William Auld

Pluva Nokto

1948


En longaj vicoj stratolampoj pale
Aspergas lumon al la nokt’ kusena;
Pluveroj rosas sur la lun’ vuale
Kaj falas flirte al la strat’ malplena:
              Kaj mi sen celo
         Promenas en malhelo
Kun la rigard’ premata al pavimo,
Dum nur vakuo vibras en l’ animo.

Figuro diafanas sub la lumo:
Jen koksa stratulino. Senespere
Al mi ĵetiĝas laca okulumo,
Sed plu restadas sola mi prefere:
              La falvaj haroj
         Ne estas taŭgaj varoj,
Purpuraj lipoj kavas kaj elspiras
Venenon al la kor’. Mi preteriras.



FONTO: Auld, William. “Pluva Nokto” (1948), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 630.


“Deklaracio” & “Konfeso” de William Auld
(kun sonregistraĵo)

Glasgovo: industrio / Glasgovo: La homoj / Nokte
de William Auld

Glasgovo: frumatene“ (8.11.1951)
de William Auld

Laboristedzino” de William Auld

Kapitalismo Venkis en Britujo” (26.10.1951)
de William Auld

“Incitnudiĝo / “Striptease”
de William Auld / trans. Roy McDonald

En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro (Enhavo)
de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 2 September 2021