Kapitalismo Venkis en Britujo

26.10.1951

William Auld



Aŭskultu, hurlas rabobestoj grasaj,
Nu, ili rajtas. Venkon ili gajnis.
Kiam ilia pov’ perdita ŝajnis,
Redonis ĝin la dupoj homamasaj.

Nenio nun malhelpas la bankedon . . .
Sed ie‑tie homoj rememoras . . .
Avino en angulo softe ploras,
Tro zorge vir’ bruligas cigaredon . . .

Se jam mizer’ envolvos la kabanojn,
Se jam malsat’ velkigos la infanojn—
    Vi kulpos, laboristoj, kulpos solaj! . . .

Aĥ homoj, homoj, kio vin insidis? . . .
Nepardoneble vin mem vi perfidis . . .
     En mia koro mortas revoj folaj . . .



SOURCE: Auld, William. "Kapitalismo Venkis en Britujo" (26.10.1951), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 649.


“Deklaracio” & “Konfeso” de William Auld
(kun sonregistraĵo)

Glasgovo: industrio / Glasgovo: La homoj / Nokte
de William Auld

Glasgovo: frumatene“ (8.11.1951)
de William Auld

Laboristedzino” de William Auld

En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro (Enhavo)
de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 March 2011

Site ©1999-2021 Ralph Dumain