William Auld

Glasgovo: frumatene

8.11.1951



Griza trankvil’ sordinas ĉi urbegon.
Aspektas fremda ĉiu strat’ senhoma
kaj kvazaŭ kaŭratendas perturbegon

de l’ tagtrafiko. Grizo monokroma
de l’ pala nebuleto sur ĉielo,
de l’ fulg-tegita masonaĵo doma

kaj de l’ pavimo, kvazaŭ akvarelo
signifon kaptas de l’ moment’ preciza.
Sed nur momente. Tra la griza helo

brupaŝas eĥe homfiguro griza,
kaj kvazaŭ per signal’ la tagon hisas.
Subite raŭp-alrampas tramo ftiza,

kaj stratpuriga aŭto bruske pisas.



SOURCE: Auld, William. “Glasgovo: frumatene” (8.11.1951), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 650.


Glasgovo: industrio / Glasgovo: La homoj / Nokte
de William Auld

Kapitalismo Venkis en Britujo
(26.10.1951)

Laboristedzino” de William Auld

“Deklaracio” & “Konfeso” de William Auld
(kun sonregistraĵo)

En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro (Enhavo)
de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 16 August 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain