Poeto de l’Kosma Melankolio
(Skizo pri Cz. Kozlowski)

E. Miĥalski

“. . . Mi per revo la teron forlasis kaj flugis supren.”

Mi ne konas la vivon de tiu ĉi poeto, sola, pri kiu preskaŭ nenion al ni, esp. gazetaro diris. Klara estas la kialo de tiu ignoro: meze de “Kavaliroj de l’Verda Stelo” li ne estis, ĉar lia liro ne fanfaris oficialecajn melodiojn. Tial superfluis paroli pri li.

Mi ne konas lian vivon, sed malgranda libreto Petaloj 1) estas lia vera “cigna kanto”; kaj en tiu kanto “diris ĉion cign’ en lasta vort’” “pri tuta viv’ . . . .”

Estante infano, li jam malsanas pro fatalaj demandoj, ĉiuflanke lin insidantaj: jen velkis la rozo en la ĝardeno, jen sur korto kuŝas mortinte najtingalo kantema, jen terura inkubsonĝo lin vizitas kaj vokas lin, logas al si plumbokule.

Kial?—baraktas la menso de l’ infano.

Kaj krevis kvieta humorstato kaj li sin ĵetas al al soleco por sin savi de l’ĉirkaŭa banalo, sterniĝinta ĉie seninterrompe, kiel neĝo, kiu ĉion platigas kaj en kies monotono glatiĝas-malaperas ĉia originalaĵo, ĉia individueco.

En la soleco penas li trovi kontentiĝon:

“La soleco ja naskas fierecan senton,
Tian strangan fieron eĉ la glor’ ne donas.
Tiu akran, kaŝitan, fieran kontenton
                 Mi iom konas.”

Kaj en la soleco lin vizitas la unua dubo, kiu “venis, renversis la spiritan ordon, pelis trankvilon, pelis kvietecon . . .” sed ne purig-rekreiva dub’ estas tio. Ne, dezertiga, “Malplenaĵ; sen limo min ĉirkaŭvolvis . . .” “Tutan vivĝojon suĉis” ĝi.

Kaj de tiam pli forte li volas foriri tute el vivo kun ĝiaj adoroj kaj ĝojoj, foriri al astroj en eteron kaj tie en paco “kun rideto de sereno kaj mistero vidi kiel vagas luno, kuras tero. Ne plu pensi pri etaĵoj, bagateloj, vidi nur eternan kuron de la steloj.”

Li ne ĝuas kaj eĉ ne volas ĝui terpejzaĝojn en ilia tuta dinamiko varia—kaj se lia menso reflektas teran vivon—do nur en senmova paca stato.

Antaŭ brilbrilado de l’astro kaj ĝia tremanta lumad’ parolanta pri mistero de l’kosmo al li ŝajnas esti sensignifa la vivo (“Penso”).

Kvankam li ne timas ĉiujn persekutojn de l’sorto  kaj “ne sukcesas lin igi sufero kun petego sopiri al morto”, tamen li opinias, ke nur la morto povas solvi misteron de loganta lin kosmo kaj tial “nur por scii, por fine ekscii, mi kun peto rigardas al Morto . . .”

Li estas malvarmesanga spektanto—nur pacon kaj ripozon por ne esti interrompita en sia kontenplado [ĝuste tiel—RD] “se min ne povus ataki malĝojo nek ĝojo . . .”, ĉar kion signifas :

“. . . tuta ĝojo de la homa genio,
kaj tuta ploro, kaj ĉiu rideto,
Tuta sufero kaj ĉiu turmento,
Arda pasio kaj sanga kor-peto,
Kaj ĉiuj ĝemoj, kaj ĉiuj malbenoj,
Falo Hadena, triumfoj Edenaj.

Eĉ poezi-instinkte interpretitajn belajn bildojn de l’tera pejzaĝo kaj simfonio de l’printempo (“Leo kaj Salomea”) li ne esperas vidi kaj ĝui, blindigite de l’vintra neĝo sufokanta lian animon.

Kaj li ne volas tion. Lia menso komunliĝis[?—RD] al alio, al “grandiozo” mistika, kiu fariĝis lia sola revo kaj vero.

Indiferente-malŝate li rifuzas la amon de Salomea, kiu en amekstazo donas sin tutan al li por anstataŭi de li pas-aluditajn belaĵojn de l’naturo:

“Ho, vi ne ploru kaj vi ne sopiru,
Vi ne pripensu de l’neĝo mortecon:
Ĝin plivivigos de mi pasispiro
Kaj plivarmigos de l’kiso ardeco,
Sur mia brusto en tiu ĉi-tempo
Por vi la vintro fariĝos printempo . . . ”
“Mia amato: al mi vi alvenu,
Lasu liuton, kaj min ĉirkaŭprenu!”

Sed li ŝin forpuŝas, timante la senbridan pasion, rompuntan 2) lian packontemplan staton kaj celantan “nur veki en sango ribelon” kaj “penson, kiu en eteron flugis”—“revoki sur teron”.

Li preferas resti en la soleco kun sia aspir’ al la kosmo, kun sia virgeco kaj sia liro, kantanta belon puran, ne voluptan, sed, ho ve, malvivan kaj malvarman belon.

“Vi min ne voku. Animo sopiras
Mia al steloj: vi ilin ne konas.
Mian liuton vi ja ne deziras
Kaj miajn pensojn—do kion mi donos?
Ĉu ĉiujn pensojn elpreni el fundo
Kaj korpon ĵeti al vi? . . .”

Kaj tie meze de siaj revoj flosantaj en la nebulaĵ de laktvoj’ kaj en “ĥoroj eterne bolantaj de sunoj” pereis nia poeto, ne povinta sekvi la ĝustan vojon, montrita al li de l’monta torento muĝanta, ĝemanta, ridanta (“Leo kaj Salomea”, 19) en sia falado malsupren, de kie jam “vent’ varmeta venanta de l’tero portis odoron de kampo, de rozo . . .”—odoro de l’am’ kaj printempo.

1) Czeslaw Kozlowski. Petaloj. Kiew, 1912.

2) romp-unt-a = kiu rompus.

La 1an de Novembro 1923.


FONTO: Miĥalski, E. “Poeto de l’Kosma Melankolio (Skizo pri Cz. Kozlowski),” Sennacieca Revuo, Februaro 1924. Jaro I (III), No. 5 (13), Literatur-scienca aldono, pp. 82-83.


Czesław Jastrzębiec Kozłowski: Verkoj, Recenzoj, Informoj

Revivigo de Czeslaw Kozlowski de Kálmán Kalocsay

Poeto de l’ Streĉita Kordo de Eŭgeno Miĥalski

Mi Estas” (Dediĉita al E. Miĥalski) de E. Izgur

Pasio-Pasivo” (pri Eŭgeno Miĥalski) de William Auld

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo: Eŭgeno Miĥalski

Alireteje / Offsite:

Czeslaw Kozlowski


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 November 2007

Site ©1999-2016 Ralph Dumain