Kvara eklogo

Miklós Radnóti

Tradukis Imre Szabó

               POETO:
Nur demanditus mi kiel embrio. . .
Sciis, mi jam sciis, kiel nun!
La mondon ne! ĉar kruda!—ploris krio,
dampe frapas min la ombro, tranĉas min la lum’!
Mi restis viva. Duras jam kranio.
Fortiĝis pulmoj pro la larĝa plorario.

               LA VOĈO:
Vin ĉiam al la bordo trudis
la ruĝaj ondoj de morbilo, skarlatino.
Vin foje volis gluti lago—tamen vin elsputis.
Kion vi pensas, kial ŝirmis tempo vin en polmo?
La kor’, hepato, la du-ala pulmo,
la suka kaj enigma maŝinaro
vin servas. . . kial? la terura lonicero,
ne plektas vian karnon la kancero.

               POETO:
Naskata mi protestis. Tamen estas jen mi.
Plenkreska. Vi demandas: kial? Mi ne scias.
Mi revis esti ĉiam nur libera,
inter gardistoj mi nun letargias.

               LA VOĈO:
Vi marŝis pintojn brilajn en la ventoj,
Kaj vidis, vesperiĝe, inter la arbustoj
ŝrumpantaj surgenui mildan kapreolon,
vi vidis rezingutojn sur sunplenaj arbobrustoj,
virinon junan nuda el rivero borden paŝi,
surflugis foje vian manon la lukano. . .

               POETO:
Kaptita mi eĉ tion ne plu vidas.
Fariĝi monto, herbo, birdo mi avidas. . .
konsolo papilio-penso,
diiĝo pala. Helpu min libero
patrujon trovi de la menso!

La pinton, boskon, junulinon kaj arbustojn,
flamventon de la flugilpar’ anima!
Kaj renaskiĝi por la novo monda,
kiam en orvapora bril’ sublima
aŭroron vekas suno alvenonta.

Silent’ ankoraŭ, sed jam ŝtormo spiras,
maturaj fruktoj lulas sin sur branĉoj.
La papilion pelas milda forto.
Inter la arboj jam blovetas morto.

Mi scias jam, por mort’ mi maturiĝas,
min levas kaj faligas tempo onda;
kaptita estas mi kaj solo kreskas,
lantete, kiel ŝvelas lun’ ekronda.

Libera estos mi, la tero min absolvos,
la mondo frakasita supertere lace
flametos. La skribotabuloj diskreviĝis.
Ekflugu per flugiloj pezaj mens’ aŭdace!

               LA VOĈO:
Sin lulas frukto, falas se matura;
vin trankviligos memorplena, mola tero,
Sed skribu de l’ koler’ per fumo—se la dura
terglobo diskreviĝis—sur ĉielo!



FONTO: Radnóti, Miklós. “Kvara eklogo” [15 marto 1943], tradukis Imre Szabó, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 261-262.

En Hungara Antologio (1983):

Odo hezita (M. Fejes) 259
Kiel mi scius… (K. Kalocsay) 260
Kvara eklogo (I. Szabó) 261
Fragmento (I. Szabó) 262
Sepa eklogo (K. Kalocsay) 263
Letero al la edzino (F. Szilágyi) 264
A la recherche (V. Benczik) 265
“Razglednica” (K. Kalocsay) 266


Radnóti” de Emeriko [Imre] Szabó

Al la Juda Foririnto” de Lodewijk Cornelius Deij

Esperanto: Photo Archives: U.S. Holocaust Memorial Museum
traduko de biografieto pri Paul Halter & familianoj

Survivors: Hungarian Jewish Poets of the Holocaust,
edited and translated by Thomas Ország-Land

All That Still Matters at All: Selected Poems of Miklós Radnóti,
translated by John M. Ridland & Peter V. Czipott
(Contents)

Miklós Radnóti at Babelmatrix: Hungarian Works translated to English

Hungara Antologio (1933) redaktis: Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Miklós Radnóti - Vikipedio

Holokaŭsto - Vikipedio

Hungara antologio - Vikipedio

Anglalingve / In English:

Miklós RADNÓTI ( 1909 - 1945 ) / HUNLIT: Publishing Hungary

Miklós Radnóti was born a century ago.
Exhibition of the Library of the Hungarian Academy of Sciences, 5 May 2009

Miklós Radnóti: Witness to Horror, Champion of Empathy

Miklós Radnóti: The Poetry of Witness and Prophesy
Dick Shlakman

Miklós Radnóti: Deathmarch
Holocaust poems, translated from the Hungarian
by Thomas Land

Miklós Radnóti (1909 - 1944) / Rogue Embryo

Letter to my wife by Miklós Radnóti,
translation by Stephen Capus

Miklós Radnóti, "never sold a single copy"

70 Years Later, It All Still Matters
(UCSB English scholar publishes volume of selected works by Hungarian poet
and Holocaust victim Miklós Radnóti)
by Andrea Estrada
(UC Santa Barbara, The Current, January 5, 2015)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 13 August 2016

Site ©1999-2021 Ralph Dumain