Konscienco kaj percxiarimedeco

Konscienco kaj percxiarimedeco

71

LETERO DEK DUA

Al K-do J. V. M., Amsterdamo
Parizo, 18-9-1932.
Rilate al via situacio en la Kompartio, mi simple notas, ke ĝi konfirmas miajn dirojn en letero de la 25a de marto. Kredu, ke mi ŝatus esti tiam erarinta. Konsilon pri via sinteno en tia afero mi ne donos. Obeu vian konsciencon. Almenaŭ kredu, ke oni tute ne povas starigi estonthavan movadon, ignorante moraIajn principojn. Mi tamen konsentas, ke en eksterordinara okazo iu honesta homo klel Lenin, ekzemple, mensogu, se tion postulas la cirkonstanco, por doni la venkon al la revolucio. Sed mensogado, kalumniado k la perĉiarimedeco aplikata ĝenerale k grandskale de Komintern ne kondukas la proletaron al vera emancipiĝo. Tia agmaniero simpIe heIpas nun aI starigo de nova privilegiita klaso (la burokrataro) en sovetio mem. Nu, mi nur asertas k ne pruvas. Memoru tamen mian diron k post kelkaj jaroj vi mem povos decidi, ĉu mi malpravas aŭ ne; nur bone kaj atente observu la faktojn k la evoluon de la aferoj. Hieraŭ mi havis viziton de latvia K-do, kiu rakontis al mi jenon : lastatempe estis en Moskvo Delegitaro el usonaj negroj kun la celo paroladi tra tuta Sovetio pri la malbontraktado al la negroj en Usono. Tiuj K-doj estis tre mirigitaj k preskaŭ indignitaj, kiam tute neatendite oni sciigis al ill ke la projektitaj paroladoj ne povos okazi. Ili demandis kial, sed ne ricevis respondon. La afero tamen ŝajnas al mi facile klarigebla : Usono nun serĉas apogantojn por sia kontraŭ-japana politiko en Ĉinio k la tuta Pacifiko. Lastatempe duonoficialaj komunikoj aperis en la gazetaro pri intertraktoj de Usonaj kaj Sovetiaj gravuloj k pri eblo, ke baldaŭ la Sovetia regno estos oficiale agnoskata de Usono. Eble post pli mal-

72

pli longa tempo ni vidos aliancon inter la kapitalista Usono, k la... ŝtatkapitalista Sovetio (1)! Tiam Komintern rekomendos aŭ simple ordonos al la Usonaj komunistoj, ke ili partoprenu en la milito kontraŭ la japana imperialismo!!! Kaj tiu mia hipotezo klarigas, kial en la kontraŭmilita agitado de Komintern oni ĉiam parolas nur pri imperiaIisma milito k eĉ aprobas militon por nacia liberiĝo. La artifiko estas tre simpla k per ĝi oni povas "dialektike" , pravigi la partoprenon al ĉia ajn milito. Cetere tia politiko estas la natura konsekvenco de la Stalina vidpunkto pri eblo starigi sociaIismon en unu sola lando. Komprenu min bone ; mi skribas al vi tion nur por instigi vin observi k pripensi. Tion ja mi ne volus diri publike k eĉ tre deziras, ke la estonto montru, ke mia hipotezo estas erara (2).Kun SAT-aneca saluto de via

(1) Principe Lanti ne eraris, sed la alianciĝo okazis ne kun Usono, sed kun Francio. -- (Kompil.)
(2) La "estonto" tute pravigis la hipotezon de Lanti: ekzemple, en Francio la kompartio fariĝis patriota, ŝovinista. (Kompil.).

—> Enhavtabelo <—