Komunika Etiko kaj Esperantismo

de Helmut Welger

Kiel indikas la titolo, unue mi prezentos al vi la komunikan etikon—vi vidos, ke ne temas pri speciala etiko ekz. por ĵurnalistoj, sed pri ĝenerala—; due mi provos evidentigi al vi ties rilaton al la esperantismo—i.a. ke, laŭ mi, komunika etiko bone konformas al la esperantismo, eĉ, ke nia esperantisma etiko fakte estas kaj ĉiam estis ia komunika etiko.

Mi komencas la prezentadon de la komunika etiko per du ekzemploj: La fiziko diras al ni: Se oni varmigas akvon ĝis 100 celsiusgradoj tiam ĝi ekbolas. Neniam la fiziko diras al ni: Boligu akvon! Tion povus diri al ni, por ekzemplo, persono deziranta trinki kafon.— Aŭ, la psikologio diras: Se infanoj estas pli severe edukataj, [1] tiam ili fariĝas pli obeemaj; se ili estas edukataj laŭ pli subtenema maniero [2] tiam ili fariĝas pli vivolertaj (angle: clever). [3] Sed la psikologio neniam diras: Eduku la infanojn tiel, ke ili fariĝas kiel eble plej vivolertaj, aŭ, kiel eble plej obeemaj! Tio estas, por ekzemplo, deziro kaj decido de iuj edukantoj.

La pravigo de ĉia etiko renkontas la malfacilaĵon, ke ne eblas, logike dedukti normon el nura fakto, nek valoron el nura fakto. Iuj etikistoj formulis tion jene: Ne ekzistas logika ponto inter esto kaj devo.

La usona filozofo Frankena skribis en sia verko "Ethics" (aperinta germanlingve sub la titolo "Analytische Ethik", t.e. “analiza etiko”) [4]: “Ŝajnas . . ., ke ni fakte kelkfoje fondas primoralan an privaloran juĝon sole (aldono de la aŭtoro) sur faktoj. Por ekzemplo, ni juĝas certan agon malĝusta, ĉar ĝi damagas iun; aŭ certan pentraĵon bona, ĉar ĝi estas harmonie proporciita. Sed eta pripensado evidentigas, ke ĉi tie nia konkludo baziĝas ne sole sur faktaj premisoj. En la unua kazo ni implicite premisas, ke agoj, kiuj damaĝas iun, estas malĝustaj—do moralan principon; kaj en la dua kazo, ke pentraĵoj, kiuj estas harmonie proporciitaj, estas bonaj—do privaloran juĝon. Tio signifas, ke ni pravigis niajn antaŭajn primoralan aŭ privaloran juĝojn ne sole per faktoj, sed per morala aŭ privalora premisoj de pli fundamenta naturo. Restas la demando, ĉu niaj plej fundamentaj premisoj estas dedukteblaj sole el juĝoj pri faktoj.”

Frankena daŭrigas: “Tio signifas, ke propozicioj enhavantaj nociojn kiel 'devi' aŭ 'bona' estus dedukteblaj el premisoj, kiuj ne enhavas ĉi tiujn nociojn. Kaj tio simple ne eblas konforme al la reguloj de la induktiva aŭ deduktiva logiko. La kontraŭa provo esence signifus, dedukti ‘A estas C’ el ‘A estas B’, sen enkonduko de premiso kunliganta B kun C.” — Pardonu al mi la eble troan abstraktecon de la ĵus citita. Mi povas resumi la diritan per malmultaj vortoj: Se ni konkludas, ke ekzistas certa devo, tiam nepre jam almenaŭ unu el la premisoj asertas devon.

La empiriaj sciencoj ja povas helpi nin je la formulado de normaj propozicioj, sed ili ne mem enhavas normajn propoziciojn, t.e. ili ne diras al ni, kion ni faru. Krome dirite, la—envere metafora—esprimo "naturoleĝo" malklarigas tion. La t.n. naturaj leĝoj estas nevariaj rilatoj inter naturaj fenomenoj; krom la nomo ili havas preskaŭ nenion komunan kun sociaj, etikaj, ŝtataj normoj kaj leĝoj.

Bonvolu nun rememori la ekzemplojn pri la bolanta akvo kaj la vivolertaj infanoj.

Devo‑propozicio (formulita kiel leĝo, dekreto, ordono, deziro k.c.) devenas last­instance nur de decido de homo; de decido, rigardi ion kiel devigan. Tiu decido elektas el la diversaj sin prezentantaj finaj celoj, interceloj, agmanieroj ktp. iujn, kiuj nun nur per tiu decido fariĝas devataj. Estas tiaj decidoj, kiuj transpontas la logikan abismon inter esto kaj devo.

Sed vi priatentu: Ĉar unue ankoraŭ ne ekzistas devo, sed tiuj decidoj nur kreas ĝin, tial almenaŭ la fundamenta decido, la moralprincipo, [6] ne mem estas io devata; la decidoj do entenas neforigeble iom da libera arbitreco, eĉ se ili aspektas tre facile kompreneblaj, konvinkaj, prudentaj, konsenteblaj, agrablaj, k.c. Laŭ opinio de multaj religioj estas dio, kiu faras la fundamentan decidon, laŭ opinio de la moderna humanismo ĝin faras la homoj mem.

Tamen, ankaŭ religiaj homoj faras decidon, kiu estas ekvivalenta al la decido pri moralprincipo: Nome, la decidon, kredi je dio, kredi je iu profeta revelacio, k.s. Ekde Kant ni scias, ke ĉiuj kutimaj pruvoj de la ekzistado de dio estas logike malĝustaj, kaj ke tute ne eblas logike pruvi la ekziston de dio, nek lian neekziston. Des pli, profetaj revelacioj neniel estas logike pruveblaj kiel eldiroj de dio. Tial la fundamenta decido kredi (aŭ ne kredi), kaj sekve de tio alpreni iun religian moralon, same kiel la senpera decido pri moralprincipo entenas iom da neforigebla arbitreco.

Ĉu pro tiu neforigebla resto da arbitreco ni devas malaperi trovi akcepteblan de ĉiu homo moralprincipon? Mi opinias, ke ne; ĉar penseblas, ke la dirita resto povus reduktiĝi preskaŭ ĝis la "limeso" nul. Tiun limeson ĝi neniam povos atingi, sed eble ĝi povos alproksimiĝi al ĝi tiom, ke ĝi fariĝos neglektebla, preskaŭ nerimarkata.

Ni konsideru: Fakte primoralaj juĝoj de malsamaj individuoj kaj socioj malsamas. Sed—malgraŭ tiu malsameco de la moraloj impresas la esperiga fakto, ke multaj eroj de multaj moraloj egalas unuj al la aliaj. Kio estas la kaŭzo de tiu parta egaleco?

Nu, la homoj estas sociaj estaĵoj: La plejmulto de iliaj celoj estas atingeblaj daŭre kaj sekure nur helpe de komuna celkonforma agado. Tio validas ankaŭ por la celoj preskribitaj de ia ajn moralo.

La komuna agado estas des pli sukcesa, ju pli celkonforma ĝi estas [—] ni povas diri ankaŭ: ju pli racia ĝi estas. "Racia" ĉi tie signifas: gvidata de klara pensado kaj de la sperto.

Ĉiu racia komuna agado (finfine la racio mem) baziĝas sur aro da necesaj kondiĉoj, precipe sur la procezo de komunikado. Optimume, t.e. ĉi tie: senmalhelpe funkcianta, komunikado mem baziĝas sur, kaj estas influata de, ampleksa aro da informoteoriaj, sociologiaj, psikologiaj kaj aliaj kondiĉoj de malsamaj gravecoj; ilin oni ne povas rigardi kiel regulojn.

Sen observado de tiuj reguloj la komunikada procezo ne—aŭ ne optimume—funkcias. (Facile trovebla ekzemplo de grava regulo tia: "Diru la veron".) Lingvistoj, filozofoj, sociologoj kaj psikologoj nuntempe esploradas la menciitajn regulojn. [7]

Tiuj konsideroj facile komprenigas al ni, ke ĉiu moralo estas devigata—kompreneble ne morale, ĉar ja nur ĝi mem starigas moralajn devojn, sed de la premo de la faktoj—enteni almenaŭ la gravajn regulojn de racia komunikado. Alie la vivoformo konstituita de ĝi ne povus funkcii, ĝiaj celoj ne estus atingeblaj.

Ĉar do la egaleco de grandaj partoj de malsamaj normaj etikoj estas neevitebla ĉefe jam pro la necesoj de la komunikada procezo—ĉu ne estus tre racie, tre konsenteble, meti tiujn necesojn mem en la fokuson, kaj tute konscie fari ilin kerno de etiko? — De etiko, kiu pli precize, pli vaste, kaj pli konsekvence ol ĉiuj aliaj orientiĝas al la kondiĉoj de optimuma komunikado? — Ĝuste ĉi tio estas "komunika etiko" (esprimo enkondukita de la germana sociologo kaj filozofo Habermas [8]).

Tia etiko havas signifajn avantaĝojn super multaj aliaj: Ĝi ne havas metafizikajn premisojn (marksistoj do emus nomi ĝin "materiisma"); ĝi ne bezonas apogi sin sur nekontroleblaj revelacioj; krom ĝia fundamenta principo nur sciencaj ekkonoj determinas ĝian enhavon, tial ĝi estas pli konsentebla kaj, sekve de tio, pli paciga, ktp.

Mi volas nun prezenti kelkajn fundamentajn erojn de tia etiko. Ankoraŭfoje dirite: Akcepti la principon—nome optimuman, t.e. kiel eble plej senmalhelpan komunikadon—, estas logike ne deduktebla, certagrade nepre arbitra decido. Sed el tiu baza principo pliaj normaj propozicioj estas logike kaj senarbitre dedukteblaj. Nun ni devas demandi nin: Kiuj agmanieroj helpas, kiuj malhelpas la komunikadon? Tiujn demandojn ni povas respondi nur, se ni scias ion pri la faktoj—la fizikaj, psikologiaj, sociaj, informosciencaj k.c. faktoj. Finfine ni devas posedi iom da normstrategia imago­kapablo, da prinorma fantazio, en kiu precipe juristoj estas ekzercataj. Miaj fakoj—psikologio kaj juro—donis al mi parton de la necesa scio kaj ekzerciteco; tamen certe multaj mankas al mi. La sekvantaj detaligoj staras sub tiu rezervo. Plie ili staras sub la rezervo, ke la menciitaj sciencoj progresadas, kaj ke multaj de ties ekkonoj povas esti iam senvalorigitaj de novaj ekkonoj. Komunika etiko, kian mi referas ĉi tie, povas esti plejparte scienca, sed ĝuste pro tio ĝi devas esti pli modesta ol religiaj etikoj: Ni homoj povas erari, tial la etikaj propozicioj, kiujn ni deduktas, povas esti malĝustaj.

La fundamentan principon de la komunika etiko oni povas provizore strukturi per tri necesaj kondiĉoj de optimuma komunikado—la socipsikologo Hofstätter [9] bone ellaboris ilin en alia kunteksto, nome en libro pri grupodinamiko. Temas tie pri la necesa agmaniero por grupo serĉanta problemsolvon. Jen mi listigas la kondiĉojn: [10]

1. La sciigo‑kondiĉo [11];

2. la sciiĝo‑ aŭ akcepto‑kondiĉo;

3. la sendependeco‑kondiĉo.

Por ilustri tiujn kondiĉojn, mi citu la ekzemplojn starigitajn de Hofstätter.

Por bone kompreni la unuan kondiĉon—la sciigo‑kondiĉon—imagu al vi: "Du partneroj serĉas sur vasta herbejo aĵon tie perditan. La tasko memkompreneble estas plenumita per tio, ke iu el la partneroj trovas. Sed la afero ne tute estas tiel facila. Partnero A, por ekzemplo, povus trovi, sed kaŝe enpoŝigi la aĵon kaj poste ŝajnige pluserĉi kaj lasi pluserĉi partneron B. Do estas grave, ke A sciigas al B sian trovitaĵon."

Estas facile videble, ke el la sciigo‑kondiĉo ampleksa aro da subnormoj estas deduktebla. Por ekzemplo—kion ni jam mencius—: Diru la veron; ne erarigu vian partneron, do ne diru pli kaj ne diru malpli ol vi scias; ne parolu aŭ skribu malklare, ktp.

Apartenas al la sciigo‑kondiĉoj memkompreneble ankaŭ, ke oni—precipe en internaciaj rilatoj—uzu lingvon kaj esprimmanieron, kiuj estas kiel eble plej facile kompreneblaj.

Nun mi citos la ekzemplon pri la akcepto‑kondiĉo: Iom pli malfacile estas evidentigi la sekvan kazon: Partnero A trovas, li sciigas tion al B, sed la partnero B kontestas la ĝustecon de la trovo; li ne akeptas ĝin. Se la serĉita aĵo estas konata, tiam tiu eventualaĵo apenaŭ ŝajnas esti realisma; sed se temas pri la serĉado de problemsolvoj, tiam fakte la netrovinta partnero povas rifuzi akcepti la ĝustan trovitaĵon de la alia."

Verŝajne estas klare, ke la akcepto-kondiĉo implicas i.a. komprenemon, mensan malfermitecon, kiel eble plejan senantaŭ­juĝecon.

Por ilustri la trian kondiĉon, nome la sendependeco‑kondiĉon, "ni imagu al ni partneron B, kiu laŭ iomete groteska maniero postiras A; kien rigardas A, tien rigardas ankaŭ li; kion A pretervidas, tion ne rimarkas ankaŭ B.

Ĉe tia aranĝo neniam okazos, ke B trovas, kie A ne trovis. B kondutas same kiel simio en lerneja krestomatio aŭ kiel papago en fabelo; li limigas sin je ripeta babilado, kaj tiamaniere ne kontribuas al la sukceso. . .

La sendependeco‑kondiĉo unuflanke estas malobeata de la papagulo, sed aliflanke ankaŭ de la proprincipa ne‑diranto, kiu same fordonas la sendependecon de sia serĉado. Estas malfacile karakterizi la ne‑diremulon agantan sur herbejo; sed ĉe la serĉado de problemsolvoj tiaj uloj neniel maloftas: Kiam ajn A proponas ion, kia ajn la propono estas, sinjoro B diras 'ne'. Anstataŭ serĉi, li neas; sed agante tiel, li kondutas plene dependece, kaj neniel produktive. En la parlamenta vivo oni ĉi tion nomas ne‑produktiva opozicio; la kazo estas realigata tiel, ke la anoj de iu partio ĉe ĉiuj voĉdonoj de la leĝdona periodo kontraŭvoĉas la proponojn de la anoj de alia partio."

La sendependeco‑kondiĉo havas du flankojn. Unuflanke ĝi postulas, ke ĉiu disvolvu kaj gardu sian propran sendependecon; aliflanke, ke ĉiu akcelu kaj respektu la sendependecon de la alia.

Mi volas nun ekspliki kelkajn sub‑ aŭ antaŭkondiĉojn por bona plenumado de la sendependeco‑kondiĉo. Kelkrilate ili estas kondiĉoj ankaŭ por la plenumado de la aliaj kondiĉoj. Kompreneble ne eblas doni kompletan liston de ĉiuj kondiĉoj, ĉar tia listo estus senfina. Temas nur pri kelkaj tre gravaj punktoj, kontraŭ kiuj ne malmultaj homoj ne malofte pekas:

1. Disvolvo de inteligenteco kaj kreiveco, ĉar pere de ili alternativaj ageblecoj pli facile povas esti trovataj—kaj pliaj ageblecoj signifas pli da libereco, pli da sendependeco.

2. Preteco kaj kuraĝo mem pensi, mem serĉi la veron. Tio eble memorigas kelkajn el vi pri la moto de la racionalismo: Sapere aude! Kuraĝu uzi vian propran intelekton! — Tiu klasika formulo de Kant troviĝas en lia verko "Was ist Aufklärung?" [12] ("Kio estas klerismo?") — Krome dirite, "racionalismo" ne estas insulta esprimo, se oni ne apartenas al la partio de malracionalismo, por ne diri malraciismo. Ĉi‑okaze estas memorinde, ke Esperanto estas tipa produkto de racionalisma pensmaniero.

3. Certadirekta kaj certagrada inklino—kaj instinktokontrolo (memdisciplino), kaj, pere de ĝi, liberiĝo je senpera sklava dependeco de tuja kontentigo de instinkto—sed nek kiel celo en si mern, nek por daŭre subpremi instinktojn, sed unuavice, por tiamaniere plibonigi finfine ankaŭ la ŝancojn por realisma komuna agado, kaj, ĉi‑supre, la ŝancojn por kontentigi inklinojn kaj instinktojn. Alie dirite, la detaloj de la starigenda kontrolstrukturo estu determinitaj de la celo libereco, neniel de la celo asketismo.

Estas paradokse, sed ĝuste certa limigo de la libereco servas al la libereco.

Tute analoge estas rilate tiajn ŝtatajn legojn, kiaj sekurigas la liberecon. Ĉiu leĝo, ja entute normo, estas limigo de la libereco; sed se ne estus leĝoj, tiam regus la t.n. juro de pugno kaj glavo, ĉe kio nur la plej fortaj havus liberecon, dum ĉiuj aliaj estus plene enmanigitaj al ili kiel sklavoj.

4. Toleremo. Ĝi estas unu el la plej gravaj virtoj por ni esperantistoj. Ni devas lerni toleri fremdajn ideologiojn, vivostilojn, sent­manierojn, vestaĵojn, ktp., ed se ili aspektas strangaj al ni.

5. Estas interese, ke pli‑malpli la tuta aro de la tradiciaj rajtoj de libereco menciitaj en la konstitucioj de multaj ŝtatoj—kaj socialismaj kaj nesocialismaj—apartenas al la antaŭkondiĉoj de la sendependeco, kaj do ankaŭ de optimuma komunikado; precipe la rajtoj je liberaj opiniesprimoj kaj informiĝo, la foresto de ĉia cenzuro. Demokratio kaj aperta socio (en la senco de Karl R. Popper [13]) estas la plej bona grundo por komunikado. Manko de libereco de opiniesprimo kaj informiĝo samsignifas mankon de lern­kapableco de la socio. Tiel la socio ne sufiĉe glate kaj rapide povas adaptiĝi al la daŭre sanĝiĝantaj cirkonstancoj; tial la restriktoj je la diritaj liberecoj nepre rezultigas iam kaj ie socian misfunkciadon.

6. Memkompreneble ankaŭ mizero, malriĉeco, malsato ktp. difektas la sendependecon kaj jam pro tio, sed certe ankaŭ pro aliaj kialoj, estu kontraŭbatalataj.

Mi volonte plueksplikus detale la sub- kaj antaŭkondiĉojn por la plenumado de la menciitaj tri bazaj kondiĉoj de optimuma komunikado, sed tio trolongigus ĉi tiun artikolon. Eblus skribi dikan libron pri tiaj detaloj.

Nun mi transiras al la signifo de komunika etiko por la esperantismo.

Apenaŭ necesas emfazi, ke tre bone Esperanto kaj sia Interna Ideo—nome paciga interkomprenigo de la homoj—konformas al la komunika etiko.

Este esperantistoj, ni volas akceli la dialogon inter malsamaj homoj, nacioj, kulturoj, religioj, mondkonceptoj, ideologioj. La esenco de nia agado ja estas komunikado; sukceso kaj efikeco de nia agado senpere dependas de la konformeco al la komunikaj reguloj. Vi priatentu, ke tiuj reguloj sufiĉe similas al la Zamenhofa koncepto de "homa etika regularo": Nome al etiko, kiu—senigita je religiaj kaj naciaj apartaĵoj—estas la komuna racia kerno de ĉiaj etikoj; akceptebla por ĉiuj homoj raciaj kaj bonvolaj.

Estas do evidente, ke la ekkonoj pri la kondiĉoj de optimuma komunikado povas kunhelpi re‑formuli klare la idean esencon de la esperantismo sur neatendite alta scienca kaj filozofia nivelo, kaj amplekse konkretigi tiun esencon, por ke ĝi fariĝu taŭga gvidilo ankaŭ rilate konkretajn detalojn de nia ĉiutaga agado.

Tio povus estigi pozitivan efikon ne nur rilate la internan praktikon de nia movado, sed ankaŭ rilate la ekstermovadan publikon. Lingvo per si mern povas allogi ja nur homojn aparte interesatajn pri lingvoj, do relative malmultajn. La aliajn Esperanto, aŭ la Esperanto‑movado, povas allogi, ĉar ĝi utilas praktike, aŭ ĉar ĝi kontentigas identiĝo-bezonojn—parte idealismajn—, aŭ la bezonon je spirita orientiĝo.

Ni devas klare konscii, ke lerni lingvon ĉiukaze signifas por la fantazio certan mem­identiĝon kun la popolo aŭ la kulturo de la lernota lingvo. Tion opiniis ankaŭ la konata lingvisto Sapir, kiu tre favore sintenis rilate Esperanton. [14] Ĉar al multaj homoj Esperanto aspektas kiel retorta produkto, kiel homunkula lingvo sen propraj kulturo kaj popolo, tial ĝi ne invitas ilin al tia memidentiĝo.

Des pli grava estas la Esperanto‑movado kaj la Interna Ideo; des pli grave estas, ke tiu ideo ne restu nebulece ŝvebanta en la fono. Male, kiel dirite, ĝi estu trapensata, klarigata, konkretigata sur digna nivelo, kaj ĉiu esperantisto estu sufiĉe informita pri ĝi, mi kuraĝas diri: pri la esperantisma filozofio.

Nia movado do pli konscie, pli senteble ol ĝis nun estu hejmo de ĉiuj komunikaj virtoj, kaj nia lingvo estu ilia simbolo. (Tio implicas, ke nia neŭtraleco ne estu timema evitado de ĉiu temo, pri kiu homoj hodiaŭ forte malsamopinias, sed ke ĝi estu sincera, komprenema, kiel eble plej senantaŭjuga toleremo; tamen, ĝi ne inkludu toleremon kontraŭ tio, kio damaĝas la komunikadon, ekzemple kontraŭ maltoleremo. Jen la konata t.n. "paradokso de toleremo".)

Mi ĝojus, se mi estus konvinkinta vin, ke la esperantismo, sub la kondiĉo, ke ni flegas kaj propagas la etikon implicitan en ĝi, povus fariĝi alloga, fascina, entuziasmiga afero.

(Ĉi tiu artikolo estis reverkita por nia revuo—el prelego farita dum la UK (Budapeŝto)—1983. Adreso de la aŭtoro: Helmut Welger — Bismarck­stra. 29 — D‑3550 Marburg — R. F. Germanio)

NOTOJ:

1. Severa edukmaniero: Edukmaniero karakterizita de ofteco de punoj (de diversaj gradoj de intenseco) ĉe nedezirata konduto de la infano. [—> main text]

2. Subtenema edukmaniero: Edukmaniero karakterizita de ofteco de rekompencoj (de diversaj gradoj de intenseco) ĉe la dezirata konduto de la infano. [—> main text]

3. Vidu en: Stapf, K. H., Hermann, Th., Stapf, A. k Stäcker, K. H.: "Psychologie des elterlichen Eiziehungsstils". Stuttgart/Bern, 1972. P. 40‑46. [—> main text]

4. Frankena, W. K.: "Analytische Ethik". München, 1972. P. 115‑117. La originala eldono aperis sub la titolo "Ethics" en la "Foundation of Philosophy Series", Englewood Cliffs, N.J.: Prentice‑Hall, 1963. La citita verko de Frankena intertempe fariĝis fundamenta verko rekonata. [—> main text]

5. Vd. ekzemple en Popper, K. R.: 'Die offene Gesellschaft und ihre Feinde", I. Bern, 1957. P. 91‑93. Titolo de la originala eldono: "The Open Society and Its Enemies, I. The Spell of Plato". (Routledge and Kegan Paul, London).

6. Laŭ la hodiaŭa, moralfilozofia lingvouzo "moralprincipo" signifas: La fundamenta praktika principo (resp. unu el ili), kiu ne estas deduktebla el pli ĝenerala normo, kaj kiu funkcias kiel kanono de deduktado, pravigo kaj kritiko de subnormoj. Vd. la artikolon "Moralprinzip" de A. Schöpf en : Hoffe, O. (eld.): "Lexikon der Ethik". München, 1980. [—> main text]

7. Vd. ekz.: Norman, D. A. k Rumelhart, D. E.: "Strukturen des Wissens", Stuttgart, 1978. P. 88‑96. La usona originala eldono aperis sub la titolo: "Explorations in Cognition". San Francisco, 1975. [—> main text]

8. La bazan penson oni trovas ekz. en: Habermas, "Vorbereitende Bemerkungen zu einer Theorie der kommunikativen Kompetenz", en: Habermas, Luhmann, "Theorie der Gesellschaft oder Sozialtechnologie", p. 101 kaj sekvaj.

Multaj aliaj verkistoj hodiaŭaj simile argumentas, ekz. R. Döbert: "Prezentiĝas la eblo, difini la limojn de variebleco de ebla 'racia religio' per la principoj, kiuj konsistigas sur la kampo de la interagado la kondiĉojn por la realigo de la racio. La aro de tiuj fundamentaj normoj ne bezonas plian pravigon, sed ĝi konsistigas la kadron, ene de kiu pravigoj entute nur iĝas eblaj." (Döbert, R.: "Systemtheorie und die Entwicklung religiöser Deutungssysteme". Frankfurt am Main, 1973. P. 135). Vd. ankaŭ la argumentadon de Apel en: "Das Apriori der Kommunikationsgemeinschaft . . ." en: "Transformation der Philosophie II", Frankfurt am Main, 1973. [—> main text]

9. Vd. Hofstätter, P. R.: "Gruppendynarnik". Hamburg, 1957. P. 164‑166. [—> main text]

10. La ĉi‑tiea strukturigo ne estas la sole ebla; ekzistas aliaj, kiuj estas rezulte ekvivalentaj. Sed ĝi emfazas en dezirinda klareco la komunikadan aspekton. Habermas (vd. piednoto 8) pli tradiciece listigas: vereco, libereco, justeco. [—> main text]

11. Hofstätter skribas "Kommunikationsbedingung" (vd. noto 9), kio tradukeblus per "komuniko‑kondiĉo", sed la kunteksto montras ke temas ĉi tie pri nur unudirekta komunikado, do sciigo, ne pri interkomunikado, kiu ampleksus ĉiujn tri kondiĉojn. [—> main text]

12. Vd. Kant, I: "Beantwortung der Frage: Was ist Aufklärung?" Darmstadt, 1968. La eseo unue aperis je la 5‑a de decembro 1783. Ĝi estas tre leginda por esperantistoj. [—> main text]

13. Vd. la verkon de Popper, cititan en noto 5. [—> main text]

14.Vd. Sapir, E.: "Die Sprache". En: Kulturanthropogie, eld. de Mühlmann, W. E. k Müller, E. W., Lengerich 1966. P. 134‑135. La eseo estis originale publikigita en: "Encyclopaedia of the Social Sciences", Ed.: Edwin R. A. Seligman, vol. 9, New York 1937, p. 155‑168. [—> main text]


FONTO: Welger, Helmut. "Komunika Etiko kaj Esperantismo" [Communication Ethics & Esperantism], Simpozio, n‑ro 3, jaro 2-a, n-ro 3-a, marto 1984, p. 19-25.


On Habermas’s Theory and Practice by R. Dumain

Historical Remarks on the Question of Organization
by Jürgen Habermas

“The partisanship of the critique of ideology in favor of technological rationality” (Excerpt)
by Jürgen Habermas

Jürgen Habermas on centralized automation of social control

On the self-reflection of rationalistic “faith”
by Jürgen Habermas

The Analytical Theory of Science and Dialectics
by Jürgen Habermas

A Positivistically Bisected Rationalism
by Jürgen Habermas

Addendum on Heine, Habermas, et al by R. Dumain

Commentary on Matthew Piscioneri, Habermas: The Myth of Reason
by R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Theodor W. Adorno & Critical Theory Study Guide

Ideology Study Guide

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje /Offsite

Enciklopedio Simpozio

Derrida kaj Habermas pri terorismo
de Giovanna BORRADORI, trad. Vilhelmo Lutermano

The Language of Democracy: Vernacular Or Esperanto?
A Comparison between the Multiculturalist and Cosmopolitan Perspectives

by Daniele Archibugi


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 November 2006
Links added 26 Nov 2006 & 4 Sept 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain