51. Pri Judismo

215

LETERO KVINDEK UNUA
Al K- do J..C., Nederlando
Sidnejo, 7-1-1938.

Ĉu vi kredas embarasi min per via demando pri la "juda problemo,"? Se jes, vi eraras. Ĝi estas implice pritraktita en miaj verkaĵoj pri naciismo. La judismo estas iu speciala naciismo, por kiu mi sentas nenian simpation. La judoj, kiuj ĉie en la mondo penadas por konservo, eternigo al siaj nacireligiaj kredoj, tradicioj, moroj ktp., estas do ĝismedolaj naciistoj k, kiel tiaj, havas mian tutan malaprobon. Mi estas konvinkita, ke se tiaj homoj fariĝus la plej fortaj en iu parto de la tero, ili el persekutatoj baldaŭ aliiĝus en persekutantojn. Cetere, pri tio atestas la Biblio mem. Por mem konvinkiĝi pri la pravo de mia aserto bonvolu legi en la Malnova Testamento la ĉapitron pri Ester. Tie estas rakontite, ke tiu fama belino akiris grandan influon super la reĝo Aĥaŝveroŝ k, eĉ fariĝis reĝino. Tiam judoj estis persekutataj en la tuta imperio, kiu konsistis el cent dudek sep landoj k, etendiĝis de Hindio ĝis Etiopio. Sed laŭ peto de Ester, la ordonoj pri persekutado al judoj estis nuligitaj ; plie, unu parenco de la reĝino, Mordeĥaj, fariĝis gravulo ĉe la kortego. La rezulto de tio estis : " ... ke multaj homoj el la popoloj de la lando fariĝis Judoj, ĉar falis sur ilin timo antaŭ la Judoj... " " ... Kaj la Judoj batis ĉiujn siajn malamikojn, frapante per glavo, mortigante k ekstermante, k ili faris al siaj malamikoj, kion ili volis. En la kastelurbo Ŝuŝan la Judoj mortigis k pereigis kvincent homojn... ". (Pg. 430-431 de I' Malnova Testamento, tradukita de Zamenhof). En la sama libro oni povas legi, ke Haman, kiu estis antaŭe ordoninta persekuton al la judoj, estis pendigita. La reĝo, raportante al Ester pri la okazintaĵoj, demandis ŝin, kio estu farota al la dek filoj de Haman: " Ester respondis : Se

216

al la reĝo plaĉas, estu permesite al la Judoj en Ŝuŝan ankaŭ morgaŭ fari tion saman, kion hodiaŭ, k la dek filojn de Haman oni pendigu ". (M. T. pĝ. 431).

Sed, se oni konsideras la problemon laŭ rasa vidpunkto, estas evidente, ke por sennaciisto, hebreo estas homo samrajta kiel japano, ĉino, etiopo aŭ franco. La Hitlera rasismo, kiu eĉ malpermesas geedziĝon inter germanoj k judoj estas monstraĵo. Mia malaprobo al la judismo, al ĉia naciismo senescepte, havas absolute nenion komunan kun Hitlerismo. Mia kompreno pri sennaciismo konsistas precipe el tio, ke oni devas persiste celadi, por ke en la menso de homoj la homeco superregu la rasecon, por ke estu ekstermata ĉia nacieco... Espereble vi nun komprenas ĝuste, mian sintenon antaŭ la juda problemo. Sed mi senhezite konfesas al vi, ke estus tro unuflanka prikonsidero super la demando, se oni malatentus la fakton, ke la judismo, aŭ juda naciismo, per sia tendenco eterniĝi malgraŭ ĉio, estas ne malatentinda faktoro en la kaŭzoj de persekutado al judoj. La naciismo, ĉia naciismo, estas esence maltolerema k sekve ĉiam ekzistas latente kaŭzoj de malamo, de militemo inter la diversaj naciistoj. Kompreneble oni havas naturan emon simpatii al la persekutatoj, sed la racio instruas, ke iaj viktimoj povus ankaŭ esti ekzekutistoj...

—> Enhavtabelo <—