Poul Thorsen

PLUK

 
---------EPITAFO

Gloron al Gutenberg
kaj en presarto gigantoj -
gravas ilia verk'
nur se postvivos legantoj.

 
-----------TESTAMENTO

En la vivo, ho karaj infanoj,
proporcie vi ĉiam kondutu,
kaj precipe mi petas: Ne ludu
violone per fortepianoj
 
-----------TELEFEBRO

Ĉu vi trafis al la karulino,
kiu en telefono ripete
ĝis revidas kaj venas al fino
nur por diri diskrete:
Ĉar bezono min ĝenas
mi tre baldaŭ revenas!
 
-----------MORALO I0M UNUFLANKA

Ĉilande la seksa moralo
pli altas ol laŭ la kutimoj,
proksimas al la idealo
- precipe ĉe la virinoj!
 
-----------RASISMO

Minacas al blankaj sinjoroj insido
kaj gluto en flamoj el faŭko,
ĝis ili komprenas, ke homa kvalito
ne havas rilaton al haŭto.

 
-----------DEDUKTO

Se ni pro la novuloj
nacilingve en kluboj babilas,
laŭ similaj reguloj
lerni naĝon sen akvo utilas.
 
-----------"MEMENTO MORI"
Jes, nia lingvo Esperanta
vivas kaj ŝajne eĉ fortas.
Tamen memoru, ke ĝuste vivanta
tute facile ĝi mortas.
 
-----------INTERNACIA JURO
La internacia juro
estas sistem' de sekuro,
kies valido tuj ĉesas,
kiam apliko necesas.
 
-----------NOKTURNO
Letero de legantino informas,
ke ĉiam ŝi legas, antaŭ ol dormas,
kelke da miaj poemoj . . .
Jen miaj mampremoj!
Ke nur la potenco
sufiĉu, parenco!
 
-----------HOBIISMO.
La flank-okupojn ni laŭdu,
ĉar estas la bazo de orda socio.
Precipe la edzojn aplaŭdu
kun propra edzino kiel hobio
- se ni ŝin okupas alia por tio.
 
-----------ALTAJ IDEALOJ
Kun mano sur sanktaj tabuloj
liberon, progreson ni ĵuras,
sed antaŭ la tagaj postuloj
pretekstas, ke l'temp' ne maturas.
 
-----------GRATOLOGIO
Kiu subskribas leteron,
montras jam la karakteron.
Skribo do ne nur konigas la homon,
sed foje ĝi eĉ senvualas la nomon.
 
-----------PLANADO
"Sinjorino van Feble,
ĉu vi faras buĝeton?"
------- - -
"Mia Di', kompreneble -
inter ĉiun aĉeton!"
 
-----------PROVERBE
Pli laŭdinde ol ŝpari
estas avare avari.
------* * *
Problemojn sen rilato
ne lasu por debato.
 

FONTO: Thorsen, Poul. PLUK. Århus: Dana Laborista Esperanto-Asocio, 1960.

-----------  Averto!

Sekaj geonkloj kaj gelibertinoj
tenu vin for de malaltaj inklinoj.
---------For de la pasiojn!
Nepre ne legu la parajn foliojn!

(Antaŭvortoj de P.Th. de la libro...)



Pluaj Plukoj: Miniaturoj de Poul Thorsen

Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider

Poul Thorsen: Originalaj verkoj en eksretejo

Poul Thorsen: Tradukaj verkoj en eksretejo

Al Josephine Baker” de Poul Thorsen

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Poul Thorsen kontraŭ rasismo

Poul Thorsen @ Ĝirafo

Poul Thorsen - Vikipedio

Poul Thorsen (OLE)

Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen

Recenzo: Gruk de Kumbel (Piet Hein), eldanigita de Poul Thorsen
de Gaston WARINGHIEN

Piet Hein - Classic Danish design: Piet Hein


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 December 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain