Ladislav Podmele

Superstiĉa Pensmaniero

(Analizo el Starpunkto de la Enhavo)


1. Superstiĉoj, kiuj rilatas al kredo pri fetiĉo. Kredo pri totemoj, amuletoj, talismanoj, idoloj.

Totemoj, amuletoj kaj idoloj estas variaj formoj de fetiĉismo, kredo al naturaj aŭ artefaritaj objektoj, plantoj, bestoj, kiujn la primitivuloj rigardas kiel sidejo de supernatura aŭ mistera forto aŭ loĝejo de diaĵo. Ili povas, laŭ tiu ĉi kredo, utili aŭ malutili al iu. Tiuj estas objektoj de kulto.

Totemo estas fetiĉo de la grupo homa intime ligata. Tiu grupo estas familio, gento, tribo, hordo, bando aŭ gento, en la moderna signifo de la vorto. La vorto deduktiĝas el la indiana lingvo “ototeman” t.e. “lia genro”. Plejparto de la aŭtoroj komprenas sub la termino tiun parton de la naturo, kiun certa homa grupo supozas sia simbolo, sia mistika praulo, inicianto aŭ fondinto de la grupo. Anoj de tiu grupo identiĝas kun la totemo. La totemo donis al ili la nomon. La totem-simbolon tiu anoj pentras sur siaj korpoj, enpikas, entranĉas en la haŭton. Totemo en formo de kolono oni lokigas antaŭ la domo kaj loĝejo de la grupo.

MacLenan jungis la nocion de totemo kun la principo de eksogamio. Totemismo estas studebla plej konvinke en Aŭstralio. Ekzistas minimume 41 teorioj pri karaktero, deveno ktp. de la totemismo. Sintetizante ĉiujn teoriojn, ni difinas la totemismon jene:

“Kredo pri totemoj ekzistas tie, kie certa homa grupo intime rilatas al certa fenomeno natura, al objekto vivanta aŭ morta, al planto aŭ besto. Pere de la totemo la grupo supozas esti unuo kaj por tiu estas supozata kiel unuo. Certa objekto kiel simbolo rilatas nur al certa grupo. Al tiu simbolo (praulo) oni kulte agas. La totem-planton aŭ totem-beston oni malpermesas mortigi aŭ neniigi. Ĝi estas tabuo. Tio signifas ke certaj objektoj aŭ estaĵoj estas netuŝeblaj, aŭ iaj agoj nefarendaj, sen ia socia aŭ magia puno. Tuŝi ilin oni ne povas sen risko je puno aŭ infekto.

J. B. Frazer (1) supozis la totemismon penssistemo, kiu antaŭiris la naskiĝon de la religio. Ekzistas tre multaj respondoj al la demando, kial naskiĝis totemoj kaj kial la sama grupo havas variajn totemojn. B. Malinowski kaj A. Tokarev (2, 3) supozis, ke por elekto de io por totemo devas ekzisti kondiĉ0, ke la fenomeno estas grava por la nutrado kaj ekzistado de la homo kaj respektiva grupo. Totem-praulo estas ankaŭ nutrinto. Pro tio oni kulte estimas ĝin. Kontraŭ pensoj, ke ĉe variaj grupoj estas totemo ankaŭ muŝoj, respondis Malinowski, ke la amasa apero de muŝoj antaŭiras venontajn pluvojn. Kvankam muŝo ne koneksas rekte kun la nutrado, ĝi tamen gavas por la nutrado. Sed tiu ĉi teorio fiaskas, se ĝi devas klarigi, kial la totemoj estas ankaŭ bestoj senutilaj, eĉ malutilaj kaj kial bestoj aŭ plantoj necesaj por la vivo de la grupo ne estas akceptitaj kiel totemoj. Estas totemoj ĉe pluraj grupoj ankaŭ la rido, morboj, mortintoj.

