Unua -Migremo

17

Leteroj de E. Lanti

Letero Unua

Al S-ro K.S., Nag., Japanio
Jamaŝiro; 29-7-1937.
Estiminda Samcelano,

Pro viaj afablaj k kuraĝigaj vortoj, kiuj evidente fontas el pure Zamenhofa interideismo, bonvolu akcepti mian koran dankon. Per via letero vi donis al mi novan pruvon, ke vole nevole la esp-a movado estas io plia ol pure lingva. Kaj tiel devas esti por ke la artefarita, sennacieca lingvo povu venki en pli malpli fora estonto. Vi faris al mi demandojn, kies konvena pritrakto necesigus longan respondon. Ili eĉ povus esti la temo por ampleksa libro. Kelkfoje mi sentis la emon ekverki biografieton. Sed mi forlasis la ideon, tial ke plej ofte la konkludo de miaj pripensoj estas pesimisma : " Ne utilus... Vana laboro... Tiom malmulte da legantoj havas esp. librojn......" Tiel mi ofte monologis. Nu, ĉar hodiaŭ la vetero estas pluva, la kuloj malpli pikemaj ol kutime, mi volonte babilos kun vi skribe dum unu aŭ du horoj; eble pli, se dume ne aliiĝos mia nuna humoro. Kial mi forlasis Parizon, mian hejmon k venis Japanion? vi interalie demandas. Kiam mi mem faras al mi tiujn demandojn k pripensas la kialojn de mia migremo, tiam mi trovas ĉe la origino iun "kulpulon ", la instruiston de la vilaĝa lernejo en Normandio, kie mi naskiĝis. Li instruis al mi legoscion k varme rekomendis la legadon de libro kies titolo estas : " La Migrado de du knaboj ĉirkaŭ Francio " (franclingve : " Le Tour de France par deŭ enfants"). Tiu legada vekis mian entuziasmon k naskis en mi la fortan deziron iam viziti la lokojn priskribitajn en la legolibro. Mi

18

estis dek-du-jara, kiam mi ĉesis viziti la lernejon k tiam en mi la ideo vidi grandajn urbojn, belajn monumentojn, altajn montojn k revigajn pejzaĝojn ĉiam estis viva en mia animo. Prezentu al vi, ke Normandio konsistas preskaŭ nur el ebenaĵoj; k tie la ĉefa okupo de la kamparanoj estas la bredado de bovoj, de ŝafoj, de porkoj k la rikoltado de pomoj, el kiuj ili faras cidron k el tiu trinkaĵo brandon. Kiam mi legis pri la regionoj el Francio, kie kreskas vitoj, olivarboj, k.a. plantoj tute ne konataj en la nordo; kiam mi vidis bildojn pri la Pireneoj k la Alpoj, sur kies plei altaj montoj eterne sterniĝas neĝo, tiam mi sentis nekontraŭstareblan deziron iam koniĝi kun tiuj mirindaj lokoj.Sed por efektivigi mian projekton, necesis, ke mi havu rlmedojn. Pripensinte la aferon dum monatoj, mi alvenis al la konkludo, ke ne ekzistas por mi alia elturniĝo ol lerni metion por havi la eblon perlabori monon en iu ajn urbo. Sed kiam mi konigis mian intencon al la gepatroj, tiam ili surprize k indigne admonis min forlasi tian malsaĝan projekton. Ili ja bezonis mian helpon en la mastrumado de sia farmbieneto. Sed admonoj ne efikis k mi obstinis en mia intenco lerni metion. Mi kvazaŭ strikis k intence fuŝlaboris. Mia patro ĉagreniĝis, konstatante, ke mi estas tlel mallerta, maltaŭga helpanto. Sed fine li komprenis mian konduton k ekkriis kolere : " Ci ne estas tiel stulta !... Intence ci fuŝas!... Ĉu? " Mi silentis, k kiam ĉe minaco mi devis respondi, tiam mi simple eldiris mian intencon fariĝi lignaĵisto... k migri tra Francio kiel la du knaboj el la lernollbro... Miaj gepatroj malbenis la lernejon k hodiaŭ ankoraŭ sonas ĉe miaj oreloj la vortoj de mia patro: " Kulpas S-ro Panten (la instruisto); kulpas la lernejo; tie la knabo akiris tiun malsaĝan ideon.." Kaj mia patrino, kiu estis analfabeta, aprobe aldonis, ke eble lernejoj estas utilaj en la urboj, sed certe ili estas senutilaj k eĉ danĝeraj en la vilaĝoj. K ĉagrene sin turnante al mi, ŝi demandis : " Ci do volas esti vagulo kiel la ciganoj, kiuj venas al nia pordo por almozpeti ? Ĉu ci ne hontas ?.... Kiam ŝi priparolis la aferon kun genajbaroj, ŝi kelkfoje

19

diris ŝerce k rezigne : " Mi kredas, ke ciganino ŝteleniris nian domon k rabe anstataŭigis en la lulilo mian infanon per la sia..... Ne eblas, ke mi mem naskis tiun strangetan vagemulon....." Tamen ŝi tre amis min k konsilis cedon al mia obstina projekto. La patro finfine ankaŭ konsentis k okazis, ke mi estis lokumita ĉe mastro el la plej proksima urbeto, por tie lerni dum du jaroj la lignaĵistan metion. Sed post 20 monata restado, mi opiniis jam esti sufiĉe kapabla por labori en pli granda urbo. Senaverte mi forkuris k dungiĝis kiel meti-helpanto en la ĉefurbo de la distrikto; tie mi restis dum kelkaj monatoj k poste iris en la ĉefurbon de la departemento; pli poste en la ĉefurbon de la provinco k mi estis nur 18-jara, kiam mi venis al Parizo. Tie mi unue restis dum l5 monatoj; poste mi laboris en aliaj grandaj urboj provincaj k ekde mia 24-a jaro mi daŭre Ioĝis en la ĉefurbo de Francio. Sed mi ne volis resti simpla lignaĵisto k sukcesis fariĝi ebonisto, poste meblodesegnisto. Dume mi studis por partopreni konkurson kun la celo akiri postenon de fakinstruisto en Parizaj lernejoj. Mi sukcesis k havis la bonŝancon enoficiiĝi, kiam mi estis 30-jara ĝuste ĉe la plej frua limaĝo tiam postulita. De tiu tempo ĝis antaŭ du jaroj mi instruis al ll - l5 jaraj knaboj k deĵoris po 22 horoj semajne. Mi do havis sufiĉe da libera tempo k tiam povis studi diversajn lernobjektojn. Ĝis l914, kvarfoje en la semajno k dimanĉe matene, mi vizitis kursojn ĉe la liceo "Charlemagne" (Karlo Ia Granda). Kiam eksplodis la milito, mi estis mobilizita k tiam kunportis al la fronto esp-an lernolibron. Tie mi lernis nian lingvon. Mi deĵoris kiel flegisto en ambulanco, kie ankaŭ same deĵoris l3 katolikaj pastroj. Kun unu el ili mi amikiĝis k dum kvar jaroj li instruis al mi la latinon. Sendube estas superflue diri, ke tiu antikva, mortinta lingvo ĉiam restis al mi plena je misteroj, kvankam mi dediĉis al ĝia lernado almenaŭ dudekfoje pii da tempo oI al esp-o. Almenaŭ tiu lernado iom helpis al mi forpeli la nigran humoron, la malesperon, kiun mi ofte spertis ĉe la konstato, ke la homoj fariĝas kruelaj bestoj kiam ili opinias batali por la "rajto k justo" laŭ la

20

kredo de la britoj k francoj, aŭ por defendi la "kulturon" kiel asertis la germanoj. Post la malmobilizado mi decidis dediĉi mian liberan tempon al la propagando de esp-o. Pri mia esp-a kariero vi sendube estas pli malpli bone informita k pri ĝi ni ne parolos. Sed la posedo k praktikado de nia lingvo donis novan instigon al mia vojaĝemo. Ĉar mi havis somere dumonatan libertempon, mi profitis tiun oportunon por viziti la eŭropajn landojn. Preskaŭ ĉiujare mi estis for el Francio dum aŭgusto k septembo. Eĉ okazis kelkfoje, ke ĉe la paska (aprila) libertempo mi ankaŭ vojaĝis eksterlanden. Kaj jen antaŭ du jaroj mi atingis la aĝon laŭ kiu mi rajtis ricevi pension de la pariza urbadministracio. Kiam la perspektivo esti tute liberigita de ofico aperis antaŭ mi, tiam mia migremo fariĝis tute senbrida. Eŭropo aspektis al mi tute ridinde malgranda sur la mapo k mi decidis nepre konatiĝi kun aliaj mondpartoj.. Jam vi povas iomete kompreni, kial mi nun troviĝas en Japanio, en " via " lando, en kontakto kun simpatiinda popolo, kies menson mi provas kompreni. Se ne estus tiu malbeninda lingva baro kun kiu mi ĉiupaŝe kolizias, vi estu certa, ke mi ne sentus min fremda ĉi tie. Aŭ pli ĝuste : mi ne sentus min pli fremda ol en Francio. Ĉie mi ja sentas fremdon inter filistraj homoj, k ili svarmas en ĉiuj landoj. Nur en Esperantio mi sentas min hejme. Esperanto ja ne estas por mi helpa lingvo, sed mia preferata esprimilo, kiun mi uzas pli facile ol la francan idiomon. Ĉi tiu lasta estas ja tre malfacila k malmulte da francoj uzas ĝin korekte. La samon oni sendube povas diri pri ĉiuj naturaj lingvoj. La unua kaŭzo de mia ĉeesto en mondparto 20,000 km. for de Francio fontas el la lernejo de mia naskiĝvilaĝo, kuŝas en la legolibro, kiun rekomendis al mi la instruisto. Li ja estas la unua "kulpulo", laŭ la esprimo de mia patro, k la dua estas Zamenhof mem. Se esp-o ne ekzistus, verŝajne neniam mi venus ĉi tien. Kaj, inter ni dirite, mi kredas, ke la germanaj faŝistoj estis pravaj, kiam ili diris, ke la praktikado de sennacieca lingvo povas nur difekti la naciemon ĉe ties

