Kiel mi scius. . .

Miklós Radnóti

Trad. Kálmán Kalocsay

Kiel mi scius, kion signifas por alia
ĉi region’ flamonta? Por mi la idilia
pejzaĝ’ de l’ infanaĝo ĉi eta lando estis.
Kiel el arbotrunko branĉet’, mi el ĝi kreskis
kaj, mi esperas, en ĝi mi kuŝos iam kviete.
Mi estas hejme. Kiam genuas apudpiede
arbet’, mi scias ties nomon kaj floron, scias
kiuj kaj kien iras survoje, emocias
min scii, kio estas, se en somervespero
dolor’ ruĝanta fluas de sur la dom-mortero.
Maŝinflugisto povas nur mapo ĝin rigardi,
sen scio, kie loĝis Mikaelo Vörösmarty.
Por li la map’ uzinon, kazernon krudan bildas,
Por mi kampkorto, turo, cikado, bovo mildas.
Li vidas lorne agrojn, uzinojn, el la foro,
Mi ankaŭ laborulon, tremantan pri l’ laboro,
birdfajfan horton, boskon, vitojn, tombejon foran,
kaj tie, inter tomboj, avinjon softe ploran.
Desupre detruinda fervojo—kaj jen budo
de relgardisto, kiu ĉestaras kun saluto
kun ruĝa flag’ en mano, kun infanar’ ĉeflanka;
sur uzinkorto kuŝas gardhundo granda, blanka.
kaj jen la park’, la spuro de junaj amoj ŝtelaj,
en mia buŝ’ kisgustoj mielaj kaj mirtelaj.
Trotuar-rande, kiam lernejen mi paŝetis,
por ne respondi devi en tiu tag’, mi tretis
sur ŝtonon—jen ĉi ŝtono, sed ja ĝi ne vidiĝas
desupre, instrumentoj ĝin montri ne sufiĉas.
Ni pekis tiel same kiel aliaj gentoj
kaj scias, kie, kiel, kaj kial urĝus pentoj,
sed laboruloj vivas ĉi tie kaj poetoj
senpekaj, kaj, kun menso kreskanta, infanetoj,
kiuj la menslumeton kaŝas en kel’ obskura,
kaj se la Paco signos, per voĉo freŝe pura
respondos nian voĉon, surdan de prema dubo.
Nin kovru grandflugile, viglanta nokta nubo!


FONTO: Radnóti, Miklós. “Kiel mi scius. . .” [17 januaro 1944], tradukis Kálmán Kalocsay, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 260-261.

En Hungara Antologio (1983):

Odo hezita (M. Fejes) 259
Kiel mi scius... (K. Kalocsay) 260
Kvara eklogo (I. Szabó) 261
Fragmento (I. Szabó) 262
Sepa eklogo (K. Kalocsay) 263
Letero al la edzino (F. Szilágyi) 264
A la recherche (V. Benczik) 265
“Razglednica” (K. Kalocsay) 266


Radnóti” de Emeriko [Imre] Szabó

Al la Juda Foririnto” de Lodewijk Cornelius Deij

Esperanto: Photo Archives: U.S. Holocaust Memorial Museum
traduko de biografieto pri Paul Halter & familianoj

Survivors: Hungarian Jewish Poets of the Holocaust,
edited and translated by Thomas Ország-Land

All That Still Matters at All: Selected Poems of Miklós Radnóti,
translated by John M. Ridland & Peter V. Czipott
(Contents)

Miklós Radnóti at Babelmatrix: Hungarian Works translated to English

Hungara Antologio (1933) redaktis: Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Miklós Radnóti - Vikipedio

Holokaŭsto - Vikipedio

Hungara antologio - Vikipedio

Anglalingve / In English:

Miklós RADNÓTI ( 1909 - 1945 ) / HUNLIT: Publishing Hungary

Miklós Radnóti was born a century ago.
Exhibition of the Library of the Hungarian Academy of Sciences, 5 May 2009

Miklós Radnóti: Witness to Horror, Champion of Empathy

Miklós Radnóti: The Poetry of Witness and Prophesy
Dick Shlakman

Miklós Radnóti: Deathmarch
Holocaust poems, translated from the Hungarian
by Thomas Land

Miklós Radnóti (1909 - 1944) / Rogue Embryo

Letter to my wife by Miklós Radnóti,
translation by Stephen Capus

Miklós Radnóti, "never sold a single copy"

70 Years Later, It All Still Matters
(UCSB English scholar publishes volume of selected works by Hungarian poet
and Holocaust victim Miklós Radnóti)
by Andrea Estrada
(UC Santa Barbara, The Current, January 5, 2015)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 August 2016

Site ©1999-2021 Ralph Dumain