Proletaj poemoj de William Auld

Glasgovo: industrio / Glasgovo: La homoj / Nokte



Glasgovo: industrio

(14.11.1951)

Naskiĝas tie ĉi gigantaj ŝipoj.
Sub nuba griz’ reliefiĝas grande
skeleto saŭra kun ŝtalbranĉaj ripoj,

kaj cikoniarganoj svingas lante
kapojn longbekajn en aero plenda
kvazaŭ fiŝetojn en river’ serĉante.

La teron skuas bruo orelfenda,
dum homoj nigraj sur la monstro svarmas,
tegante ĝin per karapaco blenda:

sur ĉies nigraj vangoj ŝvito larmas,
kaj ĉies manojn gvidas firma certo.
Arde ilian taskon amo garnas...

Fieras ŝipfarist’ pri sia lerto.



Glasgovo:

La homoj

Vi venis
ĉar anglaj lordoj vin elpremis
el viaj ruraj domoj
kiel kernetojn el citronoj;
ĉar vian grundon oni ŝtelis
kaj krude vin forpelis
al plia mizero kaj malsato,
por ĉasbienon krei al magnato.

Vi venis,
milope vin altrenis
el la altlando skota
(fekunda region’ dezertigota)
kaj el Irland’ transmare,
kie la angloj skurĝis vin barbare;
el la kampar’ mortanta ĉie
vi fuĝis transmedie.

Vi venis,
kaj vin la urbo glute prenis
en sian feran ventron;
kaj tie vi generis genton
de homoj nigraj, dikaj,
malaltstaturaj sed fortikaj,
kun varma koro, lango raŭka,
humoro ironie spritotaŭga.

Vi venis,
kaj malfacilan sorton vi eltenis:
laboromank’ aŭ dekduhora tago,
enspez’ nenia aŭ mizera pago;
sed evoluas vi obstine,
vaste edukas vin liberanime,
la veron socialisman vartas flame,
dum vi maŝinmiraklojn kreas ame.

Ha homoj
en viaj kotaj kaŭraj kestodomoj –
                mi amas vin!



Nokte

Sur ambaŭ bordoj de l’ river’ olea
la konstruaĵoj kunpremiĝas time,
kvazaŭ animobando mute vea

apud malluma Aĥerono. Ŝlime
la surda akvo lekas lignofostojn,
plaŭde, gargare; ŝajne malproksime

obtuzaj tramoj trenas lumovostojn
sur la dormema, peza pontoĝibo.
La vento sugestias rubomoskojn.

Sklavoj pelataj de la vivovipo,
formikohomoj pugnas, ronkas, brulas,
en la etaĝodomoj...

                                     Ie ŝipo
Malgaje en senluna ĉerk’ ululas.



FONTO: Auld, William. “Glasgovo: industrio”; “Glasgovo: La homoj”; “Nokte”; en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 651, 205-206, 207. La poemoj “Glasgovo: La homoj” & “Nokte” originale aperis en sekcio “Spiro de l’ pasio” en Kvaropo, 1952.


Glasgovo: frumatene“ (8.11.1951)
de William Auld

Kapitalismo Venkis en Britujo”  (26.10.1951)
de William Auld

Laboristedzino” de William Auld

“Deklaracio” & “Konfeso” de William Auld
(kun sonregistraĵo)

En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro (Enhavo)
de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 June 2015

Site ©1999-2021 Ralph Dumain