Trockij pri Religia & Sekulara Mistifiko

de Leono Trockij
el anglalingva traduko tradukis R. Dumain

Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado.

Tamen, ni trovas nin tre for de tiu etapo. En niaj rilatoj kaj moralo persistas multaj mensogoj kies radikoj estas kaj servuto kaj la burĝa ordo. La plej supera esprimo de la ideologio de servuto estas religio. Rilatoj en feŭda-monarkia socio ekzistis sur bazo de blinda tradicio kaj leviĝis ĝis nivelo de religia mito. Mito estas fantazia kaj falsa interpreto de naturaj fenomenoj kaj sociaj institucioj en ties interkoneksoj. Tamen, ne nur la trompitoj, t.e. la subpremataj homamasoj, sed tiuj al kiuj la trompado servis—la regantoj—plejparte kredis kaj bazis sin sur tiu mito kun bona konscienco. Objektive falsa ideologio, teksita el superstiĉoj, ne nepre indikas subjektivan mensogemon. Nur tiomgrade ke sociaj rilatoj pli kompleksiĝas, t.e., tiomgrade ke la burĝa sociordo disvolviĝas, kun kiu religia mito pli kaj pli konfliktas, religio fariĝas fonto de pli intensiĝanta ruzeco kaj pli rafinata trompado.

Evoluinta burĝa ideologio estas raciisma kaj kontraŭmita. La radikala burĝaro provis funkcii sen religio kaj konstrui ŝtato surbaze de racio anstataŭ tradicio. Esprimo tiucele estis demokratio kun ties principoj de libereco, egaleco, kaj frateco. La kapitalisma ekonomio, tamen, kreis monstran kontraŭdiron inter la ĉiutaga realo kaj demokrataj principoj. Pli altgrada speco de mensogado necesas por ŝtopi ĉi tiun kontraŭdiron. Nenie homoj mensogas politike pli ol en burĝaj demokratioj. Kaj temas ne plu pri la objektiva “mensogado” de mitoj, sed la konscie organizata trompado de la popolo, utiligante kombinojn de metodoj ege komplekse. La teknologio de la mensogo estas prilaborata ne malpli ol la teknologio de la elektro. La plej “evoluintaj” demokratioj, Francio kaj Usono, posedas la plej trompeman gazetaron.


FONTO: Trockij, Leono [Trotsky, Leon]. “Kulturo kaj Socialismo” (1927). El anglalingva versio: "Culture and Socialism" (1927), tradukita de Brian Pearce.


El Kontraŭreligia Propagando de Leono Trockij

"Trockij Pravis! Memore pri la 50-a Datreveno de la Murdo de Leono Trockij" de R. Dumain

Karlo Markso pri Religio kiel Reflekso

Karlo Markso pri Scienco, Religio, Historia Metodologio

"Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko" de Ladislav Podmele

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Ideology Study Guide

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje / Offsite:

Trotsky on religion (1)

"Culture and Socialism" by Leon Trotsky (1927)

How socialists fight religion by Leon Trotsky


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 May 2009

©2009 Ralph Dumain