Eŭgeno Miĥalski

Amaj Melodioj

III

Mi min kaŝis en bosko kaŝtana
en krepusk’ de l’ printempa vesper’,
sur la musk’ sub la kron’ diafana
kuŝis mi. Simfoniis mister’.
La mister’ de l’ natur’ simfoniis:
en folioj susuris fabel’,
en river’ en reflektoj helstriis
per la plektoj arboja ombrel’.
Kaj mi ĝoja en reva krepusko
sur la lim’ de la lum’ kaj mallum’
ne evitis fatalan embuskon
kaj fariĝis viktim’ de l’ parfum’.
De l’ parfum’ de la korpo virina
aperinta subite en bosk’,
saturite mi svenis al sino,
kien logis potence la mosk’.
Kaj kadence trembatis la koro
pro alflu’ de l’ volupta pasi’;
kaj en ĝu’ de l’ virgeca doloro
mi abruptis kaj dronis en ŝi …
Disburĝonis kaŝtanaj la  floroj
kun  kreiv-geedziga polen’,
ĝi miksiĝis kun niaj odoroj
en mistera pasia solen’.

Voznesensk, 11 Decembro 1923


[Noto de la red.:] arboja: interesa eksperimento, formi adjektivon el plurala substantivo. Nenio malhelpas tion ĉi, kaj ĝi povus esti foje utile esprimiva.



FONTO: Miĥalski, Eŭgeno. “Amaj melodioj: III” (Voznesensk, 11 Decembro 1923), el Prologo (poemaro, 1929), republikigita en Plena Poemaro 1917-1937, red. William Auld, kun enkonduko de Krys Ungar (Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1994), p. 63-64.

Amaj melodioj: III”: Enkondukas kaj deklamas Ralph Dumain, 21 januaro 2018, okaze de la 121-a datreveno de la naskiĝo de Eŭgeno Miĥalski (21 januaro 1897 - 15 oktobro 1937).


Al memoro de Majakovskij” de Eŭgeno Miĥalski

Poeto de l’Kosma Melankolio (Skizo pri Cz. Kozlowski) de E. Miĥalski

Poeto de l’ Streĉita Kordo de Eŭgeno Miĥalski

Mi Estas” (Dediĉita al E. Miĥalski) de E. Izgur

Pasio-Pasivo” (pri Eŭgeno Miĥalski) de William Auld

Esperanto Literature: Notes and Impressions by K. R. C. Sturmer

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin

Sub la signo de socia muzo: Enhavtabelo, red. William Auld & Stefan Maul

Specimens of Esperanto (Mostly From Poems) That Illustrate its Unique Expressive Qualities
Based on its System of Word-Building

by R. Dumain

National Museum of Language: Interview & presentation on Esperanto
by R. Dumain

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Amaj melodioj: III” de Eŭgeno MIĤALSKI,
deklamas R. Dumain (sonregistraĵo)

Paraleloj de Eŭgeno MIĤALSKI

Al Virino de Eŭgeno MIĤALSKI

Jam Superfluas Vortoj de Eŭgeno Miĥalski

Poemoj de Eŭgeno Miĥalski ĉe SAT-Kulturo

Prologo de Eŭgeno Miĥalski

Mi Estas de Ĵak Le Puil

Yevgeny Mikhalsky (in English)

Eŭgeno Miĥalski (sama teksto en Esperanto)

Eŭgeno Miĥalski - Vikipedio

OLE: Eŭgeno Miĥalski

Eŭgeno Miĥalski (Akademio Literatura de Esperanto)

Miĥalski, flirta papilio recenzo de Nikolai Lozgaĉev

Poeto de amo kaj revolucio recenzo de Boris Kolker

Eŭgeno Miĥalski - Novaj informoj de V.A. Kornilov & J.M. Lukaŝeviĉ

Pri Vivo kaj Morto de Eŭgeno Miĥalski de NikSt

Eŭgeno Miĥalski @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 January 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain