Eŭgeno Miĥalski

Poeto de l’ Streĉita Kordo

»En du diversaj partoj vivas ni:
En baraktanta kaj floranta mondoj, —
Sed ambaŭ nin inspiras harmoni’
Kaj majestec’ de ver-muzikaj ondoj.«

Antaŭ 23 jaroj, en 1914, mi — gimnaziano de tria klaso — veninte en bibliotekon, ekvidis libron: »Devjatnin. Plena lernolibro de internacia lingvo Esperanto«. Mi tuje petis la libron kaj de tiam fariĝis por ĉiam esperantisto. Kio min logis? La versoj, kiujn mi tralegis en la libro: estis la Himno. La ideo de l’ Himno min kaptis, la versharmonio min ravis... Mi fariĝis esperantisto por ĉiam kaj, kompreneble, mi... ekversis... kaj versas...

Antaŭ 25 jaroj, ekiris verŝajne, saman vojon K. Kalocsay...

Ni nun apartenas al nesamaj politikkonceptoj; nin disigas limo de kontraŭaj soci-ordoj; kaj tamen mi sentas en li ion parencan, pli ol parencan: mi sentas en li profundan puran amon al homaro, al homaro, kiu dronas en sango, baraktas en ŝlimo de jugaj kutimoj, moroj, ordoj, kovrite per ŝim’ de antaŭjuĝoj; mi sentas en li serĉanton al Novo, kiam trosuferinta homar’ fine disvolvos en pac’ kaj laboro siajn potencajn kapablojn, turnitajn nure al bono, al vero, al amo; mi sentas en li mian fraton, irantan al sama cel’ nur tra alia vojo... Mi ne scias, ĉu tio, la lasta, dependas de li... Sed li iras, li serĉas...

Jen li, simile al aliaj esp. poetoj, naive vidas savon en esp-ismo, vidante en la tutmonda brulo nur momentan mondokonfuzon, farson:

»Ni sekvos vin, ĝis kiam venos fin’
al mondkonfuzo, al terura farso,
kaj via stel’ per sia verda hel’
paligos ruĝan lumon de la Marso.«

(»Jam kreskas la semo«)

En nia lingvo kaj ĝia fidela adeptaro vidas Kalocsay mirindan Sampon, kiu savos la homaron je malamo.

»Kreu kuna konstruado
Novan sanktan savan Sampon:
Murmurantan muelilon
Por mueli la malamon,
Kiu mondon monstre mordas.«

(»Kongresa runo«)

Li akre, dolore sentas tiun monstran mordon de l’ malamo. Li amas sian popolon, amas ĝian historion, kiel alia hungaro, granda nacia poeto Sándor Petőfi, kiu prikantis sian popolon-martiron en belaj kortuŝaj kaj tamen energiaj versoj:

»Libero, ĉio estis forprenita,
Sed la rigardo restis fierspita«

malgraŭ kradoj de l’ kaĝo, kien trafis leono, li, tiu ido de libero antaŭ

»la sensenta gapa fipopolo
rigide kaj majeste staras«
kaj
»se la libero estas forrabita,
almenaŭ restu pri ĝi rev’ medita.«

(Petőfi »La leono mallibera«)

Kalocsay ankaŭ priploras sian karan, poezian, liberaman popolon, ĉar

»Jen poplo hungara — ŝirata de ventoj,
Velkfalas jam ĝia folia ornam’,
De sud’, oriento, de nord’, okcidento,
Ĝin blovas samumo de arda malam’.
Ve, poplo hungara, senfrata kaj sola,
En nuda dezerto soifas ĝin sven’.
Jam mankas al ĝi eĉ la revo konsola
Pri pluvo de amo, pri pluvo de ben’.«

(»Dolora saluto«)

Sed oni, ve, povas pensi, ke Kalocsay vidas savon nur en la amo sen ago, sen kontraŭstaro aktiva, forgesinte, ke Petőfi, pentrante la sorton de sia leon’ en la kaĝo, flam-indigne ja diris al »sensenta gapa fipopolo«:

»Kanajloj, kiel havas vi kuraĝon!
Se li disrompos eble sian kaĝon,
Tiel dismembros li vin en kolero,
Ke eĉ anim’ ne restos por infero!«

(»La leono mallibera«)

Tamen Kalocsay ne estas nur limigita patrioto; ne, li simile al Schulhof, amante sian nacion, amas tutan mondon, homaron, ĉar kiu ne amas parton, tiu ja ne povas vere ami la tuton, kaj male.