21

uzantoj. Tian konfeson mi ne volus fari publike, nacilingve. Sed estas tute certe, ke kiam mi konstatis, ke per esp-o mi pli faciile esprimas miajn pensojn ol per la franca lingvo, de tiam mortis ĉia naciemo en mia menso; de tiam mi sentas min sennaciulo, sopiras al mondcivitaneco k sentas min kore ligita nur al Esperantio. Kaj ĉe tia konstato mi klare ekkomprenis, ĝisoste konvinkiĝis, ke la homoj, kiuj pretendas klopodi por starigo de mondpaco k tamen ignoras esp-on, tiuj estas ja filistroj mokindaj. Inter ili mi sentas min fremda kie ajn. Diri ke la instruisto el mia naskiĝvilaĝo k Zamenhof kaŭzis mian mondmigremon, tio estas iom supraĵa prikonsidero super faktoj. Ĉe plifunda pripensado baldaŭ aperas pli malproksimaj k interplektiĝintaj kaŭzoj; la menciita lernolibro ne ekzistus, se antaŭe homoj ne estus elpensintaj alfabeton, paperon, presmaŝinon ktp. ktp. Kaj la mirinda elpensaĵo Zamenhofa estus senutila, se ne ekzistus la modernaj trafikiloj k universala poŝto. Sed ili ekzistas k la plej reakciaj diktatoroj ne kuraĝus ordoni ilian detruiĝon. Sekve, kiam Hitler malpermesas la propagandon k publikan instruadon de nia lingvo en Germanio, tiam li per tio nur ridindigas sin antaŭ la estontaj generacioj. La malpermeso, cetere, estus senefika, se la milionoj da homoj, kiuj pli malpli kaŝe opozicias al la regado havus la firman volon lerni k praktikadi esp-on. Eĉ se la presado de esp-aj lernolibroj en Germanio estus malpermesita, nia lingvo tamen povus tie disvastiĝi. La primitivaj kristanoj celebris la ritojn de sia religio en katakomboj dum tri jarcentoj, k fine venkis la kristanismo. La sukceso k nuna forto de Hitler kaŭzas ĉefe en tio, ke liaj kontraŭuloj ĝenerale ne multe diferencas de li ideologie. La internaciismo estas nur ia nuancigita naciismo. Tial la socialistaj k komunistaj gvidistoj neniam interesiĝis pri nia afero. Mi petas pardonon, ke mi ne sukcesis bremsi mian herezemon k eble plej miaj diroj incitos vin. Almenaŭ ne timu, ke mia ĉeesto en via lando povus okazigi al la esp-a movado la saman sorton kiel en Germanio. Por konvinki vin pri tio mi sendas la junian numero-n de "Tempo" en kiu aperis

