(daŭrigo) 

Ladislav Podmele

Kritiko de la Falsa Konscio


La falsa konscio estas certa strukturo de la konscio karakterizita per deformado (vd. SIMPOZION n-rojn 2, 3, 4). La ŝanĝo fariĝas per du paŝoj: rektigo de la konscio mem kaj rektigo de la realeco. LA KRITIKO DE LA FALSA KONSCIO ESTAS JA LA KRITIKO DE LA REALECO, KIU BEZONAS LA FALSAN KONSCION.

Tre interesan analizon pri tiu ĉi problemo faris Engels kaj Marx en siaj verkoj: Die deutsche Ideologie kaj en Die heilige Familie. Tiuj ĉi aŭtoroj protestas, kritikante la verkojn de neohegelanoj, kiuj asertis, ke la ideoj estas ĉiopovaj, ke la terapion oni povas apliki nur en la nivelo de la konscio pri la realeco. Ne sufiĉas batali nur kontraŭ iluzioj de la konscio. Laŭ neohegelanoj la fantazio, la rilatoj homaj, ĉiu ilia agado kaj farado estas frukto de ilia konscio. Ili postulas de la homoj nur ke ili disrompu la falsan konscion en si. Oni devas, laŭ la neohegelanoj, ŝanĝi sian konscion, kiun ili nomas “konscio senkritika” en “konscion kritikan”. Tiamaniere la homo povas disrompi la ĉenojn de la falsa konscio. Neohegelanoj diras: liberigu ni la konscion for de la fantomoj, for de la dogmoj, for de la iluziaj personecoj, ribelu ni kontraŭ la superregado de falsaj ideoj. La elpensitajn fikciojn ni devas anstataŭigi per ideoj fakte veraj kaj kun realeoo koincidaj. Ni instruu ilin kritiki tiujn ideojn, prijuĝi ilin severe. Oni devas tiujn falsajn ideojn forigi el la kapo kaj el la homa menso, kaj farante tion, la kontraŭvera kaj falsa realeco mem detruiĝos.

La postulo ŝanĝi la konscion neveran en konscion veran estas nature bona. Oni devas tion fari. Estus bone, ke ni scipovu interpreti vere tion, kion ni interpretis false, ke ni interpretu reale tion, kion ni interpretis naive, erare, mensoge, sed — kaj tion akcentas Marx kaj Engels — tio estas nur la unua paŝo. La dua paŝo, pli grava kaj pli malfacila, estas ŝanĝi ne nur la falsan konscion en ni, sed ankaŭ la realecon, kiu la falsan konscion produktas kaj kiu la falsan konscion bezonas.

La konscio estas certe tre grava faktoro, sed ĝi solece kaj mem povas nian agadon nur certagrade influi, sed ĝi ne povas la realecon mem ŝanĝi. La konscio ne direktas la vivon, sed la vivo, la realeco direktas la konscion.

Do, laŭ Engels kaj Marx, oni povas la kritikon de la superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj, de la dogmoj, iluzioj ktp transformi en la kritikon de la realeco, kiu la superstiĉojn, antaŭjuĝojn, dogmojn, iluziojn ktp bezonas por defendi siajn interesojn.

Tiamaniere la kritiko do la religio, de la teologio (kaj ni diru eĉ la kritiko de la superstiĉa kaj antaŭjuĝa pensado) devas ŝanĝiĝi en la kritikon de la politiko, de la ekonomio, de la homaj rilatoj en la societo kapitalisma (kaj ni diru, ne nur kapitalisma sed ankaŭ socialisma). Tiamaniere ni komencas demandi pri la kunteksto de la falsa konscio kun la falsaĵoj en la vivo de la monda societo (ne haltante antaŭ la limoj). La kritiko ŝanĝiĝas ofte eĉ en la kritikon de la kritiko ĝisnuna.

Do la batalo kontraŭ la falsa konscio ĉe aliaj sistemanoj de lingvo internacia aŭ ĉe la malamikoj de la ideo de lingvo internacia devas trapasi tiujn limojn kaj trafi ankaŭ nin. Ne nur niaj kontraŭuloj faras ĉion false kaj malbone, ankaŭ ni faras multon false kaj malbone. Kaj tio, kio estas false en nia konscio, tion produktis niaj interesoj kaj bezonoj, do ni devas ŝanĝi ne nur nian falsan konscion, sed ankaŭ la realecon, kiu tiujn falsaĵojn bezonas. Tio signifas laŭ mi: klare koni la problemon, kion ni faras false kaj erare kaj naive, ke per tio ni povas klarigi la demandon: kial Esperanto post 100 jaroj ankoraŭ ne atingis siajn celojn kaj probable ankoraŭ ne atingos en la futuraj I00 jaroj. Ne nur celebri la centjaran datrevenon, sed ankaŭ tre profunde analizi niajn misagojn, niajn erarojn, mallonge, analizi nian falsan konscion jen estas nia tasko. Al tiu celo devas iri nia filozofado por esti helpema al nia laboro, al nia movado.

Sed ni ankoraŭ revenu al problemoj filozofiaj.

La batalo kontraŭ la falsa konscio estas samtempe la batalo ne nur kontraŭ la oponanta mondo sed ankaŭ kontraŭ la konfirmanta mondo. Oni devas proklami la militon al la falsa konscio ne nur ĉe aliaj, sed ankaŭ ĉe ni kaj en ni. Estas klare, ke certa idearo kaj koncepto sukcesas en nacio aŭ en homa grupo kaj en popolo nur tiomgrade, kiom ĝi reflektas kaj jesas la interesojn kaj bezonojn de tiu ĉi grupo, sed ankaŭ al iliaj iluzioj, superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj, mitoj kaj legendoj. Nur senspirita vivkonduto bezonas la spiritojn, nur la vaka vivo bezonas esti plenigita per ludoj kaj superfluaĵoj de konsumada vivo. La falsa konscio kiel la mensa mizero estas produkto de reala kaj sociala mizero, sed ĝi estas ankaŭ la protesto kontraŭ tiu ĉi mizero. Ĝi estas ankaŭ protesto fantasta kaj fiktiva, iluzia. Eĉ la falsa konscio estas la protesto de homo, kiu ankoraŭ ne sin trovis, ne ekkonis funde aŭ kiu sin mem jam perdis.

Nia kritiko poste povas esti la sento de la sensenta mondo, la spirito de la senspirita realeco; do ankaŭ tio povas esti difinita kiel forto de la malfortaj. Ni komprenu kaj uzu la kritikon de la falsa konscio kiel instrumento, kiu en ĉiuj vivsferoj kaj formoj helpas forigi iluziojn. Ni devas pensi, senti, voli kaj agi tiel ke ni formu la realecon kiel la homoj, kiuj trovis sian racion kaj senton por ne fariĝi rabaĵo de iluzioj kaj poste seniluzioj. Nek unu momenton ni povas konservi niajn memtrompojn. Forigi la falsan konscion en formo de falsa kaj ŝajna feliĉo signifas deziri por ni la realan, ekzistantan feliĉon. La postulo rezigni al iluzio pri nia situacio postulas rezigni al iluzioj pri nia situacio plus rezigni al pozicioj, kiuj niajn iluziojn bezonas.

Okaze de la kritiko de la falsa konscio oni ne povas kompreni sub la kritiko de falsa konscio nur kaj nur (eĉ se necese) pri la societa situigo, oni devas ankaŭ respekti la sintenon de la individuoj. La superstiĉo kaj antaŭjuĝeco, la mita pensado ktp havas socialajn radikojn kaj fonoj, certe, sed ili tamen iamaniere refraktiĝas en la lenso de la individua konscio. Certaj ideoj falas aŭ sur fekundan terenon aŭ sur nefruktan. Estas do grave ankaŭ ĉu la individuo estas sentema kaj preparita absorbi aŭ rifuzi tion.

Certa koncepto povas esti por la homo akceptebla ne nur pro tio, ke ĝi verece kaj reale kaj objektive reflektas la eksteran mondon kaj realecon, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi verece kaj objektive esprimas kaj vortigas liajn profundajn bezonojn kaj aspirojn kaj ke ĝi harmonias kun lia psika substanco. La imago aŭ ideo povas esti malvera kaj falsa kaj tamen la subjekto povas ĝin aprobe akcepti, se ĝi respondas al liaj plej profundaj kaj substancaj interesoj. Kie ĝi trovas senzorgeman individuon, kiu volas ŝpari ĉiukaze energion kaj laboron, estas la falsa konscio facile akceptanta. La dialektika, logika kaj simila maniero de pensado estas tekniko mense kaj psike fortostreĉa. Organike, korpe kaj psike malfortigita individuo, kiu devus uzi tiun streĉan aparaton, facile transiras al tekniko malpli fortostreĉa, al pensado kontraŭreala, kontraŭdialektika, kontraŭvera, do al falsa, erariga, naiva, frenezul-kaosa.

La radiko por la homo estas mem la homo. La homo do devas serĉi siajn radikojn. Li devas esti radik-ala ne nur kontraŭ la aliaj, sed ankaŭ kaj unuavice kontraŭ si mem, evidente ankaŭ kontraŭ la cirkonstancoj. Nun oni ne diskutas ĉu nia batalo estos la batalo de la societo esperantista aŭ de individuo kontraŭ ŝamano kaj sorĉisto kaj ĉarlatano, do oni ne povas koncepti la batalon nur kontraŭ iu kaj io ekzistanta ekster kaj kontraŭ ni, nun oni devas akcepti la signifon de la batalo kontraŭi la ŝamano, sorĉisto kaj ĉarlatano en ni (individue kaj grupe). Nun ni devas batali rekte kun nia natureco en ni. La radikala homo povas fari nenion alian ol fari ĉion radikale, kion li faras. Do ni iru al la radikoj en ni mem.


FONTO: Podmele, Ladislav. “Kritiko de la Falsa Konscio,” Simpozio, n-ro 5, marto 1985, p. 18-20.


Pri SIMPOZIO — letero de Prof. L. Podmele

Pri la Vera kaj Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko” de Ladislav Podmele

La Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

Superstiĉa Pensmaniero” de Ladislav Podmele

La Ĉefa Senco de nia Filozofado” de Ladislav Podmele

Komunika Etiko kaj Esperantismo” de Helmut Welger

Alienation, Utopia, & Hungarian intellectuals: Madách, Ady, Karinthy, Fogarasi, Nádor, Lukács, Mannheim
by Joseph Gabel

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Thinking Critically About Critical Thinking: A Guide

Ideology Study Guide

Theodor W. Adorno & Critical Theory Study Guide

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje / Offsite:

Simpozio @ eventoj.hu

Jirí Karen - Vikipedio

Jirí Karen (OLE)

Jiří Karen (1920-2000) (Ladislav Podmele)

Forlasis nin poeto Jirí Karen
Starto 3/2000 (194)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 November 2021