Aliaj aŭtoroj supozas totemismon esprimo kaj simbolo de eksogamio. Eksogamio signifas, ke la edzeco inter anoj de la sama totem-grupo estas malpermesata kaj la intima rilato fariĝas tabuo. Se viro edziĝis kun virino de la sama tribo, kiu apartenas al la sama totemo, li farus ion pli malbonan ol se li iun mortigus.

Sed kial estas totemo tiomgrade signifa barilo? Oni normale opinias (laŭ S. Freud) (4), ke la malpenneso ekzistas pro tio, ke tiu seksa rilato produktas biologian degeneradon. Onidire la proksimeco de sango nocas la genton. Levi Strauss (5) argumentas: incesto ne estas biologia krimo, sed krimo kontraŭ la socio. La celoj de la eksogamio estas, laŭ li, politiko-sociaj. Eksogamio servas al forigado de la malamikaj tendencoj ene de la tribo aŭ de la triba asocio, inter klanoj. Laŭ J. Layard (6), se la homa unuo aspiras esti signifa, ĝiaj membroj devas klopodi, ke pere de la geedziĝado ili gajnas la apog-punktojn ankaŭ en tre distaj lokoj de la triba regiono. Helpe de la edziĝo oni gajnas amikojn ankaŭ inter malamikoj. Vojaĝi trans ege distancaj regionoj estis iam ebla nur en la kazo, se la vojaĝanto havis amikojn sur la vojaĝ-linio. Ju pli larĝaj rilatoj, des pli granda bazo por ekspansio de sia personeco.

Laŭ esploristo Radcliff-Brown (7) kaj aliaj, totemismo estas deduktita de la neceso adori kaj kulti kaj rituale agi. Totemoj laŭdire fariĝas nur tiuj fenomenoj, kiuj kapablas inspiri la fantazion de la primitivuloj surbaze de timo aŭ adorado. Totem-kulta agado estis prizorgita sur la lokoj, kie la totemo troviĝis; kie oni fabrikis ĝin aŭ kie ĝi naskiĝis.

Aliaj esploristoj prezentas totemon kiel io, kio intime ligiĝas al la fakto de la nasko de nova individuo. La primitivuloj longe ne konis kaj vere ne volis koni la rilaton inter la seksa agado kun la nasko de nova homo. Multaj supozis, ke la spiritoj de la mortintoj atendas sur pluraj lokoj, ili eniras la sinon de la virinoj, kaj tiel ili denove naskiĝas. La totemon karakterizas la loko, kie la koncepto okazis.

Alia teorio klarigas la estiĝon de totemo el la bezono distingi la grupojn kaj la unuopulojn. Grupano estas konata laŭ la totemo de la grupo. Li portas simbolon de sia grupo sur sia korpo. Ĝi estas io simila al legitimilo, dokumento de lia aneco kaj origino.

Totemon oni supozas simbolo de la unuigo kun lia totem-grupo. Per ĝi oni ricevas normalajn rilatojn inter la grupanoj, certan gradon de sakrala karaktero. Anoj de la sama totema grupo havas devojn reciproke. Ili devas helpi kaj protekti unu la alian. Totemo estas do la simbolo de tiu ĉi solidareco. Kiuj apartenas al la sama totemo, tiuj ne povas unu la alian mortigi aŭ noci. La totemo estas do regulilo de certa socia ordo. Ĝi estas ilo de kolektiva premo kaj teroro, portanto de valoroj, kiuj estas respektindaj de ĉiuj. La totemo alte staras super la grupo, super la individuo, super ĉiuj ĝiaj membroj. Ĝi estas io inter la individuo kaj la kolektivo. Ĝi respondas al bezonoj kaj konceptoj de la natur-kolektantoj kaj ĉasistoj. Ne hazarde neniam evoluis la adorado de naturaj fenomenoj (suno).

Totemo estas do certa sorto de fetiĉo. Fetiĉoj ne estas di-estaĵoj. La deifikado de la totemo ne okazis. La totemo de unu grupo ne estis objekto de kulta agado en alia grupo. Ĝi estis nur certa fenomeno, objekto, afero surbaze de kiu la grupo ekkonis klare sian variecon, aliecon, kompare al grupoj similaj aŭ entute malsimilaj. Nome de unu totemo atakis unu grupo alian.

Apud la fetiĉo grupa (totemo) la individuo ankaŭ bezonis sian individuan fetiĉon, kiu servus NUR al li. La fetiĉon li uzas kaj misuzas por realigo de siaj individuaj interesoj.

La fetiĉoj kaj ĝia adorado servas al celo: per ĝi profiton, sukceson, potencon. La fetiĉo devas realigi la dezirojn de sia portanto kaj posedanto. En ĝi enas la magia forto; pro tio ĝi ŝajne malheligas la misterojn kaj forigas la malhelpojn, anticipas la malprofitojn kaj perdojn; ĝi ŝajne alportas profiton, sed oni povas ĝin uzi por noci iun. Ĝi defendas ŝajne kontraŭ la morboj, helpas dum batalo, okaze de akuso, alportas feliĉon, sukceson al agado. Ci tion alportas NUR por la dirita individuo, neniam ĝi servas al aIiaj. Karl Marx parolas do pravige, motivite pri la varo- kaj mon-fetiĉismo. Fetiĉo povas fariĝi ankaŭ certa persono aŭ tio, kio kun la persono intime unuigis, venis en kontakto, kio povas ankafi simbole, surogate, kontentigi la seks-bezonojn. Oni konas nenormalan volutodonan altirigon al vesto-partoj (precipe ŝuoj), pense substituitaj al aliseksa persono.

AMULETOJ kaj TALISMANOJ estas variaj sortoj de fetiĉoj. Laŭ la ĉeĥa esploristo O. Pertold (8) la vorto “amuleto” signifas objekton, kiu pendanta surkorpe devas kaj povas defendi la homon kontraŭ malbono. Ĝi havas signifon pasivan; ĝi nur defendas kontraŭ la aktiva malbono aŭ dangero. La amuleto devas labori favore al la portanto.

Talismano estas fetiĉo, kiu devigas la portanton esti aktiva kontraŭ iu atakanto. Ĝi helpas nur al la aganta homo.

La plej alta evolugrado de la fetiĉoj estas IDOLO. Ĝi estas objekto, kiun oni adoras senkritike. Videbla formo de tio estas idolatrio, pagana servo alio. Idolatrio rilatas al simboloj, statuoj, sed ankaŭ al abstraktaj ideoj, institucioj, al rilatoj aŭ agadmanieroj. Objekto de la idolatrio povas esti persono (personkulto), kiu elstaras en kapabloj, prestiĝo, beleco, persono sukcesa, riĉa, potenca. Idolo povas fariĝi ankaŭ seksamo, profitado de mono, distro kaj amuzado, ludo, milito, sed ankaŭ institucioj: edzeco, familio, stato, eklezio, nacio, homaro. Objekto de idolatrio povas fariĝi ĉio. Idoloj laŭkrede enhavas mistikan forton. Tiu ĉi forto akceptas ankaŭ variajn videblajn formojn. Ĝi aspiras veni en kontakton kun la adoranto.

Kontraŭ idolatrio staras ikonoklastismo, blasfemado kontraŭ la idoloj, detruado de statuoj, bildoj ktp.

Mi akcentas: idolo ne estas nocio religia. Ĝi ne estas iu dio, ĝi estas iam konkreta aĵo, rilato, institucio. Idolo estas la nodpunkto kie ĝi jam fariĝis objekto de adorado, de kulto kaj ne nur kulto kiel la agad-kulto, sed kiel adorado surbaze de fervora aktivado, kiu organizas la tutan vivon de la individuoj adorantaj ĝin. Jean Gebser (9) protestas akre kontraŭi identigo de la nocio “idolo” kaj “dio”. Li dokumente montras nereligian, eĉ kontraŭreligian karakteron, de tiu ĉi nocio kaj el ĝi naskiĝintaj rilatoj interhomaj. Idolatrio ankoraŭ ne estas religio. Ĝi estas nenia surogato aŭ deformaĵo de religio. Idolo estas aĵo pli abstrakta ol totemo aŭ fetiĉo. Ĝi estas simbolo por ĉiu parto kaj ero de la realeco, kiu fariĝis objekto de senkritika adorado. Ĝi estas simbolo por la pseŭdo-realeco.

