8.7  Imre Madách: LA TRAGEDIO DE L’ HOMO
           Drama poemo.
           El la hungara originalo tradukis K. Kalocsay.

Kun dudek desegnaĵoj de M. Zichy, kaj kun portreto de l’ aŭtoro.
Budapest: Hungara Esperanto Instituto 1924.
24 x 14 cm, 237 + XXIV p. Bind.

Dudek kvin ekzempleroj estas presitaj sur luksa papero, binditaj lede, numerita kaj signitaj per la propramana nomskribo de l’ tradukinto.

Dua, tralaborita eldono sen ilustraĵoj.
Enkonduko de I. Sőtér.
Budapest: Corvina 1965.
20 x 14 cm, 259 p. Bind.


Ĉefverko de la hungara literaturo.

La TRAGEDION naskis kriza epoko de la hungara historio. Kvankam pasis jam dek jaroj de la subfalo de la libermilito (1848-1849), kiam Madách verkis la draman poemon, tamen la hungara nacio ankoraŭ ne regajnis sian vivoforton. Sub la premo de “Bach-epoko” la patriotoj falis en letargion, la ĉielo estis morna super Hungario.

Tiun pesimismon spegulas ankaŭ la propra malfeliĉo de Madách. Lia sanstato neniam estis perfekta, dum la liberecbatalo mortis lia frato, oni masakris lian fratinon kun ŝia edzo kaj eta infano. Ankaŭ la geedza vivo de Madách ne estis feliĉa. Li trompiĝis pri la virino, disfalis lia geedza vivo. Tiuj doloraj spertoj, senreviĝoj malheligis lian animan staton kaj tiu montriĝas ankaŭ en la TRAGEDIO, sugestante, ke la blindaj fortoj de la cirkonstancoj determinas la sorton de la homo.

La drama poemo aperis en 1862, kaj ĝian sukceson pruvas, ke post unu jaro jam venis ĝia dua eldono.

La TRAGEDION—kvankam probable Madách ne destinis por podio—oni enscenigis kaj unuafoje estis prezentita en 1883 en la Nacia Teatro. La sukcesan surscenigan tagon jam ne ĝisvivis Madách.

En Hungario estas jam kvazaŭ tradicia tasko la prezentado de LA TRAGEDIO DE L’ HOMO. Tiu ĉi perlo de la hungara literaturo estas prezentata ankaŭ sur diverslandaj scenejoj.

La tri ĉeffiguroj de la dramo estas Adamo, Eva kaj Lucifero. Adamo estas kreiĝinta por reĝi, Eva estas la natura instinkto kaj Lucifero estas la pura menso.

La TRAGEDIO enhavas 25 bildojn kaj la historio komenciĝas en la Paradizo per tio, ke Adamo konsciiĝas kaj pro tio li forŝiriĝas de la Paradizo kaj de la instinkta vivo.

Eva restas ĉiam en sekreta interligo kun tiu Paradizo kaj de la instinkta vivo.

La puran menson reprezentas Lucifero. Kaj Adamo staras inter tiuj du.

Al la Edena paro Lucifero per sonĝbildoj montras la venontan teruran historion de la homaro. En aro da vizioj Adamo travivas la pereojn de diversaj civilizoj kaj idealoj. Tiuj ĉi vizioj celas komprenigi al Adamo, ke nur li mem povas per sinmortigo neniigi la homon, la dian kreaĵon. Do Adamo devas malesperiĝi kaj morti, eble kuntreni ankau Evan en abismon. Tamen ne tiel okazos. La homa vivinstinkto en la lasta bildo repostulas Adamon de la rando de abismo. Kaj ne estas hazarde, ke tiu vivinstinkto ekparolas per la voĉo de Eva:

Ho, vi certe sereniĝos,
se mi ĝin flustros. Venu do proksimen.
Mi sentas min patrino, ho Adam’.

Kaj Adamo obeas al tiu vivinstinkto kaj li komprenas, ke nur la kredo kaj laboro estas la fonto de la progreso kaj feliĉo, la senco de la homa vivo.

Kaj la drama poemo finiĝas per kuraĝiga akordo flanke de la Disinjoro:

Mi diris, luktu hom’, kaj firme fidu!

Tiu ĉi mondfama kreaĵo de Madách—laŭ nia scio—havas tradukojn en dudek sep lingvoj. Koncerne la transplanton al Esperanto jam antaŭ Kalocsay okazis provoj. En la fruaj jaroj Adolf Altenburger kaj Robert Schatz provis konkeri tiun verkon. Bedaŭrinde mankas indikoj, kie kaj kiom el la tradukoj aperis. Fragmentoj troviĝas en la 8-a jarkolekto de Verda Standardo. La tradukinto estis Cezaro (Géza) Bárczi, la elstara hungara lingvisto, akademiano, Kossuth-premiito. La unua fragmento de la dramo aperis en la tempo de la 2-a Hungara Esperanto-Kongreso (1913, aŭgusto) kaj unu, la lasta fragmento troviĝas en 1914 en la junia numero de Verda Standardo.

La traduko de la TRAGEDIO estas la verko, kiu en 1924 portis al Kalocsay vere grandan sukceson. Kiel li rakontis, dum la traduko ege premis lin skrupulemo, pro la konscio, ke la eventuala fiasko kompromitus ne nur la internacian lingvon kaj la propran renomon, sed antaŭ ĉio la mondfaman klasikan verkon kaj ties kreinton.

“Mi volis doni tradukon fidelan laŭ formo—skribis Kalocsay en la unua eldono—kaj laŭvorte fidelan laŭ enhavo, konservi ĉiujn nuancojn de la originalo. Krome kaj precipe mi volis eviti ĉiun deflankiĝon de la bona kaj flua proza stilo, lukti kontraŭ tiu danĝero, ke pro la versa formo la frazoj konfuziĝu kaj prezentu enigmojn al la leganto...

La fidelon de la tradukaĵo plej kompetente povas juĝi, kiu scias ankaŭ la lingvon de la originala verko. Ĝuste tîal taŭgas citi Hungaron, Julio Baghy, kiu recenzante la tradukon (LM 1924/198-199) skribas:

“…La frapanta fideleco al la originalo, la simpla, sed trafa esprimmaniero la poezian ĉarmon konservanta interna forto de la traduko, kiu eĉ nuancojn ne deturnas, tiom surprizis min dum la unuafoja legado, ke reteni la ekkriojn de l’admiro mi ne povis. Mi ja bone konas la originalon, kies Luciferon jam kelkfoje mi estis ludanta sur scenejo, sed mian admiron, sinceran entuziasmon vekis la klereco de la traduko, kiu faras la verkon pli facile komprenebla kelkloke, pli ĝuebla arte ol la originalo mem...”

La TRAGEDION jarn ĉe la unua eldono favore akceptis la Esperanta publiko. Kvardek unu jaroj pasis depost la apero de la unua eldono ĝis la dua. Dum tiu tempo riĉiĝis ne nur la lingvo de Esperanto, sed disvolviĝis ankaŭ la talento de Kalocsay, evoluis lia interpretiga kapablo. Li mem rimarkis en la dua eldono:

“... ĉe la trastudo de la malnova traduko mi konstatis, ke ĝi nepre bezonas tralaboron. Kaj nun la leganto ricevas tradukon preskaŭ novan...”

Ĉe la tralaboro Kalocsay sukcesis koncizigi la tekston. La dua teksto estas malpli per 100 versoj ol la antaŭa kaj per nur 40 versoj pli ol la originalo.

Ĉu la ekstera formo? Ambaŭ tradukoj konservis la jamban formon kaj uzis nur tiujn faciligojn, kiujn sankciis jam Zamenhof. Kie la originalo estas rima, tie metis rimon ankaŭ Kalocsay. Laŭ la eminenta hungara literatoro György Radó, la Esperanta traduko de la Tragedio estas la plej sukcesa inter ĉiuj ĝiaj tradukoj.

En ambaŭ tradukoj troviĝas neologismoj, kies uzo estas nepre bezonataj ĉe poezia verko. Tiujn vortojn listigas tabelo. La Glosaro en la dua traduko enhavas 58 vortojn, ne troveblajn en la PLENA VORTARO kaj ties SUPLEMENTO. Inter ili estas kelkaj, kiuj ĝis tiam ne estis registritaj en vortaroj: ĉipa (malmultekosta); elano (antaŭensvingiĝo); mava (malbona) ktp. Tiuj neologismoj kelkfoje elvokis indignojn.

