Poul Thorsen

Pensoj ĉe tombo

Jam la duan tagon de mia vizito en Londono mi migras al Highgate Cemetery por trovi la tombon de Karlo Marks.

Estas mateno kun pluveta vetero, kaj la loko estas malfacile trovebla. La turistbroŝuroj forgesas atentigi pri ĝi. Male ili disponas paĝojn pri tomboj de famuloj en Weminster Abbey, gloruloj, kies famon jam neniu memoras, dum la nomo de Marks vivadas en milionoj da koroj.

Apud parko kun ludantaj, plaŭdantaj infanoj situas sur monteto la granda tombejo kun miloj da blankaj memorŝtonoj. Ĉe la enirpordo paradas grave aspektanta gardanto vestita per cilindra ĉapelo, mantelo kun ruĝaj renversaĵoj, blankaj gantoj ktp. Je mia demando li digne direktas min al la tombfosisto. Tiu estas babilemulo, kiu en amuza, abrupta dialekto plaŭdas pri vetero kaj famaj tomboloĝantoj.

— Ofte venas eksterlandanoj ĉi-tien por vidi tiun tombon. Japanoj, francoj, usonanoj, — jes, eĉ germanoj, li ridete rakontas, dum ni promenas tra la solenaj "stratoj" de la silenta tombejo. Jen ŝtono ĉe ŝtono, kiuj devas memorigi nomojn al homoj, kiuj eble mem jam ripozas ĉi tie.

Subite mi staras ĉe la tombo. Mallarĝa, simpla, ne tro zorgita ĝi aspektas. Herbo kreskas, kaj pecoj de la cementrando astas disrompita. Pluvas aĉe. Sur simpla ŝtono estas skribitaj la nomoj Karl Marx, Jenny von Westfalen, lia fidela kamaradino, Harry Longnet, ilia nepo, kaj Helena Demuth, ilia domhelpanto.

Ĉio tre simpla. Sed sur la herbaĉoj staras en vazo granda bukedo de ruĝaj diantoj. Jen ankaŭ asterotoj kaj aliaj floroj, kiuj atestas, ke la loko ne estas forgesita.

— Hieraŭ venis anaro de soveta ŝipo kun la diantoj, misprononcas la tombfosisto. — Kelkfoje vizitantoj donacas ion, kelkfoje ili forprenas ion, ekz. ŝtoneton aŭ planton por memoro.

Mi staras silenta en pensoj, dum li babiladas.

Pluvas sur la paca tombo de Karlo Markso. Pluvas, pluvegas sur la tuta mondo. Sed pluvo fekundigas ...

Proksime bruas la granda urbo. Ĉiam la riveroj de l'vivantoj fluas kaj bruas konstante. Estas bele kelkajn momentojn senti solecon kaj kvieton inter la mortintoj.

En tiu mondo, kiu bruas nun, regas pli ol iam mizero, milito, maljusto. La nomo de tiu ĉi mortinto estas maldecaĵo, liaj sciencaj verkoj nomiĝas altperfido. Hodiaŭ lia vivo povas ŝajnis vana. Tamen, tutcerte venos tagoj pli helaj.

Ĉar pluvo nun fekundigas.


FONTO: Thorsen, Poul. “Pensoj ĉe tombo,” Sennacieca Revuo, 1938.


Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider

Poul Thorsen: Originalaj verkoj en eksretejo

Al Josephine Baker” de Poul Thorsen

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje / Offsite:

Poul Thorsen kontraŭ rasismo

Poul Thorsen @ Ĝirafo

Poul Thorsen - Vikipedio

Poul Thorsen (OLE)

Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 December 2013

Site ©1999-2015 Ralph Dumain