» ... En sanga nebulo
Droninte baraktas la tuta homar’,
Kaj ĉie inkubo, detruo kaj brulo,
Subpremo, malamo kaj murdoprepar’.«

(»Dolora sento«)

Tiuj vortoj, diritaj de li en 1922 — ĉu ne estas ankaŭ nun aktualaj? Ĉu la mondo ne estas en murdoprepar’!?

Sed ĉu li ne scias la kaŭzon de tiu ĉi stato?

»Ho, kiu distaŭzis la ĝojajn mienojn
Kaj ŝtelis la ruĝon de vang’ de infan’...
... Ho, kiu forrabis la molon de l’ pan’
... Ho, kiu preparis teruran venenon?!«

(»Dolora saluto«)

Ne, al mi ŝajnas: li scias. En versaĵo »Infanoj ĉe montrofenestro« li tion pruvas. Antaŭ ni du malriĉaj geinfanoj, avide gapantaj ludilojn, riĉe demonstratajn en magazenfenestro. Kaj jen la solvo de l’ senfrukta gapado al riĉaĵoj:

»Kaj nun, transvitren, al infan-ĉielo
Rigardas li (knabo E. M.) kun brakoj krucmetitaj,
Senpove, mute, kun okuloj spitaj,
Kiel simbolo eta de l’ Ribelo.«

Jes, mi sentas en li mian fraton, irantan al sama cel’ — nur... tra alia vojo. Mi ne scias, ĉu tio, la lasta, dependas de li... Sed li ja iras, li serĉas...

Al li, en lia irado, ŝajnas iam, ke li estas kvazaŭ sola, en dezerto...

»Poeto sen popolo, ho animprema scio,
Ke surdas la oreloj por ĉiu mia voko...«

Al li iam ŝajnas esti malnecesa — la kantado en senpopola lingvo; li hezitas:

»Ĉu plu projekti, fidi kaj revi malgrandknabe
Kaj meti mozaikon el la lingveroj splitaj,
Aŭ ĵeti for el mano la plumon, kiel Kabe,
Kaj eksilenti — patro de versoj abortitaj.«

Ho, kiel proksime konata estas ankaŭ al mi tiu dolorprema hezito, hezito de poeto nur Esperantlingve kreanta, poet’ sen legantaro, kiu ja bezonas lin (se ne fizike, almenaŭ morale!)

Mi ankaŭ en simila momento iam kantis:

»Jes, ŝajnas, ke mi tro flankenis
de mia temdisvolva voj’,
sed per lirika sent-gargojl’
maldolĉon mi elverŝi penis,
maldolĉon de poet-esp-ist’
sen legantaro leg-avida,
sen eldonejo grav-solida;
maldolĉon de poet-ekzist!...«

Tamen, ne, eĉ tiu dolora konscio ne povis haltigi la kanton, ĉar mi vidis ja tutan mondon kantanta.

» ... jes, la kanto daŭras
eĉ malgraŭ ĉies malaŭskult’,
krom ies diletanta kult’,
eĉ malgraŭ ke neniu laŭras.
Jes, tamen, cent-mil-foje jes,
poetoj kantos, ĉar tutmondo
kantadas ĉiam sen ekĉes’:
jen kantas vento, kantas ondo,
jen flustre-murmuretas kanto
de herbo, arbo — ĉiu planto,
kaj akvoj de torent’ kaj font’
bru-kantas de sur alta mont’;
kaj kantas najtingalo trila,
kaj simfonias univers’,
kaj komponiĝas senta vers’
sur lipoj de junul’ subtila
Sed kantas ja ne nur Naturo
aŭ arda koro de la jun’,
himnanta amon sub la sun’
aŭ sub lazura nokta puro;
ja sonas kant’ por akompan’
en ĉiu ajn laborprocedo:
dum arbon hakas kala man’
aŭ fosas kavojn sur la bedo,
dum tiras sur sablaĵo barkojn
aŭ ligmasonas brikajn arkojn,
kaj dum ripoz’ kaj dum persist’
kantadas ĉiam laborist’.
Kun kanto en batalon iras
taĉmentovicoj sub bombard’
kun altlevita stel-standard’
kaj venkon kun kantad’ akiras.
Jes, vivos kant’ — kaj vivos ni
— poetoj de ritmeca vivo —
kaj per sonanta harmoni’
ni celos for el primitivo
de kruda nun’, de buĉa temp’,
de mizereco kaj kabano
al flor-arom’, al gajprintemp’,
al viv’ ŝprucanta per fontano...*

Kaj mi kredas, ke la samon konsentas Kalocsay, poeto denatura, kiu neniam eksilentos malgraŭ eĉ tio, ke:

»Ho, kie estas la konsolo
Por mi — poeto sen popolo!«

(»En amara horo«)

Estas nur momentaj hezitoj, estas nur ioma ŝancela ekstaro sur disvojo:

» ... Kien iri? Kie troviĝas idealo,
Sur kiu mi ne vidus malican ekrikanon,
En kies altartukon, freneze, post batalo,
Neniu adoranto jam viŝis sangan manon?«

(Samloke)

Lin premas tiam malesper’, ĉar efektive ne povas ja ĝojigi vido de ruinoj, sango kaj kadavroj, tra kiuj

»kuras en freneza trot’
ĉevalo nigra tra l’ malhel’,
rajdanto, nigre en la sel’.«

Ĉu ne estas ja rajdanto el Apokalipso?

»Kaj mi rigardas, kaj jen nigra ĉevalo; kaj la sidanta sur ĝi havis pesilon en la mano«. (Apokalipso VI, 5);

Kaj ne respondas la rajdanto al demand’: kien li rapidas.

»Respond’ ne venas al la sel’.
Klinita kap’, freneza trot’,
En drona, glua, sanga kot’
Glitadas hufo de ĉeval’.
Okuloj vitraj, morta pal’.«

(»La nigra rajdanto«)

Sed la respondo ne estas necesa, ĉar vortoj »morta pal’« ja montras transformiĝon de l’ nigra rajdanto, kiu venis juĝi la mondon (pesilo — simbolo de l’ juĝo), transformiĝon en figuron de l’ kvara rajdanto el Apokalipso. »Kaj mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo; kaj al la sidanta sur ĝi la nomo estis La Morto; kaj la Hadeso sekvis kun li. Kaj estis donita al ili aŭtoritato super la kvarono de la tero, mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la bestoj de la tero« (Apokalipso 6, 8).

Ho, kia profundo, kia prema malespero senlima kaj:...

» ... Kion admiri? Arton de murdo? Kiun adori? Falintan anĝelon? Kion kanti? Veon kaj ĝemon? Kion danci? Mortodancon sur ruinoj?«

Sed ĉu »rifuĝi... al la tragika muteco de l’ ŝtonoj«? (»Homo«).

Ne, neniam ekmutos Kalocsay: Li neniam ankaŭ sin enfermos en estetisma magia rondo de belaj vortoj, nuraj ornamaĵoj senenhavaj, nur ŝajnaj pormomentaj dormigiloj; ne, tion li ne faros, ĉar li estas vera esp-isto — humanisto; li scias bone, ke lingvo, ke vorto estas unu el plej potencaj faktoroj, povantaj gvidi popolon, popolojn, homaron al savo, ĉar la vorto portas en si komprenon, tiom necesan, soifatan de l’ homaro.

Kalocsay, doninta al ni »Eternan Bukedon« kaj Dante’ verkon, ne estas egoisma esteto, kultanta abstraktan Belon. Ne malvarman Belon li kantas, kiel rusa poeto-elmigrinto Ivan Bunin; ne, li kantas belon konkretan de l’ Vivo, belon de interhoma solidareco...

Jes, mi sentas en li mian fraton, irantan al sama cel’ — nur — tra alia vojo... Mi ne scias, ĉu tio, la lasta, dependas de li... Sed li iras, li serĉas...

»El senelira rondo de l’ individu’
Mi ĵetis min al la Amaso kaj Tumult’,
Por serĉi fandan savon en la svarma Mult’.«

(»Duope«).

Kalocsay panteisme sin sentas parto de Ĉio

»en fulmira lumo burĝonoj ekkrevantaj
en sopiro eterna de la falanta ŝtono
en konvulsioj de la kreanta volupto
kaj en la kune sonantaj gorĝoj, kun svingitaj brakoj
en la terura atako de la amaso ekirinta al celo
en cerbkonsuma peno de genio antaŭ konfuziĝintaj vojoj...«

(»Ekstaze«)

ĉie estas lia »transvastiĝinta memo« en kies vejnoj »bolas mem la Suno« kaj sur kies »fingropintoj ekkrevas la ruĝaj burĝonoj de l’ feliĉo«.

Kaj, saturite de l’ Monda belo, des pli li abomenas »gnomojn«, kiuj »en acidiĝinta kaĉo de sentoj siropaj«, »en mucidaj trofeoj de memoj ekskluziv-unuopaj« dorlote vartas nur sian »propran mirindan umbilikon«, narcismon de egocentrism’.

Li postulas: »ekstermon ĝis radiko al la Aparto« (»Freneze«).

Ne, kara frato, tion postulus Via momenta nobla-plena blindiĝo; ne la »ekstermon al Aparto« ni devas celi; ni devas celi grandiozan disvolvon de individu’ multfaceta en harmoni’ kun individuaro, sed ne kun amaso senpersona, senkolora...

Sed estas ĝojiga fakto: Kalocsay malamas ja »gnomojn« — do li enhavas en si ne nur rozkoloron de naiva humanismo sentimentala; li enhavas en si ankaŭ malon de amo — malalmon. Kaj ja en kontraŭaĵoj estas sintezo:

am + malam.

Al tiu savanta sintezo venis plej alta humanisto de nia epoko Romain Rolland: venos ankaŭ aliaj humanistoj nepre...

Jes, mi sentas en Kalocsay mian fraton, irantan al sama cel’ — nur... tra alia vojo. Mi scias, ke tio, la lasta, ne dependas de li...

Sed li iras, li serĉas... li malgraŭ atakoj de pesimisma humor’, kaŭze de grundo tremanta kaj abismo rikana, vokas tamen ne al forflugo en mondon de revoj mistikaj, transnebule esencaj; ne, li vokas al rev’ aktiviga, al revo viviga.

»Revu ne sonĝe kaj pale, sed revu agante, reale,
kun pli ol revo el or’ taŭgas la fer’ de labor’«

(»Versoj leoninaj«)

ĉar nur dank’ al agado povas realiĝi revo do nia poeto.

»Nebuloj ŝiriĝas printempo alarma
verdon frenezas kampoj per spiro mia varma
parojn de ĉirkaŭpreno
mi rulas sur ilin en la kokokria mateno
la ĉiel’ pro ridego bluiĝas, ridegas la ventomurmuro
kaj novaj eternaj vivoj ekiras sub ride benanta Lazuro«

(»Freneze«)

Mi, kiel oni vidas, tuŝis nur unu kordon, sufere streĉitan kordon de lir’ multkorda de nia poeto,

ĉar tiu ĉi kord’ disaŭdigas la sonojn, plenajn je amo profunda al doloranta homo, naci’ kaj homaro;

ĉar tiu ĉi kord’ estas kara al mi: ĝia vibrado resonas en mia animo kaj, kvankam mi mem jam trovis kaj iras la Vojon, gvidontan al celo, memorigas al mi pri miaj kunfratoj-serĉantoj;

ĉar tiu ĉi kord’ sonigas belajn melodiojn en Esperanto.

—————————
* El mia poemo baldaŭ aperonta: »Reforĝo de Homoj«. E. M.



FONTO: Miĥalski, Eŭgeno. “Poeto de l’ Streĉita Kordo” en Arĝenta Duopo, 1a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 69-78.


Poeto de l’Kosma Melankolio (Skizo pri Cz. Kozlowski) de E. Miĥalski

Amaj melodioj: III de Eŭgeno Miĥalski

Al memoro de Majakovskij” de Eŭgeno Miĥalski

Mi Estas” (Dediĉita al E. Miĥalski) de E. Izgur

Pasio-Pasivo” (pri Eŭgeno Miĥalski) de William Auld

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Amaj melodioj: III” de Eŭgeno MIĤALSKI,
deklamas R. Dumain (sonregistraĵo)

Paraleloj de Eŭgeno MIĤALSKI

Al Virino de Eŭgeno MIĤALSKI

Jam Superfluas Vortoj de Eŭgeno Miĥalski

Poemoj de Eŭgeno Miĥalski ĉe SAT-Kulturo

Prologo de Eŭgeno Miĥalski

Mi Estas de Ĵak Le Puil

Yevgeny Mikhalsky (in English)

Eŭgeno Miĥalski (sama teksto en Esperanto)

Eŭgeno Miĥalski - Vikipedio

OLE: Eŭgeno Miĥalski

Eŭgeno Miĥalski (Akademio Literatura de Esperanto)

Miĥalski, flirta papilio recenzo de Nikolai Lozgaĉev

Poeto de amo kaj revolucio recenzo de Boris Kolker

Eŭgeno Miĥalski - Novaj informoj de V.A. Kornilov & J.M. Lukaŝeviĉ

Pri Vivo kaj Morto de Eŭgeno Miĥalski de NikSt

Eŭgeno Miĥalski @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 November 2015
Links added 22 January 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain