Kanto por la angloj

Percy Bysshe Shelley
(1792‑1822)
tradukis William Auld



Angloj, kial servi pluge
mastrojn vin tenantajn juge?
Kial teksas viaj manoj
luksajn vestojn por tiranoj?

De l'lulil' ĝis forbala' vi
kial volas nutri, savi,
tiun nenifaran bandon,
pretan gluti ŝviton, sangon?

Ĉu vi havas do trankvilon,
ŝimon, nutron, am‑azilon?
Kion vi aĉetas kare,
pene, time kaj amare?

Vi semas, sed vi ne rikoltas;
vi teksas, sed alia portas;
vi faras, sed alia prenas;
vi forĝas, sed alia tenas.

Semu,—sed ne tiran' rikoltu;
teksu,—sed ne pigrulo portu;
faru,—sed ne trompulo prenu;
forĝu,—armilojn, kaj mem tenu.

Vin trenu al keltruoj, ĉeloj;
aliaj loĝas en kasteloj.
Kial vi skuas la ĉenaron;
Vi hardis mem la brilan ŝtalon.

Laboru, sarku, teksu, truu,
kaj vian tombon mem konstruu
kaj mortotukon; ĝis gracia
Anglujo estos tombo via.



FONTO: Shelley, Percy Bysshe. "Kanto por la angloj" [Song - to the Men of England, 1819], trad. William Auld, en Omaĝoj (Chapecó, Brazil: Fonto, 1987), p. 134-135.


Al—
[To—, 1821]
de Percy Bysshe Shelley, trad. William Auld

Odo al la Okcidenta Vento
[Ode to the West Wind]
de Percy Bysshe Shelley, trad. K. Kalocsay

Kanto” (A Song),
de Percy Bysshe Shelley, trad. Lajos Tárkony

La indiana serenado
de Percy Bysshe Shelley, trad. K. Kalocsay,
el Eterna Bukedo (1931)

Blovadu, vintra vento (el Kiel plaĉas al vi)
de William Shakespeare, trad. William Auld

Gvidilo tra la Angla Poezio” de William Auld
(el Unufingraj Melodioj, 1960)

William Auld Memorial Page / En Memoro

Percy Bysshe Shelley Study Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Offsite:

Percy Bysshe Shelley - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 June 2007

Site ©1999-2021 Ralph Dumain