Poul Thorsen



 

Alfabeta embaraso

Se vi venos inter serbojn
bone vin preparu.
Urĝe lernu kelkajn verbojn
kaj literojn faru.

Se ne, eĉ en Beogrado
restos enigmeto
nomo de la propra strato
pro la alfabeto.

Mi kopiis sur papero
strat-tabulon pene,
sed ĉe montro al kelnero
ridis li senĝene.

Al ŝoforo de taksio
lasis mi la slipon.
Li instalis min sen plio
en ekskursan ŝipon.

Legis zorge policisto
ĉion ĝis detalo
kaj min gvidis kun insisto
al la katedralo.

Longe daŭris l' embaraso
kaj kompreni misa.
ĉio pro ― memora frazo
pri Sanktulo Kriza.

(El Dansk Esperanto-Blad, n-ro. 7/julio 1954.)

Arto

Arto, kiu estas vi?
Ĉu la barbulo plej stranga
aŭ lakŝuano senmanka?
Diru tuj, petas mi.

Arto, kie nestas vi?
Ĉu en kabano mizera
aŭ en palaco fiera?
Diru tuj, petas mi.

Arto, kio estas vi?
Ĉu nur ŝablono sen celo
aŭ alta kanto de Belo?
Diru tuj, petas mi.

Arto, kies restas vi?
Ĉu la gurdanta Mamono
aŭ ĉio homa de l' Homo?
Diru tuj, petas mi.

(El Du el de Marjorie Boulton kaj Poul Thorsen, Stafeto, 1985)

 

Ĉirkaŭ la terminara tablo

En mezo de l'arbaro
ni sidas dum parol'
pri fungo-terminaro
laŭ nomoj de l' popol'
Ĉirkaŭ la ronda tablo
ni studas laŭ kapablo,
kaj frapo de la klabo
./.admonas al la kapo.

El micelio kreskas
la stipo kun ĉapel'
koloroj pli atestas
ol tuboj kaj lamel'.
Vualo, velo, ringo
aŭ lakto por distingo,
kaj frapo de la klabo
./.admonas al la kapo.

La poroj kaj la sporoj,
la skvamoj kaj la ŝlim'
okupas nin dum horoj
latina fakesprim'.
Ne gravas la fetoro
de galo kaj de kloro,
kaj frapo de la klabo
./. admonas al la kapo.

Manĝebla aŭ venena?
Ne stultu pri gustum'!
En Terminara Plena
nenio pri konsum'.
En fungo-ring' sorĉiste
terminas ni persiste
kaj frapo de la klubo
./.admonas al la kapo.

(Kanteble laŭ la dana melodio: "I skoven skulle æe gilde!")

La granda kermeso

Ni venis en Mondon, hazarde, pasie.
Ni tute ne trudis nin por la eniro.
La viv-karuselo nin svingas ebrie
kaj lasas nin sobre sur brua foiro.
Ni flugas senzorge tra tempo junula,
ni plugas tra aĝo matura, regula.
La jaroj severe tik-tak-inventaras,
ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras,
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.

Ni lasas la Mondon, hazarde, hezite.
Nur kelkaj petegas pli baldaŭ eliri.
Tumulto de l'tagoj silentas subite,
finita la streĉo sukcesojn aspiri.
Jam vanas subiĝi al novaj postuloj,
rikanas dubeme sardonaj speguloj,
sed floro velkinta plensense odoras,
pasintajn somerojn ni milde memoras,
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.

(El 1984. Melodio de Otto Hæning)



Al Josephine Baker” de Poul Thorsen

“Matena Distriĝemo” de Poul Thorsen /
“Aubade: A Dream,” trans. Rachel M. Dhonau

Pluaj Plukoj: Miniaturoj

PLUK de Poul Thorsen

Poul Thorsen: Biografio

Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider

Poul Thorsen: Originalaj verkoj en eksretejo

Poul Thorsen: Tradukaj verkoj en eksretejo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Poul Thorsen @ Ĝirafo

Poul Thorsen - Vikipedio

Poul Thorsen (OLE)

Sen paraŝuto (1963) de Poul Thorsen

Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen

Recenzo: Gruk de Kumbel (Piet Hein), eldanigita de Poul Thorsen
de Gaston WARINGHIEN


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 4 May 2021

Site ©1999-2023 Ralph Dumain