Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko

de Ladislav Podmele

(daŭrigo de n-ro 2)


Jean Gabel opinias, ke la falsa konscio, alienacio, rektifiko kaj mistifiko estas substance nur variaj aspektoj de la falsa konscio. La kerno de la alienacio en sfero de la produktado klarigas A. Cornu tiel, ke metodo de la alienacio estas: degradi la homon, redukti kaj transformi lin en puran instrumenton. La homo validas en certaj societoj, en mondo de la aĵoj, objektoj, varoj malmulte kiel la personecoj. Li estas karakterizita unuarange nur kiel ilo por realigi la utilajn movojn kaj laboroperaciojn. En la mondo de la objektoj li fariĝis mem—la produktanto de ili— nur la objekto, aĵo, inter objektoj kaj aĵoj. Lia valoro estas taksita alimaniere ol per liaj ecoj, kvalitoj aŭ moralaj aŭ intelektaj. La homaj rilatoj ŝanĝiĝas tielmaniere en var- kaj merkataj rilatoj. La valoro de la homo poste dependas nur de la riĉeco, de la posedpovo de la homo, de proprigo de la mono. Tre facile naskiĝas la tendenco kompreni sub "homo" nur aĵon, rimedon. Tragedio naskiĝas en tiu ĉi momento, kiam la homo mem akceptis tiun aprezon kiel normalan.

Multon diris pri tiu reifikado, transformado de la homo en objekton Karl Marx.

Se la homo transformiĝis nur en objekton, la homo estas vidita nur surface, fenomene, ne substance. Citante lian verkon pri arto kaj literaturo, (Prago, p. 50, eldonita en 1951): "Ju malpli vi manĝas kaj trinkas, ju malpli vi aĉetas librojn, ju malpli vi vizitas gastejojn, dancejojn, ju malpli vi meditas, amas, teorie laboras, kantas, pentras, poetas ktp des pli vi agas ekonomie, vi ŝparas, do pligrandiĝos via trezoro, tio signifas Kapitalo." Ju pli malmulte vi estas, ju pli modestaj estas viaj vivagadoj, des pli vi havas, des pli vi akumulas sur konto de via homa personeco. La reduktado de la valoroj al objektoj produktas la koncepton vere kaj fakte superfacan. Redukti la spiritajn homvalorojn nur al faktoroj biologiaj, produktas brutalecon. Naskiĝas la senvalorigo de la valoroj. La homo ŝanĝigita en objekton, en rimedon kaj en ilon perdis klaron pri la veraj valoroj. Tiu homo se valorigas kiel objekto, li inkluzivas kaj enkalkulas nur la materialon, nur materian parton. Se li valorigas kaj aprezas la lingvon kaj parolon, li reduktas ĝin nur je valoro de sonoj, je frazoj. La muziko de li ne komprenita estas nur murmuro, bruego. La pentraĵo estas nur zigzagaĵo; maŝino, kiun li ne disponigas estas por li nur metalaĵo.

Tre konvinkajn ekzemplojn ni trovas en la libro de R. Ruyer: La philosophie des valeurs, Parizo 1952.

La lingvo de tiu ĉi homo estas reduktita al malgranda kvanto de stereotipaj paroltturnoj, frazoj; ili estas vakaj, ili perdis personecon, ĉesis esti plensencaj, konkretaj. Ili pli vualigas ol klarigas. Tre interesajn atestojn enhavas ankaŭ la libro de St. Chase: The Tyranny of Words, New York 1938. La materiigo de la spiritaj valoroj estas la produkto de tiu metodo. La dua parto de tiu ĉi procedo estas la spiritigo de la materio.

Filozofo Lukàcs parolas pri sendialektigo, nedialektika prijuĝado de la aferoj.

Tiu ĉi maldialektigo manifestiĝas en la nehistoria pensmaniero. La pensado en tiu ĉi kazo ne rilatas al konkreta tempo kaj loko. Kaj tio produktas la pseŭdorealecon. Se ni ekzemple prijuĝas sendialektike iun ekonomian aŭ socian sistemon, ni vidas gin senŝanĝa, ekzistanta preskaŭ kiel la realeco natura. Tiu konscio supozas eĉ ras-trajtojn por eternaj, senŝanĝaj, absolute senkondiĉaj. Per tiu ĉi reifikado, biologiado de la historia kaj kultura agado oni produktas la alienacion. Rasisma mondkoncepto tre facile produktas la falsan konscion en formo de pseŭdohistoria viv- kaj mondkoncepto. Anstataŭ klarigi la judon helpe kaj surbaze de la historio, oni klarigas la mondhistorion surbaze kaj pere de la judoj. La falsa konscio malebligas al ni ekkompreni vere kaj science la realecon kaj alproksimigi la homon al la vera ekkono.

Pere de projekciado tiu falsa konscio produktas sian mondon, la mondon abstraktan, mondon plenan de ombroj, ŝajno, mondon de la intrigo, truko, trompo, iluzio, mensogo. Naskiĝas la pens- kaj mens-strukturoj al kiuj mankas realeco aŭ kie la rilato al realeco estas nur era aŭ nur ŝajne reala aŭ direkte kontraŭreala. Anstataŭ, ke la false meditanta kaj pensanta homo akomodiĝus al realeco, li male akomodigas la realecon al siaj naivaj aŭ duonveraj aŭ entute falsaj konceptoj de la realeco.

Oni devas tre zorgi pri tio, ke ni esperantistoj ne agu simile.

Ne la mondo kaj la realeco obeos kaj sekvos nin, sed male ni devas ofte obei kaj sekvi ĝin. Homo volanta flugi laŭ la modelo de la birdoj kaj ne laŭ modeloj de la naturleĝoj, neniam povis realigi sian sonĝon kaj revon pri la flugado. Obeante la leĝojn de la naturo, li povis realigi sian deziron. En kazo de la falsa konscio estas la homo observanta la realecon koncentritan nur al siaj mens- kaj psikaj statoj. Siajn menskontruaĵojn li projekcias en la realecon, en la societon, en la naturon. Kaj li aprezas kaj supozas ilin kiel veraj kaj nur tiujn el imagoj de la realeco, de la vivo kaj de la mondo, kiuj koincidas, harmonias kun liaj imagoj. Nur tiuj estas por li veraj, valoraj, realaj. Siajn eldirojn pri la realeco li ne formulas surbaze de la intelekta laboro kontrolita per aliaj aŭ per instrumentoj de la verifikado. Li ne kontaktas kun la realeco, do ankaŭ la realeco evoluas kaj agas ekster kaj agoj kaj klopodoj. La estaĵo aganta alimaniere ol li, fariĝas por li frenezulo, mensogulo, naivulo, malamiko, persono damninda kaj valora esti neniigita. La rasisma fanatikulo vidas ĉiun negron aŭ judon aŭ alirasulon kiel damninda persono.

Unu el metodo kiamaniere produkti la mistifikon estas la dualisma pensmaniero. La homa societo dividiĝas ĉiam nur en judoj kaj nejudoj, en la kristanoj kaj nekristanoj, rase puraj kaj nepuraj. La agado kaj pensado estas direktita nur per unu postulo: ĉion aŭ nenion, nur tion aŭ alion. Aŭ ĉio estas blanka aŭ ĉio estas nigra. Tielmaniere la ekzistenco disfalas en du partojn laŭ J. Gabel analoge al agado de tiu, kiu prenas la valoran paperon kaj distondas ĝin en du partojn. Tre gravajn faktojn indikis J. Gabel en sia laboro Ideologie und Schizofreni, Frankfurt am Main, 1967.

La falsa konscio ne nove esploras la valorojn, konceptojn, ĝi farigas nur la blinda apologio kaj filipiko. Anstataŭ ion dokumenti, pruvi ni trovas nur la pravigojn kaj senkulpigojn post la agoj. La eldiroj kaj ideoj de la malamiko estas falsitaj kaj ŝanĝitaj. La faktoj, kiuj kontraŭdire parolas pri la afero, estas ellasitaj. Oni neglektas ĉion kio ne konvenas en la bildon kaj imagon, kio ne harmonias kun la intereso kaj bezono kaj utilo. Mi ne timas diri: kiom longe la ano¡ de variaj sistemoj de lingvo internacia ne kapablos forigi tiun metodon de pensado, tiom longe ne estos ebla la interlingvistiko kiel scienca fako. Ĝi restos en tiu ĉi kazo nur pseŭdoscienco.

Lau K. Marx kaj F. Engels estas la falsa konscio aro da ideoj kaj konceptoj kaj manieroj de la agado, kiuj estas nekapablaj vidi sin mem en la spegulo de la realeco, ne kapablas malvualigi sian naivecon, siajn erarojn, siajn sensencaĵojn kaj siajn fikciojn. Kvankam tiu ĉi pensado demaskigas la mistifikojn de aliaj, ĝi mem ne kapablas eĉ eron de tio demaskigi ĉe si. Ĝi male vualigas tiujn pri kiuj li jam scias. Tio estas la anti-pensado, kontraŭ meditado. Ĝi ne estas pensado por ion solvi, ĝi estas pensado kiu direktiĝas ĉiam nur kontraŭ pensado de aliaj. Ĝi ne vidas la homojn, aŭ vidas nur kontraŭhomojn. La malamiko estis malhonorigita, senigita de la homa nobleco, oni alskribis al li la ecojn kiuj mankas al li, kiujn li ne nur ne havis sed eĉ havi ne povis. El ili oni faris la prototipon de la malo, kiu kaŭzas ĉion malbonan en la mondo. La bildo kaj imago de la konkuranto ŝanĝiĝis en la karikaturon, kiun karakterizas monstra portreto. La inklino forrabi el kaj for de la homo la homajn trajtojn estas tre danĝera. Tiel oni malhonorigas la homon, li estis ŝanĝita en objekton, aĵon, ĉesis ekzisti memstare. La malamiko estas malpersonigita kaj kiel aĵo povas esti ankaŭ senkompate neniigita. Por la falsa konscio ne estas komprenebla io, kio ne estas li. Ne pro niaj eraroj ni fiaskis, ni fiaskis nur pro tio, ke ekzistas malamikoj, konkurantoj, kiuj kaŭzas ĉion malbonan. Ĉiam kulpas nur la aliaj. El tiu ĉi pensmaniero rezultas la agado. Naskiĝas la dumoralo. La kontraŭulo estas malpersonigita. Kaj tio signifas ke por la falsa konscio la sama agado nia estas bonega sed la sama agado de la malamiko estas malhonesta, malĉasta, malmorala. Se mi faris misagon, mi faris tion nur por bonaj celoj, sed kontraŭulo agante simile, agis nur pro malico, pro envio, pro brutaleco. Kion ni pravigas kaj senkulpigas ĉe ni, de aliaj estas kondamnita. La marksigno de la falsa konscio estas: antaŭjuĝado, pretekstado, ŝajnigado, laŭŝajnado, verŝajnado, hipokritado, mensogado. Tielmaniere naskiĝas la specifa logiko, kies celo ne estas la substanco de la vero devualigi, montri, klarigi, sed male kaŝi ĝin. La falsa konscio estas analoga al fikciado de la valoroj, malbonigado de la kvalito, pastiĉado de la bildoj, manipulado per kreditoj kaj realecoj kiuj fakte ne ekzistas.

La mensogo, ekskuzo, forsilento, neniigado, negado de la ekzistantaj realecoj, falsifikado, truko, tio estas ĉio nur variajn aspektojn de la falsa konscio. Ĝi projekcias por ni la bildon de la mondo analoge al "camera obscura", renversita, ne nur surpiede sed surkape. Tiel oni ŝanĝas la estantan en neestantan aŭ nur en ŝajne estantan; kio estas senvaloro oni prezentas kiel valora kaj male. La valoro estas senvalorigita. La vero ŝajnas esti mensogo kaj mensogo la vero. Do fakte oni povas difini la falsan konscion kiel pensstrukturon, kiu havas karakteron de la logika, psikologia, etika kaj morala defalaĵo.

Io fariĝas mistifiko nur rilate al certaj precize difinitaj kondiĉoj kaj rilatoj. Iam veraj tezoj povas en novaj kondiĉoj fariĝi malveraj. Do, ĉiu tezo bezonas ĉiam la konkretan analizon rilate al problemo de la vereco.


FONTO: Podmele, Ladislav. "Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko," Simpozio, n-ro 3, marto 1984, p. 26-29.


Pri la Vera kaj Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

La Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

Kritiko de la Falsa Konscio” (daŭrigo) de Ladislav Podmele

Superstiĉa Pensmaniero” de Ladislav Podmele

Pri SIMPOZIO — letero de Prof. L. Podmele

La Ĉefa Senco de nia Filozofado” de Ladislav Podmele

"Komunika Etiko kaj Esperantismo" de Helmut Welger

Karlo Markso pri Religio kiel Reflekso

Karlo Markso pri Scienco, Religio, Historia Metodologio

El Kontraŭreligia Propagando de Leono Trockij

Trockij pri Religia & Sekulara Mistifiko

Alienation, Utopia, & Hungarian intellectuals: Madách, Ady, Karinthy, Fogarasi, Nádor, Lukács, Mannheim
by Joseph Gabel

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Ideology Study Guide

Thinking Critically About Critical Thinking: A Guide

Theodor W. Adorno & Critical Theory Study Guide

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje / Offsite:

Enciklopedio Simpozio

Jirí Karen - Vikipedio

Jirí Karen (OLE)

Jiří Karen (1920-2000) (Ladislav Podmele)

Forlasis nin poeto Jirí Karen
Starto 3/2000 (194)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 21 June 2006
Links added 26 May, 4 July 2009, 27 Sept 2010,
10 May 2013, 15 May 2016, 24 Nov 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain