Laboristedzino

William Auld

Dika senforma laboristedzino,
kies korseto krada
la bulojn de la granda penda sino
kaj de l’ postaĵ’ fasada
apenaŭ ligas:
kiam vi anserpaŝas laŭ la griza strato,
kia motivo vin instigas,
kia espero, kia vivkonstato
restas al vi post la spertoj dolorplenaj  
kaj la ĉagrenaj
ĉiuminutaj zorgoj de ekzisto
kiel edzin’ de laboristo?

Viaj okuloj mortis en la tago
kiam vi trovis, ke la am’ ne estas tia,
kia perfide ĝin priskribis la imago—
ne sankta, ne mirinda, ne pasia,
sed ag’ hontinda, bruta kruda ago,
kiun plenumis via vir’, ebria
kiam hazarde li disponis je moneroj
de vi ŝparitaj;
amo ne povas flori en kotaj sferoj,
kie ĝermadas pestoj kaj nescioj spiritaj,
kaj kie mankas ĉio—
mono, manĝaĵo, belo, sopiro, ambicio.

Via amuzo estas najbara klaĉo
ĉe la kuniklotrua pordo
de via domaĉo.
Tie rikane vi, raŭka sufloro,
babilas pri l’ misteroj: nasko, morto,
kaj pri l’ konato: la amoro.

En via sin’ kiomaj revoj velkis,
kiujn promesis via juno?
Iam vi estis juna, kaj aspergis
estantan grizon per estonta rev-orumo.
Vi vidis ĝin forvelki eĉ sen miro:
ja kion fari? Via viro
dum jaroj estis senlabora,
dum jaroj staris ĉe la stratangulo,
kaj pro la
senĉesa, monotona viva nulo
forgesis, ke li estas homo.
Li devis hejmenveni al senhejta domo,
al manĝo nesufiĉa kaj sensuka,
al kaĉo, pano, margarino;
kaj al la lito juka,
kie en ŝvita amrutino
sovaĝe sortobatojn li transverkis
al via korp’ senkulpa,
kaj en volupto turpa
sian desperon mergis.

Alportis ĉiu jar’ sian infanon,
laca akuŝo post akuŝo:
sed postuladis panon
ĉiu malsata nova buŝo.
Ĉu via koro gutis sangon,
kiam vi aŭdis la etulojn plori pete,
kaj vi rigidis senrimede
dum larmoj fosis sulkojn en infanan vangon?
Aŭ ĉu vi ne forturnis vin senpacience,
aŭ eĉ anstataŭ pano donis baton,
ĉar vi ne volis plu aŭskulti, malpotence,
korŝiran lamentadon?
Sed kiam knabo mortis sangospute
pro ftizo,
funebris via kor’, kvankam senplore, mute—
ĉar antaŭ longe elĉerpiĝis via larmprovizo.

Kaj nun vi estas, laboristedzino,
kaduka kaj anhela,
kaj baldaŭ venos via vivofino.
Ĉu sent' ribela
neniam vian koron skuis,
ke vivon vian mankoprem’ detruis?
Kial vi ĉion nur elportis
dum via animo mortis?
Kaj ĉu sammaniere
sklaviĝos viaj nepoj senribele?

(1949)



FONTO: Auld, William. “Laboristedzino” (1949), en “Spiro de l’pasio” en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 146-148. Aperis ankaŭ en antologio Sub la signo de socia muzo, red. William Auld & Stefan Maul; ilustris Georgo Kamaĉo (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1987), p. 44-45.

Noto: Verso en la lasta strofo aperis en Sub la signo de socia muzo jene: “Kiam vi ĉion nur elportis”.


Kapitalismo Venkis en Britujo
(26.10.1951)
de William Auld

Glasgovo: industrio / Glasgovo: La homoj / Nokte
de William Auld

“Deklaracio” & “Konfeso” de William Auld
(kun sonregistraĵo)

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 June 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain