William Auld



Deklaracio

La produktistoj en la lando
facile en mizeron falas,
dum iu monmanipulanto
per ĉia lukso sin regalas.

La homo, kiu riĉojn kreas,
ekzistas en hazarda stato,
dum la produktabundo ĉeas
en manoj de minoritato.

Kaj min turmentas, turmentegas,
maljusto de l’ anomalio,
ke nian riĉan mondon regas
profito kaj privilegio —

anomalio forigenda
per ĉiu forto kaj rimedo!
Jen estas bazo fundamenta
de mia politika kredo.



Konfeso

Estas kiel sapveziko
efemera mia kanto:
ja ne temas pri prediko
nek pri iu politiko.

Mi ne estas reformanto.
Mia sféro: la liriko,
kiun verkas diletanto
sen insista propagando.

Tio fakte ne signifas,
ke maltrafas min realo —
novan mondon mi soifas,
tiucele eĉ aktivas.

Min koncernas aktualo,
Miajn farojn ĝi motivas.
Kial do pri klasbatalo
mi ne kantas kun lojalo?

Jen la kaŭzo staras nude:
mi tro forte sentas pezon
de l’ inspiro, kiu trude
trafas koton luktprelude;

do anstataŭ marsejlezon
mi amkantojn faras lude,
kaj traktante in-kareson
trovas pri la zorg’ forgeson.




Ralph Dumain deklamas okaze de la 128a datreveno de la apero de Esperanto kaj de la 100a Universala Kongreso en Lille, Francio:

—> Sonregistraĵo <—



FONTO: Auld, William. “Deklaracio” & “Konfeso,” en “Spiro de l’pasio” en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 158-160.


Laboristedzino” de William Auld

Glasgovo: industrio / Glasgovo: La homoj / Nokte
de William Auld

Glasgovo: frumatene“ (8.11.1951)
de William Auld

Kapitalismo Venkis en Britujo” (26.10.1951)
de William Auld

En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro (Enhavo)
de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

La perfidita juno de William Auld


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 July 2015

Site ©1999-2021 Ralph Dumain