Pluaj Plukoj

Miniaturoj de Poul Thorsen



UTILA CIRKAŬVOJO

Parolo senpera
el koro sincera
devigas min levi la ĉapon.
Sed pli mi admiras,
se l’ vortoj trairas
survoje al buŝo la kapon.

5

 

STATISTIFIKO

Se iuj tro manovras
per belaj statistikoj,
kredeble tio kovras,
ke mankas la efikoj.

11

 

PARABOLO

Multon montras la statistiko,
ĝi al Bikini-kostumo parencas:
Ambaŭ kvazaŭ per artifiko
kaŝas tion, kio esencas.

20

LUKTO SEN PRODUKTO

Ili luktas por havi infanon,
ĝis la lukto sufiĉas,
kaj poste ili drinkas ĉampanon,
ĉar neniu naskiĝas.

22

 

AMARA KONKLUDO

La. senco de l’ vivo
abunde atestas,
ke nek motivo,
nek senco estas.

23

 

FRANCA LECIONO
Majon 1958

Konsterne ni konstatas,
ke ne nur renegatas
denaskaj herostratoj,
sed helpas “demokratoj”
al honta senkapigo
de sia respubliko.

39

TEORIO KAJ PRAKTIKO

Kinejo estas ideala loko
por junaj paroj studi erotikon
timante foje en gereciproko,
ke l’ filmo povas kaŭzi deflankigon.

52

 

“LA KOMPAKTA PLIMULTO”

Plimulto kompreneble decidu
pri pravo de ĉiu afero.
Sed kiel la plimulto validu,
se oni voĉdonas pri vero?

53

 

KOMPLEMENTO
CIRKONSTANCA

Sekvas el ŝvito
de la koito:
magro talia
aŭ ŝvelo plia.

56

HOMO HONTUS

Laŭdire el ĉiuj estuloj
sole la Homo sporade ruĝiĝas.
Sed laŭ subjektivaj kalkuloj
nur por la Homo la kaŭzoj sufiĉas.

60

 

KIO ESTAS LA VIVO?

Deklamis la poeto:
Ĉu ne la vivo brilas
simile al la paradizo
— nur multe pli plezura?

Suspiris l’ edzineto:
Ĝi multe pli similas
al tiu ĉi infanĉemizo:
mallonga kaj malpura!

68

 

ĈINA INSPIRO
Laŭ Tao Yuan-ming (356-427)

Se mi nur estus pantofla paro,
ĉie ni kune paŝadus.
Tamen terura la nokta ne-faro,
kiam vi min kaŝadus
flanke de l’ lito dum via kuŝo,
tute sen uzo.

70

NEŬTRALEMO

Se homoj la rajton konkeras
politike direkti socion,
oni miras, se ili koleras
“politikan enmikson en ĉion”.

75

 

FAKTO KAJ ŜAJNO

Fakto sin trudas al nia sorto:
Ĉiu kaj ĉio finiĝas per morto.
Nur religioj triumfas konstante
tiun ĉi fakton la ŝajno nomante.

76

 

PERFEKTA ELTROVAĴO

           La eterna batalo
           inter masklo-femalo
montras emon rigidiĝi en pozici-milito:
           Dupersona armeo
           en komforta tranĉeo,
batalejo celtaŭga por mi-vi: lito.

80

MALPROKSIMULOJ

La homo trovas vojon
tra l’ spaco ĝis stelaroj,
sed tre maloftan fojon
al domo de najbaroj.

83

 

LA INTERNA IDEO

La interna ideo
estas viva muzeo
por mistiko kaj ambiciemo
kaj por malsamidea subpremo.

84

 

PARAFRAZE

Laŭdire oni punas
italojn, kiuj kunas
por kisi publikloke.
Se estas efektive,
ĉu eks- aŭ inkluzive. . .
al kisoj umbiloke?

88

AFRIKO

La trakto en novaj landoj
al blankaj, pli fruaj regantoj
laŭ plene egalaj reguloj
estas pli ol meritas blankuloj.

89

 

TEATRO

Teatro estas tribunalo—
ĝi ĉiun homon, ĉion homan juĝas.
Mirigas tamen ĉe finalo,
dum aplaŭdego pro la juĝo muĝas:
Ĉu ne al ni juĝantoj, kiuj ŝafas,
la plej severa juĝo trafas?

91

 

BAL-KONO
(inspirita de Raymond Schwartz)

Komencas la balo
per la fokstroto,
sed finas per malo:
per la koksfroto.

92

“THE MISSING LINK”

Indikoj sugestas,
ke ni eble estas
la ero mankanta
en vico giganta
de bestoj, ĝis venos la Homo
— ankoraŭ hontigas la nomo.

94

 

ESPERO-TERO?

Ie en la spaco
ŝvebas blua pilko,
turnas sin sen laco
sur la nokta silko.

Kie ĝi de venas,
kial la rapido?
Kien ĝi kienas:
Vivo aŭ likvido?

95

 

GLOSOJ

Bikini-kostumo: plejeble malgranda
    bankostumo en du partoj.
Fokstroto: “vulptrotado”, rapidtakta
   pardanco angla.
Herostratoj: famuloj pri fiagoj, laŭ
   Herostratos, bruliginto de la Artemus-
   templo en Efesos, 356 a.Kr.
The Missing Link (angle): klasike scienca
   nocio pri mankanta ero en ordigita vico
  de prahomoj.

[96]



FONTO: Thorsen, Poul. PLUK. Århus: Dana Laborista Esperanto-Asocio, 1960. [96] p.


Al Josephine Baker” de Poul Thorsen

“Matena Distriĝemo” de Poul Thorsen /
“Aubade: A Dream,” trans. Rachel M. Dhonau

PLUK de Poul Thorsen

Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(& interlinguistics / interlingvistiko)

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Alireteje / Offsite:

Poul Thorsen kontraŭ rasismo

Poul Thorsen @ Ĝirafo

Poul Thorsen - Vikipedio

Poul Thorsen (OLE)

Sen paraŝuto (1963) de Poul Thorsen

Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen

Recenzo: Gruk de Kumbel (Piet Hein), eldanigita de Poul Thorsen
de Gaston WARINGHIEN


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 December 2013

Site ©1999-2023 Ralph Dumain