Al memoro de Majakovskij*

Eŭgeno Miĥalski

Ankoraŭ unu morto stulta, malbezona
kaj el la fronta vic’ elfalis la poet’,
poeto-bruegul’, diboĉe vortosona,
      kantisto kaj amiko de l’ prolet’.

En flava jak’ vestita arlekene
li disonancis inter frakoj-ar’,
kaj ĵete ŝprucis vortojn li malbene
      proteste kontraŭ ŝima ordinar’.

De la estrado sonis lia voĉo
kaj akre tranĉis aŭdon de l’ filistr’.
Kaj lia juna brav’ ŝaumegis bru-diboĉa,
      pri novepok’ li estis tamburist’.

«Nebul’ en pantalon’» — unua flama voko,
aŭgura sonpoem’ de l’ sanga period’
dum gaso tra Eŭrop’ sterniĝis premsufoka,
      kadavre falis roto post la rot’.

Malamon al la «is’», ekstaron al la «oso»
en ŝrapnelanta vers’ li kriis sur la plac’,
kaj vidis li la vivon en ĥaoso,
     dialektikis li Militon kun la Pac’.

Krudpoeziis li, ritmŝire vortojn skandis,
ĵetante ilin en svarmanta konsonant’,
sed lia fajra flam’ la novan verson fandis,
     en nova form’ eksonis nova kant’.

Sintezis formon li kun la enhav-esenco,
kaj tra ŝancela grund’ de l’ versa asonanc’
li bone vojis ja el koto-dekadenco,
     per marŝo-poezi’ li mokis pri l’ romanc’.

Por li la poezi’ ne estis celo-fakto,
por li ĝi estis do konstrua nur faktor’;
konkreton vidis li en ĉiu ajn abstrakto,
     al ĉiu «bagatelo» servis kun fervor’.

Ne «arto por la art’» en lia vivo gvidis,
sed la revoluci’ en sia multfacet’;
en ĉiu malgravaĵ’ li seriozon vidis,
     de ĉiutaga krud’ li estis flampoet’.

La mondon de l’ filistr’ malamis li aktive,
elvokon ĵetis li al vivo-komfortem’,
sed, ve, dialektikis la pasi’ pasive:
     kaj li en vivo-kot’ pereis fine mem.

Momenta malfortiĝ’, hezito de cerbumo
malsana paroksism’—kaj pafo en rezult’.
Sed nin ne erarigos tiu ĉi resumo
     kaj de filistra rond’ mokanta klaĉ‑tumult’.

Se falis lia «is’», viktim’ de l’ senkonscio, —
en ni ĉiame do vivŝprucos lia «os’»
per viglaj versoj de l’ pulsanta energio,
per flamaj vortoj de l’ fajranta plac-patos’.

La 26-an de Junio 1930


* Vladimir Majakovskij (1893-1930). Grava poeto, kiu post la rusa revolucio dediĉis sin al la kreado de tia poezio, kia celis himni la komunismon kaj la kreadon de kulturo proleta. En 1930 li mortpafis sin, parte pro personaj kaŭzoj, sed verŝajne ankaŭ parte pro seniluziiĝo pri la proleta revolucio. [Noto de la red.]



FONTO: Miĥalski, Eŭgeno. “Al memoro de Majakovskij” (26 Junio 1930), el Plena Poemaro 1917-1937, red. William Auld, kun enkonduko de Krys Ungar (Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1994), p. 175-176.


Enhavo: Proleta Kurso, vol. 5 (1932):
Nia marŝo (V. Mayakovskij) / La poeto laboristo (V. Mayakovskij) / k.a.

Amaj melodioj: III de Eŭgeno Miĥalski

Poeto de l’Kosma Melankolio (Skizo pri Cz. Kozlowski) de E. Miĥalski

Poeto de l’ Streĉita Kordo de Eŭgeno Miĥalski

Mi Estas” (Dediĉita al E. Miĥalski) de E. Izgur

Pasio-Pasivo” (pri Eŭgeno Miĥalski) de William Auld

Esperanto Literature: Notes and Impressions by K. R. C. Sturmer

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin

Sub la signo de socia muzo: Enhavtabelo, red. William Auld & Stefan Maul

Specimens of Esperanto (Mostly From Poems) That Illustrate its Unique Expressive Qualities
Based on its System of Word-Building

by R. Dumain

National Museum of Language: Interview & presentation on Esperanto
by R. Dumain

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Vladmir Majakovskij - Vikipedio

Amaj melodioj: III” de Eŭgeno MIĤALSKI,
deklamas R. Dumain (sonregistraĵo)

Paraleloj de Eŭgeno MIĤALSKI

Al Virino de Eŭgeno MIĤALSKI

Jam Superfluas Vortoj de Eŭgeno Miĥalski

Poemoj de Eŭgeno Miĥalski ĉe SAT-Kulturo

Prologo de Eŭgeno Miĥalski

Mi Estas de Ĵak Le Puil

Yevgeny Mikhalsky (in English)

Eŭgeno Miĥalski (sama teksto en Esperanto)

Eŭgeno Miĥalski - Vikipedio

OLE: Eŭgeno Miĥalski

Eŭgeno Miĥalski (Akademio Literatura de Esperanto)

Miĥalski, flirta papilio recenzo de Nikolai Lozgaĉev

Poeto de amo kaj revolucio recenzo de Boris Kolker

Eŭgeno Miĥalski - Novaj informoj de V.A. Kornilov & J.M. Lukaŝeviĉ

Pri Vivo kaj Morto de Eŭgeno Miĥalski de NikSt

Eŭgeno Miĥalski @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 January 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain