9. - Lingvaj demandoj 5

56

LETERO NAUXA
profesoro Varingjen

En via recenzo pri la libro de Sturmer, vi mencias mian "malpravan " vidpunkton, rilate al la rolo k signifo de esp-o. Ne kredu, ke mi intencas polemiki kontraŭ vin pri tio. Tute ne ! Mi ja scias, ke ne mankas ŝajne bonaj argumentoj por montri mian "malpravon". Tamen mi restas ĉe la opinio, ke esp-o supervenkos la naciajn lingvojn, aŭ... neniam venkos, neniam ludos eĉ la rolon, kiun Zamenhof k la plimulto da esp-istoj difinis al la artefarita lingvo. Ne intencante longe argumentadi por surbazigi mian tezon, mi simple faros jenajn rimarkigojn kun la nura celo montri, ke mi ne tiel fantazias, kiel oni povas supozi ĉe unua ekpenso pri la temo.

Unue mi diru, ke la dezirindo aŭ nedezirindo, ĉu esp-o anstataŭos aŭ ne la naciajn lingvojn estas ekster la diskuto : niaj deziroj aŭ timoj estas tute sen influo en tiu afero, se ni utiligas k praktikadas esp-on. Kiu fakte timus, ke esp-o povus forpuŝi la karajn naciajn lingvojn, tiu devus nepre forlasi la esp-an movadon k provi mallerni nian lingvon. Oni do bonvolu pripensi jenon : se esp-o posedas la kvalitojn, kiujn ni atribuas al ĝi ; se post pli malpli longa tempo la uzado de nia lingvo ĝeneraliĝos ĉie en la mondo, tiam ŝajnas al mi neeviteble, ke la naciaj lingvoj tendencas pli k pli fariĝi duagradaj, rilate sian teknikan, literaturan, kulturan rolon. Aŭtoro preferos eldoni siajn verkojn en lingvo tutmonde konata de milionoj k centmilionoj da homoj. Famaj naciistaj verkistoj irlandaj (ekz. Jets (Yeats), la poeto) certe ne konsentos rezigni la anglalingvan verkadon, eĉ se iam la irlandaj naciistoj sukcesus revivigi la gaelan idiomon tra la tuta insulo. Estas natura deziro ĉe aŭtoro havi kiel eble plej vastan publikon. Ĉu mi estas tro pesimista, opiniante, ke veŝajne forpasos almenaŭ duonjarcento, antaŭ ol ĝeneraliĝos la uzado de esp-o? Ailiflanke, ĉu estas signo de troa fantaziemo antaŭ

57

vidi ke post tiu relative longa tempo la okazoj k rimedoj, por la homoj el ĉiuj kontinentoj alproksimiĝu k interrilatiĝu, fariĝos neimageble pli oftaj k pli oportunaj ol ili estas nun inter diversaj provincanoj en iu ajn nacio? Se ne estas tro malsaĝe havi tian opinion, ŝajnas al mi, ke la danĝero pri disdialektiĝo estus reala, nur se, per mi ne scias kia miraklo, nia lingvo tuj estus alprenata k uzata. Unuvorte mi bazas mian opinion sur tiuj konsideroj, ke esp-o finvenkos nur post longa tempo, k ke tiam la nunaj kaŭzoj pri disdialektiĝo ne plu ekzistos.

Mi jam diris sufiĉe por ke vi sciu, ke mi ne estas tiel fantaziema, kiel oni povus kredi ĉe la legado de via diro pri la demando. Permesu tamen, ke mi aldiru ankoraŭ kelkajn vortojn pri mia propra sperto ĉiutaga. Esperanto estas mia hejma lingvo; per ĝi mi ĝenerale esprimas miajn pensojn pli facile ol per la franca lingvo. Kaj tia konstato naskis ĉe mi la esperon, ke estonte pli k pli da homoj akiros la saman sperton. Se inter ili troviĝos geniaj verkistoj -- kiaj ankoraŭ ne ekzistas en nia movado tiam nia lingvo ricevos nedetrueblan fundamenton, sur kiu elkreskos mondliteraturo, kapabla forpuŝi duarangen la naciajn lingvojn k eĉ iom post iom entombigi ilin... Kaj se mi fantazias, oni bonvolu pardoni tiun tute sendanĝeran manion. Nia mondo eble: estus multe pli vasta, vigla k firma se ĉuj nunaj esperantanoj fariĝus veraj, ĝisostaj esperantistoj, t. e. homoj ĉe kiuj la artefarita lingvo fariĝis viva, fariĝis la hejma, la preferata esprimilo... Kun sennacieca saluto (1).

(I) Ĉi tiu letero aperis en " Literatura Mondo " n-o de aŭg. - okt. I935. Laŭ la peto de prof. V. ni almetis la tekston pridiskutitan de Lanti: " demando, ĉu E. iutage anstataŭos plene la naciajn Lingvojn estas aludita en tiuj ĉi notoj, kun referenco al L., kiu unue elmetis ĝin. Mi ne kredas tion ebla, nek precipe dezirinda: la ekzemplo de la latina lingvo disdialektiĝinta en la romana imperio, k tiu de la angla lingvo, kiu komencas alpreni en Usono aspekton pli k pli distingan disde tiu, kiun ĝi konservas en Anglujo, pruvas, ke lingvo ĉiutage uzata en la vulgara vivo ne povas evolui unudirekte sur iom vasta teritorio... " ( Komp.)

 

—> Enhavtabelo <—