Pri Simpozio


Praha, la 20an de Majo, 1983.

Kara kolego,

Hodiaŭ mi ricevis el via lando tre interesan revuon. SIMPOZIO, n-ro 1, estas fakte granda surprizo. Jam la invito estas tre simpatia. Jes, filozofumas ni ĉiuj, eĉ simplaj homoj. Sed ni devas nur kultivi niajn mensojn per sistemeco kaj metodikeco de niaj mensoj.

Vi proksimas la eblecon de la ĉiutaga filozofio kaj mi ĝoje konsentas. Oni devas pensi pri faktoj, pri realeco de nia vivo, de nia epoko. Krei la filozofian terminologion estas tre necese. Krei filozofion de nia lingvo. La filozofio estas grava por Esperanto-movado. Ni devas pli profunde pensi pri kaŭzoj de niaj venkoj kaj malvenkoj. Esperanto estas grava por la filozofio.

La filozofio gravas por Esperanto. Krei propran skolon de la filozofado, genia ideo. Krei tutmondan Filozofian Asocion. Belega ideo. Kaj kunigi nian movadon kun aliaj filozofoj, ankoraŭ pli bona ideo, ĉar nur kunlabore kun la tutrnondaj filozofoj ni povas ion signifi. Ankaŭ mi multe ĝojas aŭdi, ke dum la UK en Budapeŝto ni povas kongreseti pri la filozofio.

Dankon pro via iniciativo. Mi ĝoje kunlaboros.

Mia vivkariero estis destinita per filozofio. Tiun mi studis en Prago. Mi havis du inklinojn: pedagogio kaj filozofio kaj historio. Mi laboris en branĉo de la metodiko. Mi instruis la metodikon de la filozofio en Praga Karola Universitato kaj en la Instituto por instruado de la instruistoj kaj en la Esplora Instituto por edukado de la junularo. Sed poste min kaptis la emo poezii. Do nun mi havas eblecon denove reveni al mia amo filozofia pere de Esperanto. Dankegon.

Krei propran esperantan filozofion estas ideo bonega. La originalaĵoj estas pli ol nur tradukoj, sed nature ankaŭ ili estas necesaj. Sed traduki tion, kio jam estis tradukita en vivantaj lingvoj, tio ne multon signifas. Nature, ellabori la vortaron filozofian kaj difini la nociojn, estas necese kaj utile por ekzerci la lingvon. Sed tamen, se ni kapablos krei niajn proprajn valorojn en sfero de filozofio, ni sukcesos. Ni estiĝos partneroj de niaj kolegoj neesperantistaj.

Mi ekkomencis labori. Mi sendados al vi regule miajn filozofiajn kaj originale verkitajn kontribuaĵojn pri la problemo hodiaŭi tre utila: serĉado de la vero. Nu bone, vi vidos, ĉu mi sukcesis aŭ ne. Mi komencis studi Esperanton fine de la jaro 1978 kaj do mi estas novulo kaj filozofi en Esperanto ne estas facile por mi. Tamen mi volas ion gravan diri.

Saluton kaj deziron ke vi sukcesu en via klopodado.

Amike via

Prof-o Ladislav PODMELE

Počemická 333/86
CS-108 00 Praha 10
ĈEĤOSLOVAKIO


FONTO: Podmele, Ladislav. “Pri Simpozio,” Simpozio, n-ro 2, septembro 1983, p. 21-22.


Pri la Vera kaj Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko” de Ladislav Podmele

La Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

Kritiko de la Falsa Konscio” (daŭrigo) de Ladislav Podmele

Superstiĉa Pensmaniero” de Ladislav Podmele

La Ĉefa Senco de nia Filozofado” de Ladislav Podmele

Komunika Etiko kaj Esperantismo” de Helmut Welger

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Simpozio @ eventoj.hu

Jirí Karen - Vikipedio

Jirí Karen (OLE)

Jiří Karen (1920-2000) (Ladislav Podmele)

Forlasis nin poeto Jirí Karen
Starto 3/2000 (194)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 November 2021