Letero al la edzino

Miklós Radnóti

Trad. Ferenc Szilágyi

Misteraj, mutaj floroj en la valo.
Ululas la silent’ en mia mensĝangalo.
Mi krias vane, surde—sen respondo:
Serbio svene. El la fora mondo
jen via voĉo traplektas sonĝon mian;
kaj venas tag’, sed ĝin mi aŭdas ĉiam.
Silenton do, dum ĉirkaŭ mi ekzumas
filikoj friskaj, kaj min alpalpumas.

Ho, kiam povos vin mi vidi nove?
Vin, kiu firma estis, psalme, ĉiopove
kaj belis kiel lumo, kiel ombro.
Mi trovus vin en blindo, mutan sombro.
Vi estas ĉe mi. Al okuloj—por mi
vi ŝvebas elen, mens’ vin povas formi.
Realo estis vi, nun revo sankta.
En puton de l’ bub-aĝo refalanta,

ĵaluza mi postulas amkonfeson,
vi donu, kiel iam la promeson
pri ligo nia. Brilas amespero,
sed krudas ree vojo de la vero:
mi scias, vi edzin’ jam mia estas,
sen nin tri limoj brutaj disarestas.
Aŭtunas jam, ĉu velk’ min plu katenos?
Pri kisoj niaj bild’, pli akra, venos.

Miraklojn kredis mi, sed ili pasis,
kaj bombmaŝinoj sur ĉiel amasis.
Okulobluon vian mi admiris,
sed bombflugantoj ĝin en nubon tiris—
atakopretaj. Kaj mi tamen spiras.
Kaptit’ mi estas; kion mi aspiras,
mi juĝas sobre. Tamen, foj’ post fojo
mi marŝas sur l’ anima longa vojo;

mi migris landojn en ardaĵ’ purpura,
se devos, min mi sorĉos tra la nura
flamar’ por spiti ĉion, hejmen veni,
mi povos kruste min alkroĉe teni.
Valora, pli ol armilar’, potenco,
la mut’ de viroj en danĝerodenso
trankvilon donas. Kvazaŭ friska flu’—
min volvas sobro de l’ duoble du.



FONTO: Radnóti, Miklós. “Letero al la edzino” [aŭgusto-septembro 1944], tradukis Ferenc Szilágyi, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), pp. 264-265.

En Hungara Antologio (1983):

Odo hezita (M. Fejes) 259
Kiel mi scius… (K. Kalocsay) 260
Kvara eklogo (I. Szabó) 261
Fragmento (I. Szabó) 262
Sepa eklogo (K. Kalocsay) 263
Letero al la edzino (F. Szilágyi) 264
A la recherche (V. Benczik) 265
“Razglednica” (K. Kalocsay) 266


(Alia versio, kaptita el la Interreto:)

Letero al mia edzino

Miklós Radnóti
Trad. Ferenc Szilágyi

Verkita en koncentrejo antaŭ martirmorto

Misteraj, mutaj floroj en la valo.
Ululas la silent’ en mia mensĝangalo.
Mi krias vane, surde—sen respondo:
Serbio kuŝas svene. El la fora mondo
jen via voĉo traplektas sonĝon mian;
tagiĝis jam, sed ĝin mi aŭdas ĉiam.
Silenton do, dum ĉirkaŭ mi ekzumas
filikoj fiertigaj kaj min alpalpumas.

Ho, kiam povos vin mi vidi nove?
Vin, kiu firma estis, psalme, ĉiopove
kaj bela kiel lumo, kiel ombro bela,
eĉ mutan vin mi trovus, eĉ en blind’ malhela.
Vi kaŝas vin ĉi tie. Al okuloj por mi
vi ŝvebas el-en, mens’ vin povas formi.
Vi estis vero, sed nun revo sankta.
En puton de l’ knab-aĝo refalanta.

Ĵaluza mi postulas amkonfeson,
vi donu kiel iam la promeson
pri ligo nia. Glimas amespero,
oscedas ree puto de la vero:
mi scias, ke vi jam edzino estas;
landlimoj tri, sovaĝaj tamen disarestas.
Aŭtunas jam. ĉu velk’ min plu katenos?
ĉu bild’ pri nia kis’—pli akra venos?

Miraklojn kredis mi, sed estis jam delonge;
grenadĵetiloj vicas alte kaj oblonge.
Okulobluon vian supre mi admiris,
sed bombflugantoj ĝin en nigran nubon ŝiris -
atakopretaj. Sed mi tamen spiras.
Kaptit’ mi estas; kion mi aspiras,
mi juĝas sobre. Tamen, foj’ post fojo
mi marŝas sur l’ anima longa vojo;

mi migris landojn en ardaĵ’ purpura,
se devos, min mi sorĉos tra la nura
flamar’ por spiti ĉion, hejmen veni,
mi povos kiel krusto min alkroĉe teni.
Valora, pli ol armilar’, potenco,
trankvil’ de krudaj viroj en danĝerodenso
trankvilon donos al mi. Kvazaŭ nokta flu’
envolvas min la sobro de l’ duoble du.


Radnóti” de Emeriko [Imre] Szabó

Al la Juda Foririnto” de Lodewijk Cornelius Deij

Esperanto: Photo Archives: U.S. Holocaust Memorial Museum
traduko de biografieto pri Paul Halter & familianoj

Survivors: Hungarian Jewish Poets of the Holocaust,
edited and translated by Thomas Ország-Land

All That Still Matters at All: Selected Poems of Miklós Radnóti,
translated by John M. Ridland & Peter V. Czipott
(Contents)

Miklós Radnóti at Babelmatrix: Hungarian Works translated to English

Hungara Antologio (1933) redaktis: Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Miklós Radnóti - Vikipedio

Holokaŭsto - Vikipedio

Hungara antologio - Vikipedio

Anglalingve / In English:

Miklós RADNÓTI ( 1909 - 1945 ) / HUNLIT: Publishing Hungary

Miklós Radnóti was born a century ago.
Exhibition of the Library of the Hungarian Academy of Sciences, 5 May 2009

Miklós Radnóti: Witness to Horror, Champion of Empathy

Miklós Radnóti: The Poetry of Witness and Prophesy
Dick Shlakman

Miklós Radnóti: Deathmarch
Holocaust poems, translated from the Hungarian
by Thomas Land

Miklós Radnóti (1909 - 1944) / Rogue Embryo

Letter to my wife by Miklós Radnóti,
translation by Stephen Capus

Miklós Radnóti, "never sold a single copy"

70 Years Later, It All Still Matters
(UCSB English scholar publishes volume of selected works by Hungarian poet
and Holocaust victim Miklós Radnóti)
by Andrea Estrada
(UC Santa Barbara, The Current, January 5, 2015)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 July 2016

Site ©1999-2021 Ralph Dumain