Miklós Radnóti

(1909-1944)

[Pron.: mi!klo:ŝ ra!dno:ti.] Li debutas kiel avangarda poeto, liaj fruaj poemoj montras la influojn de esprimismo kaj superrealismo. Havante judan devenon, ekde la mezzo de la tridekaj jaroj li devas toleri ĉiam pli da molestado, kaj tio politike ĉiam pli radikaligas lin. Kvankam li ne fariĝas membro de la Komunista Partio, li havis striktajn interrilatojn kun la neleĝa komunista movado. Ju pli proksimiĝas lia mondpercepto al la socialismo, des pli malmultiĝas en lia poezio la manierecaj trajtoj de la avangardaj tendencoj, liaj poemoj alprenas formon klasikan: tiel same, kiel okazis ankaŭ ĉe Louis Aragon kaj Paul Éluard. Al la delikateco de lia formarto multe kontribuis lia vasta tradukista laboro: de la klasikisma Lafontaine ĝis la superrealisma Apollinaire li tradukas elstare ĉiujn poetojn. Ekde 1940 li plej ofte militservas, en senarmila t.n. laborservo, kien oni rekrutis judojn kaj komunistojn. Dum tiu periodo li fariĝas vere granda poeto. En liaj poemoj konceptiĝas la protestado de la homa animo, la sopirado al la patrujo kaj edzino, kaj la konsciado pri la neevitabla morto. Li verkis ĝis la lasta tago de sia vivo, postlasante konsternan poezian taglibron pri la tendaraj teruraĵoj. Kiam post la liberiĝo oni trovis lian kadavron en vojranda amastombejo, en lia mantelpoŝo troviĝis ankoraŭ legeblaj manuskriptoj de poemoj.


Odo hezita

Miklós Radnóti

Trad. Márton Fejes

Jam kiom longe intencas mi por vi
esence, sole kaj nur unuscene  
stelaron kaŝan de la am’ disvolvi.
Sed kiel esto vi tumultas ene
kaj iam ankaŭ firmas, eternas kaj inundas
kiel en rok’ la ŝtoniĝintaj konkoj.
Sin movas nokto, pro la luno buntas,
ĉasas je zume flugaj etaj sonĝoj.
Eĉ nun ne povas mi al vi tion prezenti,
kion signifas por mi dumlabore
sur mano vian ŝirman vidon senti.
Kompar’ maltaŭgas, ĝin mi ĵetas foren.
Kaj ĉion ĉi mi morgaŭ rekomencos,
ĉar mi valoras kiom poemvorto,
ĉar tion mi ĉiam ekscite pensos
ĝis restos el mi haroj kaj ostar’ post morto.
Vi lacas, same mia tago longa estas.
Kion plu diri? Aĵoj sin rigardas
Kaj laŭdas vin, sukeropeco vin atestas
surtable, mielgut’ falinta haltos
sur tuko, brilas kvazaŭ globo ora.
Ektintas pro si mem jen glas’ malplene.
Ĝojas kunvivi vin. En tempo pora
mi kantos ĝin, vidantan vin dumvene.
Tuŝadas vin falada sonĝ’ obskure,
flugas de via frunt’ ka redescendas,
dormeme adiaŭas vi okule,
via harar’ disflagre sin etendas.
Palpebroj viaj vibras jam en dormo,
man’ surkusenen falas—betulbranĉo.
Sed en vi dormas mi—ni estas sama mondo.
Ĉi tie aŭdas mi: jen iras ŝanĝo
de la misteraj, saĝaj sulkoj
                                      sur via friska polmo.



FONTO: Radnóti, Miklós. “Odo hezita” [26 majo 1943], tradukis Márton Fejes, kun enkonduko, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), pp. 259-260.

En Hungara Antologio (1983):

Odo hezita (M. Fejes) 259
Kiel mi scius… (K. Kalocsay) 260
Kvara eklogo (I. Szabó) 261
Fragmento (I. Szabó) 262
Sepa eklogo (K. Kalocsay) 263
Letero al la edzino (F. Szilágyi) 264
A la recherche (V. Benczik) 265
“Razglednica” (K. Kalocsay) 266


Radnóti” de Emeriko [Imre] Szabó

Al la Juda Foririnto” de Lodewijk Cornelius Deij

Nazia apokalipso / Varsovia geto de Rikardo Ŝulco

Esperanto: Photo Archives: U.S. Holocaust Memorial Museum
traduko de biografieto pri Paul Halter & familianoj

Survivors: Hungarian Jewish Poets of the Holocaust,
edited and translated by Thomas Ország-Land
(Contents)

All That Still Matters at All: Selected Poems of Miklós Radnóti,
translated by John M. Ridland & Peter V. Czipott
(Contents)

Miklós Radnóti at Babelmatrix: Hungarian Works translated to English

Jewish Writers in Hungarian Literature

Hungara Antologio (1933) redaktis: Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Miklós Radnóti - Vikipedio

Holokaŭsto - Vikipedio

Hungara antologio - Vikipedio

Anglalingve / In English:

Miklós RADNÓTI ( 1909 - 1945 ) / HUNLIT: Publishing Hungary

Miklós Radnóti was born a century ago.
Exhibition of the Library of the Hungarian Academy of Sciences, 5 May 2009

Miklós Radnóti: Witness to Horror, Champion of Empathy

Miklós Radnóti: The Poetry of Witness and Prophesy
Dick Shlakman

Miklós Radnóti: Deathmarch
Holocaust poems, translated from the Hungarian
by Thomas Land

Miklós Radnóti (1909 - 1944) / Rogue Embryo

Letter to my wife by Miklós Radnóti,
translation by Stephen Capus

Miklós Radnóti, "never sold a single copy"

70 Years Later, It All Still Matters
(UCSB English scholar publishes volume of selected works by Hungarian poet
and Holocaust victim Miklós Radnóti)
by Andrea Estrada
(UC Santa Barbara, The Current, January 5, 2015)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 July 2016

Site ©1999-2021 Ralph Dumain