22

Intervjuo al mi fare de la redaktoro. Per ties Iegado vi konstatos, ke, miaopinie, la japanaj esp-istoj povas trafe propagandi nian aferon je pure naciista vidpunkto. Kaj, ĉar vi legis mian verketon " For la Neŭtralismon", eble vi memoras, ke sur iu paĝo estas dirita proksimume jeno (mi ne povas citi tute precize, tial ke mi ne havas kun mi ekzempleron): "... Kiam esp-o sukcesas en burĝaj rondoj, tiam mi kompreneble ĝojas, tial ke mi havas la konvinkon, ke esp-o entenas en si econ revoluciigan". Sekve ne ekzistas kontraŭdiro inter la vidpunkto, esprimita en"Tempo"k tiu el la menciita broŝuro. Mi estas konvinkita, ke la homaro ne ĝuos definitivan pacon ĝis estos formalaperintaj la naciismo k la absolutismo el la spirito de la homoj. Mi celas al mondregno k mia sennaciismo ne estas pensebla sen esp-o. Tial mi nenial volus konduti laŭ maniero, kiu povus malutili al nia afero. Mi scias, ke la malpermeso al esp-o en Germanio k ankaŭ en Portugalio rezultas grandparte de tlo, ke malsaĝuloj agitis politike malantaŭ la ŝildo de esp-a grupo aŭ organizo. Tiuj blindaj fanatikuloj neniam komprenis la ĝustan, profundan signifon de sennacieca lingvo. Por ili esp-o ĉiam estis io akcesora, dum por mi ĝi estas io tre grava, fundamenta. Iam mi havis la iluzian esperon, ke eblos atingi, ke "Komintern" alprenu k utiligadu oficiale esp-on. Jam de longe forflugis de mi tiu iluzio. La fama organizo Moskva fariĝis propagand-aparato, laboranta en la nura intereso de l’ naciismo Sovetia. Fariĝis por mi tute klare, ke la Stalina diplomatio Iaboras tute samcele kiel la cara. Nur blinduloj ne vidas tion; nur dungitoj ne volas konfesl tion, se ili mem ekvidis la artifikon... Ĉu mi intencas resti longe en Japanio, vi ankaŭ demandas. Tiun demandon mi ne povas respondi. Difinitajn intencojn mi ne havas. Mi ne ligis min per iu ajn pIano. Almenaŭ nun mi ne sentas la deziron iri en alian landon. Povas esti, ke mi restos dum kelkaj jaroj en ĉi tiuj insuloj. Sed la mllito kiu komenciĝis dum tiu ĉi monato, portas en si neantaŭvideblajn konsekvencojn. Ĝi eble aliiĝos en mondmiliton. Tamen ŝajnas al mi, ke viaj registoj elektis tre orportunan tempon

23

por efektivigi sian bone pripensitan planon: nun Britio ne estas preta por militi; ĝi unue devas efektivigi la gigantan armad-programon, kiun la Parlamento alprenis, kun la aprobo de la labor-Partio. La interna situacio en Sovetio ne estas tre firma. La fakto, ke Stalin estas devigata malliberigi aŭ mortigi preskaŭ ĉiujn malnovajn bolŝevistojn k aron da marŝaloj k generaloj atestas pri tio. En Francio ankaŭ la ĥaoso estas pli malpli latenta. Aliflanke la situacio en Hispanio devigas britojn k francojn teni militfortojn en la Mediteraneo. Unuvorte, mi kredas, ke Britio bridos sian militemon ĝis pli oportuna tempo. Sed mi ne dubas, ke la sorto de la homaro, por 50-60 jaroj armile decidiĝos en la Pacifiko dum pli malpli proksima estonto... Se ial mi estos devigata forlasi Japanion, tiam mi verŝajne veturos al Aŭstralio, al Nov-Zelando, k poste al Sud Ameriko. Kiam mi legas pri la politika situacio en Eŭropo ĝenerale k pri Francio aparte, mi ne sentas emon reiri tien. Kiam la homaro denove tute freneziĝos k militas, tiam mi penos trovi lokon for de la frenezulejo. Kelkfoje mi demandas min, ĉu ne estus preferinde esti freneza inter frenezuloj, malsaĝa inter malsaĝuloj, patrioto inter patriotoj k buĉisto inter buĉistoj. Sed ne eblas ŝanĝi sian pensmanieron, same kiel oni ne povas aliformigi sian nazon, sian mentonon aŭ alikoIorigi siajn okulojn. Kredeble vi miros, ke mi skribis al vi ĉi tiun longan leteron. Eble ĝia lego tedos vin. Se tiel estus, bonvolu indulgi min, pensante, ke mi ne havas la eblon publikigi tute senĝene miajn herezajn pensojn. Tlal hodiaŭ mi sentis la emon kvazaŭ malŝarĝi mian animon per tiu ĉi skribaĵo. La vetero ĉi tie tre rapide ŝanĝiĝas; jen la suno brilas nun la cikadoj ektrilis. Mi enpoŝtigos ĉi tiun leteron nur morgaŭ k dume iros fari viziton al la 87 Buda statuetoj, kiuj staras laŭlonge de vojeto, serpentumanta sur la deklivo de proksima monteto. Preskaŭ ĉiutage mi faras tiun promenadon. La loko estas soleca k mi povas paroli kun la diversaspektaj enkorpiĝoj de Ŝakamunio. Plejofte el la migdalformaj olkuloj de l’statuetoj mi kredas vidi nepriskribeblan

24

mokemon, subtilan ironion kaj rezignan kompatemon. Eble la fama saĝulo opiniis, ke la homaro kiel tuto estas nekuraceble freneza. Se tiel estas, mi emus konvertiĝi al la budaismo. Kaj nun mi nepre metu la finan punkton al tiu tro longa babilado, salutante vin homece kaj sennaciece.

—> Enhavtabelo <—