A la recherche . . .

Miklós Radnóti

Tradukis Vilmos Benczik

Ho, vesperoj intaj, mildaj, vi nobliĝas jam rememoro!
De poetoj kaj edzinoj junaj gemita brila tablo,
kien vi glitigas krude la perfida ŝlim’ de pasinto?
kie tiu nokto, kiam vinon hejman viglaj amikoj
trinkis gaje el kalikoj plaĉe belformaj kaj graciaj?

Versoj flosis ĉirkaŭ lampoj, kaj epitetoj lumaj, verdaj
sin balancis sur la ŝaŭma ondo-kresto de la metriko,
la mortintoj vivis, hejmen ĉiu kaptit’, amiko kara
jam revenis, mortfalintoj verkis versojn kvankam surkore
Ukrainia, Hispania, Flandra grundo sufokis ilin.

Iuj kuris tra la fajro blinde, grincigante la dentojn,
kaj batalis, ĉar por ili ne batali ne restis eblo,
kaj dum roto dormis vigle sub malpura ŝirmo de nokto,
ili pensis nostalgie pri la hejma ĉambro intima,
kiu—groto kaj insulo estis en la socio fremda.

Ien ili transportiĝis en ŝlositaj bovovagonoj,
letargie, senarmile ili staris sur la minaroj,
aliloken ili iris propravole, kun armoj, mute,
kun la scio ke l’ batalo estas afero propra, sankta—
nun anĝelo de l’ libero gardas ilian dormon grandan.

Aliloken . . . sed ne gravas. Kie dronis kunvenoj amikaj?
flugis mobilizordonoj, versoj nefinitaj multiĝis,
kaj multiĝis sulkoj ĉe la lip’ kaj okuloj de virinoj
junaj, iam ridetintaj; paŝoj feinaj de knabinoj
iĝis plumpaj, peze tremaj dum la militaj mutaj jaroj.

Kie tiu nokt’, la korto, kaj la tablo sub la tilioj?
tiuj, kiuj restis vivaj en la sufoka sangverŝado?
Mia kor’ ilian voĉon aŭdas, manoj gardas la tuŝon,
per citad’ de verk’ ilia konturiĝas torsoj enormaj,
en Serbio veoplena mi, kaptito, mezuras ilin.

Kie tiu nokto? ĝi jam ne plu revenos, ĉar pasinto
perspektivon novan pro la tuŝdistanca morto ricevas.—
Niajn tablojn ĉirkaŭsidos, kaŝos sin en vido virina,
el pokaloj niaj trinkos, kiuj en arbaro lontana,
sur paŝtejoj fremdaj dormas, sen sepulto, sen ama larmo.


A la recherche . . . : Serĉante (francaĵo). Aludo al la fama romano de Proust: A la recherche du temps perdu



FONTO: Radnóti, Miklós. “A la recherche . . .” [17 aŭgusto 1944], tradukis Vilmos Benczik, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 265-266.

En Hungara Antologio (1983):

Odo hezita (M. Fejes) 259
Kiel mi scius… (K. Kalocsay) 260
Kvara eklogo (I. Szabó) 261
Fragmento (I. Szabó) 262
Sepa eklogo (K. Kalocsay) 263
Letero al la edzino (F. Szilágyi) 264
A la recherche (V. Benczik) 265
“Razglednica” (K. Kalocsay) 266


Radnóti” de Emeriko [Imre] Szabó

Al la Juda Foririnto” de Lodewijk Cornelius Deij

Esperanto: Photo Archives: U.S. Holocaust Memorial Museum
traduko de biografieto pri Paul Halter & familianoj

Survivors: Hungarian Jewish Poets of the Holocaust,
edited and translated by Thomas Ország-Land

All That Still Matters at All: Selected Poems of Miklós Radnóti,
translated by John M. Ridland & Peter V. Czipott
(Contents)

Miklós Radnóti at Babelmatrix: Hungarian Works translated to English

Hungara Antologio (1933) redaktis: Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Miklós Radnóti - Vikipedio

Holokaŭsto - Vikipedio

Hungara antologio - Vikipedio

Anglalingve / In English:

Miklós RADNÓTI ( 1909 - 1945 ) / HUNLIT: Publishing Hungary

Miklós Radnóti was born a century ago.
Exhibition of the Library of the Hungarian Academy of Sciences, 5 May 2009

Miklós Radnóti: Witness to Horror, Champion of Empathy

Miklós Radnóti: The Poetry of Witness and Prophesy
Dick Shlakman

Miklós Radnóti: Deathmarch
Holocaust poems, translated from the Hungarian
by Thomas Land

Miklós Radnóti (1909 - 1944) / Rogue Embryo

Letter to my wife by Miklós Radnóti,
translation by Stephen Capus

Miklós Radnóti, "never sold a single copy"

70 Years Later, It All Still Matters
(UCSB English scholar publishes volume of selected works by Hungarian poet
and Holocaust victim Miklós Radnóti)
by Andrea Estrada
(UC Santa Barbara, The Current, January 5, 2015)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 August 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain