kelkaj monatoj. Li faris pli: li vizitis la esp-an fakon ĉe la centra policejo k tie klarigis, ke en sia malgranda urbo li estas la sola esp-isto, ke tie neniu parolas fremdan lingvon k sekve, ke ne ekzistas ebloj, por ke mi povu infekti iun per herezo. La argumentado, estis ne rebatebla k s-ro Takeuĉi ricevis la deklaron, ke nenio malagrabla okazos al li pro mia nura ĉeesto en lia hejmo. (Notinde: la Polico rajtas aresti k malliberigi japanon dum 29 tagoj sen ia klarigo pri la motivo). Tial mi loĝas nun en ligna dometo, izole staranta meze de rizkampoj. Dum la unua semajno de mia ĉeesto ĉi tie policistoj venis ĉiutage unu aŭ du fojojn por ekscii, kie mi estas, kion mi faras ktp. Ili plie observis en la ĉirkaŭaĵo por ekscii, ĉu misteraj homoj ne vizitas min. Kaj nun la situacio estas jena: interkonsentite kun mia gastiganto k la Polico, kiam mi foriras por viziti unu el la apudaj urboj, tiam la ĉi tiea Polico estas unue informata pri mia foriro k ĝi siavice informas telefone la policon de l' koncerna urbo vizitota. Sed la observado super mi estas farata diskrete k ĝi tute ne ĝenas min.

Mia nura ĉeesto en ĉi tiu provinca regiono havis almenaŭ bonan efikon rilate al la diskonigo de esp-o. Aperis unue artikolo en la ĉiutaga regiona ĵurnalo pri mi k mia gastiganto kun jena titolo: Du internaciaj stranguloj renkontiĝis k kun jenaj subtitoloj: Orientulo k Okcidentulo interkompreniĝas per esp-o. S-ro Lanti verkis plurajn librojn en tiu lingvo. La artikolo estas malicete verkita k mia gastiganto konjektas, ke la polico mem donis la informojn al la ĵurnalo. Estas en

166

ĝi ja menciite, ke mi ricevas pension de la franca ŝtato ktp. k la portreto, kiu ilustras la artikolon estas pligrandigita foto pasporta, kiun havas la polico. La apero de tiu artikolo havis kiel sekvon, ke regiona korespondanto de granda ĵurnalo el Osaka venis por intervjui min. Li eĉ estis akompanata de fotisto k du tagoj poste aperis denove artikolo, en kiu esp-o estas menciita k ĝia signifo substrekita. Sed en tiu artikolo mi estas nomata Adam !..

Kiel vi povos konkludi mem, estis tute vana mia provo kvazaŭ mortigi Lanti-n. Cetere nun ne estus al mi tiel malagrable esti forpelata, kiel estus ĉe la unuaj semajnoj de mia alveno. Kvankam mi deziras resti ankoraŭ dum pli malpli longa tempo, laŭ la cirkonstancoj, tamen mi ne plu estas tiel retenema, kiel ĉe la komenco. Tial volonte mi ricevos la bultenon de la Frakcio k ĉion ajn, kio povas tiurilate utili al mi por havi ĝustan rigardon super nia afero.

Kredeble mi tro parolis pri mi mem k estus preferinde tuj priparoli la Frakcian aferon. Lastatempe mi pensis, ke la 3.000 ekz-oj de la Manifesto estos baldaŭ elĉerpitaj k ke ni ne plu havos propagandan materialon. Tamen mi pensas, ke dua eldono de tiu broŝuro ne estas nun oportuna. Tial mi planis verki 30-40 paĝan broŝuron kun jena titolo: La Fiasko de la Internaciismo. Se mi estus certa, ke nia Frakcio posedas la rimedojn por la eldono de tia broŝuro, tiam mi ekverkus. Sed la valor-reduktiĝo de l franko k la ĉi tiea plialtiĝo de l' vivkostoj ne ebligas, ke mi mem monoferu por nia afero. Tial ĝis nun mi ne havis la kuraĝon verki, pensante, ke eble mi vane laborus. Sed okaze de la Frakci-kunsido en Roterdam vi eble povos pridiskuti tiun aferon k se vidiĝos la eblo pri eldono, tiam mi certe surpaperigos ideojn, kiuj trude naskiĝis en mia cerbo pri la problemo internaciismo-sennaciismo.

Tial ke mi ne estas informita pri via laboro dum la interkongresa jaro, mi do ne povas kritiki nek gratuli. Sed mi ne dubas, ke vi faris vian eblon k havas trankvila la konscien

167

con. Kredeble la rezulto atingita ne estas granda. Pro tio vi tamen ne malkuraĝiĝu. Pensu, ke la sennaciistoj estas pioniroj inter pioniroj. La unua pionireco estas la poresp-a k neniam forgesu, ke la sennaciismo estus ridinda utopiaĵo sen esp-o. La nacilingva propagando por nia ismo estas pravigebla nur en tiu senco, ke ĝi povas instigi homojn lerni esp-on, se ilin logis la ideo pri sennaciismo. Ĉu mi bezonas diri, ke, de kiam mi forlasis Francion, de tiam ĉiutage mi koliziis kun la lingvaj baroj ? Ili ja estas io tre konkreta, vere terura. En Japanio mi relative facile sennaciecigis mian palaton k kutimĝis al la vivkondiĉoj; nun mi ne sentus min fremda ĉi tie, se ne estus tiu terura lingva apartigilo. Kaj eĉ kiam oni sukcesis akiri la kelkajn lingvajn elementojn, kiuj ebligas elturniĝi ĉe hotelo, restoracio aŭ fervojo, tio tute ne signifas, ke forfalis la lingvaj baroj. Pri tio mi nun ĉiutage spertas kun mia gastiganto. Li ja nur supraĵe konas nian lingvon; li ne sufiĉe praktikis ĝin lege, skribe k aŭde por povi tuj ekkapti diversajn nuancojn de parolo. Sekve eĉ inter ni ambaŭ ne tute forfalis la lingva baro. Estas do la nepra devo de ĉiu serioza sennaciisto ellerni esp-on, finakiri la kapablon pensi rekte en la sennacieca lingvo k ne kvazaŭ traduki el sia gepatra. Por labori trafe k celkonscie al la sennaciigo de I' mondo ni devas unue sennaciecigi nian propran menson, nian memon. Kaj ni devas neniam forgesi, ke ni portas en ni naciecajn bacilojn... Mi estas konvinkita, ke daŭra paco ne ekzistos en la mondo tiom longe, kiom ekzistos nacioj, suverenaj unuoj. Sed eĉ se jam ekzistus mondregno, tio tamen ne certigus pacon inter la homoj. Necesas plie, ke ilian spiriton ne plu regu absolutismo. La okazintaĵoj en Sovetio k Katalunio (1 ) liveras bedaŭrinde tro freŝajn k sangajn argumentojn por pravigi mian aserton; sekve, mi ne bezonas insisti. En nia

(l) La verkinto interalie aludas la murdon, fare de anoj de la rusa G.P.U., al la membroj el Liberecana Junalaro Barcelona. Tiam en Hispanio tiu organizo estis la sola, kiu publike protestis kontraŭ la procesoj en Moskvo, kie estis mortkondamnitaj, pro opozicio al Stalin, malnovaj bolŝevistoj, kunuloj de Lenin. (Kompil.).

168

propagando ni ĉiam estu toleremaj k komprenemaj. Neniam ni forgesu, ke homoj, kies spirito estas en iu tempo sub la influo de religia, patriota aŭ partia pasio, ne povas tiam kompreni niajn argumentojn. Ili estas en simila stato kiel tiu de ebriulo. Por komprenigi al ebriulo, ke la drinkado estas malbona por la sano, necesas atendi la senebriiĝon k la kapdolorojn, kiuj sekvas. Estus malsaĝe, se abstinulo drinkus, por havi la oportunon alpropagandi drinkemulojn. Same malsaĝe agus sennaciisto, se li memvole partoprenus en bataloj kun internaciismaj celoj, aŭ internaciismaj konsideroj. Ĉiu probatalu sian popran batalon. Sennaciistoj konsentu oferi sian vivon nur pro sennaciisma celo. En la nuna epoko la vivo de unu sola sennaciisto konscia estas pli valora ol tiu de 10.000 internaciistoj. Ĉiu do plenumu sian apartan taskon. Se la grandega plimulto da homoj elektis malĝustan direkton, tio ne sufiĉas, por ke ni sekvu ilin. Ni havas la firman konvinkon, ke, se ĉiu homo funde lernus esp-on, senigus sian menson je nacieco k absolutemo, en tia kazo paco k harmonio povus regi sur la tero. Kiu penadis tiucele k sukcesis, tiu ne havas respondecon en la fiaskoj de ĉiuj klopodoj faritaj por pacigi la mondon. Tiuj respondecas, kiuj elektis malĝustan direkton k ne penadis akiri mem spiritostaton de mondcivitano.

Karaj Gekamaradoj ! mi ne volas fini ĉi tiun leteron ne dirinte, ke mia sola ĝojo dum mia senhejma, vagada vivo estas la penso, ke en la plej diversaj mondpartoj mi havas amikojn, samideanojn. Kaj nun, paŝante malsupren sur la deklivaĵo de l' vivo, mi tre klare vidas, ke la plej valoraj tagoj el mia ekzisto estis tiuj, kiujn mi povis plenigi per utila, sindona laboro. Ne laciĝu en via malfacila tasko k ne malkuraĝiĝu, se vi ne tuj povas rikolti el la grajnoj dissemitaj. Per la penso mi estos kun vi en Roterdamo.

—> Enhavtabelo <—