Idolo ne estas parto de natura fenomeno, nek planto, nek besto, nek spirito, nek dio. Ĝi estas pli simbolo ol persono. Ĝi estas io, kio fariĝis objekto de kultado. Idolojn kredas religiema aŭ kontraŭreligiema pensanta unuopulo. Idolo estas abstraktaĵo, generalaĵo, realigo de sociaj kaj komunaj ecoj de multaj fetiĉoj. Ĉu certa kolektivo adoras pli la totemojn ol la fetiĉojn, ol la idolojn, tio dependas verŝajne de la evolu-nivelo de la respektiva socia grupo. La totemojn oni adoras pli en la societoj, kie regantan signifon havas la aĵoj kreitaj de la naturo; idolojn en la socio, kiu jam kapablis disvoli abstraktan pensadon; fetiĉojn oni adoras tie, kie multon signifas la objektoj, kiujn fabrikis artefarite la homo, aŭ kie li la objektojn de la naturo intervene adaptis al siaj bezonoj.

Pri la praktikaj konsekvencoj de la fetiĉismo por la homa vivo socia kaj individua kaj ankaŭ por ni esperantistoj ni parolos en alia ĉapitro pri postrestaĵoj pasintecaj de totemismo kaj fetiĉismo en la konscio de la aktualaj homoj.

NOTOJ:

1. J. B. Frazer: Totemism and exogamy, London, 1910.

2. B. Malinowski: Magic, Science and Religion, Boston, 1948.

3. S. A. Tokarev: Religion in der Geschichte der Voelker, Berlin, 1968 (Religio en la historio de la nacioj).

4. S. Freud: Totem a tabu (slovaka traduko), Bratislava, 1966.

5. Lévi Strauss: Le totémisme aujourd’hui, Paris, 1962. (en germana traduko: Das Ende des Totemismus, Frankfurt am Main, 1965.)

6. John Layard: Familie und Sippen, paĝo 59/75 en la libro: Institutionen in primitiven Gesselschaften, 1967.

7. Radcliffe-Brown: Sociological Theory of Totemism, 1929 (sen indiko de la loko de la eldono).

8. O. Pertold: Pověra a pověrečnost (Superstiĉo kaj superstiĉeco), Prago, 1956.

9. Jean Gebser: Ursprung der Gegenwart, I-a kaj II-a, Stuttgart, 1949 (Origino de la aktuala tempo).


FONTO: Podmele, Ladislav. “Superstiĉa Pensmaniero,” Simpozio, n-ro 8 [1986], p. 18-21.


Pri SIMPOZIO — letero de Prof. L. Podmele

Pri la Vera kaj Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko” de Ladislav Podmele

La Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

Kritiko de la Falsa Konscio” (daŭrigo) de Ladislav Podmele

La Ĉefa Senco de nia Filozofado” de Ladislav Podmele

Komunika Etiko kaj Esperantismo” de Helmut Welger

Alienation, Utopia, & Hungarian intellectuals: Madách, Ady, Karinthy, Fogarasi, Nádor, Lukács, Mannheim
by Joseph Gabel

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Ideology Study Guide

Theodor W. Adorno & Critical Theory Study Guide

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje / Offsite:

Simpozio @ eventoj.hu

Jirí Karen - Vikipedio

Jirí Karen (OLE)

Jiří Karen (1920-2000) (Ladislav Podmele)

Forlasis nin poeto Jirí Karen
Starto 3/2000 (194)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 November 2021