“Mi ne povas subpremi la konjekton—skribis unu el la recenzantoj—, ke se la verko ĝisvivos sian trian eldonon, Kalocsay surprizos nin per nova nombro de inventaĵoj, kiuj montriĝas “necesaj”.”

Tamen tiuj kaj similaj riproĉoj kontraŭ neologismoj, estis jam multe pli mildaj ol en la tridekaj jaroj. Estas fakto, ke la TRAGEDIO—kiel ĝenerale la klasikaj verkoj—ne apartenas al la stoko de t.n. “facîlaj legaĵoj”, sed tiun malfacilaĵojn ne kaŭzas la uzitaj 58 neologismoj, sed tiu fakto, kiu deziras de la leganto ioman konon de la mondhistorio, socihistorio, religia legendo, ktp. La tradukisto kalkulis tiujn obstaklojn kaj en Komentaro de bildo al bildo helpas la legantojn en la kompreno.

La majstroverkon de Madách en la majstra traduko de Kalocsay oni kalkulas jam kiel perlon de la mondliteraturo en vesto de la internacia lingvo.

***

La Petőfi Literatura Muzeo kaj Literatura Centro (Budapest) aperigis la TRAGEDION sur CD-ROM en 20 lingvoj (en 25 tradukoj), inter ili ankaŭ la Esperantan tradukon de Kalocsay. La disko estis prezentita. en la Frankfurta Librofoiro en 1999.

8.7.1 Esenca bibliografio

Jobo (J. Baghy): La Tragedio de l’ Homo. LM 1924/198-199.

G. S(troele): La Tragedio de l’ Homo. Esperanto 1925/4-5.

Kalocsay, K.: Imre Madách. HV 1964:2, p. 9-12.

Kalocsay, K.: La Tragedio de l'Homo kaj Imre Madach.
    Prelego en la Grupo Konkordo (Budapest) 1964.11.23.

Presita en DPr p. 107-110.

Szilágyi, F.: Reapero de “La Tragedio de l 'Homo”. NP 1964:4, p. 97-98.

G. F.: “Tragedio de l’ Homo”. (Interparolo kun Kalocsay).
     Magyar Nemzet (Hungara Nacio) 1964.09.01.

Baghy, J.: Imre Madách: La Tragedio de l’ Homo. NB 1965: 1, Suplemento, p. V.

Kökény, L.: La Tragedio de l’ Homo. HFM 1966: 1, p. 14.

Auld, W.: “La Tragedio de l’ Homo”—Ne ordinara travivajo. Esperanto 1966/70-71.

P. B(alkányi): Ni salutas la novaperon de La Tragedio de l’ Homo.
     Paco 1966:151, (Hungara eldono), p. 37.

Couwenberg, F.: Ne malaktualiĝas La Tragedio de l’ Homo. HdE 1966:5, p. 4.

Tárkony, L.: La nova Tragedio-traduko. HV 1966:3, p. 26.

Gergely, M.: Az Ember Tragédiája eszperantóul (La Tragedio de l’ Homo en Esperanto).
     Élet és Irodalom (Vivo kaj Literaturo) 1966.03.12.

Szilágyi, F.: La Tragedio de l’ Homo. NP 1966:1, p. 55-56.

G. J. D(egenkamp): La Tragedio de l’ Homo. NE 1967:febr., p. 17-18.

Haupenthal, R.: Hungara majstroverko. GER 1967:3, p. 35.

Lapenna, E.: La Tragedio de l’ Homo. Kajeroj 1967:14, p. 20.

Szathmári, S.: La Tragedio de l’ Homo. HV 1968:3, p. 18-19.

Setälä, V.: La Tragedio de l’ Homo—La Eterna lukto. EF 1969:1-2, p. 2-5.

Radó, Gy.: La loko kaj la valoro de la Esperanta teksto en la historio de la tradukoj de “La Tragedio de de l’ Homo”. HV 1970:3, p. 8-9.

Nagy, K.: Komparo de du tradukoj de Kolomano Kalocsay. Imre Madách: "La Tragedio de l’ Homo”. LF 1977:42, p. 12-13.

Nagy, J.: Komparo de du tradukoj de Kolomano Kalocsay. Imre Madách. “La Tragedio de l’ Homo”.
     Sciencaj Komunikaĵoj 1977: julio, p. 27-32.

Kökény, L.: Du tradukoj de “La Tragedio de l’ Homo”. En manuskripto 1977.06.04.

Csiszár, A.: “La Tragedio de l’ Homo” kaj Imre Madách. (Pri la prelego de K. Kalocsay post dudek jaroj). LF 1984:83, p. 16.

Fejes, M.: Efektivigo de evolutendencoj de la beletra lingvo—laŭ analiza komparo de tri tradukoj de “La Tragedio de l’ Homo”.
    Prelego en la 5-a ILF en 1986.
    Presita en HV 1987-2, p. 54-57.

8.7.1.0 Notoj kaj referencoj

KONATIĜU p. 12.
HE 1924:5, p. 42. (‑k‑) (Kalocsay).
PAĜO p. 88. Tárkony, L.
LM 1935/16. Loti, P.
Magyar Nemzet (Hungara Nacio) 1964.07.25. Radó, Gy.
TBE 1966: novembro, (727), p. 434. C. D. A. C.
HE 1967:9, p. 11. Rimarkoj pri la nova traduko. Kalocsay, K.
VALLOMÁSOK A GYÓGYÍTÁSRÓL. (Konfesoj pri la kuracado). Red. S. Székely. Budapest: Medicina Kiadó1973. (p. 439).
EM 1974:5, p. 2. Auld, W.
Új Szó (Nova Vorto) 1983.10.28. Benicky, É.
IF 1989:2, p. 43-49. La Prefikso... Vatré, H.
LF 1991:133, p. 14. Csiszár, A.
En la 1-a vol. p. 22, 24, 42, 43, 128,
Ĉi-libre p. 1, 3, 70.

Mallongigoj:

DPr = Dek Prelegoj de K. Kalocsay
EF = Esperanta Finnlando
EM = Eszperantó Magazin (Budapest)
GER = Germana Esperanto-Revuo
HdE = Heroldo de Esperanto 
HE = Hungara Esperantisto
HFM = Hungara Fervojista Mondo
HV = Hungara Vivo
IF = Iltis Forumo
ILF = Internacia Literatura Forumo
KONATIĜU = KONATIĜU KUN NI! Katalogo de Literatura Mondo 1931.
LF = Literatura Foiro
LM = Literatura Mondo
NB = Nuntempa Bulgario
NE = Nederlanda Esperantisto
NP = Norda Prismo
PAĜO = DE PAĜO AL PAĜO. L. Totsche / Tárkony.
TBE = The British Esperantist


FONTO: Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; komp. Ada Csiszár. Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro. Volumo 3. Tradukinto de la Internacia Lingvo (2000), p. 43-47.

Noto: Foto de la kovrilo de la eldono de 1924 ĉi tie anstataŭigas la nigra-blankan bildon en la volumo 3.


La Tragedio de l’ Homo: Kovrilo
de Imre Madách, tradukis Kálmán Kalocsay, bildo de Mihály Zichy (1924)

La Tragedio de L’ Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

Imre Madách kaj La Tragedio de l’ Homo” de István Sőtér

La Tragedio de L’Homo (Kritiko) de Sándor Szathmári

Al horizonto de la historio de la homaro — pri “La Tragedio de L’ Homo”
de SHI Chengtai

Kompara analizo de tri tradukoj el La Tragedio de l’ Homo de Márton Fejes

Adamo kun Madách de Oszkár Gellért

La tragedio de l’ homo—la eterna lukto” de Vilho Setälä

The Tragedy of Man by Imre Madách, translated by George Szirtes
Scene 13

The Tragedy of Man: Essays About the Ideas and the Directing of the Drama:
Full Text of the Drama

I. Mátyás interparolis kun K. Kalocsay

Esperanto kaj Literaturo” de Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Johannes Linnankoski (Pseudonym of Johannes Vihtori Peltonen, 1869-1913):
Literature in English & Esperanto

De Edeno al Kaino:
Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto:
Bibliografio

From Eden to Cain: Unorthodox Interpretations & Literary Transformations:
Selected Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo de Imre Madách
tradukis Kálmán Kalocsay (Budapest: Corvina, 1965)

Imre Madách - Vikipedio

La tragedio de l' homo - Vikipedio

Nyelvi egyenlöség (poemoj de Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 21 March 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain