54. Impresoj pri la Vivo en Sidnejo

22I

LETER0 KVINDEK KVARA
Al Parizaj Gek-doj
Sidnejo, 1-2-1938.

Mia ŝato al la aŭstralia vivmaniero ne kreskis kun la tempo. Sed mi vere miras, ke en lando, kie la laboristoj ricevas relative altan salajron, tamen la vivnecesaĵoj ne estas tre multkostaj. Mi havas ĉambron ĉe privatulo k ne pagas por ĝi pli kare ol en Osaka ĉe hotelo. En Sidnejo, kvalifikita laboristo fraŭla - k sobra - povas ŝpari el sia semajna enspezo 4 funtojn. Se la franca mono ne estus -perdinta pli ol la duonon de sia valoro, mi ĉi tie povus vivi tute senzorge, rilate elspezojn. Sed tio ne signifas, ke mi havus komfortan, agrablan, ŝatindan vivon. Ŝajne aŭstraIoj ne havas senton pri vera komforto, pri delikato k arto. En restoracioj la benkoj aŭ seĝoj estas tiel angulecaj k nekonformaj al sia destino, ke mi ĉiam havas la impreson pri io provizora, piknikeca (1). Kaj ĉe malgrandaj tabloj sidas duoble pli da gastoj ol konvenas. Plie, la spiritostato de la gekelneroj ŝajnas esti tia, ke la klientoj devas komplezi al la servistoj k ne inverse. Ne ĉiam oni dankas al vi ĉe pago de la konto; k se tamen aŭdiĝas danka vorto, tiam la mieno de I' dankant(in)o k lia aŭ ŝia voĉtono impresas kvazaŭ oni aŭdus : forkuru ! cin mi sufiĉe vidis... Kia kontrasto kun la ĝentilo, de I' japanaj geservistoj ! Sed kio estas Preskaŭ naŭza, tio estas la spektaklo, kiun oni povas observi en la biertrinkejoj. Tie la klientoj ne sidas, sed staras antaŭ alta U-literforma, vendotablo, kies aspekto donas la impreson de barikado, malantaŭ kiu ŝirmas sin gekelneroj. Kaj ĉi tiuj lastaj klopodegas plenigi glasojn, kiujn ili kvazaŭ ĵetas al atakantoj, Tamen necesas, ke la soifantoj metu Moneron sur la tablon, antaŭ ol ricevi la menditan glason...

(1) Pikniko: surkampara manĝo.

222

La virinoj tamen ne staras. Ili ĝenerale sidas en ia " ripozejo ", kiu komunikas kun la vendotablo per aperturo, kie la soifantinoj povas mendi k ricevi glasojn, kiujn ill mem kunportas al tablo. Verdire la spektaklo videbla en tiuj virintrinkejoj ne estas pli ŝatinda ol tiu en la ejoj por viroj. Ĝenerale la metiistoj finas la laboron je la 17-a. Kaj laŭ-leĝe tiaj trinkejoj restas malfermaj nur ĝis la 18-a. Dum unu horo oni tiam povas vidi ĉirkaŭe la vendotablo plurvican amason da drinkuloj, kiuj englutas glason post glaso. Tia spektaklo donas al mi la impreson de grego ĉirkaŭ grandega trogo. Post la ŝloso de I' pordoj, tiam sur la trotuaro vidiĝas geebriuloj, kiuj zigzage k ŝancelige paŝadas; dum aliaj simple eksidis sur la sojlaj ŝtupoj de I' drinkejoj. Sed estas rimarkinde, ke ĝenerale la ĉi tieaj gedrinkuloj ne estas bruemaj, insultemaj aŭ kverelemaj. Ili ridetas stulte k aspektas kontente. En Sidnejo la klimato estas proksimume la sama kiel en Lisbono. Malgraŭ tio, la pordoj de l' biertrinkejoj estas nur iom malfermaj ; rimeno, haltige al ferma risorto, tenas ilin en tia stato. Aŭstraloj ŝajne ne trinkas, sed konscie drinkas k tiucele sin kaŝas. Nenie estas trovebla loko, kie en plenaero oni side povus komforte k malrapide gustumi glaseton, legante ĵurnalon aŭ observante la gepreterirantojn... Estas same kiel en Londono, iu povus rimarkigi. Fulmotondro ! jes ja, tia stulta vivaranĝo estas importita el Britio, sed tie la klimato povas iel pravigi tian enfermiĝemon, neniel Ĉi tie...

Ne nur ĉio estas senkomforta k malbela en restoracioj k kafejoj, sed la manĝaĵjoj estas nebongustaj, malbone preparitaj. Kun la manĝaĵoj oni ĝenerale trinkas teon, kelkfoje kafon. Ordinare sur la tablo staras ujo, en kiu troviĝas pulvorigita sukero. Sed mankas kulero en la sukerujo; ĉiu prenas per sia aparta kulero malseka, tiel ke formiĝas en la ujo flavaj buletoj, kiuj nepre pensigas pri... Nemalofte mi sentas naŭzon en Sidnejaj manĝejoj. La ĉi tiea popolo ne havas la palaton edukita ; sed ilia intelekto ankaŭ restas senkultura. Sufiĉas trarigardi ĵurnalon por

223

konvinkiĝi pri tio. Ili estas grandformataj, iluistritaj k multpaĝaj, sed ilia enhavo konsistas ĉefe el infanecaj malgravaĵoj, el raportoj pri sporto, vetkuradoj, loterio, k el reklamoj. En 24-folia ĵurnalo, troviĝas apenaŭ unu paĝo leginda. Kio vere karakterizas la menson de aŭstraloj, tio estas ilia ludpasio. La ŝtato mem organizas Ioteriojn k ĉiusemajne okazas du aŭ tri lotumoj. Kaj ĉiutage oni povas vetludi pri ĉeval- aŭ hundokuradoj. Ĉiu ĵurnalo (ankaŭ la t. n. laborista " The Labor Daily ") havas suplementon, kiu estas tute dediĉita al vetkuradoj. Tian suplementon oni vidas preskaŭ en ĉies manoj k ĝi certe estas la plej ŝatata legaĵo de aŭstraloj ĝenerale. Sabate posttagmeze k dimanĉe dum la tuta tago la poŝto ne funkcias. Dimanĉe la drinkejoj, teatroj k kinejoj estas fermaj. Tiam la urbo aspektus preskaŭ dezertite, se muzikistaroj de la Savarmeo ne aŭdigus sin tra la stratoj. Tiu institucio tre prosperas ĉi tie. Cetere ĝi estas tutmonda organizo; en Japanio ankaŭ mi vidis ĝiajn konstruojn k propagandon... Pli k pli mi emas kredi, ke ju pli stultaj estas la ideoj propagandataj, Ju pli krudaj k bruaj estas la agitrimedoj aplikataj, des pli da ŝancoj ekzistas por la sukceso de entrepreno. En la mezo de la urbo staras kelkaj 10-12 etaĝaj domoj, luksaj bankoj k grandaj magazenoj. Tie ĉio aspektas malbelstile sed brile k pure. En la antaŭurboj la domoj estas nur unuetaĝaj, unuformaj; la stratoj tie estas malpuraj k mi certigas, ke ĉio en la tuta urbo konkuras por malbeligi la vere belegan situon naturan, kiun konsistigas la multaj montetoj k la profunda fantaziforma golfo. Super ĝi estas konstruita grandega ponto pri kiu fieras la Sidnejanoj. Estas ja vere impona konstruo, kiu atestas pri la mirindaj akiraĵoj de I' tekniko ; sed ĝi ne povas veki artan emocion, kiel, ekzemple, faras kelkaj gotikaj katedraloj el la dektri aŭ dekkvara jarcento. Kvankam la klimato en Sidnejo estas agrabla; kvankam la vivkostoj ne superas mian elspez-povon, tamen mi ne kredas, ke mia kadavro putros ĉi tie - krom se mi baldaŭ furze aŭdigus la lastan, naŭze ridigan bruon...

—> Enhavtabelo <—