Karlo Markso pri Religio kiel Reflekso &
Kondiĉoj al ĝia Malapero

La religia mondo estas nur reflekso de la reala mondo. Kaj por socio kiu baziĝas sur produktado de varoj, en kiu ĝenerale la produktantoj unu kun la aliaj eniras sociajn rilatojn traktante siajn produktojn kiel varojn kaj valorojn, tiel reduktante sian individuan privatan laboron al la mezurilo de homogena homa laboro—por tia socio, Kristanismo kun sia kulto de la abstrakta homo, aparte en siaj burĝaj manifestaĵoj, Protestantismo, Deismo, ktp., estas la plej taŭga speco de religio. En la antikvaj aziaj kaj antikvaj ceteraj modaloj de produktado, oni trovas ke la konvertado de produktoj al varoj, kaj do la konvertado de homoj al produktantoj de varoj, situas en suba pozicio, kiu, tamen, pli graviĝas dum ke la primitivaj komunumoj pli kaj pli alproksimiĝas sian dissolviĝon. Komercaj nacioj, ĝuste diri, ekzistas en la antikva mondo nur en ties interspacoj, kiel la dioj de Epikuro en la intermondoj [Intermundia], aŭ kiel judoj en la poroj de la pola socio. Tiuj antikvaj sociaj organismoj de produktado estas, kompare al burĝa socio, ege simplaj kaj travideblaj. Sed ili fondiĝas aŭ sur la nematura evoluo de la homo individue, kiu ankoraŭ ne tranĉis la umbilikan ŝnuron kiu ligas sin al siaj kunuloj en primitiva triba komunumo, aŭ sur senperaj rilatoj de subigo. Ili povas estiĝi kaj persisti nur kiam la disvolviĝo de la produkta kapablo de laboro ne leviĝis preter malalta etapo, kaj kiam, do, la sociaj rilatoj en la sfero de materia vivo, inter homo kaj homo, kaj inter homo kaj Naturo, simile striktas. Ĉi tiu strikteco reflektiĝas en la antikva kultado de Naturo, kaj en la ceteraj elementoj de popolaj religioj. Ĉiaokaze, la religia reflekso de la reala mondo povos malaperi finfine nur tiam, kiam la praktikaj rilatoj de ĉiutaga vivo provizos al homoj nur perfekte kompreneblajn kaj raciajn rilatojn kun iliaj kunaj homoj kaj kun Naturo.

La vivprocezo de socio, kiu baziĝas sur la procezo de materia produktado, ne disŝiros sian mistikan vualon ĝis ke ĝi traktiĝos kiel produktado fare de libere kunlaborantaj homoj, kaj ke ili ĝin ordigos laŭ difinata plano. Ĉi tio tamen postulas materian bazon aŭ kondiĉaron kiu tiesflanke estas la spontana produkto de longa kaj suferplena procezo de disvolvigo.


Fonto: Markso, Karlo. Kapitalo, volumo 1-a (1867), ĉapitro 1-a. Tradukis R. Dumain el anglalingva versio de ĉi tiu ĉerpitaĵo, kiu troviĝas, kune kun aliaj samtemaj, jene: Religion as Reflex vs. a Future Rational & Transparent Society.


Religion as Reflex vs. a Future Rational & Transparent Society
with other quotations by Karl Marx

Karlo Markso pri Scienco, Religio, Historia Metodologio

Omaĝe al Prometeo de Karlo Markso

El Kontraŭreligia Propagando de Leono Trockij

Trockij pri Religia & Sekulara Mistifiko

"Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko" de Ladislav Podmele

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Ideology Study Guide

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje / Offsite:

Capital. Volume I, Chapter 1 by Karl Marx

Trotsky on religion (1)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 May 2009

©2009 Ralph Dumain